La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La cetero igis min resti dum iom pli da tempo en la koridoro, en pensado. Mi vidis, ke eniris doktoro Joao da Costa kaj oni tuj preparis la kutiman kartludon. Mia patrino iris el la ĉambro, renkontis min kaj demandis, ĉu mi akompanis Capitu.
– Ne, ŝi iris sola. Kaj mi preskaŭ impetis al ŝi:
– Panjo, mi volas diri ion al vi.
– Kion?
Si timigite scivolis, kio doloras min, ĉu la kapo, ĉu la brusto, ĉu la stomako, kaj ŝi palpis al mi la frunton por konstati febron.
– Mi bone fartas, ja.
– Do, pri kio temas?
– Temas pri io, panjo... Sed aŭskultu, vidu, pli bone post la teo; tuj... Nenio malbona; panjo ektimas pro ĉio; nenio danĝera.
– Ĉu ne temas pri malsano?
– Jane.
– Ja jes, tio estas gripo. Vi kaŝas ĝin por ne submetiĝi al ŝvitado, sed vi estas gripa; oni tion scias laŭ la voĉo.
Mi klopodis ridi, por montri, ke mi sanas. Eĉ tiel ŝi ne konsentis prokrasti la konfidon, ŝi prenis min, kondukis min al sia dormoĉambro kaj admonis, ke mi ĉion diru. Tamen, mi komence demandis, kiam mi iros al seminario.
– Nur en la proksima jaro, post la libertempo.
– Ĉu mi iros... kaj restos tie?
– Restos? Kion vi celas?
– Ĉu mi ne revenos hejmen?
– Vi revenos ĉiusabate kaj dum libertempo; pli bone tiel. Kiam vi fariĝos pastro, tiam vi venos loĝi kun mi.
Mi sekigis la okulojn kaj la nazon. Si karesis min, poste ŝi emis riproĉi, sed mi pensas, ke ŝia voĉo tremis kaj ŝajne ŝiaj okuloj estis malsekaj. Mi diris al ŝi, ke ankaŭ mi suferas pro nia disiĝo. Si neis, ke tio estas disiĝo; ĝi estas nura foresto pro studoj; nur unuaj tagoj. Post nelonge mi kutimiĝos al kunuloj kaj al instruistoj kaj fine ŝatos vivi kun ili.
– Mi amas nur panjon.
Mi havis neniun intencon ĉe tiu esprimo, sed plaĉis al mi, ke mi ĝin eldiris, ĉar tio igis ŝin pensi, ke ŝi estas mia sola estimaĵo; tio deturnis la suspektojn de sur Capitu. Kiom da nevirtaj intencoj tiel kunpaŝas survoje, en naiva, pura frazo! Tio eĉ igas nin supozi, ke mensogo estas ofte same ekstervola kiel ŝvitado. Aliflanke, kara leganto, rimarku vi, ke mi volis deturni la suspektojn de sur Capitu, kvankam mi vokis mian patrinon precize por ilin konfirmi; kontraŭdiroj apartenas al ĉi tiu mondo. Fakte, mia patrino estis naiva kiel la unua aŭroro, antaŭ la unua peko; per simpla intuo ŝi ne povis dedukti de unu fakto alian, nome, ŝi ne konkludus de mia subita rezisto, ke mi sekretumadas kun Capitu, kiel al ŝi diris Jose Dias. Si silentis dum iom da tempo; poste, ŝi respondis sen trudo kaj sen aŭtoritateco, kaj tio stimulis mian reziston. Sekve mi parolis pri alvokiĝo laŭ la diskuto en tiu vespero, kaj mi konfesis, ke mi ne sentas ĝin en mi.
– Sed vi ege ŝatis iam fariĝi pastro – ŝi diris – , ĉu vi ne memoras, ke vi eĉ petis ĉeesti la eliron de seminarianoj de Sankta Jozefo, en sutanoj? Hejme, kiam Jose Dias nomis vin pastra moŝto, tiam vi ĝue ridis! Kiel do nun?... Mi ne kredas, ja, Benĉjo. Kaj krome... Alvokiĝo? Sed alvokiĝo alvenas kun kutimo – ŝi plu ripetis la pripensojn aŭditajn de mia instruisto de latina lingvo.
Ĉar mi emis kontraŭdiri, tial ŝi milde riproĉis min, sed iom emfaze, kaj mi refariĝis submetiĝema filo, kiel ĉiam. Poste, ŝi ankoraŭ grave, longe parolis pri la farita promeso; ŝi ne diris al mi la cirkonstancojn, nek la okazon, nek ŝiajn motivojn, tion nur poste mi eksciis. Si asertis la ĉefan parton, nome, ke ŝi nepre plenumos ĝin, repage al Dio.
– Nia Sinjoro helpis min, savante mian vivon; mi ne mensogos, nek neglektos, Benĉjo; tiajn aferojn oni ne faras senpeke, kaj la granda, ĉiopova Dio ne neglektus tion pri mi, Benĉjo; mi scias, ke mi estus punita, nepre punita. Estas bone kaj sankte fariĝi pastro; vi konas multajn, kiel pastro Cabral, kiu feliĉe vivas kun sia fratino; ankaŭ unu mia onklo estis pastro, kaj preskaŭ episkopo, oni diras... Forlasu malemon, Benĉjo.
Mi supozas, ke mia rigardo al ŝi estis tiel plenda, ke ŝi tuj korektis la esprimon; ne malemo, ne povus estis malemo, ŝi tute bone sciis, ke mi estas ŝia amiko kaj ne emas ŝajnigi neveran senton. Malviglecon ŝi intencis diri, mi forlasu malviglecon, mi fariĝu ia viro, obeu tion, kio necesas, por ŝia bono kaj por la bono de mia animo. Ĉio ĉi estis dirita iom karambole, kaj ŝia voĉo eliĝis neklare, sed vualite kaj sufokite. Mi konstatis, ke ŝia emocio estas denove granda, sed ŝi ne rezignis pri siaj intencoj, kaj mi aŭdacis demandi al ŝi:
– Kaj se panjo petus Dion, ke Li rezignu pri la promeso?
– Ne, mi ne petus. Ĉu vi estas malprudenta, Benĉjo? Kiel mi povus scii, ke Dio rezignis?
– Eble sonĝe; foje mi sonĝas pri anĝeloj kaj sanktuloj.
– Ankaŭ mi, mia filo; sed estas vane... Ni iru, estas malfrue; ni iru al la vizitĉambro. Konsentite: en la unua aŭ dua monato de la proksima jaro, vi iros al seminario. Mi plej volas, ke vi bone sciu la librojn, kiujn vi studas; tio estas bela, ne nur koncerne vin, sed pastron Cabral. En la seminario oni interesiĝas koni vin, ĉar pastro Cabral parolas pri vi entuziasme.
Si paŝis al la pordo, ni ambaŭ eliris. Antaŭ la foriro, ŝi turnis sin al mi, kaj mi preskaŭ vidis ŝin salti al mia brusto kaj diri, ke mi ne estos pastro. Ĉi tiu jam estis ŝia intima deziro, laŭgrade kiel la tempo alproksimiĝis. Si volus manieron pagi la faritan ŝuldon, alian monon same aŭ eĉ pli valoran, kaj ŝi trovis nenian.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.