La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 35: APOSTOLA PROTONOTARIO

Fine, mi ekprenis la librojn kaj rapidis al la leciono. Ne precize rapidis; mezvoje, mi haltis, kun la timo, ke eble estas tro malfrue, kaj oni vidos en mia mieno ion. Mi havis la ideon mensogi, preteksti vertiĝon, kiu kuŝigis min sur la plankon; sed la timo kaŭzota al mia patrino igis min rifuzi tion. Mi pensis promesi kelkajn dekojn da atroniaj; mi tamen havis alian promeson nepagita kaj alian favoron ne plenumita... Ne, ni vidos; mi plu paŝis, mi aŭdis gajajn voĉojn, oni brue babilis. Kiam mi venis en la ĉambron, neniu riproĉis min.

Pastro Cabral ricevis en la antaŭa tago alvokon de la nuncio; li iris tien kaj eksciis, ke per papa dekreto li estis ĵus nomumita apostola protonotario. Ĉi tiu distingo de la papo kaŭzis grandan feliĉon al li kaj al ĉiuj niaj familianoj.Onklo Cosme kaj kuzino Justina ripetadis la titolon admire; je unua fojo ĝi sonis ĉe niaj oreloj, kutimitaj al kanonikoj, monsinjoroj, episkopoj, nuncioj; sed kio estas apostola protonotario? Pastro Cabral klarigis, ke tio ne estas propre la kuria posteno, sed ĝiaj honorigoj. Onklo Cosme vidis sin altigita pro sia kartluda kunulo, kaj ripetadis:

– Apostola protonotario!

Kaj li turnis sin al mi:

– Preparu vin, Benĉjo; eble vi iam fariĝos apostola protonotario.

Cabral ĝue aŭdis la ripetadon de la titolo. Li staris, iom paŝis, ridetis aŭ fingrotamburis la monujan fermoplaton. La grandeco de la titolo kvazaŭ duobligis lian grandiozecon, kvankam ĝi estis tro granda por aldono al la nomo; ĉi tiun duan pripenson faris onklo Cosme. Pastro Cabral informis, ke ne necesas eldiri ĝin tuta, sed sufiĉas nomi lin protonotario Cabral. Oni subkomprenas apostola.

– Protonotario Cabral.

– Jes, prave; protonotario Cabral.

– Sed, S-ro protonotario – intervenis kuzino Justina, por alkutimiĝi al uzado de la titolo – , ĉu tio devigas vin iri al Romo?

– Ne, kuzino Justina.

– Ne, tio estas nur honoroj – rimarkigis mia patrino.

– Nu, nenio malhelpas – diris Cabral, kiu plu pripensadis – , nenio malhelpas, ke okaze de granda formaleco, dum publikaj agoj, ĉe ceremoniaj leteroj, k.s., oni uzu la kompletan titolon: apostola protonotario. Je ordinara uzo, sufiĉas protonotario.

– Guste – ĉiuj konsentis.

Jose Dias, kiu venis post mi, aplaŭdis la distingon kaj rememorigis, koncerne tion, la unuajn politikajn agojn de Pio IX, nome grandajn esperojn por Italio; sed neniu kaptis la temon; la ĉefa homo de ĉi tiuj horo kaj loko estis mia maljuna instruisto de latina lingvo. Rekonsciiĝinte post la timo, mi ekkomprenis, ke ankaŭ mi devas gratuli lin, kaj ĉi tiu aplaŭdo ne malpli trafis lian koron ol la ceteraj. Li batis al mi la vangojn kaj fine donis al mi libertempon. Tio estis duobla feliĉo en unu sola horo. Kiso kaj libertempo! Mi pensas, ke mia mieno precize tion esprimis, ĉar onklo Cosme nomis min petolulo, dum la ventro skuiĝis; sed Jose Dias korektis la ĝojon:

– Vi devas ne festi la liberumadon; latinan lingvon vi ĉiam bezonos, eĉse vi nefariĝos pastro.

En tiu momento mi komprenis la homon. Tio estis la unua parolo, semo ĵetita teren, pretere, kvazaŭ por alkutimigi la orelojn de la familio. Mia patrino ridetis al mi, plena de amo kaj malĝojo, sed tuj respondis:

– Li ja estos pastro, kaj bela pastro.

– Ne forgesu, franjo Gloria, kaj ankaŭ protonotario. Apostola protonotario.

– Protonotario Santiago – emfazis Cabral.

Mi ne bone scias, ĉu la intenco de mia instruisto de latina lingvo estis kutimiĝi al la uzo de la titolo antaŭ la nomo; mi ja scias, ke kiam mi aŭdis mian nomon ligita al tia titolo, tiam mi emis eldiri sakraĵon. Sed ĉi tiu emo estis nur ideo, senlanga ideo, kiu konsentis resti kvieta kaj muta, same kiel post nelonge aliaj ideoj... Sed tiuj postulas specialan ĉapitron. Ni finu ĉi tiun per la diro, ke mia instruisto de latina lingvo dum ioma tempo parolis pri mia pastra ordiniĝo, kvankam sen granda intereso. Li serĉis fremdan temon por montri, ke li forgesis sian propran gloron, sed precize ĉi tiu ravis lin tiumomente. Li estis malgrasa, serena maljunulo kun bonaj ecoj. Iujn malbonajn ecojn li havis; sed plej elstara el ili estis manĝemo, ne ĝuste tromanĝemo; li malmulton manĝis, sed aprezis delikataĵojn kaj raraĵojn, kaj niaj kuiraĵoj, kvankam simplaj, estis malpli modestaj ol liaj. Do, kiam mia patrino diris, ke li venu vespermanĝi por ke oni tostu al li, tiam la okuloj kun kiuj li akceptis estis eble protonotariaj, sed ne apostolaj. Kaj por plaĉi al mia patrino li denove okupiĝis pri mi, priskribis mian eklezian estontecon, kaj volis scii, ĉu mi iros al seminario jam en la proksima jaro, kaj proponis sin por paroli al “sinjoro episkopo”, ĉio ligita al “protonotario Santiago”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.