La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Capitu akceptis ĉion, krom seminario. Anstataŭ ĉagreno pro la minaco pri longa disiĝo, se venkos la ideo pri Eŭropo, male ŝi montris kontentiĝon. Kaj kiam mi rakontis al ŝi mian sonĝon imperiestran:
– Ne, Benĉjo, ni lasu la Imperiestron kvieta – ŝi respondis – ; pormomente ni restu kun la promeso de Jose Dias. Laŭ lia diro, kiam li parolos al via patrino?
– Li ne fiksis tagon; li promesis prizorgi la aferon; li parolos tuj, kiam eblos, kaj mi petu Dion.
Capitu volis, ke mi ripetu ĉiujn respondojn de la adoptito, la ŝanĝojn de gestoj kaj eĉ la pirueton, kiujn mi apenaŭ menciis antaŭe. Si demandis pri la tono de paroloj. Si estis detalema kaj atenta; la raporton kaj la dialogon, ŝi ĉion ŝajne remaĉis en si. Oni povus diri ankaŭ, ke ŝi kontrolis, etiketis kaj enmemorigis mian rakonton. Ĉi tiu figuro eble estas pli bona ol la alia, sed plej bone estas fari nenian figuron. Capitu estis Capitu, nome tre aparta estulo, pli virina ol mi estis vira. Se ĉi tion mi ankoraŭ ne diris, do jen. Se mi jam diris, same jen. Ekzistas konceptoj, kiujn oni devas enmeti en la animon de la leganto, per ripetado.
Si estis ankaŭ pli scivolema. La scivolemo de Capitu sufiĉas por unu tuta ĉapitro. Gi estis plurspeca, foje klarigebla, foje neklarigebla, tiel utila kiel senutila, jen serioza, jen bagatela; ŝi emis scii ĉion. En la lernejo, kie de la sepa jaraĝo ŝi lernis legadon, skribadon kaj kalkuladon, la francan lingvon, religion kaj kudradon, tie ŝi tamen ne lernis puntadon, ekzemple; pro tio, ŝi volis, ke kuzino Justina tion instruu al ŝi. Si ne lernis de pastro Cabral la latinan lingvon, sed nur tial, ke la pastro al ŝi proponis ĝin ŝerce, sed fine diris, ke la latina ne estas lingvo por knabinoj. Capitu konfesis al mi unu tagon, ke ĉi tiu kialo vekis en ŝi la emon ĝin lerni. Aliflanke, la anglan ŝi emis lerni de maljuna instruisto de sia patro – kaj kunulo lia ĉe kartludo – sed ŝi ne progresis. Onklo Cosme instruis al ŝi triktrakon.
– Venu suferi malvenkon, Capitu – li diris al ŝi.
Capitu obeis kaj facile ludis, atente, certe ne ame. Unu tagon mi trovis ŝin desegnanta portreton per krajono; ŝi faris la lastajn strekojn kaj petis, ke mi atendu, por konstati, ĉu ĝi similas al la homo. Gi montris mian patron, per kopio de pentraĵo, kiun mia patrino havis en la vizitoĉambro, kaj ankoraŭ nun mi havas ĝin kun mi. Gi ne estis perfekta; male, la okuloj aperis malfermegitaj kaj la haroj estis etaj cirkloj, unuj sur aliaj. Sed ĉar ŝi havis nenian rudimenton de arto, kaj ĉar ŝi faris tion laŭmemore, dum malmultaj minutoj, tial mi opiniis ĝin multmerita verko; deprenu de mi la aĝon kaj la simpatiemon. Cetere, restis la fakto, ke ŝi rapide lernus pentrarton, same kiel ŝi lernis muzikon, poste. Tiam, ŝin jam allogis la piano de nia hejmo, la malnova, apenaŭ estimvalora senutilaĵo. Ŝi legadis niajn romanojn, foliumis niajn bildlibrojn, sciemis pri ruinoj, homoj, militoj, nomo, historio, loko. Jose Dias donis al ŝi tiujn informojn kun ia fiero de erudiciulo. Lia erudicio ne multe pli imponis ol lia amatora scio pri medicino.
Unu tagon, Capitu volis scii, kio estas la figuroj en la vizitoĉambro. La adoptito tion resume diris al ŝi, kaj li iom pli detaligis pri Cezaro, per ekkrioj kaj latinaĵoj:
– Cezaro! Julio Cezaro! Grandahomo! Tu quoque, Brute[29]
Capitu ne opiniis bela la profilon de Cezaro, sed la agoj menciitaj de Jose Dias igis ŝin montri admiron. Ŝi longe restis kun la vizaĝo turnita al li. Viro, kiu ĉion povis! Kiu ĉion faris! Viro, kiu donacis al sinjorino perlon je valoro de ses milionoj da sestercoj!
– Kaj kiom valoris unu sesterco?
Ne sciante la valoron de sesterco, Jose Dias entuziasme respondis:
– Li estas la plej granda homo de Historio!
La perlo de Cezaro lumigis la okulojn de Capitu. Tiutempe, ŝi demandis al mia patrino, kial ŝi jam ne portas la juvelojn de la portreto; ŝi aludis al tiu portreto en la vizitĉambro, apud tiu de mia patro; ŝi portis grandan kolĉenon, diademon kaj orelringojn.
– Ili estas vidvinaj juveloj, ĉar tio mi estas, Capitu.
– Kiam vi surmetis ĉi tiujn?
– Tio estis por la festoj de Kronado.
– Ho rakontu al mi pri la festoj de Kronado!
Si jam sciis tion, kion ŝiaj gepatroj diris, sed kompreneble ŝi supozis, ke ili apenaŭ konis tion, kio okazis surstrate. Si volis informojn pri la tribunoj de la Imperiestra Kapelo kaj de la balsalonoj. Ŝi naskiĝis longe post tiuj famaj festoj. Ĉar ŝi plurfoje aŭdis pri Plenaĝo[30], tial ŝi insistis unu tagon scii, en kio konsistis tiu okazaĵo; oni tion klarigis al ŝi, kaj ŝi opiniis, ke la Imperiestro tre prave volis surtroniĝi je la dekkvina jaraĝo. Ĉion celis la scivolemo de Capitu, nome antikvajn meblojn, malnovajn ornamaĵojn, morojn, informojn pri Itaguaf, infanan kaj junulan aĝojn de mia patrino, unu frazon ĉi tie, unu memoraĵon tie, jen unu proverbon...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.