La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Malmultaj homoj kuraĝus konfesi tiun mian penson sur Strato Matacavalos. Mi konfesos ĉion, kio interesos al mia historio. Montaigne skribis pri si: ce ne sont pas mes gestes que fescris; c’est moi, c’est mon essence[46]. Nu, ekzistas nur unu maniero skribi sian esencon, tio estas rakonti ĝin tuta, bonon kaj malbonon. Tion mi faras, laŭgrade kiel mi ĝin memoras kaj estas instigata konstrui aŭ rekonstrui min mem. Ekzemple, ĉar mi nun rakontis pri peko, tial mi volonte eldirus ian belan nuntempan agon, se mi tion memorus, sed mi ne memoras; ĝi prokrastiĝu ĝis pli taŭga okazo.
Kaj vi ne pentos atendi, mia amiko; male, venis nun al mi en la kapon... Ne nur belaj agoj estas belaj ĉiam ajn, sed ili estas ankaŭ eblaj kaj probablaj, laŭ mia teorio pri pekoj kaj virtoj, same simpla kiel klara. Gi resumiĝas en tio, ke ĉiu homo naskiĝas kun certa nombro da virtoj kaj pekoj, kunigitaj kvazaŭ geedze, por reciproka kompenso dum la vivo. Kiam unu el tiuj paruloj estas pli forta ol la alia, tiam nur tiu unua gvidas la homon, kaj pri li oni ne rajtas diri, ke li ne havas iun virton aŭ iun pekon pro tio, ke li ne faris ĝin; sed la regulo estas, ke okazas samtempe ambaŭspecaj agoj, je avantaĝo de la faranto, kaj foje je plej granda gloro surtere kaj enĉiele. Bedaŭrinde, ne eblas al mi fundamenti tion per unudu pliaj strangaj kazoj; mankas al mi tempo.
Koncerne min, certe mi naskiĝis kun kelkaj el tiuj paroj, kaj nature mi ankoraŭ havas ilin. Jam okazis al mi, ĉi tie en Engenho Novo, ke unu nokton min tre doloris la kapo, kaj mi deziris, ke la trajno de ŝtata Fervojo frakasiĝu for de miaj oreloj kaj interrompu la linion dum multaj horoj, eĉ se iu mortus; kaj la sekvan tagon mi maltrafis la trajnojn de tiu sama fervojo pro tio, ke mi donis mian bastonon al blindulo senstanga. Voila mes gestes, voila mon essence.[47]
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.