La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Gurgel revenis en la vizitĉambron kaj diris al Capitu, ke lia filino vokas ŝin. Mi rapide stariĝis kaj ne trovis oportunan sintenon; mi sencele rigardis al la seĝoj. Male, Capitu nature stariĝis kaj demandis al li, ĉu la febro pli intensiĝis.
– Ne – li diris.
Nenia timskuiĝo, nenia mistera mieno flanke de Capitu; ŝi turnis sin al mi kaj diris, ke mi salutu mian patrinon kaj kuzinon Justina, kaj ĝis baldaŭ; ŝi etendis al mi la manon kaj enkoridoriĝis. Ĉiuj miaj envioj sekvis ŝin. Kiel eblis, ke Capitu regas sin tiel facile, kaj ne mi?
– Si estas plena junulino – rimarkigis Gurgel, rigardante al ŝi, ankaŭ li.
Mi murmuris, ke jes. Fakte, Capitu rapide kreskis, ŝiaj formoj rondiĝis kaj fortikiĝis tre intense; mense, la samo. Si estis virino interne kaj ekstere, virino dekstre kaj maldekstre, virino ĉiuflanke, kaj de la piedoj ĝis la kapo. Tia plenkreskado estis pli rapida nun, kiam mi vidis ŝin je intervaloj de tagoj; ĉiufoje, kiam mi venis hejmen mi trovis ŝin pli alta kaj pli plenkorpa; la okuloj ŝajne montris alian pripensadon, kaj la buŝo alian ordonemon. Turninte sin al muro de la ĉambro, kie pendis portreto de junulino, Gurgel demandis al mi, ĉu Capitu similas la portreton.
Unu el la kutimoj dum mia vivo estis ĉiam konsenti kun la probabla opinio de mia interparolanto, se la afero ne ofendas min, ne ĝenas min aŭ ne sin trudas. Antaŭ ol ekzameni, ĉu efektive Capitu aspektas kiel la portreto, mi respondis, ke jes. Tiam li diris, ke ĝi estas la portreto de lia edzino, kaj ke homoj, kiuj konis ŝin diris la samon. Ankaŭ li trovis, ke la vizaĝtrajtoj estas similaj, ĉefe la frunto kaj la okuloj. Koncerne la temperamenton, tio estis unu sama; ili ŝajnis fratinoj.
– Fine, eĉ pri ŝia amikeco al eta Sancha; la patrino ne pli amikis ol ŝi... Ekzistas tiaj strangaj similaĵoj en la vivo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.