La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sed ĉio ĉi ne estingis al mi la soifon je filo, eĉ se nur malgracia, flava kaj malgrasa knabo, sed filo, ido mem de mi. Kiam ni venadis al Andaraf kaj ni vidis la filinon de Escobar kaj Sancha, familiece nomata Capitunjo, por distingi ŝin de mia edzino, ĉar oni nomis ŝin egale ĉe la baptokuvo, tiam ni fariĝis plenaj de envio. La etulino estis gracia kaj graseta, babilema kaj scivolema. Kiel aliaj gepatroj, ŝiaj gepatroj raportis la petolaĵojn kaj lertaĵojn de la knabino, kaj vespere, kiam ni revenis al Gloria, ni elsuspiradis niajn enviojn kaj mense petadis, ke la ĉielo ilin estingu...
... La envio estingiĝis, la espero naskiĝis kaj post nelonge venis en la mondon ties frukto. Gi estis nek eta, nek malbela, laŭ tio, kion mi jam petis, sed fortika, belega knabego.
Mi ne scias paroli pri mia ĝojo, kiam li naskiĝis; mi neniam havis egalan ĝojon kaj mi kredas, ke ne ekzistas tia sama, aŭ eĉ iagrade simila. Gi estis vertiĝo kaj frenezo. Mi ne kantis surstrate pro komprenebla hontemo, kaj ne kantis hejme por ne ĝeni la resaniĝantan Capitu. Mi ankaŭ ne falis, ĉar ekzistas iu dio por novpatroj. Ekstere, mi vivadis kun animo de knabo; hejme, mi per la okuloj lin observadis, rigardadis, demandadis de kie li venis, kial mi estas tiel komplete en li, kaj plurajn aliajn stultaĵojn senparolajn, sed ĉiumomente pensatajn aŭ delirajn. Eble mi perdis iujn procesojn en la juĝejo, pro malzorgo.
Capitu ne estis malpli dolĉa al li kaj al mi. Ni donis al ni reciproke la manojn kaj kiam ni ne rigardadis nian idon, tiam ni parolis pri ni, pri nia pasinteco kaj pri nia estonteco. La momentoj de plej granda sorĉo kaj mistero estis tiuj de mamnutrado. Kiam mi vidis mian filon suĉantan la patrinan lakton, kaj tiun tutan kuniĝon naturan por nutri kaj vivigi estulon, kiu antaŭe estis nenio, sed kies ekziston nia destino starigis, kaj nia destino kaj amo estigis, tiam mi fariĝis tia, ke ne eblas diri; sendube mi ne povas, mi timas, ke ĉia diro fariĝos malluma.
Permesu al mi eviti detalojn. Tiel, ne necesos raporti la sindediĉon de mia patrino kaj de Sancha, kiu ankaŭ venis pasigi kun Capitu la unuajn tagojn kaj noktojn. Mi emis rifuzi la komplezon de Sancha; ŝi respondis, ke tio ne koncernas min; ankaŭ Capitu, kiam fraŭlino, zorgis pri ŝi en Strato Invalidos.
– Ĉu vi ne memoras, ke vi iris tien por vidi ŝin?
– Mi memoras; sed Escobar...
– Mi venos vespermanĝi kun vi, kaj nokte mi foriros al Andaraf; post ok tagoj ĉio jam pasis. Oni tuj vidas, ke vi estas unuasperta patro.
– Ankaŭ vi; kie estas la dua?
Ni tiam kutimis ŝercadi tiel en familia etoso. Hodiaŭ, kiam mi enfermiĝis en mian galecon, mi ne scias, ĉu oni ankoraŭ uzas tian parolmanieron, eble jes. Escobar plenumis tion, kion li diris; li vespermanĝis ĉe ni kaj foriris nokte. Antaŭ la krepusko ni kutimis malsupreniri al la plaĝo aŭ iri al la Publika Promenejo, kaj tiam li faris siajn kalkulojn, mi miajn revojn. Mi antaŭvidis mian filon kuracisto, advokato, komercisto, mi metis lin en plurajn universitatojn kaj bankojn kaj eĉ akceptis la eblecon, ke li fariĝos poeto. La ebleco pri politikisto estis konsiderita kaj mi kredis, ke li fariĝos oratoro, granda oratoro.
– Eble – respondis Escobar – ; neniu povus supozi, en kion transformiĝis Demosteno.
Ofte Escobar akompanis miajn infanaĵojn; ankaŭ li pridemandis estontecon. Li eĉ parolis pri la ebleco edzigi la etulon al la filino. Ekzistas amikeco; ĝi kuŝis kompleta en la manoj, per kiuj mi premis la manojn de Escobar, kiam mi aŭdis tion, kaj en la kompleta foresto de vortoj, kiel mi tie subskribis la pakton; vortoj poste alvenis, karambole, aranĝitaj per la koro, kiu fortege batis. Mi akceptis la ideon kaj proponis, ke ni ilin konduku al tiu celo, per egala kaj komuna edukado, per kuna, ĝusta infantempo.
Mi havis la ideon, ke Escobar estu baptopatro de la etulo; la baptopatrino devus esti kaj fakte estos mia patrino. Sed la unuan parton oni ŝanĝis pro interveno de onklo Cosme, kiu, vidante la infanon, diris al li, inter aliaj karesoj:
– Jen, petu la benon de via baptopatro, fripono.
Kaj turninte sin al mi:
– Mi ne rezignas pri la komplezo; kaj nepre baldaŭ okazu la bapto, antaŭ ol mia malsano min tute forportu.
Mi diskrete raportis la okazaĵon al Escobar, por ke li mem komprenu kaj pardonu; li ridis kaj ne ĉagreniĝis. Krome, li volis, ke la bapta tagmanĝo okazu en lia bieneto, kaj tiel estis. Mi ankoraŭ volis prokrasti la ceremonion por vidi, ĉu onklo Cosme antaŭe pereos de la malsano, sed ŝajne ĉi tiu estis pli ĝena ol mortiga. Restis neniu alia solvo ol porti la knabon ĉe la baptokuvon, kie oni nomis lin Ezekielo; tio estis la nomo de Escobar, kaj mi volis tiamaniere kompensi la mankon de baptofrateco.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.