La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kiel mi diris, mi senbrue supreniris la ŝtuparon, puŝis la pordeton, kiu estis neriglita, kaj mi renkontis kuzinon Justina kaj Jose Dias, kiuj kartludis en apuda ĉambro. Capitu stariĝis de sur la kanapo kaj venis al mi. Sia vizaĝo estis nun serena kaj pura. La aliaj homoj haltigis la ludon kaj ni ĉiuj parolis pri la akcidento kaj pri la vidvino. Capitu kritikis la malprudenton de Escobar kaj ne evitis montri malĝojon pro la doloro de la amikino. Mi demandis, kial ŝi ne restis kun Sancha tiun nokton.
– Estas tie multaj homoj; mi tamen min proponis, sed ŝi ne akceptis. Mi diris al ŝi krome, ke estas pli oportune, ke ŝi venu ĉi tien, por pasigi kelkajn tagojn kun ni.
– Ĉu ŝi same ne akceptis?
– Same ne.
– Tamen, vidi la maron ĉiumatene estos al ŝi penige – komentis Jose Dias – , kaj mi ne scias, kiel ŝi povos...
– Sed tio pasos; kio ne pasas? – interrompis kuzino Justina.
Kaj ĉar pri tiu ideo ni komencis interŝanĝi parolojn, Capitu foriris por vidi, ĉu la filo dormas. Veninte antaŭ la spegulon, ŝi tiel longe aranĝis la harojn, ke tio ŝajnus troa koketemo, se oni ne scius, ke ŝi fakte tre estimas sin mem. Kiam ŝi revenis, ŝiaj okuloj estis ruĝaj, ŝi pensis pri la filineto de Sancha kaj pri la afliktiĝo de la vidvino.
Kaj ignorante la vizitantojn kaj sen atento pri la ĉeesto de iu servisto, ŝi ĉirkaŭbrakis min kaj diris, ke se mi volas pensi pri ŝi, tiam mi devus prefere pensi pri mia vivo. Jose Dias trovis la frazon “belega” kaj demandis al Capitu, kial ŝi ne verkas versojn. Mi klopodis ŝerci pri la afero, kaj tiel ni finis la vesperon.
En la sekva tago mi pentis, ke mi forŝiris la paroladon, ne pro intenco presigi ĝin, sed pro rememoro pri la mortinto. Mi konsideris la eblecon refari ĝin, sed mi trovis nur disajn frazojn, kiuj ne formis sencon post kunmeto. Mi ankaŭ pensis fari alian, sed tio estis jam malfacila, kaj tiuj, kiuj aŭskultis min en la tombejo povus al mi malkovri la falsaĵon. Koncerne rekolekton de la paperpecoj ĵetitaj surstraten, estis jam neeble; ili estis jam balaitaj.
Mi listigis la memoraĵojn pri Escobar, nome unu libron, unu bronzan inkujon, unu eburan bastonon, unu birdon, la albumon de Capitu, du bildojn pri Parana[77] kaj aliajn. Ankaŭ li posedis tiajn memoraĵojn donacitajn de mi. Tiel ni vivadis, interŝanĝante memoraĵojn kaj donacaĵojn, jen okaze de naskiĝdatoj, jen sen aparta motivo. Ĉio ĉi al mi humidigis la okulojn... Alvenis la tiutagaj ĵurnaloj: ili informis pri la akcidento kaj pri la morto de Escobar, pri liaj studoj kaj negocoj, pri liaj personaj kvalitoj, pri la simpatio de la komercistaro kaj krome informis pri la lasitaj havaĵoj, pri la edzino kaj filino. Ĉio ĉi okazis lunde. Marde oni malfermis la testamenton, kaj oni nomis min dua testamentzorganto; la unua loko destiniĝis al la edzino. Li nenion lasis al mi, sed la vortoj, kiujn li verkis pri mi per aparta letero estis sublimaj laŭ amikeco kaj estimo. Ĉi-foje Capitu multe ploris; sed ŝi rapide reprenis sian sintenon.
Testamento, inventaro, ĉio okazis preskaŭ tiel rapide kiel ĉi tie mi pritraktas ĝin. Post nelonga tempo, Sancha retiriĝis en la hejmon de siaj parencoj en Parana.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.