La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 97: LA ELIRO

Oni ĉion faris tiumaniere. Mia patrino iom hezitis, sed fine cedis, post kiam Pastro Cabral, konsultinte la episkopon, diris al ŝi, ke jes, ke eblas. Mi eliris el la seminario fine de la jaro.

Mi tiam estis iom pli ol deksepjara...

Ĉi tie devus sidi la duono de la libro, sed manko de sperto igis min postkuri la plumon, kaj mi jam preskaŭ atingas la finon de la papero, kaj mankas ankoraŭ la plej bona parto de la rakonto. Nun, restas al mi konduki ĝin je grandaj paŝoj, ĉapitron post ĉapitro, kun malmulte da korektoj, malmulte da pripensado, ĉio resumita. Ĉi tiu paĝo jam valoras monatojn, aliaj valoros jarojn, kaj tiel ni atingos la finon. Unu el la foroferoj, kiun mi faras ĉe tiu peniga neceso estas la analizo de miaj emocioj je la deksepjara aĝo. Mi ne scias, ĉu vi iam estis deksepjara. Se jes, tiam vi certe scias, ke ĝi estas aĝo, kiam plenkreskula duono kaj knaba duono formas kuriozan unuon. Mi estis kuriozega unuo, tiel dirus mia adoptito Jose Dias, kaj ne maloportune li dirus. Kion kaŭzis al mi tiu superlativa kvalito, tion mi tute ne povus diri ĉi tie, sen falo en la eraron, kiun mi ĵus kondamnis; partoprenis en mia plano la analizo de miaj tiutempaj emocioj. Kvankam mi estis ido de seminario kaj de mia patrino, tamen mi jam sentis sub la ĉasta retiriĝemo iujn impulsojn de impetemo kaj aŭdaco; ili venis de la sango, sed venis ankaŭ de junulinoj, kiuj surstrate aŭ defenestre ne lasis min vivi trankvile. Ili trovis min belega, kaj tion diris al mi; iuj el ili volis rigardi de pli proksime mian belecon, kaj fiero estas komenco de korupto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.