La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

NOTOJ

[3] Karolo la 5ª kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio; Karolo la 1ª kiel reĝo de Hispanio.

[4] La tuta prefaco, inkluzive de la poemoj ĉe la fino, estas longa serio da akre satiraj aludoj kontraŭ la poeto kaj dramisto Lope de Vega (1562-1635), kvankam Cervantes neniam rekte mencias lian nomon. La aŭtoro de Don Quijote pafas la sagojn de sia morda kritiko kontraŭ la vanto, la danda parademo, la senbazaj pretendoj al nobeleco, la falsa erudicio, la flato al la vulgara gusto de la publiko, kaj la am-aferoj, ĉefe kun Micaela Luján aŭ Camila Lucinda, de Lope de Vega. Samtempe Cervantes atakas ankaŭ lian intiman amikon, Alonso de Castillo Solórzano (1584-1648?), eble, post Cervantes mem, la plej bona novelisto hispana de la 17ª jarcento, kaj eble la aŭtoro, kiu, sub la kaŝnomo Avellaneda, verkis la falsan Dua Parto de Don Quijote kiel venĝon kontraŭ la sarkasmoj de Cervantes.

[5] Neologismo por «petegi». Hispane «suplicar»; france «supplier»; angle «supplicate», «entreat».

[6] Las Rimas de Lope de Vega, aperinta en 1604, kelkajn monatojn pli frue ol Don Quijote, entenas ne malpli ol 28 poemojn laŭdajn al la libro.

[7] Preskaŭ dudek jarojn dormis Cervantes en «la silento de la forgeso», de kiam en 1585 li publikigis sian Galatea.

[8] Cervantes aludas al la supraĵa kaj teda erudicio, kaj al la mikso de kristanaj predikoj kun ne tre edifaj epizodoj, troveblaj en diversaj verkoj de Lope de Vega (El peregrino en su patria, El Isidro, ktp).

[9] Nova sarkasmo kontraŭ Lope de Vega, kies granda amiko Sebastián de Castellanos estis tajloro kaj krome analfabeta poeto.

[10] Proverbe, personigo de neekzistantaj, legendaj homoj, ofte cititaj en kavaliraj libroj. En la Mezepoko oni opiniis, ke Preste Juan (Pastro Johano) estas kristana princo reganta en la orienta parto de Tartario.

[11] «Ne ekzistas sufiĉa oro por aĉeti la bonon de la libereco!». La cito apartenas al la Ezopaj fabloj.

[12] Horacio, libro 1, odo 4.

[13] Latine, el la Biblio (Mateo 5,44): «sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn».

[14] Latine, el la Biblio (Mateo 15,19): «Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj».

[15] Ĉi tiu distiko apartenas, ne al Katono, sed al Ovidio, libro 1, elegio 9 de La Tristaj.

[16] Neologismo. Hispane, «letras»; france, «lettres»; angle, «letters». Gramatiko, retoriko, poezio, juro, teologio, klasikaj lingvoj, ktp, t.e. la bazaj studoj de la antikvaj kleruloj.

[17] Lope de Vega skribis tre similan, supraĵan gloson en sia La Arcadia.

[18] Filo de Vulkano kiu ŝtelis de Heraklo liajn bovojn, dum tiu dormis (Vergilio, Eneado, 8, 185 kaj postaj).

[19] Laŭnome Antonio de Guevara, ankaŭ fama verkisto. En sia historio pri la tri menciitaj publikulinoj li citis aŭtorojn neekzistantajn. De tio venas la ironio de Cervantes, kiam li diras: «kaj tia gloso donos al vi grandan prestiĝon».

[20] Judo el Lisbono, loĝis en Kastilio, en 1492 pasis al Italio. Li verkis la libron Dialogoj pri amo en la itala, sed en la epoko de Cervantes ekzistis almenaŭ tri diversaj tradukoj en la hispanan.

[21] La monaĥo Cristóbal de Fonseca, kies libro Pri la amo de Dio eldoniĝis en 1594.

[22] Latina vorto, kiun ĉi tie oni uzas kiel formulon de adiaŭo.

[23] Sorĉistino kaj amikino de Amadís de Gaŭlio. Oni nomis ŝin «la nekonata», ĉar ŝi ofte transformiĝis, kaj oni ne rekonis ŝin.

[24] Lope de Vega, kompreneble! Li tre amis inkluzivigi en siajn verkojn sian portreton de belulo.

[25] Álvaro de Luna, favorito de la reĝo Johano la 2ª; post ol fakte li direktis dum multaj jaroj la regnon, li mortis ekzekutita per hakilhako en 1452. Hanibalo, post sia triumfa kampanjo kontraŭ la Romanoj, fine venenis sin. Francisko la 1ª de Francio, kaptita en la batalo de Pavia en 1535, sidis en prizono en Madrid, ĝis li interkonsentis sian liberon kun la hispana imperiestro Karolo la 5ª. Aludo al la ofte senfortuna fino de tro ambiciaj personoj, kia Lope de Vega mem.

[26] Nigra sklavo, poste liberigita, de la duko de Sessa. Fariĝis retorikisto kaj poeto en la latina.

[27] Neologismo: (juna) virgulino.

[28] Ĉi versaĵo ŝajnas sarkasmo de Cervantes kontraŭ Castillo Solórzano, kaj aludas, ke iam li devis fuĝi por eviti danĝeran situacion. En la hispana, la proverbo «tomar las de Villadiego» signifas «forkuri», kaj ĝin oni mencias, ŝajne unuafoje, en la fama verko La Celestina

[29] Protagonisto de la pikareska novelo El Lazarillo de Tormes. Cervantes ŝajnas aludi, per la du postaj versoj, ke Castillo Solórzano trompis sian grandan amikon Lope de Vega, seksumante kun lia amatino Camila Lucinda. Pli malpli kaŝe Cervantes mencias tiun saman trompon, interalie, en la soneto De Solisdán al don Quijote de La Mancha.

[30] Tiutempe oni taksis pli bongusta kaj valora la viandon ŝafan ol la bovan.

[31] Neologismo: Speco de antikva kazako longa kaj sen butonoj.

[32] Latinaĵo: «tiom da haŭto kaj ostoj ĝi havis».

[33] Don Quijote faras vortoludon. «Rocín» en la hispana signifas ĉevalaĉo, kaj aldonante al li la finaĵon «ante» (kiu povas signifi «antaŭe» kaj «super ĉiuj») li indikis, ke antaŭe ĝi estis «rocín», kaj ke, jam kiel kavalira rajdobesto, ĝi rangas super ĉiuj ĉevaloj.

[34] La kavaliroj portis heraldikajn kolorojn kaj emblemojn, ne nur sur la ŝildo, sed ankaŭ sur la insignoj, t.e. sur flagrubandoj de la lanco kaj sur garnaĵoj de iliaj ĉevaloj. Dum la kavaliroj ne plenumis ian notindan faron, iliaj insignoj devis resti blankaj, t.e. sen koloroj kaj emblemoj.

[35] En la hispana «armas» signifas interalie «armojn» kaj «heraldikajn insignojn». Don Quijote, en sia frenezo, konfuzas la insignojn blankajn kun la armoj blankaj, kaj venas al la groteska konkludo elfroti ĉi lastajn.

[36] Antaŭ ol lanon, la antikvuloj uzis plumojn kiel lit-molaĵon.

[37] Aludo al la stelo, kiu gvidis la Tri Reĝojn al la stalo de Bet-Leĥemo.

[38] Ironio kontraŭ la kutimo, ke oni petis pardonon, dirinte la vorton «porko», besto malpura por judoj kaj mahometanoj.

[39] Signifas «kastiliano» kaj «kastelestro». De tio venas la konfuziĝo de la gastejestro, kiam don Quijote donis al li tiun titolon.

[40] Versoj de antikva romanco. La respondo de la gastejestro montras, ke ankaŭ li sciis ĝin.

[41] En la epoko de Cervantes, slanga esprimo por «ŝtelisto».

[42] En Andaluzio, loko, kie abundis vagabondoj kaj friponoj.

[43] Alia amuza manifestiĝo de la frenezo de don Quijote.

[44] Fastotago ĉe la katolikoj.

[45] Unu el la ceremonioj de kavaliriĝo. Vigili: maldormi (prigarde aŭ prizorge). Armoj: en ĉi tiu kunteksto, resuma formo, kiu signifas samtempe «armiloj» kaj la diversaj pecoj de la armaĵo.

[46] Frekventataj de ĉiuspecaj friponoj kaj vagabondoj en la epoko de Cervantes.

[47] «Don», «doña», estis iam nobelaj titoloj, sed iom post iom ili ĝeneraliĝis, kaj nuntempe ili signifas simple «sinjor(in)o». Cervantes ironias pri ĝia misuzo.

[48] Laŭ la kutimoj de la epoko, ankaŭ kampuloj kaj paŝtistoj portis lancon por eventuala sindefendo.

[49] Uzi la vorton «mensogo» antaŭ honesta homo estis, en la 17ª jarcento, grava manko de respekto kaj konsidero. Tial la indigno kaj furiozo de don Quijote.

[50] Signifis «doni la monon kun ĝojo kaj volonto».

[51] Vasta korto por agraj laboriloj kaj bestoj.

[52] La pastro tion preferas, pro la obscenaj partoj de Orlando furioso, la aludita verko.

[53] T.e. Jerónimo de Urrea, fuŝa tradukinto de Orlando furioso.

[54] La pastro parolas ironie, kvazaŭ li estus fervora leganto de fantastaj kavaliraĵoj kaj, kiel tia, li ĉagreniĝus pro la manko, en Tirante el Blanco, de la kutimaj, kaj ŝatataj, absurdoj kaj ridindaĵoj.

[55] Havantaj pli ol ok silabojn.

[56] Luis Barahona de Soto, senglora poeto sed amiko de Cervantes. Nuntempe nur la eruditoj legas, aŭ studas, liajn verkojn.

[57] Ekzistis du specoj de kavaliroj: korteganoj aŭ ne vagantaj, kaj aventuristoj aŭ vagantaj.

[58] Alia ebla traduko: «homon honestan (se oni povas nomi malriĉulon honesta)». Cervantes ludas per la du signifoj de la hispana «hombre de bien»: «honesta, bona homo» kaj «riĉa homo».

[59] Certe la unua ŝildo de don Quijote perdiĝis aŭ neripareble rompiĝis. Ŝildojn rondajn portis nur la surpiedaj batalantoj, do la rajdanta figuro de don Quijote vidiĝis des pli groteska kun tiel malkongrua ŝildo.

[60] Neologismo. Hispane «bota». Tipe hispana, manportebla fel-saketo por vino, el kie oni senpere trinkas. Ĝia formo iom similas la formon de la porpieda boto.

[61] Laŭ hispana proverbo, fari ion danĝeran kaj malfacilan.

[62] Formulo de minaco komunuza en Hispanujo ĉirkaŭ la jaro 1620.

[63] Loĝanto de La Mancha.

[64] Evidentas, ke, kiam Cervantes komencis sian faman verkon, li havis la intencon skribi nur novelon anstataŭ longan romanon.

[65] Ŝajne, aludo al la hebrea.

[66] Iom trivialaj vortoj hispanaj. «Panza», ventraĉo; «zanca», longa kaj magra gambo.

[67] Hispane «Sankta Frataro»: iama institucio por persekuto kaj aresto de krimuloj en kampoj kaj neloĝataj lokoj.

[68] Neologismo: Homo-mortigo.

[69] En la antikva hispana lingvo: «rankoro», «malbonvolo». Sancho ne bone komprenas la vorton «homicido» kaj konfuzas ĝin kun «omecillo».

[70] Ŝajnas aludo al la diroj de la profeto Jeremia, ke Dio ĵetos la judojn en la manojn de la ĥaldeoj.

[71] Maĵoraj: bovoj, ĉevaloj, muloj kaj ceteraj de simila grando; minoraj: ŝafoj, kaproj kaj ceteraj de simila grando.

[72] Hispana vorto: skabio. Sara, la edzino de Abrahamo, estas konata ekzemplo de longviveco.

[73] Roldán (Orlando, en la verko de Ariosto) liberigis el malamikaj manoj Cervinon, princon de Skotlando, kiu, kiel montron de dankemo, konservis liajn armiloj kaj metis ĉe ili la jenan skribaĵon: «Armatura d’Orlando Paladino. / Come volesse dir, nessun la muova / che estar non posa con Orlando a prova».

[74] En la epoko de Cervantes tia nomo estis sinonimo de parvenuo. Vivaldo ĝin uzas ironie por moketi la bombastan «El Toboso de La Mancha» elpensitan de don Quijote.

[75] Vergilio. Kiel sciate, li ordonis, ke, ĉe lia morto, oni bruligu lian Eneado, kion malhelpis liaj amikoj kaj la imperiestro Cezaro Aŭgusto mem.

[76] La strigon oni uzis kiel logobirdon, kaj la simplaj homoj kredis, ke la birdoj flugas al ĝi pro envio al ĝiaj grandaj, brilaj okuloj, celante ilin elpiki.

[77] «Betis», hispane, antikva nomo de la rivero Guadalquivir.

[78] La koloso Ticio sidis en la infero, ĉar li volis perforti Letonan, patrinon de Apolono kaj Diana. Aglo senĉese pikis lian sinon.

[79] Cervantes faras eraran aludon. Laŭ la historio, Tulia direktis sian ĉaron sur la kadavron de sia patro, Servio Tulio, kiun oni murdis, por ke ŝia edzo, Tarkvinio, reĝu.

[80] Cervantes ne difinis al si, ĉe la komenco, la longon kaj strukturon de Don Quijote.

[81] Naskiĝintoj aŭ loĝantoj en Yanguas (elparolu «jangŭas»), nomo de du hispanaj vilaĝoj.

[82] Resuma formo de «bela» kaj «tenebra».

[83] Ironio de Cervantes. Fakte ili iris de mavo en pli mavon, kio vidiĝas en la sekvanta ĉapitro.

[84] Hispanaj vortoj por diversaj preĝoj de la katolika kulto, respektive: «salveo», «kredo-preĝo» kaj «Maria-preĝo»

[85] En la epoko de Cervantes oni kutimis berni (vidu la postan piednoton) hundojn en la karnavalaj festoj.

[86] De «berni», neologismo por malmilde levi kaj relevi en la aeron iun aŭ ion lokitan sur mantelo aŭ plejdo, kies randojn simultane tiras kelke da personoj. Hispane «mantear»; france «berner»; angle «to blanket».

[87] Oni opiniis en Hispanio, kaj kelkaj opinias ankoraŭ, ke trinki fridan akvon estas tre danĝere por la sano. Tial faris la averton don Quijote. Tamen, ŝajnas, ke Maritornes ne havis la saman opinion.

[88] Ŝajne, temas pri preteratento de Cervantes. Don Quijote efektive ne rompis sian ĵuron.

[89] Latine, komencaj vortoj de la kanono, kiu ekskomunikas la agresintojn de pastro aŭ monaĥo.

[90] En la romancaro pri Cid Ruy Díaz, oni rakontas, ke li vidis en Romo, ke la seĝo de la reĝo de Francujo staras apud la seĝo de la papo, dum tiu de lia propra reĝo kaj sinjoro staras sur malsupra nivelo. Tiam Cid Ruy Díaz renversis per piedfrapo la seĝon francan kaj suprenmetis la hispanan.

[91] Temas pri la konstelacio Eta Ursino, laŭ kies diversaj pozicioj oni povas proksimume kalkuli, konsiderante la sezonon, kioma horo estas en la nokto.

[92] Sen antaŭuloj judaj aŭ mahometanaj.

[93] Ĉar Mambrino estis, en la kavaliraj romanoj, maŭra reĝo.

[94] Oni kredis, ke, kiam la kastoro vidas, ke ĝi ne plu povas eskapi de la ĉasistoj, ĝi kastras sin kaj lasas sur la grundo la parton de sia korpo deziratan de la persekutantoj, por ke ili ne daŭrigu la ĉasadon.

[95] Neologismo. Hispane «arnés»; france «harnais»; angle «harness». Tuto el la bridoj, kondukiloj, ventrobendo, ktp, kiujn ordinare portas la rajd- kaj ŝarĝo-bestoj.

[96] Latine: «ŝanĝo de manteloj». Ceremonio, kiun plenumis la kardinaloj kaj prelatoj de la papa kurio en la Tago de la Releviĝo. Ĝi konsistis en tio, ke ili anstataŭigis al si siajn felajn mantelojn por aliaj el ruĝa silko.

[97] Kiam oni ofendis hidalgon, li rajtis ricevi de la ofendinto kvincent soldojn. La ne-hidalgoj rajtis ricevi ne pli ol tricent.

[98] Ŝajnas aludo al don Pedro Girón, duko de Osuna, vic-reĝo de Sicilio kaj Napolo. Li havis tre malaltan staturon.

[99] La kondamniton al skurĝado oni irigis sur azeno tra difinitaj stratoj kaj samtempe oni punbatis lin. La skurĝaton ĉirkaŭis heroldo, gardistoj kaj publiko.

[100] En la epoko de Cervantes, sinonimo de «borsomakleristo», uzata ankaŭ en la senco «parigisto» aŭ «pandaro».

[101] Homo, kiu aranĝas por aliaj sekretajn am-aferojn.

[102] Esti pendumita.

[103] Cervantes kritikas, kiel aliaj verkistoj kaj kronikistoj de la epoko, la mankon de aktiveco kaj diligento de la reĝaj galeroj en la kampanjoj kontraŭ la arabaj ŝipoj.

[104] Aludo al ia friponaĵo farita de la komisaro en loko, kie la piedirantaj ĉenuloj haltis por ripozi. Kulpan konduton, en gastejo, de simila komisaro, priskribas la verkisto Mateo Alemán, samtempulo de Cervantes, en sia pikareska romano Vivo de Guzmán de Alfarache.

[105] Voli senprudente implikiĝi en aferon danĝeran aŭ malagrablan. Hispana proverbo.

[106] Alia preteratento de Cervantes. En la komenco de la ĉapitro li mencias du rajdantojn kun musketoj.

[107] La membroj de la Santa Hermandad devis atentigi, per la sonoriloj de la vilaĝoj, la ceterajn membrojn de la distrikto kunpersekuti la fuĝantajn krimulojn.

[108] La Santa Hermandad ekzekutis la krimulojn, pafante sagojn kontraŭ ilin.

[109] La ŝtelo de la azeno estis inkludita en la dua eldono de 1605, de Juan de la Cuesta. En la unua eldono ĝi mankis, pro pretervido de Cervantes aŭ de la presisto.

[110] Sed Ginés de Pasamonte ŝtelis de li la azenon iom pli frue. Ĉi tie, kaj en alia alineo de ĉi sama ĉapitro, Cervantes preteratentis la ŝtelon.

[111] Hispane «fadeno».

[112] Repuŝi ion ŝajne bonan aŭ profitan, sed kiu efektive kaŭzas ĝenon aŭ malutilon.

[113] En la tanado de iaj ledoj oni uzis ankaŭ ambron, kaj tio donis distingitecon al la vestaĵoj per ili faritaj.

[114] En la tempo de Cervantes oni kredis, ke la luno, opone al la suno, estas humida planedo, kaj ke de ĝi fontas kaj venas la humido.

[115] Laŭ la romanoj kavaliraj, majstro Elisabat estis, interalie, eminenta ĥirurgo. Disdegne kaj insulte don Quijote dediĉas al li tiun amuzan epiteton.

[116] Cervantes denove forgesas, ke Ginés ŝtelis la azenon disde Sancho.

[117] Sancho volis diri «Isopete», antikva hispana nomo de Ezopo.

[118] Sancho ne memoras la nomon «Elisabat» kaj diras anstataŭe «abato».

[119] Laŭ Ariosto, Bradamante estis militema junulino. Pro ŝia akiro de la ĉevalo Frontino, ŝia amata Rugero restis for de ŝi longan tempon.

[120] La ĝusta esprimo latina estas in inferno nulla est redemptio: «ne ekzistas espero eliri el la infero».

[121] En la militaj ordenoj kaj en kelkaj aliaj institucioj oni postulis de la kandidatoj dezirantaj eniri tien, ateston, ke ilia sango puras ekde, almenaŭ, kvar antaŭaj generacioj, tio estas, ke ili havas sangon nek judan nek araban.

[122] Tio estas, en tre antikva epoko. Wamba, aŭ Vambo, estis visigota reĝo (672-680)

[123] Nova preteratento de Cervantes. Laŭ la ĉapitro 24ª, kiam Luscinda petis de Cardenio la libron pri Amadís, don Fernando jam antaŭe legis la bileton.

[124] «Frato», epiteto kun disdegna nuanco, kiam oni ĝin uzas por alparoli nekonatan mizerulon aŭ almozpetanton.

[125] Tio estas, ilin vendos por moneroj arĝentaj kaj oraj.

[126] Hispane, «pisulino».

[127] Ĉar la galeruloj, per la remiloj, irigis la ŝipon.

[128] Don Quijote aludas al siaj konversacioj kun Sancho en la ĉapitroj 7ª kaj 21ª.

[129] Fenikso, en sia figura senco de homo supera, unika en sia speco.

[130] Probabla aludo al la incidento ĉe la ful-martelegoj, kiam don Quijote batis per la lanco Sanchon pro ties impertinento (ĉapitro 20ª).

[131] Meti al si dokumenton aŭ leteron sur la kapon estis montro de respekto aŭ amo al la sendinto.

[132] Por stimuli la viglon kaj rapidon de la azenoj, kiujn la ciganoj deziris vendi, ili uzis, inter aliaj artifikoj, la verŝon de hidrargo en la orelojn de tiuj bestoj.

[133] Aludo al la baleno de la historio pri la profeto Jona.

[134] Evidentas la erotikaj aludoj de la mastrino.

[135] Neologismo. Hispane «dueña». Damo, ĝenerale vidvino, kiu servis kaj akompanis pli riĉan aŭ pli altrangan fraŭlinon.

[136] Esperantigo de la hispana «flemáticas» (flegmaj) por pli ĝusta redono de la originalo.

[137] Esperantigo de la hispana «cismáticas» (skismaj) por pli ĝusta redono de la originalo.

[138] La Saĝulo estas la biblia Salomono. Ĉi tie oni aludas al Sentencoj 31,10: «Se iu trovis kapablan virinon, ŝia valoro estas pli granda ol perloj».

[139] Latine: «ĝis la altaro», t.e. nur en bonaj kaj honestaj entreprenoj. Tion diris Plutarko, ne ia poeto, kiel Cervantes erare citas.

[140] Itala poeto, mortis ĉirkaŭ 1570. Oni diras, ke li laboris 24 jarojn komponante la poemon Larmoj de Sankta Petro.

[141] Rakontas Ariosto en sia Rolando, ke iu kavaliro, amiko de Reinaldos, donacis al li glason, kiu havis la kapablon riveli al la edzoj, ĉu ties edzinoj trompis ilin. Cervantes sin inspiris en kelkaj partoj de Rolando por verki la novelon pri la stulta scivolo.

[142] Cervantes eble aludas al iu el siaj perditaj komedioj, eble al la titolita La Confusa.

[143] Danaa, amantino de Zeŭso, kiu ŝin gravedigis alpreninte la formon de orpluvo.

[144] Hispane, ĉambro kie la virinoj sidiĝis sur surplankaj kusenoj kaj akceptis la vizitantojn.

[145] Eble Cervantes mem. Li kutimis citi sin, sen mencii sian nomon.

[146] La kvar S respondas al la komencaj literoj de la kvar jenaj vortoj: saĝa, sola, servema kaj sekretema.

[147] En ĉi alfabet-orda listo mankas kelkaj literoj de la Esperanta aboco, sed ankaŭ en la originalo mankas aliaj de la hispana alfabeto.

[148] Porcia, edzino de Marko Bruto. Kiam ŝi sciis pri la morto de sia edzo en Filipos, ŝi prenis de si la vivon, glutante kelke da ardaj braĝoj.

[149] Neologismo. Hispane «cimitarra»; france «cimeterre»; angle «scimitar». Araba glavo kun klingo larĝa kaj kurba.

[150] Ĉar per tiu, aŭ per alia simila plejdo, oni bernis lin.

[151] Latine: «ni ĝoju». Ĉi-kuntekste: «kontentiĝon» (pro la alveno de novaj gastoj).

[152] T.e. kun la piedingoj iom pli alte ol ordinare.

[153] Speciala selo por virinoj, simila al seĝo, kun dors-apogilo kaj pied-tabulo.

[154] Oni kutimis porti maskojn kaj vualojn por ŝirmi la vizaĝon kontraŭ suno kaj polvo.

[155] Tre konata sentenco. La latina poeto Juvenalis skribis: «Nobilitas sola est atque unica virtus».

[156] Dorotea aludas la nobelecon de don Fernando. Oni supozis, ke la nobeloj devus esti ankaŭ, kaj precipe, noblaj.

[157] Alia distriĝo de Cervantes. Iom antaŭe li diras, ke «de sia flanko don Fernando same tuj rekonis Cardenion».

[158] Hispane «arroba»: malnova pez-unuo. Unu arobo egalas 11,50 kilogramojn.

[159] Proverba esprimo; devenas de rakonto kun la jena argumento: En gastejo, bubo ŝtelis paton, envolvis ĝin kaj ekiris al la pordo por forkuri; tiam aperis la gastejestrino kaj demandis al li, kion li portas. «Vi scios, ĉe la horo friti la ovojn», respondis la knabo.

[160] Ĉar en tiu nokto, laŭ la kristanismo, naskiĝis la Filo de Dio por meti lumon en la homan tenebron.

[161] Almozante pri ĝi ĉe la konventoj.

[162] T.e., ajna nombro el tri ciferoj.

[163] Aludo al la fama konkerinto antikva, kiel prototipo de homo riĉega.

[164] Eksteredzeca, bastarda.

[165] La interŝipa batalo de Lepanto, okazinta la 7-an de oktobro de 1571, kiam la kristana alianco venkis la turkan floton. Ĉi tiu ĉapitro rakontas historiajn faktojn kaj parte estas aŭtobiografia; kiel sciate, Cervantes batalis ĉe Lepanto kaj ricevis kripligan vundon sur la mano. Poste, ekde 1575, la turkoj tenis lin kvin jarojn en kaptiteco.

[166] Neologismo: Njo-knabo.

[167] Celante esti objekto de elaĉeto.

[168] La aŭtoro, Miguel de Cervantes Saavedra, aludas sin mem kaj siajn travivaĵojn kiel kaptito de la turkoj.

[169] Cervantes parolas pri iu el siaj provoj fuĝi el kaptiteco.

[170] Maŭro deveninta de Kastilio aŭ Aragono.

[171] Ĉefpiloto de la ŝiparo de Eneo, en la Eneado de Vergilio.

[172] Aludo al la luno al ties diversaj fazoj.

[173] Dafna, persekutata de Apolono, laŭ la greka mitologio.

[174] Neologismo. Hispane «estrapada»; france «estrapade». Iama torturilo: Oni levis ĝis la supra parto de ligna stango krimulon kun la manoj kunligitaj per ŝnuro, de kiu samtempe pendis lia korpo. Per pulio oni rapidege faligis la viktimon ĝis tre proksime al la planko, kio kaŭzis la luksacion de ĉiuj liaj membroj, speciale de la ŝultroj kaj brakoj.

[175] Neologismo. Hispane «morrión»; france «morion»; angle «morion». Speco de kasko antikva.

[176] En la hispana, kiam proverbo estas tre konata, oni kelkfoje mencias nur ĝian unuan parton. La proverbo kompleta tekstas: «Tien iras leĝoj, kien volas reĝoj».

[177] Hispana proverbo: oni konformiĝu, same al la sukceso, kiel al la fiasko de siaj pretendoj aŭ deziroj.

[178] Aludo al epizodo de la verko de Ariosto (1474-1533), Rolando freneza (kanto 27ª).

[179] Nova aludo al la sama epizodo de Rolando freneza, kie oni pridisputas spadon, ĉevalon kaj aglon, sed ne helmon, kiun don Quijote, en sia ekzaltiĝo, aldonis al la listo.

[180] Dank’ al la aŭtoritato de la unua kaj al la aĝo kaj prudento de la dua, restariĝis la paco en ilia tendaro, laŭ la menciita verko de Ariosto.

[181] T.e. la diablo.

[182] Aludo al longa periodo de paco en la epoko de la Romana imperiestro Oktavio Aŭgusto (63-14 a.K.).

[183] Hispane «palafrén»; france «palefroi»; angle «palfrey». Speciala ĉevalo rajdata de reĝoj, princoj kaj damoj okaze de ceremonioj, procesioj kaj aliaj solenaĵoj.

[184] Iam proverba esprimo inter prostituistoj. Metafore, agi plej konvene, laŭ la okazoj.

[185] Latinaĵo: «kiel en la komenco».

[186] La sundio Apolono kaj Dafna.

[187] En la epoko de Cervantes, damoj kaj riĉuloj ŝatis parfumi sin per ambro, substanco tre multekosta, kaj impregni per ĝi precipe la vestopecojn el ledo.

[188] Efektive, temas pri unu el la noveloj de Cervantes.

[189] Libro fama siatempe, verkita de Gaspar Gardillo de Villalpando. La ĝusta titolo estas Summa summularum (1557), ia traktato pri dialektiko aŭ logiko.

[190] La helenoj nomis la bramanojn de Hindujo «gimnosofistoj», kaj, male al la aserto de don Quijote, ili havis nenian rilaton kun Etiopio.

[191] En ironia senco; oni interpretu: metis pli da konfuzo en la implikon.

[192] Fabeloj el la helena urbo Mileto kie oni inventis ilin plenaj de absurdoj kaj ekstravagancoj.

[193] Sendube, aludo al Homero kaj Vergilio.

[194] Parto de proverba esprimo, kiu, kompleta, tekstas: «Kiel la najbara tajloro, kiu donacis la ŝtofon kaj faris la laboron».

[195] Teatraĵo verkita de Cervantes mem.

[196] Lope de Vega.

[197] Ironie: la fadeno de Teseo.

[198] Neologismo. Hispane «escaramuza»; angle «skirmish»; france «escarmouche». Bataleto.

[199] Fakte, de kiam Sancho iĝis ŝildisto de don Quijote, pasis malpli ol monato.

[200] Sancho inversigas kion li celas diri, kaŭzante komikan efikon.

[201] La ideo de ajna akademio ekzistanta en Argamasilla, negrava vilaĝo, evidentigas la satiran intencon de Cervantes kontraŭ la dirita loko, des pli, ke tiaj institucioj troviĝis nur en kelkaj riĉaj urboj kun multenombra loĝantaro. Pri la «akademiaj aŭtoroj» de la sonetoj kaj epitafoj, oni opinias, ke Cervantes ankaŭ ĉi tie sarkasme aludis per ili kaj per la versoj la faman Félix Lope de Vega kaj ties amikojn.

[202] Latine: «ĉi tion skribis».

[203] «Katai», nomo de Ĉinio en la Mezepoko; «Gaeto», urbo kaj haveno de Italio, ĉe la Mediteraneo.

[204] La nomo de la vilaĝo de Dulcinea estas «El Toboso», kun la hispana artikolo «el». Ŝi do estas «Dulcinea de El Toboso», sed en la hispana «de el» iĝas «del», krom se la artikolo apartenas al propra nomo, kiel ĉi-kaze. Tamen, en multaj eldonoj de Don Quijote aperas «Dulcinea del Toboso», eble pro inercio. De Diego uzis ambaŭ formojn. Dum la revizio de la verko por bita eldono, la revizi-skipo decidis unuecigi per «Dulcinea de El Toboso» krom en poemoj pro la silab-nombro.

[205] Du famaj ĉevaloj en Rolando freneza, de la itala Ariosto.

[206] Iam, oni kutime petis pardonon, kiam oni diris «porko» aŭ «azeno», eble pro influo de la Biblio, kie ambaŭ bestoj estas difinitaj «malpuraj». En aliaj okazoj oni nur nerekte aludis iliajn nomojn, kiel en ĉi verso.

[207] Verso el la itala Rolando freneza: «Eble alia kantos kun pli bona plektro».

[208] Don Pedro Fernández de Castro, vic-reĝo de la regno de Napolo, hispana mecenato de la 16ª jarcento.

[209] Aludo al la dua Don Quijote, verkita sub la pseŭdonimo Alonso Fernández de Avellaneda kaj eldonita en Tarragona en 1614. Ŝajne la plagiatisto estis Alonso de Castillo Solórzano, apartenanta al la rondo de amikoj de Lope de Vega.

[210] Da mejloj de vojaĝo ĉiutage.

[211] Aperis la sekvantan jaron post la morto de Cervantes, t.e. en 1617.

[212] Latine: «se Dio volos».

[213] Lope de Vega.

[214] Morda ironio de Cervantes kontraŭ Lope de Vega, kiu, malgraŭ sia pastreco, vivis diboĉe kaj skandale.

[215] Oni neniom scias nuntempe pri ĉi intermezo.

[216] Longa popola kanzonaro de nekonata aŭtoro, terura atako satira kontraŭ la regado de don Henriko la 4ª, la Impotenta, reĝo de Kastilio (1425-1474).

[217] Ties duan parton oni ne eldonis, kaj tre probable Cervantes eĉ ne havis tempon ĝin fini.

[218] Proverba esprimo de ŝaka origino: al neniu.

[219] Neologismo. Hispane «doblón»; france «doublon»; angle «doubloon». Antikva ora monero, de diversa valoro laŭ la epokoj.

[220] Proksimume ses metroj.

[221] Laŭ Ariosto en Rolando freneza la amiko de Medoro estis la reĝo Dardinel de Almonte, kies kadavron Medoro retiris el kampo de batalo, ricevante seriozajn vundojn en la entrepreno.

[222] Luis Barahona de Soto, aŭtoro de la longa poemo La larmoj de Angélica, eldonita en Granada en 1586.

[223] Lope de Vega, aŭtoro de La beleco de Angélica, versa volumo aperinta en Barcelona en la jaro 1604.

[224] Latinaĵo, kies kompleta teksto jenas: Quando caput dolet, caetera membra dolent: «Kiam la kapo doloras, ankaŭ ĉiuj membroj doloras».

[225] Por kaŝi la fendojn kaŭzitajn de troa uzado.

[226] Sancho diris erare «Melongeno» anstataŭ «Benengeli», kiu nomo en la araba signifas «melongena».

[227] Hispana formo de Ŝimŝom.

[228] La kostumo de Sankta Petro estis speco de uniformo de la tiamaj studentoj, simila al la kostumo tiam uzata de la pastroj kaj konsistanta, interalie, el sutano, mantelo kaj nigra ĉapo. Oni ne bezonis la ricevon de ordinoj por porti ĝin, do la ĵuro de la bakalaŭro havas ŝercan nuancon.

[229] Hispana proverbo: voli ion neeblan. Sancho aludas, ke en la aventuro de la janguanoj (ĉapitro 15ª de la unua parto) Rocinante eksentis amoremon al iliaj ĉevalinoj, kaj ke ĝi ne plu havis tiam fizikan kapablon por plenumi sian deziron.

[230] En la hispana: herbo.

[231] Proverba esprimo: enkonduki en aferon, ion senrilatan al ĝi.

[232] Proverbo: deziri nur fini aŭ kompletigi ion, ne atentante la metodon nek la kvaliton.

[233] Alnomo de Alonso de Madrigal (mortis en 1450), aŭtoro de multegaj libroj en la latina kaj hispana.

[234] Latinaĵo: «eĉ la bona Homero kelkfoje dormetas».

[235] Latinaĵo: «la nombro de la stultuloj estas senfina».

[236] Proverba esprimo. Se Sancho ne riparus sian stomakon, li ne povus manĝi kaj fariĝus senkarna kiel dorno.

[237] Batalkrio de la hispanoj kontraŭ la araboj, kiuj invadis ilian landon en la 8ª jarcento. «Santiago» estas la hispana formo de Sankta Jakobo, nacia patrono de Hispanio.

[238] Proverbo: oni diras pri personoj aŭ aferoj necesaj, eĉ se ili havas mankojn.

[239] Proverba esprimo: eltiri sin el malriĉa vivo.

[240] Garcilaso de la Vega (1503-1536). La versoj apartenas al lia Elegio pro la morto de don Bernardino de Toledo.

[241] Neologismo el la hispana «ventura», kiu povas signifi, interalie, «aventuro» kaj «feliĉo». La mastrumantino uzas «ventura» laŭ ties dua senco.

[242] Vortoludo en la hispana, komprenebla, kiam oni scias, ke «rata» (rato) signifas ankaŭ, interalie, «pago aŭ disdivido proporcia».

[243] Latine: «tre bone».

[244] Garcilaso de la Vega (1503-1536); la versoj aluditaj apartenas al lia 3ª Eklogo.

[245] Temas pri la obelisko 25,50 m longa, kiun, laŭ ordono de Kaligulo, oni transportis de Egiptujo kaj starigis en la Cirko de Nerono. En 1586 oni translokis la obeliskon, laŭ ordono de papo Siksto la 5ª, al la placo Sankta Petro. Ne tute veras la aserto de don Quijote pri la cindro de Julio Cezaro.

[246] Eble Sankta Diego de Alcalá, mortinta en 1463 kaj kanonizita en 1588, kaj Sankta Petro de Alcántara, mortinta en 1562.

[247] La tombejoj ordinare situis apud la kirkoj.

[248] Proverba esprimo: ne ĉion fiaskigi aŭ detrui, se io antaŭe perdiĝis aŭ suferis difekton.

[249] Per tio oni aludis la argumentojn tedajn aŭ neoportunajn. Laŭ la romanco, la maŭro Calaínos devus forhaki la kapon al tri Paruloj de Francio.

[250] Versoj el olda romano.

[251] Proverba esprimo: entrepreni ion, el kio povas rezulti mavaj konsekvencoj por la entreprenanto mem.

[252] Proverba esprimo ne uzata nuntempe: entrepreni malfacilan taskon.

[253] Kelkokaze la antikvaj Romanoj signis la tagojn feliĉajn per ŝtonetoj blankaj, kaj la missortajn aŭ fatalajn per nigraj.

[254] Ekzistis en la universitatoj la kutimo fiksi tiajn tabuletojn aŭ ŝildojn kun la nomo de la profesoro kaj kun indiko de la objekto de lia instruado.

[255] La plej riĉaj brokatoj konsistis nur el tri sinsekve supermetitaj tavoloj, do dektavolaj brokatoj ekzistis nur en la fantazio de Sancho.

[256] La kampulino volis diri «komplimentojn».

[257] Neologismo. Hispane «bigote», «mostacho»; angle «moustache»; france «moustache». Lipharoj.

[258] Proverba esprimo arkaika; per ĝi oni aludis faron neoportunan aŭ konduton nedecan.

[259] Proverba esprimo: ĉie troviĝas zorgoj kaj problemoj, sed ĉiu opinias la siajn plej grandaj.

[260] Aludo al la bronza figuro, kiu funkcias kiel ventoflago sur la supro de la granda turo de la katedralo de Sevilla. Ankaŭ la turo ricevas la nomon de la figuro: la Giralda (la Girulino).

[261] Temas pri kvar tre antikvaj ŝtonaj figuroj, longaj per dek du aŭ dek tri spanoj, larĝaj per ok, kaj dikaj per kvar. Ili staras ĉe la vilaĝo Guisando (provinco Ávila).

[262] Versoj, iom modifitaj de Cervantes, el la epopeo La Araucana de la poeto Alonso de Ercilla (1533-1594).

[263] Familiara esprimo aluda al la personoj, kiuj ŝatas vidi de sekura loko la danĝeron, kiel la spektantoj de taŭrludoj.

[264] Versoj el olda romanco.

[265] Enkaĝa virperdriko altiris per siaj fajfoj aliajn perdrikojn al reto aŭ al alispeca kaptilo. La dresita falko atakis rekte diversajn birdegojn dum la flugo. Oni uzis, krom hundoj, ankaŭ furojn por la ĉaso de kunikloj kaj leporoj.

[266] Ĉi tie, «gloso» signifas ripeti, ĉe la fino de ĉiu strofo, unu aŭ pli da versoj prenitaj el alia poeziaĵo. En la ĉapitro 18ª de la dua parto troviĝas ĉi-speca gloso.

[267] Latinaĵo: «Dio troviĝas inter ni». Frazo aperanta en diversaj verkoj de Ovidio.

[268] La laŭro.

[269] Tiel komenciĝas unu el la plej famaj sonetoj de Garcilaso de la Vega, preferata poeto de Cervantes.

[270] Neologismo: Skribe aŭ parole, provizora dekliniĝo el la ĉefa temo aŭ argumento.

[271] Tial don Quijote uzas nun balteon, ne rekte kontaktan kun la renoj, anstataŭ portepeo.

[272] Fabela fiŝ-homo ofte citata en verkoj renesancaj. Li tiel same loĝis en la maro kiel sur la tero kaj naĝis ofte de Sicilio al kontinenta Italujo.

[273] Oni memoru, ke, en la epoko de Cervantes, tre similis la kostumoj pastraj kaj studentaj.

[274] En festoj kaj publikaj amuzoj, kelkaj dancantoj metis al si ĉirkaŭ la kruroj vicojn da tintiletoj kaj ilin sonigis laŭ la ritmo de la muziko.

[275] Cervantes kontraŭmetas la rustikan lingvon de la sajaganoj (naskiĝintoj aŭ loĝantoj en Sayago) al la rafinita kaj bela lingvo tiam parolata en Toledo.

[276] Vilaĝo proksima al Madrido. Laŭfame en ĝi oni tre fuŝe parolis la hispanan.

[277] Aludo al la tiama polemiko, ĉu en la skermado, la scienco valoras pli ol la forto kaj la impeto.

[278] Unu el la fabelaj herooj plej popularaj de la kavaliraj romancoj.

[279] Mi staru ĉe la plej potenca. Esprimo prenita el la terminologio de la malnovaj koko-luktoj.

[280] Maĉi koton: kuŝi mortinta.

[281] En figura senco: vivo glata kaj sata.

[282] En la turniroj kaj en aliaj konkursoj kaj festoj, la kavaliroj aperis en kostumoj, kies koloroj kaj insignoj ĝenerale rivelis la staton de iliaj amaj sentoj. Por ekzemplo, la verda koloro indikis esperon, la blua ĵaluzon, la flava desperon.

[283] Polidoro Virgilio. Itala aŭtoro de la 15ª jarcento, verkis la traktaton De rerum inventoribus.

[284] Iama nomo de la sifiliso.

[285] Neologismo. Hispane «daga»; france «dague»; angle «dagger». Speco de kurta glavo aŭ longa ponardo.

[286] Cervantes miksas ĉi tie versojn de du diversaj romancoj, kaj ĉe la fino aldonas du liniojn, kiujn li elpensis.

[287] Proverbo uzata por konsolo de la missortaj en la karto-ludoj, kaj, larĝasence, de la personoj suferantaj ajnan kontraŭaĵon.

[288] Proverba frazo uzata en la epoko de Cervantes por indiki riĉon kaj oferemon. Fúcar aŭ Fugger estis nobela familio de germanaj bankieroj, kiu havis financajn rilatojn kun Hispanujo.

[289] Cervantes aludas la grafon de Lemos, kaj ties larĝe rekompenceman spiriton. Kiel sciate, Cervantes dediĉis al li la duan parton de Don Quijote. En ĉi sama alineo, la aŭtoro lerte kaj diskrete aludas ankaŭ la avaron kaj sendankecon de la duko de Béjar, grandulo al kiu Cervantes dediĉis la unuan parton de sia romano.

[290] En la epoko de Cervantes abundis la ermitoj, fakte friponoj, kiuj eĉ havis virinojn, «ermitinojn», je sia servo.

[291] La duko de Lerma, favorito de la reĝo Filipo la 3ª, uzis larĝa-pintajn ŝuojn pro siaj kaloj. Baldaŭ tiaj ŝuoj enmodiĝis en la kortego.

[292] Hispane: popolaj danco kaj kanto.

[293] Aludo al pensio aŭ alia tipo de subvencio pagata de la reĝa trezoro al personoj farintaj servon al la krono.

[294] Al kelkaj personoj oni pagis la salajron kaj per mono kaj per porcioj de nutraĵoj.

[295] Itale: «avaremo», «nedonemo».

[296] Kiel en aliaj okazoj, Sancho miskomprenas, kaj konfuzas «pakton» kun «pako» kaj «implicita» kun «implikita».

[297] Cervantes ripetas ĉi tie penson el la Biblio (Agoj de la Apostoloj 1,7).

[298] Latinaĵo: «kredu la farojn, se ne la vortojn». El la Biblio (Johano 10,38).

[299] Parodie, Cervantes uzas ĉi unuan verson de la dua libro de Eneado, de Vergilio.

[300] Verso el fama romanco pri Gaiferos kaj Melisendra, verkita eble de Miguel Sánchez, samtempulo de Cervantes.

[301] Unu el la helenaj reĝoj partoprenintaj en la milito de Trojo. Laŭ la legendo li vivis tricent jarojn.

[302] Proverba esprimo, uzata ankaŭ en figura senco: vendi senvaloraĵon kredigante, ke ĝi estas io pli multekosta.

[303] Hispane, laŭlitere: «La Horloĝino». Iam, al kelkaj vilaĝoj oni donis tian alnomon, ĉar oni diris pri iliaj loĝantoj, ke ili deziris akiri por la turo de la kirko, ne horloĝon, sed «horloĝinon», kun la ideo negoci per ŝiaj eventualaj «horloĝidoj».

[304] En la epoko de Cervantes, mok-nomoj, respektive, de la loĝantoj de Valladolid, Toledo, Madrid kaj Sevilla. «Cazalanoj» devenas de Cazalla, famulo aŭtodafeita en la ĉefa placo de Valladolid en 1559.

[305] Latine: «granda maro».

[306] T.e. kiam oni estas obea al superulo, oni konkeras lian favoron.

[307] Sancho miskomprenas kaj diras «noca» anstataŭ «ekvinoksa».

[308] En la hispana, respektive, «invertito», «leprulo» kaj «pisulo».

[309] La duenjo parolas pri insulta gesto. «Fari figon» konsistis en tio, levi la dikan fingron inter la eta kaj la montra de fermita mano. La respondo de Sancho havas seksan intencon.

[310] Hispane «maestresala». Ĉefservisto respondeca pri ĉio rilata al la priservo de la tablo en la nobelaj domoj.

[311] Sancho aludas tion, ke de la gvatoturoj oni povis vidi la malamikojn, kiam ili elŝipiĝis. Tiam la gvatistoj donis tuj la alarmon, sed ili ne estis en danĝero, ĉar ŝirmitaj de la turoj.

[312] Terura ŝiprompo okazis ĉirkaŭ la jaro 1562 ĉe la haveno La Herradura (Málaga) kie, sekve de furioza tempesto, pereis pli ol 4000 personoj, inkluzive la generalo de galeroj don Juan de Mendoza.

[313] Alia sarkasmo de Cervantes. En El Toboso ekzistis neniaj familioj nobelaj aŭ hidalgaj.

[314] Oni donis ĉi nomon al parfumita akvo.

[315] Misprononcita «ceremonioj».

[316] Kiajn oni faris al konviktitoj pri difinitaj specoj de deliktoj.

[317] Konsiderataj kiel iloj uzataj por la fosado de tomboj; eŭfemismo anstataŭ «la morto».

[318] Ĉar tiam la birdoj ĝin manĝas. En figura senco, averto kontraŭ la ambicio.

[319] Wamba, aŭ Vambo, visigota reĝo (672-680).

[320] Micael Verini estis juna poeto itala, mortinta en la aĝo de dek sep jaroj, en 1483. La latinaĵo, parto de unu verso de lia sam-epoka poeto Angelo Poliziano, signifas: «mortinta en la floro de sia vivo».

[321] Neologismo. Hispane «colmillo»; france «défense»; angle «tusk». Longa dento elstaranta el la buŝo de certaj bestoj. Anstataŭ la pli vastasenca kaj ĝenerala «dentego».

[322] «Ĉaso maĵora»: kontraŭ bestoj maĵoraj, kiel ursoj, aproj, cervoj, ktp; «ĉaso minora»: kontraŭ bestoj minoraj, kiel leporoj, kunikloj, ktp.

[323] Alnomo de Hernán Núñez de Guzmán. En 1555 li eldonis kompilaĵon konsistantan el tri mil proverboj.

[324] Hispane «lelilíes» aŭ «lililíes».

[325] Ironio de Sancho. Flandrujo, tiam batalanta kontraŭ Hispanio, ne estis tre oportuna atendo-loko.

[326] Misprononcita «Mi rezignas».

[327] Turnebla peceto uzata por streĉi la ŝnuron de la tiamaj arbalestoj.

[328] Proverba esprimo, por aludi, ke bona aŭ favora afero ricevas aldonan konvenaĵon. Ĉi tie, Sancho uzas la frazon en ironia senco.

[329] Ĉi tiu komenca frazo de Sancho ŝajnas formita el du versoj de olda romanco aludantaj al ia kondamnito, kiu, rajde sur azeno, ricevas vipobatojn, dum oni lin kondukas tra la ĉefaj stratoj, laŭ la kutimo de la tiama epoko.

[330] Per ĉi tiuj vortoj Cervantes amare aludas sin mem: en siaj lastaj jaroj li vidis sin kripla kaj paŭpera kaj devis serĉi monan helpon, la «sinekuron de la almozo», ĉe kelkaj potenculoj kiel la duko de Béjar, la grafo de Lemos aŭ la kardinalo Sandoval y Rojas.

[331] Kaj eble, per la sama tondilo oni povus tondi ankaŭ lin. «Tondi» havas ĉi tie la sencon «priklaĉi», «kritiki», kiel en la respondo de Sancho.

[332] Proverba esprimo. Temas, kompreneble, pri la rizo kuiriĝanta. En figura senco: preferindas akcepti certan damaĝon aŭ kontraŭaĵon, se per tio oni evitas alian pli grandan.

[333] Per ĉi amuza esprimo, la duenjo nomas la ŝildistojn pigraj kaj dormemaj.

[334] «Lupino», «vulpino», kio, en la hispana, signifas ankaŭ «ĉiesulino», «putino».

[335] T.e. kun animo virte matura.

[336] Latine: «kiu, aŭdante tion, retenus la ploron?» (Virgilio, Eneado, libro 2).

[337] Sarkasmo de Sancho. La duenjoj, laŭfame, tro scivolis pri la vivo de la ceteraj personoj kaj ege ŝatis meti la nazon en fremdan vazon. Tial, Sancho preferas ilin sennazaj.

[338] La araboj ĉiam portis barbon kaj opiniis nedignaj kaj senhonoraj la virojn, kiuj razis sin.

[339] Dolorida intence kaj humure konfuzas iliajn nomojn. La ĉevaloj tirintaj la sunon nomiĝis Eoo kaj Piroento. Bootes (aŭ Bovisto) estas boreala konstelacio proksima al la Granda Ursino. Peritoa (aŭ Peritoo) estis amiko de Tezeo.

[340] Por bone kompreni ĉi ironion de Sancho, oni memoru, ke Rocinante signifas «ĉevalaĉo».

[341] Najlo en la hispana estas «clavo»; ligno, «leño»; kaj, «i»; do Clav-i-leño.

[342] En tiuj famaj tapiŝoj aperas, kiam temas pri scenoj de la Romana epoko, rajdantoj sur ĉevaloj sen piedingoj, ĉar ĉi lastajn ne uzis la Romanoj.

[343] Kun la du kruroj sur la sama flanko.

[344] Vilaĝo en la provinco Ciudad Real, unu el la lokoj kie la Santa Hermandad ekzekutis per paf-arkoj krimulojn kondamnitajn je morto.

[345] Faetono, falinta el sia ĉiela veturado pro nesingardemo, laŭ la greka mitologio.

[346] Temas pri la sturmo kaj prirabo de Romo, en 1527, fare de hispanaj trupoj sur la komando de la franca Carlos de Montpensier, duko de Borbón, kiu mortis en la batalo.

[347] Popola nomo de Plejado, aro de sep steloj en la konstelacio Taŭro.

[348] «kapro», en la hispana, signifas ankaŭ viro, kiu konsentas la adulton de sia edzino. Sancho, laŭ sia respondo, bone kaptis la intencon de la duko. «Porti la kornojn» signifas esti kokrata. Per ĉi respondo de Sancho, Cervantes eble aludis difinitan nobelon aŭ aŭtoron, en kies blazono sidus duonluno.

[349] T.e. kun senpacienco kaj espero, kiel la kampuloj atendas la pluvojn de la printempo kiel garantion de riĉa rikolto.

[350] Rakontas la latina aŭtoro Macrobio, ke Cicerono ŝercis pri kiel fuŝe kaj neglekte portis Julio Cezaro siajn vestojn.

[351] La cetero de la proverbo diras: «povas procesi senriske».

[352] Unue la proverbo tekstis: «Prudenta silento nomiĝas sankta» («santo», en la hispana). Kun la uzo, la vorto «santo» ŝanĝiĝis al «Sancho», do la proverbo tute ne aludas la ŝildiston de don Quijote.

[353] Juan de Mena, vivinta en la 15ª jarcento. La citita verso apartenas al lia verko Laberinto de Fortuna.

[354] El la Biblio (1 Korintanoj, 7,31).

[355] En ĉi alvoko, Cervantes aludas diversmaniere al la suno, aŭ Apolono, ankaŭ nomita Febo kaj Timbrio: arkisto, ĉar li mortigis per sagoj, interalie, la filon de Nioba; kuracisto, ĉar li kreis la medicinon kaj generis Eskulapon; inventinto de la muziko, ĉar li elpensis la citron; ktp. Pri «la dolĉa skuanto de karafoj» oni sĉiu, ke en la 17ª jarcento oni uzis kuprajn karafojn kaj kovris ilin per neĝo por refreŝigi la akvon aŭ vinon en ilia interno. Kaj pro la varmo de la suno, oni ofte devis movi ilin por trinki aŭ por agiti la likvaĵon.

[356] Ĉar, sen la suno, ne ekzistus periodaj rikoltoj kaj, sekve, ankaŭ ne homoj.

[357] En la hispana, pluralo de «don».

[358] Dum la plenumo de siaj funkcioj, la reprezentantoj de la justico portis, kiel simbolon de aŭtoritato, vergon aŭ bastoneton, en kies supra parto ordinare oni strekis krucon.

[359] Iam oni kredis, ke la salamandroj estas imunaj kontraŭ la flamoj.

[360] Temas pri oleo por kuraci vundojn, preparita de Aparicio de Zubia, en la 16ª jarcento, per tre multekostaj ingrediencoj.

[361] Latine. La aforismo, anstataŭ perdicis (perdrikoj) diras panis (pano). La doktoro modifas ĝin, por ĝin konformigi al la ŝerco.

[362] Manĝaĵo el poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj. Ankaŭ tradukita en la ĉapitro 49ª de la dua parto per la neologismo «olapodrido», laŭ la hispana nomo «olla podrida» (laŭlitere: «putranta poto»).

[363] Latine: «ĝin ne tuŝu!», «abstinu de tio!».

[364] En la hispana, «agüero» signifas «aŭguro».

[365] En la epoko de Cervantes, la vaskoj estis preferataj por la postenoj de reĝaj sekretarioj pro sia kompetento kaj lojalo.

[366] Sendube ironia aludo al tio, ke, ĉe la fino de la konversacio, la kampulo petos de Sancho kvanton da mono.

[367] Oni ĝenerale kredis, ke en la epilepsiuloj sidas demonoj, kiuj kaŭzas la epilepsiajn konvulsiojn.

[368] Kisi al si la propran manon, antaŭ ol premi la manon de alia persono, estis elmontro de rekta kaj honesta intenco.

[369] Kelkfoje oni akompanis pro ĝentilo, sur parto de la vojo, personon pli altrangan hazarde renkontitan.

[370] La barbiroj havis kelkan scion pri medicino kaj funkciis kiel ĥirurgoj.

[371] «fontoj» nomiĝis certaj ulceroj, el kiuj fluis puso kaj aliaj likvaĵoj; kelkokaze oni ilin faris intence por, laŭ la tiamaj ideoj, elpurigi tiel la korpon el ĝiaj nocaj substancoj.

[372] Morón kaj Lavajos estas du hispanaj vilaĝoj, iam famaj pro la bona kvalito de siaj respektivaj perdrikoj kaj anseroj.

[373] Neologismo. Hispane «olla podrida», laŭlitere «putranta poto». Tiel nomiĝas la poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj. Ankaŭ tradukita en la ĉapitro 47 de la dua parto per la esprimo «miksita stufaĵo».

[374] Iama proverba esprimo; signifas, ke ekzistas la danĝero de baldaŭa konflikto. Sancho aludas la anoncitan atakon kontraŭ la insulon, kaj tuj poste paradas sian kuraĝon.

[375] Andradilla estis fama monluda fripono en la epoko de Cervantes.

[376] Dum la trapreĝado de la katolika rozario, kiam oni atingis bidojn pli grandajn aŭ iom apartigitajn de la ceteraj, oni devas diri la menciitajn preĝojn. Ŝajnas do, ke la koliero de Teresa havis ankaŭ la funkcion utili kiel rozario.

[377] La ordinara kuloto atingis ĝis la genuo. La kompleta kuloto, pli strikta, longis preskaŭ kiel moderna pantalono.

[378] La kompletan kuloton oni kelkfoje remburis, ĉefe la elegantuloj, por ke la korpo ne aspektu tro minca. Oni memoru la grasan figuron de Sancho, kaj la komento de Sanchica vidiĝos des pli ridiga.

[379] Nur nobeloj kaj gravuloj portis ĝin por laŭeble eviti polvon kaj venton dumvoje.

[380] La dua parto de la proverbo diras: «kaj tiam ĝi ignoras sian kompanon».

[381] Latine: «Augusteno dubis». Iam en la teologiaj disputoj inter studentoj, kutima frazo por esprimi nekredemon pri io.

[382] «Kredu la farojn, se ne la vortojn». Latina sentenco aperanta ankaŭ en la ĉapitro 25ª de la dua parto.

[383] Humure, «pentofari» anstataŭ «manĝi».

[384] El la Biblio, parte el Psalmaro 113,7.

[385] Laŭ konata fablo, la ranoj petis de Jupitero reĝon. Tiam Jupitero ĵetis trabon en ilian basenon, la ranoj teruriĝis sed iom post iom perdis la timon kaj eĉ kutimiĝis koti sur la trabon.

[386] Proverba esprimo, latine: «Amiko de Platono, sed eĉ pli de la vero».

[387] La barbo estis simbolo de respektindeco kaj honoro, kaj je ĝi kelkfoje ĵuris la viroj. Ke la knabino ĵure mensogas je barbo estas humura elpenso de Cervantes.

[388] En fuŝa germana: «mono, mono».

[389] En fuŝa itala: «hispanoj kaj germanoj estas inter si bonaj kompanoj».

[390] Sancho pretendas imiti la italan: «Efektive, bonaj kompanoj, mi ĵuras je Dio!».

[391] Aludo al la Koncilio de Trento (1545-1563).

[392] T.e. li situigis ilin tiel, ke la lumo de la suno donu avantaĝon al neniu.

[393] Vireno, duko de Zelando, forlasis en dezerta insulo Olimpian, filinon de la grafo de Holando, sian favorantinon kaj amatinon. Ariosto traktas ĉi aferon en sia Rolando freneza.

[394] El la Biblio (Mateo 11,12).

[395] Laŭlitera traduko de la jam glosita hispana batalkrio. «Fermi», en la hispana («cerrar») signifas ankaŭ, interalie, ataki por veni en korpo-kontraŭ-korpan batalon (vidu notojn al ĉapitro 4ª de la dua parto).

[396] Vulkano, Romana dio de la fajro kaj forĝado.

[397] Hispana vorto: ajna nutraĵo, kiam manĝata kun multe da pano.

[398] Ĉi tie la aŭtoro komencas siajn aludojn al la verko kaj al la persono de Avellaneda, kiu plagiatis la rolulojn de Cervantes kaj, antaŭ ol li, publikigis daŭrigan parton al la unua Don Quijote.

[399] Eble la vortoj priskribantaj Cervantes kiel oldan, kriplan kaj envian.

[400] Ĉi-rilate Avellaneda ne mensogas, ĉar Cervantes donis al ŝi la diritan nomon en la ĉapitro 7ª de la unua parto.

[401] Sancho mencias faman frazon el la hispana historio de la 14ª jarcento. Luktante la reĝo don Pedro la Kruela kontraŭ sia frato, kaj aspiranto al la trono, don Enrique, en la tendo de Beltrán Duguesclín, franca kapitano veninta helpi per siaj trupoj al don Enrique, ambaŭ falis teren, don Enrique sub sia frato. Tiam Beltrán intervenis, puŝante ilin en inversan pozicion, kaj dirante: «Mi ne faligas, nek surtronigas reĝon, sed helpas mian sinjoron».

[402] Sancho citas alude du versojn de olda romanco.

[403] En la epoko de Cervantes tre abundis latronoj kaj rabistoj en Katalunio. De tio venas la komento de don Quijote.

[404] Misprononco por Busiris, reĝo de Egiptujo, kiun, laŭ la mitologio, mortigis Herkulo.

[405] Fama bandito, kiu fakte vivis en la tempoj de Cervantes.

[406] El la Biblio (Psalmaro 42,7).

[407] Hispana proverbo: kie oni ne ricevas pagon, oni ne laboras.

[408] Al Sancho, kiel legiĝas en la sekvanta ĉapitro.

[409] Aludo al la iama moro havi simiojn alligitaj al la balkonoj, kio donis motivon al la preterpasantoj, ĉefe al la knaboj, halti por rigardi iliajn gestojn kaj saltojn.

[410] Latine: «forkuru, malamikoj». Parto de ekzorca formulo de la katolika eklezio.

[411] Oni diras, ke la fikcia Perogrullo nomis la fermitan manon pugno, kaj de tio venas, ke oni aludas lin, kiam iu diras aserton aŭ veron tiaspecan.

[412] Sporto de militistoj: galopante sur ĉevalo, oni celis per lanco trafi tra ringegon lokitan je ioma distanco de la kurejo.

[413] Hispana verkisto kaj poeto (1571-1639), samtempulo de Cervantes.

[414] Andaluza poeto kaj pentristo, al kies penikoj oni atribuas la portreton de Cervantes, hodiaŭ posedatan de la Hispana Akademio de la Lingvo.

[415] Plu vivas ankoraŭ, en certaj vilaĝoj, la olda moro buĉi la porkojn, por hejma konsumado, en la 11ª de novembro, tago de Sankta Marteno. En figura senco: ĉiu misfaranto nepre ricevos sian merititan punon.

[416] Hispana vorto, laŭlitere «dorsulo»: remisto, kiu servis en la pobo de galero kaj, fronte al la ceteraj remistoj, direktis ilin, ke ili remu laŭ la sama kadenco.

[417] «toraquis» en la hispana originalo: ebriaj turkoj.

[418] Iama portugala monero ora.

[419] Hispana vorto: «paneroj». Ankaŭ manĝaĵo el frititaj paneroj kun ajloj kaj lardo.

[420] Latine: «mi esperas la lumon post la tenebro». Frazo el la Biblio (Ijob 17,12).

[421] Orfeo, sorĉa muzikisto, filo de Apolono kaj Klioa. Subiris en Hadeson por de tie revenigi sian edzinon Eŭridican.

[422] La versoj de ĉi tiu oktavo apartenas al la 3ª Eklogo de Garcilaso de la Vega.

[423] Latine: «kiel senpaga dono».

[424] Kvarono de realo.

[425] Proverba esprimo kun historia fono: atingi ion gravan kostas multe da klopodoj kaj penoj. Zamora estas hispana urbo, kiu apartenis al la antikva reĝolando Leono.

[426] Latine: «Dio de Dio», frazo el la katolika kredo-preĝo.

[427] Latine: «kiel antaŭe».

[428] Sarkasmo de Sancho, aluda al la «morto» de Altisidora pro la disdegno de don Quijote.

[429] Du versoj de olda romanco, cititaj de Sancho kun ironia nuanco.

[430] Eniri ien per la dekstra piedo donis bonan sorton, laŭ superstiĉa kredo.

[431] Latine: mava, misaŭgura signo.

[432] Proverba esprimo: vere danda. Mingo estas mallongigo de Domingo (Dominiko).

[433] Verso de olda romanco aŭ de Kristnaska kanto.

[434] Jacopo Sannazaro (1458-1530), napola poeto, fervora imitanto de Vergilio. Lia ĉefa verko estas la poemo en la latina De partu Virginis.

[435] Latine: «ankaŭ», «krome», «plie», «plus». Uzata formule en oficialaj dokumentoj, ĉefe en testamentoj.

[436] Hispana regiono. Ĉe la fino de la Dua parto de don Quijote, la plagiatisto Avellaneda diras, ke la hidalgo faris novan eliron por vagadi tra Olda Kastilio.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.