La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Skuu la kapon, leganto; faru ĉiajn gestojn de nekredemo. Eĉ forĵetu ĉi tiun libron, se enuo jam antaŭe ne igis vin tion fari; ĉio eblas. Tamen, se vi ne faris tion antaŭe sed nur nun, tiam mi fidas, ke vi reprenos la libron kaj ĝin malfermos sampaĝe, eĉ se vi ne kredas la veremon de la aŭtoro. Tamen, nenio estas pli ĝusta. Ja tiel parolis Capitu, per tiuj vortoj kaj manieroj. Ŝi menciis la unuan idon kiel la unuan pupon.
Koncerne mian miron, ĝi estis granda kaj miksita al stranga sento. Fluidaĵo min trakuris. Tiu minaco pri unua ido, la unua ido de Capitu, ŝia edziniĝo al aliulo, sekve kompleta disiĝo, la perdo, la nuligo, ĉio ĉi kaŭzis tian efikon, ke mi ne trovis parolon, nek geston; mi stultiĝis. Capitu ridetis; mi vidis la unuan idon ludanta surplanke...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.