La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 113: PROCESNULIGOJ

Se paroli pri tio, kompreneble vi demandos, ĉar mi antaŭe estis tiel zorgema pri ŝi, ĉu mi ne plu estis tia, malgraŭ la filo kaj la jaroj. Jes, ja, mi plu estis tia. Plue, tiamaniere, ke plej eta gesto min afliktis, plej sensignifa parolo, iu ajn insisto; ofte sufiĉis indiferento. Min trafis ĵaluzo pro ĉio kaj pro ĉiuj. Najbaro, valsparulo, iu ajn viro, ĉu juna, ĉu matura, min teruris aŭ suspektigis. Certe Capitu amis esti vidata kaj plej oportuna maniero tiucele (unu tagon tion klarigis al mi sinjorino) estas mem vidi, kaj oni ne vidas sen elmontro, ke oni vidas.

Mi supozas, ke la sinjorino, kiu tion diris al mi, amis min, kaj kompreneble pro tio, ke ŝi ne ricevis de mia flanko respondon al sia estimo, tial ŝi tiel pravigis al mi siajn obstinajn okulojn. Ankaŭ aliaj okuloj min serĉis, ne multaj, kaj pri tiuj mi nenion diras, kaj cetere mi jam komence konfesis miajn estontajn aventurojn, sed ĉi tiuj estis ankoraŭ estontaj. Tiutempe, eĉ se mi trovis plej belajn virinojn, tamen neniu el ili ricevis plej etan parton de mia amo al Capitu. Eĉ mia patrino ne pretendis ricevi pli ol duonon. Capitu estis ĉio kaj eĉ pli; mi nek vivadis, nek laboradis sen penso pri ŝi. Al teatro ni kune iris; mi memoras, ke nur dufoje mi iris sen ŝi, unufoje pro ĝentilaĵo de aktoro, alifoje por operpremiero, kiun ŝi ne ĉeestis pro malsano, sed ŝi insistis, ke mi iru. Estis tro malfrue por sendi la balkonbileton al Escobar; mi eliris, sed revenis post la unua akto. Mi trovis Escobar ĉe la pordo de la koridoro.

– Mi venis paroli al vi – li diris.

Mi klarigis, ke mi iris al teatro, de kie mi revenis pro timo pri Capitu, kiu restis malsana. – 

Malsana je kio? – demandis Escobar.

– Ŝi plendis pri kapo kaj stomako.

– Do, mi foriros. Mi venis por tiu afero de nuligo... Tio estis procesnuligo; okazis grava malhelpo kaj, manĝinte en la urbocentro, li ne volis reveni hejmen ne dirinte pri kio temas, sed tiuokaze li prokrastus la diron...

– Ne, ni tuj parolu, supreniru; eble ŝi pli bone fartas. Se ŝi ne pliboniĝis, tiam vi revenu...

Capitu pliboniĝis, ŝi eĉ fartis bone. Ŝi konfesis al mi, ke ŝi suferis nur ne gravan kapdoloron, sed ŝi pligravigis la suferon por ke mi iru amuziĝi. Ŝi ne gaje parolis, kio igis min suspekti, ke ŝi mensogas, por ne timigi min, sed ŝi asertis, ke tio estas pura vero. Escobar ridetis kaj diris:

– La bofratineto estas tiel malsana kiel vi aŭ mi. Ni iru al la nuligo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.