La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 69: LA MESO

Unu el la agoj, kiuj plej bone esprimas mian esencon estis la pieco, per kiu mi rapidis en la sekvanta dimanĉo ĉeesti meson en la preĝejo de Sankta Antono de Malriĉuloj. La adoptito emis veni kun mi kaj li ekvestis sin, sed tiel malrapidis pri siaj ŝelkoj kaj laĉoj, ke mi ne povis atendi lin. Krome, mi emis resti sola. Mi sentis bezonon eviti ian ajn interparolon, kiu devojigos mian penson de la celo, kaj tio estis mia repaciĝo kun Dio, post la okazaĵoj de ĉapitro 67. Temis ne nur pri pardonpeto, sed ankaŭ pri danko por la resaniĝo de mia patrino, kaj mi ĉion diras, igi lin malpostuli la pagon de mia promeso. Javeo, kvankam dieca, aŭ precize tial, estas ia Rothschild[48] multe pli homeca, kaj li ne dekretas moratoriojn, li komplete pardonas la ŝuldojn, se fakte la ŝuldanto emas reĝustigi sian vivon kaj fortondi elspezojn. Nu, mi precize tion volis; de nun mi ne plu promesos tion, kion mi ne povos pagi kaj tuj pagos tion, kion mi promesis.

Mi ĉeestis la meson; stariĝinte antaŭ Dio, mi dankis la vivon kaj sanon de mia patrino; poste mi petis pardonon por la peko kaj indulgon por la ŝuldo, kaj mi ricevis la finan benon de la mesfaranto kiel solenan agon de repaciĝo. Fine, mi memoris, ke la Eklezio starigis per konfesejo ian sekuran notariejon, kaj per konfeso plej aŭtentikan ilon por alĝustigo de moralaj kalkuloj inter homo kaj Dio. Sed mia nevenkebla timemo al mi fermis ĉi tiun oportunan pordon: mi timis ne trovi vortojn, per kiuj mi povus diri al la konfesprenanto mian sekreton. Kiel ŝanĝiĝas homo! Hodiaŭ mi eĉ publikigas ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.