La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Joaquim Maria Machado de Assis (1839-1908), beletre nur Machado de Assis, estas la plej granda brazila verkisto en nia tuta literatura historio kaj ĝis nun nia unua romanisto kaj unua novelisto. Eĉ epopeon li verkis: O Almada. Kaj granda estis lia kampo: dramaturgo, eseisto, ĵurnalisto, kronikisto, literatura kritikisto, tradukisto, novelisto, poeto kaj romanisto.
Filo de malriĉa seninstrua mestizo, li estis edukita de sia duonpatrino, kaj faris nur la unuajn jarojn de publika lernejo, kaj siajn grandajn konojn li mem alproprigis al si aŭtodidakte. Ankoraŭ infano, li laboris en presejo: tie impresis lin la skribita lingvo, kaj tio certe decidis lian estontan vivon.
Al sia edzino, Carolina Xavier de Novaes Machado de Assis, fratino de la portugala poeto Faustino Xavier de Novaes, li certe ŝuldas la poluritan lingvon, kiun li majstre maneĝis en siaj verkoj, sed la mirindajn ideojn li mem kreis, ordinare afabla pesimisma kaj ironia verkanto, kiu ofte parolis en la verkoj al siaj legantinoj. Al la mortinta edzino li dediĉis kortuŝan soneton, kiun mi tradukas litere:
Al Karolina
Amatino, starante ĉe la lasta lito,
En kiu vi ripozas de tiu longa vivo,
Ci tien mi venas kaj venos, kompatinda amatino,
Porti al vi la koron de la kunulo.Pulsas enĝi tiu amemo vera
Kiu, malgraŭ ĉia homa penado,
Faris nian ekziston dezirata
Kajen unu agrablejon metis la tutan mondon.Florojn al vi miportas: restaĵojn demetitajn
Elgrundo, kiu nin vidis iri kunaj
Kaj nun mortintaj nin lasas kaj disigitaj.Ĉar mi, se mi havas en la mortvundaj
okuloj Pensojn pri vivo priskribitaj,
Tio estas pensoj irintaj kaj travivitaj.
Kaj mi ne povas deteni min de la tento malkovri la stilan perlon, kiu aperas en la 11-a verso, ĉar li tie disigas per la rekta objekto kaj la verbo (nin lasas) du adjektivojn, kiuj devus aperi sinsekvaj: “Kaj nun nin lasas mortintaj kaj disigitaj.”
Ĉiam atakata de ioma balbuteco kaj epilepsio, li estas ekzemplo de homo, kiu superis sian modestan originon, kaj akiris la staton de plej alta publika oficisto kaj plej prestiĝa verkisto de ĉiuj tempoj. La sola makulo en lia vivo estas la kompleta forlaso de lia duonpatrino, kiam ĉio komencis prosperi al li.
Inter liaj meritoj mi devas citi la enkondukon de Realismo en nian literaturon per la romano Postmortaj Memoraĵoj de Bras Kubas (1881) kaj la fondon de la Brazila Akademio de Beletro (1896), kies unua prezidanto li fariĝis. Apartan rimarkon mi donu al tio, ke li kreis novan fikcian tipon, nomatan “kroniko”, kiu estas mallonga leĝera senintriga noveleto pri ĉiutagaĵoj, kiun pluraj aliaj verkistoj abunde kultivas ordinare unue en ĵurnaloj, kiel la kreinto, kaj poste en libroj.
Lia nun tradukita romano, lanĉita en 1899 post kvar romantikaj kaj du realismaj, estis kaj plu estas lia plej grava kaj konata verko, en kiu aperas multaj aludoj al adulto de la edzino de la protagonisto, kiu donas la nomon al la verko, ŝajne aŭ gajne perfidita de lia plej intima amiko, tamen sen ajna klara indiko de ĝia ekesto.
Multajn malfacilaĵojn la tradukanto travivis (ĉar min obsedas la participoj, mi deklaras ĉi tie, ke tradukinto havas neniajn malfacilaĵojn: aŭ li ilin solvis, aŭ ili lin dissolvis)... Nur unu el ili li ne sukcesis, nome la titolo de la romano: se li ĝin solvus, la solvo estus ege pli malbona ol la nesolvo!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.