La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOM CASMURRO

Aŭtoro: Machado de Assis

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 101: EN ĈIELO

Ni do tuj fariĝu feliĉaj, antaŭ ol la leganto tro enuiĝos de atendado kaj sin kondukos al distriĝo aliloke; ni geedzigu nin. Tio estis en 1865, en marta vespero, hazarde pluvis. Kiam ni alvenis al altaĵo Tijuca[63], kie situis nia gefianĉa nesto, tiam la ĉielo forigis la pluvon kaj eklumigis la stelojn, ne nur tiujn jam konatajn, sed ankaŭ tiujn, eltrovotajn post multe da jarcentoj. Tio estis granda komplezo, kaj ne la sola. Sankta Petro, kiu havas la ŝlosilojn de ĉielo, malfermis al ni ties pordojn, enkondukis nin kaj tuŝinte nin per la bastono, eldiris iujn paragrafojn de sia unua epistolo: “Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj... Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado... Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virinoj kiel al la malpliforta ilo, kaj estante ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo...”[64] Sekve, li faris signon al la anĝeloj kaj ili ekkantis pecon de la Kanto[65], tiel harmonie, ke ili forneus la hipotezon pri itala tenoro, se la ludado okazus surtere; sed ĝi okazis en la ĉielo. La muziko kongruis kun la teksto, kiel se ili kune naskiĝus, simile al opero de Wagner[66]. Poste, ni vizitis parton de tiu senfina loko. Trankviliĝu, ĉar mi faros nenian priskribon, des pli ke homa lingvo ne disponas fidindajn formojn por tio.

Fine, eble ĉio estis sonĝo; nenio pli komprenebla, se temas pri eksseminariano, ol ĉie aŭdi latinan lingvon kaj la Sanktan Skribon. Cetere, Capitu, kiu ne scias la Sanktan Skribon, nek la latinan, parkeris iujn vortojn, kiel ekzemple ĉi tiujn: “Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis”[67] Koncerne tiujn de Sankta Petro, ŝi en la sekvanta tago diris al mi, ke ŝi sin tute fordonis, ke mi estas la sola puntaĵo kaj sola ornamaĵo, kiun ŝi iam surmetos. Je tio mi respondis, ke mia edzino ĉiam havos la plej delikatajn puntaĵojn en ĉi tiu mondo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.