La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Tiam Escobar jam lasis Andaraf kaj aĉetis domon en Flamengo, kaj tiun domon mi ankoraŭ tie vidis, antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi deziris provi, ĉu la antikvaj sentoj estas mortaj aŭ nur dormis; mi ne povas ĝuste diri tion, ĉar dormado, kiam peza, reciproke konfuzas vivantojn kaj mortintojn, se oni konsideras spiradon. Mi iom spiradis, sed eble pro la maro, kiu estis iom malkvieta. Mi fine preterpasis, bruligis cigaron kaj trovis min en Catete; mi supreniris laŭ Strato de la Princino, nome laŭ antikva strato... Ho antikvaj stratoj! ho antikvaj domoj! ho antikvaj kruroj! Ni ĉiuj estis antikvaj kaj ne necesas diri, ke en malbona senco, en la senco malnova kaj eluzita.
Malnova estas la domo kaj oni ŝanĝis en ĝi nenion. Mi ne scias, ĉu ĝi havas eĉ la saman numeron. Mi ne informas la numeron, por ke oni ne iru tien demandi kaj elfosi la historion. Ne temas pri tio, ke Escobar ankoraŭ loĝas tie aŭ ke li eĉ vivas; li mortis tuj poste, laŭ maniero, kiun mi ankoraŭ rakontos. Dum lia vivo, ĉar ni estis tre proksimaj, ni havis se tiel diri unu solan hejmon, mi ofte ĉeestis en lia hejmo, li en la mia, kaj tiu segmento de marbordo inter Gloria kaj Flamengo estis kvazaŭ persona, privata vojo. Gi pensigis min pri la du hejmoj en Matacavalos, kun ilia interstaranta muro.
Iu historiisto de nia lingvo, eble Joao de Barros[71], atribuas al barbara reĝo mildajn parolojn, kiam portugaloj proponis al li starigi tie proksime fortikaĵon; la reĝo diris, ke bonaj amikoj devas resti for unuj de la aliaj, ne proksime, por ne koleriĝi kune kun la marondoj, kiuj furioze batadis sur roko de tie videbla. Pardonu min la ombro de la verkisto, ke mi dubas, ke la reĝo diris tion, kaj ke tio estas vera. Probable la verkisto mem tion inventis por ornami la tekston, kaj ne mise, ĉar ĝi estas bela; fakte, ĝi estas bela. Mi pensas, ke la maro tiam batadis la ŝtonon laŭ sia kutimo, ekde Uliso kaj eĉ antaŭe. Tamen, ne vera estas la komparo. Sendube, ekzistas apudaj malamikoj kaj same ekzistas proksimaj kaj elkoraj amikoj. Kaj la verkisto forgesis (krom se ĝi ne estis liatempa) la proverbon: for de la okuloj, for de la koro. Ni ne povus teni la koron nun pli proksime. Niaj edzinoj ofte ĉeestis la hejmon unu de la alia, ni pasigadis la vesperojn tie aŭ tie ĉi, ludante kartojn aŭ rigardante la maron. La du geknaboj pasigis tagojn jen en Flamengo, jen en Gloria.
Ĉar mi rimarkigis, ke eble okazos al ili tio, kio okazis inter mi kaj Capitu, tiam ĉiuj opiniis, ke jes, kaj Sancha aldonis, ke ili eĉ jam eksimilas unu la alian. Mi klarigis:
– Ne, tio venas de la fakto, ke Ezequiel imitas aliulajn gestojn.
Escobar konsentis kun mi kaj sugestis, ke foje infanoj, kiuj tre ofte kunestas, fine similas unu la alian. Mi signis per la kapo, kiel al mi okazis, ke la temon mi apenaŭ konis. Ĉio povas esti. La fakto estas, ke ili reciproke sin tre estimis kaj povus iam geedziĝi, sed ili negeedziĝis, entute.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.