La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 26: JURO ESTAS BELA

Tra la mieno de Jose Dias pasis io simila al flagro de ideo – ideo, kiu lin eksterordinare ĝojigis. Li silentis dum iom da tempo; mi tenis la okulojn sur li, li turnis la siajn al la haven-enirejo. Ĉar mi insistis:

– Estas malfrue – li diris – ; sed por pruvi al vi, ke ne mankas bonvolemo, mi parolos al via patrino. Mi ne promesas venkon, sed batalon; mi elkore klopodos. Ĉu vi fakte ne emas fariĝi pastro? Juro estas bela, mia kara... Vi povas iri al Sao Paulo, al Pernambuko, aŭ eĉ pli foren. Ekzistas bonaj universitatoj tra la mondo. Iru al juro, se tio estas via inklino. Mi parolos al S-ino Gloria, sed ne kalkulu nur je mi; parolu ankaŭ al via onklo.

– Mi parolos.

– Turnu vin ankaŭ al Dio, al Dio kaj al la Sanktega Virgulino – li finis, montrante la ĉielon.

La ĉielo estis iom malserena. En la aero, proksime al la plaĝo, grandaj nigraj birdoj flugadis, jen flugilmove, jen ŝvebe, kaj ili malsuprenvenis tuŝeti la akvon per la piedoj, kaj resupreniĝis, kaj tiel sinsekve. Sed nek ĉielaj ombroj, nek fantastaj birdodancoj deturnis mian spiriton de mia interparolanto. Post jesa respondo, mi aldonis:

– Dio faros tion, kion vi volas.

– Ne blasfemu. Dio estas ĉioposedanto; li estas, per si mem, la tero, la ĉielo, la pasinteco, nuntempo kaj estonteco. Petu de li vian feliĉon, ĉar nenion alian mi faras... Ĉar al vi ne eblas fariĝi pastro kaj vi preferas juron... Juro estas bela, sen spito pri teologio, kiu superas ĉion, same kiel eklezia vivo estas plej sankta... Kial vi ne studus juron for de ĉi tie? Plej bone estas tuj aliĝi al iu universitato kaj samtempe vi studos kaj vojaĝos. Ni povos kune iri; ni vidos fremdajn landojn, ni aŭdos la lingvojn anglan, francan, italan, hispanan, rusan kaj eĉ svedan. S-ino Gloria probable ne povos akompani vin; eĉ se ŝi povus kaj irus, tamen ŝi ne emus gvidi la negocojn, paperojn, matrikulojn kaj zorgi la gastejojn kaj iradi kun vi tien kaj reen... Ho, juro estas belega!

– Dirite, ĉu vi petos panjon, ke ŝi ne metu min en seminarion?

– Mi ja petos, sed peto ne estas atingo. Anĝelo de mia koro, se servemo estas ordonpovo, tiam jen ni pretas jam, jen ni en la ŝipo! Ho, vi ne imagas, kio estas Eŭropo; ho Eŭropo.

Li levis kruron kaj faris pirueton. Unu el liaj ambicioj estis reveni Eŭropon, li ofte parolis pri tio, ne sukcesante motivigi mian patrinon, nek onklon Cosme, malgraŭ laŭdado pri etoso kaj belaĵoj... Li antaŭe ne supozis, ke eblas iri kun mi kaj ne restadi dum la senfina tempo de miaj studoj.

– Ni estas sur ŝipo, Benĉjo, ni estas sur ŝipo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.