La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DOM CASMURROAŭtoro: Machado de Assis |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi jam diris, ke ŝi estis ŝparema, kaj ne nur je mono, sed ankaŭ je uzitaĵoj tiaj, kiajn oni konservas pro tradicio, por rememoro aŭ pro resopiro. Ŝuoj, ekzemple, malaltaj ŝuetoj kun nigraj rubandoj, kiuj kruciĝis sur la pieda dorso kaj sur la krura ekstremaĵo, la lastaj, kiujn ŝi portis antaŭ ol ekporti botetojn, tiujn ŝi alportis hejmen, kaj fojfoje ŝi elprenis ilin el la tirkesto de la komodo, kune kun aliaj malnovaĵoj, kaj diris al mi, ke tio estas pecoj de infana tempo. Mia patrino, kiu havis la saman temperamenton, ŝatis, ke oni tiel parolas kaj agas.
Koncerne la pure monajn ŝparojn, mi rakontos unu okazaĵon, kaj tio sufiĉas. Gi okazis precize dum leciono pri astronomio, ĉe plaĝo de Gloria. Vi scias, ke foje mi iom dormetigis ŝin. Unu vesperon, ŝi forvagis rigardante la maron, kun tia forto kaj koncentriĝo, ke mi ekĵaluzis.
– Vi ne aŭskultas min, Capitu.
– Ĉu mi? Mi perfekte aŭskultas.
– Kion mi estis diranta?
– Vi... vi estis parolanta pri Siriuso.
– Ne Siriuso, Capitu. Antaŭ dudek minutoj mi parolis pri Siriuso.
– Vi estis parolanta pri... parolanta pri Marso – ŝi rapide korektis sin.
Fakte, mi parolis pri Marso, sed evidente ŝi kaptis nur la sonon de la parolo, ne la sencon. Mi fariĝis serioza, kaj al mi venis la impulso forlasi la ĉambron; tion perceptinte, Capitu fariĝis la plej ĉarma inter la homoj, prenis al mi la manon, konfesis al mi, ke ŝi faris kalkulojn, nome ŝi faris sumojn de mono, por trovi iun parton perditan. Temis pri transigo de monbileto al oro. Komence mi supozis, ke tio estas rimedo por senĉagrenigi min, sed post nelonge ankaŭ mi mem kalkuladis, jam kun papero kaj krajono sur la genuo, kaj mi trovis la serĉitan diferencon.
– Sed pri kiuj pundoj temas? – mi fine demandis. Capitu rigardis min ride kaj respondis, ke la kulpo rompi la sekreton estas mia. Si stariĝis, iris al la dormoĉambro kaj revenis kun dek pundoj en la mano; tio estis la restinta mono el tiu, kiun mi donis al ŝi monate, por la elspezoj.
– Ĉu tiom?
– Tio ne estas multo, nur dek pundoj; tio estas kiom via avara edzino povas ŝpari post kelkaj monatoj – ŝi konkludis, sonigante la oraĵon en la mano.
– Kiu estis la administranto?
– Via amiko Escobar.
– Kial li nenion diris al mi?
– Tio okazis hodiaŭ.
– Ĉu li venis ĉi tien?
– Iom antaŭ via alveno; mi nenion diris, por ke vi ne suspektu.
Mi emis elspezi la duoblon de la oraĵo por iu celebra donaco, sed Capitu detenis min. Male, ŝi konsultis min pri tio, kion ni faros per tiuj pundoj.
– Ili estas viaj – mi respondis.
– Ili estas niaj – ŝi korektis.
– Vi do gardu ilin.
En la sekva tago mi iris renkonte al Escobar en la vendejon kaj mi ridis pri ilia sekreto. Escobar ridetis kaj diris, ke li estis ironta al mia oficejo por ĉion raporti al mi. La bofratineto (tiel li plu nomis Capitu) antaŭe parolis al li pri tio, okaze de nia lasta vizito al Andaraf, kaj diris al li la kialon de la sekreto.
– Kiam mi tion raportis al eta Sancha – li finis – tiam ŝi ekmiris: “Kiel eblas, ke Capitu ŝparas, se nun ĉio estas tiel multekosta?”– “Mi ne scias, kara; mi scias, ke ŝi havigis al si dek pundojn.”
– Klopodu, ke ankaŭ ŝi tion lernu.
– Mi ne kredas tion; eta Sancha ne estas tro elspezema, sed same ne ŝparema; kiom mi liveras al ŝi, tiom sufiĉas.
Post ioma pripenso, mi diris:
– Capitu estas anĝelo!
Escobar kapmove konsentis, sed senentuziasme, kiel se li ne povus diri samon pri sia edzino. Tiel pensus same vi, ĉar sendube la virtoj de proksimaj homoj nin iel vantigas, fierigas aŭ konsolas.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.