La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ne nur la okuloj, sed la ceteraj trajtoj, la vizaĝo, la korpo, la tuta persono iom post iom konturiĝadis. Tio estis kvazaŭ komenca malneto, kiun artisto grade kompletigas kaj kolorigas kaj la figuraĵo ekvidas, ekridetas, ekvibras, preskaŭ parolas, ĝis familio pendigas la bildon sur la muron, memore al tio, kio estis, kaj jam neeblas esti. Ĉi tie ĝi eblis kaj ĝi estis. Kutimiĝo tre efikis kontraŭ la elmontriĝo de la ŝanĝoj; sed okazis ŝanĝoj, ne kiel en teatro sed kiel en mateno, kiu malrapide naskiĝas, komence ne eblas legi leteron, poste oni legas la leteron surstrate, hejme, en la kabineto, ne malferminte la fenestrojn; la lumo envenanta tra la persienoj sufiĉas por distingi la literojn. Mi legis la ceteron, komence malfacile kaj ne komplete, poste mi iom post iom pli bone legis. Mi ja evitis ĝin, mi enpoŝigis la paperon, mi rapidis hejmen, mi enŝlosiĝis, mi ne malfermis la fenestrojn, mi eĉ fermis la okulojn. Kiam mi denove malfermis la okulojn kaj la leteron, tiam la kaligrafio estis klara, kaj la informo, klarega.
Tiel, Escobar iom post iom revenis de la tombo, de la seminario kaj de Flamengo por sidiĝi kun mi ĉe la tablo, akcepti min ĉe la ŝtuparo, kisi min matene, en la kabineto, aŭ vespere peti mian benon, laŭkutime. Ĉiuj tiuj agoj estis naŭzaj; mi ilin eltenis kaj praktikis por ne elmontri min al mi mem kaj al la mondo. Sed kion mi povus kaŝi al la mondo, tion mi ne povus kaŝi al mi mem, ĉar mi vivis pli proksime al mi mem ol iu ajn. Kiam estis ĉe mi nek la patrino, nek la filo, tiam mia afliktiĝo estis ega, kaj mi ĵuradis, ke mi ilin ambaŭ murdos, jen per frapo, jen malrapide, por disdoni laŭ la tempo de morto ĉiujn minutojn de senluma, turmenta vivo. Tamen, kiam mi revenis hejmen kaj vidis supre de la ŝtuparo la etuleton, kiu min amis kaj atendis, tiam mi senarmiĝis kaj prokrastis la punon de unu tago al alia.
Kio okazis inter mi kaj Capitu dum tiuj ombraj tagoj, tion oni ne notos ĉi tie, ĉar tio estis tro sensignifa kaj ripeta, kaj ĝi estas tiel malnova, ke ne eblas diri ĝin sen eraroj kaj sen enuo. Sed restos la ĉefa afero. Kaj la ĉefa afero estas, ke niaj ŝtormoj estis nun daŭraj kaj teruraj. Antaŭ ol eltrovi tiun aĉan grundon de vero, ni havis aliajn, mallongdaŭrajn; post nelonge, la ĉielo rebluiĝis, la suno helis, la maro trankviliĝis kaj tie ni denove malfaldis la velojn, kiuj kondukis nin al insuloj kaj marbordoj plej belaj en la universo, ĝis alia ventobato ĉion malordigis kaj ni, sub ŝirmaĵo, atendis alian kvietiĝon, kiu siavice venis senprokraste kaj sendube, kaj eĉ komplete, proksime kaj firme.
Pardonu al mi ĉi tiujn metaforojn; ili odoras kiel maro kaj tajdo, kiuj mortigis mian amikon, amanton de mia edzino, Escobar. Ili odoras ankaŭ kiel la tajdaj okuloj de Capitu. Kvankam mi ĉiam estis homo de la tero, mi tamen rakontas tiun parton de mia vivo kiel maristo rakontus sian dronon.
Inter ni jam mankis nur la lasta vorto; ni ĝin legis tamen en la okuloj unu de la alia; viglan kaj decidan, kaj kiam Ezequiel alproksimiĝis al ni, li ĉiam pli disigis nin. Capitu proponis, ke ni metu lin en kolegion, tiel ke li venos hejmen nur en sabatoj; por la knabo estis tre penige akcepti tion.
– Mi volas iri kun paĉjo! Paĉjo iros kun mi! – li kriadis.
Mi mem lin kondukis, unu lundan matenon. Gi situis ĉe la antikva Placo Lapa[81], proksime al nia hejmo. Mi kondukis piedire, tenante lin per la mano, kiel mi kondukis la ĉerkon de la alia. La etulo ploradis kaj je ĉiu paŝo demandadis, ĉu li revenos hejmen, kaj kiam, kaj ĉu mi iros viziti lin.
– Mi iros.
– Paĉjo ne iros!
– Mi ja iros.
– ĵuru, paĉjo!
– Do, jes.
– Paĉjo ne diris, ke vi ĵuras.
– Do, mi ĵuras.
Kaj tien mi kondukis lin kaj tien lasis. La portempa foresto ne forigis la malbonon kaj la tuta delikata arto de Capitu por almenaŭ mildigi ĝin estis kvazaŭ nula; mi sentis min ĉiam pli malbone. La nova cirkonstanco eĉ pli intensigis mian pasion. Ezequiel nun vivadis plej ofte for de mia vido; sed lia reveno, je semajnfinoj, ĉu pro la malkutimiĝo miaflanke, ĉu pro la fakto, ke la tempo plu pasadis kaj kompletigadis la similecon, estis reveno de ia Escobar pli viveca kaj bruema. Eĉ la voĉo post iom da tempo jam ŝajnis al mi la sama. En sabatoj, mi evitis vespermanĝi hejme, kaj mi eniris nur kiam li jam dormis; sed dimanĉe, en la kabineto, kiam mi sidis inter ĵurnaloj kaj aktoj, ne eblis forkuro. Ezequiel kutimis eniri tumulte, brue, plena de rido kaj amo, ĉar la diabla knabo ĉiam pli senbride amis min. Se diri la veron, mi nun sentis ian antipation apenaŭ kaŝeblan, kaj al ŝi, kaj al aliaj homoj. Ĉar mi ne povis tute kaŝi tian psikan staton, tial mi klopodis ne ofte renkonti lin, nur plej malofte; jen laboro devigis min ŝlosi la kabineton, jen mi forestis dimanĉe por promeni tra la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵoj kun mia sekreta sufero.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.