La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi haltis en la verando; mi sentis vertiĝon, kapturniĝon, la gambojn malfirmaj, la koron ema eliri tra la buŝo. Mi ne aŭdacis malsupreniri al la bieneto kaj transiri al la najbara korto. Mi komencis paŝadi de unu flanko al alia, mi ekhaltis por apogiĝi, mi repaŝadis, kaj mi rehaltis. Konfuzaj voĉoj ripetis la parolon de Jose Dias:
“Ĉiam kune...”
“Sekretumante... ”
“Se ili firmigas la amindumadon...”
Brikoj, kiujn mi surtretis tiuvespere, flaviĝintaj kolonoj, kiujn mi preterpasis dekstre kaj maldekstre, laŭ mia irado kaj revenado, sur vin mi lasis la plej bonan parton de la krizo, la senton pri nova ĝuo, kiu min envolvis kaj tuj min liberigis, kaj min tremigis, kaj sur min verŝis nekonatan internan balzamon. Foje mi ekkonsciis, ke mi ridetas, kun gaja, kontenta mieno, kiu kontraŭis mian abomenindan pekon. Kaj la voĉoj ripetiĝadis, konfuzaj:
“Sekretumante... ”
“Ĉiam kune...”
“Se ili firmigas tiun amindumadon...”
Vidante min malkvieta kaj divenante la kialon, unu kokosarbo murmuris de supre, ke ne maldecas, ke dek-kvinjaraj knaboj kunestas ĉe domanguloj kun dekkvarjaraj knabinoj; male, nek tiaaĝaj adoleskantoj havas alian okupiĝon, nek la anguloj alian utilecon. Gi estis maljuna kokosarbo kaj mi kredis maljunajn kokosarbojn, eĉ pli ol maljunajn librojn. Birdoj, papilioj, cikado kiu provludis por la somero, la tuta aera vivantaro samopiniis.
Ĉu do mi amis Capitu, kaj Capitu min? Fakte, mi daŭre alkroĉiĝis al ŝia jupo, sed mi povus pensi pri nenio inter ni, kio ja devus esti sekreta. Antaŭ ol ŝi iris en la lernejon, ĉio estis infanaj petolaĵoj; post la lernejo, ni certe ne tuj restarigis la malnovan intimecon, sed ĉi tiu iom post iom revenis, kaj lastjare fariĝis kompleta. Capitu foje nomis min belulo, ĉarmulo, floro; alifoje, ŝi prenis al mi la manojn por kalkuli la fingrojn. Kaj mi komencis rememori tiujn kaj aliajn gestojn kaj parolojn, mian plezuron kiam ŝi glitigis la manojn sur miaj haroj, dirante, ke ŝi trovas ilin belegaj. Ne farante la samon sur ŝiaj, mi diradis, ke ŝiaj estas multe pli belaj ol miaj. Tiam, Capitu kapneis kun granda esprimo de elreviĝo kaj melankolio, des pli mirige, ĉar ŝi ja havis admirindajn harojn; sed mi reagis, nomante ŝin freneza. Kiam ŝi demandis, ĉu mi sonĝis pri ŝi en antaŭa nokto, kaj mi nee respondis, tiam mi aŭdis ŝin rakonti, ke ŝi sonĝis pri mi, kaj tio estis eksterordinaraj aventuroj, ke ni flugis ĝis la supro de Corcovado[21], ke ni dancadis sur la luno, aŭ ke anĝeloj venis demandi niajn nomojn, por same nomi aliajn, ĵus naskitajn anĝelojn. En ĉiuj tiuj sonĝoj ni iradis kune. Miaj sonĝoj pri ŝi ne estis tiaj, ili nur reproduktis nian familiarecon, kaj ofte nur ripetis ĉiutagaĵon, iun frazon, iun geston. Ankaŭ mi ilin rakontis. Unu tagon, Capitu rimarkis la diferencon, kaj diris, ke ŝiaj estas pli belaj ol miaj; post iom da hezito, mi diris, ke ili estas tiaj, kia la sonĝantino... Si ruĝiĝis kiel pitango.
Do, sincere, nur nun mi komprenis la korskuon, kiun kaŭzis al mi tiaj kaj aliaj konfidencoj. La emocio estis dolĉa kaj nova, sed ĝian kaŭzon mi ne sciis, kaj mi nek serĉis, nek suspektis ĝin. La silenton de la lastaj tagoj, kiu al mi nenion indikis, nun mi sentis kiel signon de io, kaj same la duonajn vortojn, la scivolajn demandojn, la malprecizajn respondojn, la zorgojn, la ĝuon rememoradi pri la infana tempo. Same, mi ekkonsciis, ke senprecedenca okazaĵo estis vekiĝi pensante pri Capitu, kaj aŭskulti ŝin en la memoro, kaj ektremi aŭdante ŝiajn paŝojn. Se oni parolis pri ŝi, en mia hejmo, tiam mi pli atentis ol antaŭe, kaj se laŭde aŭ kritike, same venis al mi ĝuo aŭ ĉagreno, pli intense ol iam antaŭe, kiam ni estis nur petolkunuloj. Mi eĉ pensis pri ŝi en la mesoj, tiumonate, fakte intermite, sed ankaŭ fakte ekskluzive.
Ĉion ĉi al mi prezentis la buŝo de Jose Dias, kiu min mem denuncis, kaj kiun mi tute pardonis, koncerne la fian agon kaj la sekvojn de ambaŭ. En tiu momento, la eterna Vero ne valorus pli ol tiu fiaĵo, nek la eterna Bono, nek la ceteraj eternaj Virtoj. Mi amis Capitu! Capitu amis min! Kaj miaj kruroj iradis, misiradis, ekhaltadis, tremantaj kaj emaj supervenki la tutan mondon. Tiun unuan vibradon de la vivosuko, tiun elmontriĝon de la konscio al si mem mi plu neniam forgesis, kaj neniam mi trovis alian kompareblan, samspecan senton. Kompreneble, ĉar ĝi estis mia. Kompreneble ankaŭ, ĉar ĝi estis la unua.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.