La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 32: OKULOJ DE TAJDO

Ĉion ajn celis la scivolemo de Capitu. Okazis tamen iam, ke ŝi eble lernis aŭ instruis, aŭ faris ambaŭ aferojn, kiel mi. Tion mi rakontos en la proksima ĉapitro. En ĉi tiu mi diros nur, ke kelkajn tagojn post la interkonsento kun la adoptito, mi vizitis mian amikinon; estis la deka horo matene. S-ino Fortunata, kiu staris en la korto, ne atendis, ke mi demandu pri la filino.

– Ŝi sidas en la vizitĉambro kaj kombas la harojn – ŝi diris al mi – ; iru senbrue por ektimigi ŝin.

Mi kaŝe eniris, sed la piedo aŭ la spegulo perfidis min. Ĉi tiu lasta eble ne; ĝi estis unugroŝa speguleto (pardonu al mi la banalaĵon), aĉetita de itala stratvendisto, en kruda kadro, latuna ringo, pendanta sur la muro, inter du fenestroj. Se ne ĉi tiu, tiam estis la piedo. Ĉu unu, ĉu alia, la fakto estas, ke mi apenaŭ eniris en la ĉambron, kaj ekflugis kombilo, haroj, ŝi tuta, kaj mi nur aŭdis ĉi tiun demandon:

– Ĉu okazis io?

– Nenio okazis – mi respondis – ; mi venis por vidi vin antaŭ la alveno de pastro Cabral, por la leciono. Kiel vi fartis dumnokte?

– Bone. Ĉu Jose Dias ne parolis?

– Sajne ne.

– Do kiam li parolos?

– Li diris al mi, ke li intencas hodiaŭ aŭ morgaŭ mencii la aferon; li ne abrupte agos, sed tuŝos ĝin nerekte, pretere. Poste, li kaptos la temon. Li volas unue scii, ĉu panjo jam decidis ion...

– Si ja decidis – interrompis Capitu. – Kaj se ne necesus tuja kaj plena venko, tiam ne konvenus paroli al ŝi. Mi jam ne scias, ĉu Jose Dias fakte povos influi; mi pensas, ke li ĉion faros, se li sentos, ke vi vere ne emas pastriĝi, sed ĉu li povos atingi ion?... Oni lin aŭskultas; se, tamen... Ĉi tio estas infero! Vi insistu ĉe li, Benĉjo.

– Mi insistos; ankoraŭ hodiaŭ li parolu...

– Ĉu vi ĵuras?

– Mi ĵuras. Lasu min vidi viajn okulojn, Capitu.

Mi ekmemoris la difinon de Jose Dias pri ili, “okuloj de oblikva, trompema ciganino”. Mi ne sciis, kion signifas oblikva, sed pri trompema mi konsciis, kaj mi emis konstati, ĉu oni povus nomi ilin tiel. Capitu lasis, ke mi rigardu kaj ekzamenu ŝin. Si nur demandis, pri kio temas, ĉu mi neniam antaŭe vidis ilin; mi trovis nenion eksterordinaran; la koloron kaj la dolĉecon mi jam konis. Mi supozas, ke la longa kontemplado igis ŝin pensi alion pri mia intenco; ŝi imagis, ke tio estas preteksto por rigardi ilin de pli proksime, per miaj longdaŭraj, insistaj okuloj direktitaj al ili, kaj al ĉi tio mi atribuas la fakton, ke ili komencis kreski, kreskadi kaj ombriĝadi, kun tia esprimo, ke...

Ho retoriko de amantoj, donu al mi komparon ĝustan kaj poezian, por ke mi esprimu tion, kio estis tiuj okuloj de Capitu. Al mi ne prezentiĝas en la menso ia imago kapabla esprimi, sen stilrompo kaj dignoperdo, tion, kio ili estis, kaj kion al mi ili faris. Ĉu okuloj de tajdo? Do, de tajdo. Ĉi tio al mi formas ideon pri tiu nova mieno. Ili havis ian misteran, energian fluidaĵon, ian forton, kiu entiregis internen, kiel ondo forfluas de plaĝo, en tagoj de forta tajdo. Por ne suferi tiriĝon, mi alkroĉiĝis al aliaj apudaj partoj, al la oreloj, al la brakoj, al la haroj dismetitaj sur la ŝultroj, sed tuj kiam mi celis la pupilojn, tiam ondo venis el tie, kreskanta, kava kaj malhela, minacanta ĉirkaŭpreni min, tiri min, gluti min. Kiom da minutoj ni pasigis en tiu ludo? Nur ĉielaj horloĝoj eble montrus tian senfinan kaj mallongan tempon. Eterneco havas siajn pendolojn; spite tion, ke ĝi neniam finiĝas, ĝi tamen emas scii la tempodaŭron de feliĉoj kaj turmentoj. Certe duobliĝos la ĝuado de feliĉuloj en la ĉielo, se ili konos la tutan turmenton suferatan de siaj malamikoj en la infero; same la kvanto da plezuroj ĝuataj de iliaj kontraŭuloj en la ĉielo pligrandigos la doloron de la kondamnitoj en la infero. Ĉi tiun lastan torturon ne menciis la dia Dante; sed mi ne emas ĉi tie fari aldonojn al poetoj. Mi emas rakonti, ke post ne kalkulita tempo mi definitive alkroĉiĝis al la haroj de Capitu, sed nun per la manoj, kaj mi diris al ŝi – ĉar decis ion diri – , ke mi povas ilin kombi, se ŝi volas.

– Ĉuvi?

– Ja mi.

– Vi implikos al mi ĉiujn harojn, ba!

– Se mi ilin implikos, tiam vi poste malimplikos.

– Ni vidu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.