La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 138: CAPITU ALVENAS

Kiam mi levis la kapon, mi vidis la figuron de Capitu antaŭ mi. Jen estas alia okazaĵo, kiu ŝajnas drama, kaj tamen ĝi estas tiel natura kiel la unua, ĉar la patrino kaj la filo iros al meso, kaj Capitu ne kutimis eliri sen parolo al mi. Tio estis jam alparolo seka kaj mallonga; plej ofte mi eĉ ne rigardis ŝin. Si daŭre rigardis, atendante.

Ĉi-foje, ekvidante ŝin, eble miaj okuloj misvidis, sed ŝajnis al mi, ke Capitu estas pala. Sekvis unu el tiuj silentoj, kiujn oni sen troigo povas nomi centjaraj, pro la longeco de la tempo ĉe grandaj krizoj. Capitu reakiris sian normalan sintenon; ŝi diris al la filo, ke ĉi tiu foriru, kaj petis min pri klarigo...

– Nenio klariginda – mi diris.

– Ĉio klariginda; mi ne komprenas viajn larmojn, nek tiujn de Ezequiel. Kio okazis inter vi?

– Ĉu vi ne aŭdis tion, kion mi diris al li?

Capitu respondis, ke ŝi aŭdis ploron kaj parolbruon. Mi pensas, ke ŝi ĉion klare aŭdis, sed konfesi tion estus perdi la esperon pri silento kaj repaciĝo; tial ŝi neis la aŭdon kaj konfirmis nur la vidon. Ne raportinte la aferon pri la kafo, mi ripetis al ŝi la vortojn, kiuj kuŝas fine de la ĉapitro.

– Kio? – ŝi demandis, kiel se ŝi misaŭdus.

– Ke li ne estas mia filo.

La miro de Capitu estis grandega kaj ne malpli ol la sekvinta indigniĝo, kaj ili estis tiel naturaj, ke ili igus dubemaj la unuajn atestantojn de nia juĝafero. Mi jam aŭdis, ke ekzistas tiaj atestantoj por pluraj okazoj, aĉeteblaj atestantoj; mi ne kredas, des pli, ke la homo, kiu tion informis al mi ĵus perdis disputon. Sed, malgraŭ ekzisto aŭ neekzisto de menditaj atestantoj, mia atestanto estis vera; naturo mem atestis kaj mi ne emis dubi pri ĝi. Tiel ke, sen konsidero pri la esprimoj de Capitu, pri ŝiaj gestoj, pri la doloro ŝin tordanta, pri io ajn, mi dufoje ripetis la diritajn parolojn tiel decideme, ke ili ŝin moligis. Post kelkaj momentoj, ŝi diris al mi:

– Oni povas pravigi tian ofendon nur per sincera konvinkiĝo; tamen, vi, kiu estis tiel skrupulema pri plej etaj gestoj, vi neniam montris plej etan spuron de suspekto. Kio igis vin tion pensi? Diru – , ŝi plu insistis, vidante, ke mi nenion respondas – , diru ĉion; post tio, kion mi aŭdis, mi jam povas aŭdi la ceteron, ĝi certe ne estos troa. Kio igis vin nun tiel konvinkita? Do, Benĉjo, parolu! parolu! Forigu min de ĉi tie, sed antaŭe ĉion diru.

– Ekzistas nedirindaj aferoj.

– Nur duone nedirindaj; sed ĉar vi jam diris duonon, diru ĉion.

Si sidiĝis sur seĝo apud la tablo. Eble ŝi estis iom konsternita, la sinteno ne estis de akuzito. Mi denove petis, ke ŝi ne obstinu.

– Ne, Benĉjo, aŭ vi raportos la ceteron, por ke mi defendu min, se vi opinias, ke mi estas defendebla, aŭ mi jam nun petas, ke ni disiĝu: mi jam ne eltenas!

– La disiĝo estas io decidita – mi respondis, kaptante ŝian proponon. – Estus pli bone, se ni ĝin plenumus per duonaj vortoj, aŭ silente; ĉiu forirus kun sia vundo. Ĉar vi tamen insistas, jen mi diras tion, kio eblas, kaj nur tion.

Mi ne ĉion diris; mi apenaŭ sukcesis aludi pri la amaferoj de Escobar sen eldiro de lia nomo. Capitu ne povis eviti ridon, ian ridon, kiun bedaŭrinde mi ne povas transskribi ĉi tie; poste, per tono kaj ironia kaj melankolia:

– Do eĉ mortintoj! Eĉ mortintoj ne eskapas vian ĵaluzon!

Si aranĝis sian manteleton kaj stariĝis. Si suspiris, mi pensas, ke ŝi suspiris, dum mi deziris nenion alian ol plenan klarigon ŝiaflanke, kaj eldiris iajn vortojn tiucele. Capitu spiteme rigardis min kaj murmuris:

– Mi scias la kialon de ĉi tio; ĝi estas la hazarda simileco... La volo de Dio ĉion klarigas... Ĉu vi ridas? Kompreneble; malgraŭ la seminario, vi ne kredas Dion; mi kredas... Sed ni ne parolu pri tio; ne decas diri ion ajn alian.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.