La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Nek patro, nek patrino venis al ni, kiam Capitu kaj mi, en la vizitĉambro, parolis pri la seminario. Kun la rigardo sur mi, Capitu volis scii, kiu novaĵo min tiel afliktis. Kiam mi tion informis, ŝi fariĝis vakskolora.
– Sed mi ne emas – mi tuj diris – , mi ne emas enseminariiĝi; mi ne akceptos, estas vane insisti, mi ne akceptos.
Komence, Capitu nenion diris. Ŝi retiris la okulojn, metis ilin en sin mem kaj lasis la pupilojn ŝvebantaj kaj surdaj, la buŝon iom malfermita, tute senmova. Tiam, por refortigi la asertojn, mi ekĵuris, ke mi ne estos pastro. Tiutempe mi ofte kaj firme ĵuradis, per vivo kaj per morto. Mi ĵuris per la momento de mia morto. Manku al mi lumo en la momento morti, se mi iros al seminario. Capitu ŝajnis nek kredi, nek malkredi, ŝi ŝajnis eĉ ne aŭdi; ŝi estis ia ligna figuro. Mi volis voki ŝin, skui ŝin, sed mankis al mi energio. Tiu homo, kiu ludis kun mi, kiu saltis, dancis, eble eĉ dormis kun mi, igis nun miajn brakojn senmovaj kaj timoplenaj. Fine, ŝi rekonsciiĝis, sed ŝia vizaĝo estis pala, kaj ŝi kolerege eldiris ĉi tiujn vortojn:
– Beatulinaĉo! Bigotino! Mes-vorantino!
Mi konsterniĝis. Capitu tiel amis mian patrinon, kaj mia patrino ŝin, ke mi ne povis kompreni tian eksplodon. Estas vere, ke ankaŭ min ŝi amis, kaj kompreneble pli, aŭ pli bone, aŭ alimaniere, kio sufiĉas por pravigi la malplaĉon kaŭzitan de disiĝominaco; sed la insultojn, tiujn finomojn, kiel kompreni, ke ŝi uzas ilin, ĉefe se ili surtretis religiajn kutimojn, kiujn ŝi havis? ĉar ŝi kutimis ĉeesti meson, kaj trikvarfoje kondukis ŝin mia patrino, en nia malnova ĉaro. Krome, ĉi tiu donacis al ŝi rozarion, oran krucon, kaj libron de Preĝhoroj... Mi emis defendi ŝin, sed Capitu ne permesis, ŝi daŭre nomadis la alian beataĉulino kaj bigotino, tiel laŭte, ke mi timis, ke la gepatroj aŭdos. Mi neniam vidis ŝin tiel kolera, kiel tiutage; ŝi ŝajne emis diri ĉion al ĉiuj. Ŝi kunpremadis la dentojn, skuis la kapon... Timigite, mi ne sciis, kion fari; mi ripetis la ĵurojn, mi promesis aserti jam tiuvespere, hejme, ke neniel mi iros en seminarion.
– Vi? Vi eniros.
– Mi ne eniros.
– Vi vidos, ĉu jes aŭ ne.
Si denove eksilentis. Kiam ŝi denove ekparolis, ŝi estis alieca; ŝi ankoraŭ ne estis la kutima Capitu, sed preskaŭ. Si estis serioza, senaflikta, ŝi mallaŭte parolis. Si volis scii pri la interparolo ĉe mia hejmo; mi ĝin rakontis al ŝi tutan, krom la parto, kiu koncernis ŝin.
– Kaj kian intereson havas Jose Dias rememorigi tion? – ŝi demandis al mi en la fino.
– Mi pensas, ke nenian; ĝi estis nura fiago. Li estas tre fia ulo; sed atendu mian venĝon. Kiam mi estos dommastro, tiam li eldomiĝos; vi vidos; ĉe mi li restos eĉ ne momenton. Panjo estas tro bonkora; ŝi tro dorlotas lin. Sajne eĉ ploris.
– Ĉujose Dias?
– Ne, panjo.
– Kial ŝi ploris?
– Mi ne scias; mi nur aŭdis lin diri, ke ŝi ne ploru, ke ne necesas ploro... Li eĉ montris penton kaj foriris; tiam, por ke oni ne trovu min, mi foriris de la murangulo kaj kuris al la verando. Sed atendu, mi venĝos!
Ĉi tion mi diris kun fermita pugno, kaj mi elsputis aliajn minacojn. Rememorante ilin, mi ne trovas min ridinda; adoleskaĝo kaj infanaĝo ne estas ĉi-rilate ridindaj; ĉi tio estas unu el iliaj privilegioj. Ridindeco estas malbono aŭ danĝero, kiu komenciĝas en junaĝo, kreskas dum matura aĝo kaj atingas kulminon en maljunaĝo. Je la dekkvinjara aĝo estas eĉ ia ĉarmo, se oni multe minacas kaj nenion plenumas.
Capitu cerbumadis. Cerbumado ne maloftis ĉe ŝi, kaj oni rekonis la okazojn per la kunpremiĝo de la okuloj. Si demandis al mi pri iuj aliaj cirkonstancoj, pri la precizaj vortoj de tiu aŭ alia homo, kaj pri ilia tono. Ĉar mi emis nenion diri pri la komenca punkto de la interparolo, nome pri ŝi mem, tial mi ne povis liveri la tutan signifon. La atento de Capitu estis nun aparte ĉe la larmoj de mia patrino; ŝi ne plene komprenis ilin. Meze de tio, ŝi konsentis, ke certe ne pro kruelo mia patrino emis fari min pastro; tio estis malnova promeso, kiun ŝi ne povis ne plenumi, pro Diotimo. Mi tiel kontentiĝis, ke ŝi jen spontane forviŝis la ofendojn venintajn el sia brusto, ke mi prenis ŝian manon kaj multe premis ĝin. Capitu tion permesis ridante; poste, la interparolo malvigliĝis kaj endormiĝis. Ni alvenis ĉe fenestro; negro, kiu de ioma tempo krie proponis kokosdolĉaĵojn, staris fronte kaj demandis:
– Ĉu mastrineto volas kokosaĵon hodiaŭ?
– Ne – respondis Capitu.
– Kokosaĵo bongustas.
– Foriru – ŝi respondis ne krude.
– Donu ĝin al mi! – mi diris, almetante malsupren la brakon por preni du.
Mi ilin aĉetis, sed mi devis manĝi ilin sola; Capitu rifuzis. Mi konstatis, ke en plena krizo mi rezervis angulon por kokosdolĉaĵoj, kio same povas esti kvalito kiel difekto, sed la nuna momento ne taŭgas por tiaj difinoj; oni restu kun tio, ke mia amikino, kvankam ŝi estis ekvilibra kaj konscia, ne akceptis dolĉaĵon, kaj ŝi tre amis dolĉaĵojn. Male, la kantado de la negro, la vendokantado de antikvaj vesperoj, konata de la kvartalo kaj de nia infantempo:
Ploru, knabino, ploru,
ĉar al vi mankas eĉ
moner’
iel lasis al ŝi ĉagrenimpreson. Ne pro la kantado; ŝi delonge konis ĝin parkere, ŝi kutimis ripetadi ĝin en niaj infanludoj, ride, salte, ŝanĝante kun mi la rolojn, jen por vendado, jen por aĉetado de imagata dolĉaĵo. Mi pensas, ke la vortoj, celantaj piki la vantecon de infanoj, nun ŝin ĉagrenis, ĉar tuj poste ŝi diris al mi:
– Se mi estus riĉa, vi forkurus, vi enŝipiĝus kaj vojaĝus Eŭropon.
Tion dirinte, ŝi observis miajn okulojn, sed mi pensas, ke ili nenion diris, aŭ nur dankis por la bona intenco. Efektive, la sento estis tiel amika, ke mi povus flankenlasi la neordinarecon de la aventuro.
Kiel vi vidas, je sia dekkvarjara aĝo, Capitu jam havis aŭdacajn ideojn, malpli aŭdacajn ol tiuj, kiuj venos poste; sed ili estis aŭdacaj nur en si mem, en la praktiko ili fariĝis lertaj, sinuaj, surdaj kaj atingis la proponitan celon ne per salto, sed per saltetoj. Mi ne scias, ĉu mi bone klarigas. Pripensu grandan koncepton plenumatan per etaj rimedoj. Tiel, se ne forlasi la malprecizan, hipotezan deziron sendi min Eŭropen, se Capitu povus ĝin plenumi, ŝi ne enŝipigus min por forfuĝo; ŝi etendus vicon da kanotoj de ĉi tie tien, kaj mi, kvazaŭ irante ĝis la fortikaĵo de insulo Lage[23] sur la moviĝanta ponto, fakte irus ĝis Bordozo kaj lasus mian patrinon surstrande, en atendado. Tia estis aparta eco de la karaktero de mia amikino; tial, ne estis surprize, ke ŝi kontraŭis miajn projektojn de fronta rezisto, sed preferis mildajn rimedojn, per obstino, per parolo, per malrapida kaj tagnokta insistado, kaj ŝi antaŭobservis la homojn, pri kiuj ni povis kalkuli. Si rifuzis onklon Cosme; li estis “bonvivanto”; se li ne konsentis pri mia pastriĝo, tamen li nenion farus por eviti ĝin. Kuzino Justina estis pli bona ol li, kaj eĉ pli bona ol ili du estis pastro Cabral, pro lia aŭtoritateco, sed la pastro ne agus kontraŭ la Eklezio; se mi tamen konfesus al li, ke mi ne havas alvokiĝon...
– Ĉu mi konfesu?
– Eble jes, sed tio estus sincera elmontro, kaj pli bone fari alie. Jose Dias...
– Kio pri Jose Dias?
– Ĉe li povas esti taŭga vojo.
– Sed ja li mem diris...
– Ne gravas – plu diris Capitu – ; nun li diros ion alian. Li tre amas vin. Ne parolu al li timeme. Ĉio dependas de tio, ke vi ne timu, montru, ke vi estas la dommastro, montru, ke vi emas kaj povas. Igu lin kompreni, ke tio ne estas komplezo. Ankaŭ laŭdu lin; li ege amas laŭdojn. S-ino Gloria atentas pri liaj opinioj; sed ĉefe ne temas pri tio; okazas, ke li devas servi al vi kaj tial li parolos kun pli da vervo ol iu ajn alia homo.
– Mi ne pensas tiel, Capitu.
– Iru do al la seminario.
– Jane.
– Sed kion oni perdus provante? Ni provu; faru, kion mi diras. Eble S-ino Gloria ŝanĝos sian decidon; se ŝi ne ŝanĝos, tiam ni faros ion alian, tiam oni aliros pastron Cabral. Ĉu vi ne memoras pri tio, kiel vi vizitis teatron unuafoje, antaŭ du monatoj? S-ino Gloria ne emis iri, kaj tio sufiĉis, por ke Jose Dias ne insistu; sed li emis iri, kaj li faris paroladon, ĉu vi memoras?
– Mi memoras; li diris, ke teatro estas lernejo de moroj...
– Precize; li tiom parolis, ke via patrino fine konsentis kaj pagis la biletojn por ambaŭ... Do, petu, ordonu. Vidu; diru al li, ke vi pretas studi juron en Sao Paulo.
Mi ektremis de plezuro. Sao Paulo estis malfortika tabulo destinita al estonta flankenpuŝo, anstataŭ la dika muro spiritualisma kaj eterna. Mi promesis, ke mi parolos al Jose Dias, laŭ la proponita maniero. Capitu ripetis ĝin kaj emfazis iujn ĉefajn punktojn; kaj poste ŝi pridemandis min pri ili, por certiĝi, ĉu mi bone komprenis, ĉu mi miksis ilin. Kaj ŝi insistis, ke mi petu kun bona mieno, kiel oni petas glason da akvo al homo, kiu devas alporti ĝin. Mi rakontas ĉi tiujn detalojn por ke oni trafe komprenu tiun matenon de mia amikino; tuj venos vespero kaj el mateno kaj vespero fariĝos la unua tago, kiel en Genezo, kie laŭsekve fariĝis sep.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.