La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Nu, unu tagon Capitu volis scii, kio igas min silentema kaj malĝoja. Kaj ŝi proponis al mi Eŭropon, Minas[79], Petropolis[80], serion da baloj, mil tiajn kuracilojn indikatajn al melankoliaj homoj. Mi ne sciis, kion respondi al ŝi; mi rifuzis la amuzaĵojn. Ĉar ŝi insistis, mi respondis, ke miaj negocoj statas malbone. Capitu ridetis por kuraĝigi min. Kaj kio timiga en tio, ke ili statas malbone? Ili certe ree statos bone, kaj ĝis tiam juvelojn, iom valorajn objektojn oni vendos kaj ni iros loĝi ĉe iu flanka strateto.
Ni vivos trankvile kaj forgesite; poste ni resupreniros al la surfaco de la akvo. La dolĉeco kun kiu ŝi diris ĉi tion emociigus ŝtonojn. Sed vane. Mi seke respondis al ŝi, ke necesos vendi nenion. Mi restis silentema kaj malĝoja. Si proponis al mi ludi kartojn aŭ damon, piediran promenon, viziton al Matacavalos; kaj ĉar mi nenion akceptis, ŝi iris al la vizitĉambro, malfermis la pianon kaj ekludis; mi profitis de la foresto, prenis la ĉapelon kaj foriris.
... Pardonu min, sed antaŭ ĉi tiu ĉapitro devus kuŝi alia, kiu raportas incidenton okazintan kelkajn semajnojn antaŭe, du monatojn post la forveturo de Sancha. Mi verkos ĝin; mi povus meti ĝin antaŭ ĉi tiun kaj poste sendi la libron por presigo, sed estas ĝene ŝanĝi la paĝonumerojn; mi lasos ĝin tiel, poste la rakontado glate fluos ĝis la fino. Krome, ĝi estas mallonga.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.