La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En la sekva tago mi venis al la najbara domo, tuj kiam estis eble. Capitu adiaŭis du amikinojn, kiuj venis viziti ŝin, nome Paŭla kaj Sancha, kolegiaj kunulinoj, la unua dekkvinjara, la dua deksepjara, la unua, filino de kuracisto, la dua, filino de komercisto de usonaj objektoj. Ŝi estis malfortiĝinta, portis tukon ligitan surkape; ŝia patrino klarigis al mi, ke tion kaŭzis troa legado en la antaŭa tago, antaŭ kaj post la teo, en la vizitĉambro kaj en la lito, ĝis longe post noktomezo, kaj sub olelampo...
– Se mi bruligus kandelon, tiam panjo ekkolerus. Mi jam fartas bone.
Kaj ĉar ŝi malligis la tukon, la patrino timeme diris, ke estas pli oportune ĝin ligi, sed Capitu respondis, ke ne necesas, ŝi bone fartas.
Ni restis solaj en la vizitĉambro; Capitu konfirmis la raporton de la patrino, kun la aldono, ke ŝi malbonfartis pro tio, kion ŝi aŭdis en mia hejmo. Ankaŭ mi raportis al ŝi tion, kio okazis al mi, la interparolon kun mia patrino, miajn petegojn, ŝiajn larmojn, kaj fine la lastajn, decidajn respondojn: post du aŭ tri monatoj mi iros al seminario. Kion ni faros nun? Capitu aŭskultis min kun senpacienca, poste ombreca atento; kiam mi finis, ŝi pene spiradis, kvazaŭ ŝi preskaŭ krevus de kolero, sed ŝi retenis sin.
Ĉi tio okazis antaŭ tiom da tempo, ke mi jam ne povas firme aserti, ĉu ŝi ja ploris, ĉu ŝi nur sekigis la okulojn; mi pensas, ke ŝi nur sekigis ilin. Vidante ŝian geston, mi prenis ŝian manon por kuraĝigi ŝin, sed ankaŭ mi bezonis kuraĝigon. Ni falis sur la kanapon kaj rigardadis la aeron. Mi eraras; ŝi rigardis al la planko. Mi faris la samon, tuj kiam mi vidis ŝin tiel... Sed mi pensas, ke Capitu rigardis en sin mem, dum mi ja rigardis la plankon, kaj la grataĵojn de ties breĉoj, du irantajn muŝojn kaj unu splititan seĝopiedon. Tio estis malmulto, sed ĝi mildigis al mi la afliktiĝon. Kiam mi denove rigardis al Capitu, tiam mi konstatis, ke ŝi ne moviĝas, kaj mi tiel ektimis, ke mi milde skuis ŝin. Capitu revenis ĉi-eksteren kaj petis, ke mi denove raportu tion, kio okazis ĉe mia patrino. Mi ŝin kontentigis, ĉi-foje malgravigante la tekston por ne ĉagreni ŝin. Ne konsideru min malsincera, konsideru min kompatema; efektive, mi timis perdi Capitu, se ĉiuj ŝiaj esperoj formortus, sed doloris min vidi ŝian suferon. Tamen, la plej granda vero, la vero inter veroj, estas, ke mi jam pentis, ke mi parolis al mia patrino antaŭ efektiva agado flanke de Jose Dias; se mi bone analizas la aferon, mi ne emis ricevi seniluziiĝon, kiun mi konsideris neevitebla, eĉ se prokrastiĝanta. Capitu cerbumadis, cerbumadis, cerbumadis...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.