|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La konversacioj de don Quijote kaj Sancho Panza tre plaĉis al la duko kaj la dukino; kaj, decidinte fari al ili ŝercon kun ŝajno kaj formo de aventuro, la gedukoj inspiriĝis en la epizodo de la kaverno de Montesinos – epizodo jam rakontita al ili ankaŭ de don Quijote – por prepari kaj aranĝi grandiozan mistifikon. De sia flanko, la dukino plej miris je la granda naivo de Sancho, ĉar la ŝildisto fine kredis nerefutebla vero la ensorĉon de Dulcinea, kvankam en ĉi afero li estis la sorĉanto kaj la mensogulo.
Tiel do, instrukciinte al siaj servistoj kion ili devos fari en la ĝusta momento, la gedukoj, ses tagojn poste, iris ĉasi kun la hidalgo kaj kun tiom da ĉasantoj kaj pelantoj, ke la grupo ŝajnis aparteni al la reĝo. Pli frue oni proponis al don Quijote ĉas-kostumon, kaj al la ŝildisto alian el verda drapo tre bonkvalita; sed la hidalgo rifuzis la sian, dirante, ke tial, ke li devas plu aktivi en la rigora profesio de vaganta kavaliro, li ne povus porti kun si vestoŝrankon aŭ provizejon. De sia flanko, Sancho prenis la veston, kun la intenco vendi ĝin en la unua oportuna momento.
Alvenis do la difinita tago, don Quijote armis sin, Sancho surmetis sian novan veston, kaj, rajde sur la azeno, de kiu li ne volis disigi sin, kvankam oni proponis al li ĉevalon, metis sin en la grupon de ĉasantoj. La dukino eliris en superba kostumo, kaj don Quijote, kiel perfekta mondumulo bonmaniera, prenis la bridon de ŝia palefreno, kvankam la duko ne volis tion konsenti. Kelkan tempon poste, ili alvenis al arbaro situanta inter du altegaj montoj, ĉiu okupis sian embuskejon, kaj komenciĝis la ĉaso meze de granda tumulto de krioj kaj voĉoj, tiom, ke la homoj ne aŭdis unu la alian pro la bojado de la hundoj kaj la sono de la kornoj.
La dukino deseliĝis kaj, kun pinta ĵetlanco en la mano, enposteniĝis en loko, kie, ŝi sciis, ordinare pasis aproj. Ankaŭ la duko kaj don Quijote deseliĝis kaj lokis sin ĉe ŝiaj flankoj. Sancho restis post ili, sen descendi de la azeno, kiun li ne kuraĝis forlasi, pro timo ke ia akcidento povus trafi ĝin. Sed apenaŭ ili metis la piedon sur la teron kaj lokis sin en linio kun granda nombro da servistoj, ili vidis, ke impona apro, alpelata de la hundoj kaj persekutata de la ĉasantoj, impetas kontraŭ ili, grincante per la dentoj kaj tuskoj[321] kaj ĵetante ŝaŭmon el sia buŝo. don Quijote, ĝin vidante, fiksis la ŝildon al sia brako kaj, kun la glavo en la mano, alpaŝis por ĝin ricevi. La duko faris la samon kun sia ĵetlanco, sed la dukino estus antaŭiĝinta al ĉiuj, se ŝia edzo ne retenus ŝin. Nur Sancho ne imitis ilin; kontraŭe, ekvidante la kuraĝan beston, li forlasis la azenon, komencis kuri plej rapide kaj penis grimpi al la supro de alta kverko, sed ne sukcesis, ĉar, atinginte la mezon de la arbokrono, li kroĉiĝis al branĉo, kaj tia misŝanco lin trafis, ke pro lia baraktado supriri ĝis la pinto, la branĉo rompiĝis; li komencis fali al la grundo, subite kverka stumpo detenis lin, kaj Sancho restis en la aero, pendante de la stumpo kaj sen povi atingi la teron. Vidante sin en tia situacio, sentante, ke la verda sajo ŝiriĝas, kaj pensante, ke la sovaĝa apro povus trafin lin, se ĝi kurus ĝis la kverko, Sancho komencis tiom kriadi kaj peti helpon, ke la homoj, kiuj aŭdis sed ne vidis, imagis, ke ili baraktas inter la dentoj de feroca besto. Fine, la grandatuska apro falis sub la pikoj de multaj ĵetlancoj ĝin ricevintaj, kaj don Quijote, turnante la kapon ĉe la krioj de Sancho, vidis lin kun la kapo malsupre, kaj la azenon ĉe lia flanko, ĉar la grizulo ne forlasis lin en ties misfortuno. Ĉi-rilate Cide Hamete diras, ke li preskaŭ neniam vidis la azenon sen vidi Sanchon aŭ Sanchon sen vidi la azenon: tian amikecon kaj fidelon sentis unu por la alia.
Don Quijote aliris, dekroĉis la ŝildiston, kaj ĉi lasta, vidante sin libera kaj sur la tero, rigardis la ŝiron de sia ĉaso-sajo kaj sentis profundan aflikton en la koro, ĉar li pensis, ke kun tia vesto li posedas eksterordinaran valoraĵon. Dume oni ĵetis sur mulon la fortan korpon de la apro, kovris ĝin per tufoj de rosmareno kaj branĉoj de mirto, kaj triumfe transportis la predon al vastaj tendoj starantaj meze de la arbaro. Tie troviĝis jam primetitaj tabloj, provizitaj per tiel superba kaj abunda manĝo, ke oni tuj vidis la rangon kaj la riĉon de la invitanto. Sancho montris al la dukino la fendojn de sia ŝirita vesto kaj diris:
– Se ni estus ĉasintaj leporojn aŭ birdojn, mia sajo certe ne suferus ĉi damaĝon. Mi ne komprenas, ke oni povas ricevi ian plezuron embuskante beston, kapablan mortigi personon, se ĝi trafas lin per siaj tuskoj. Mi memoras, ke iam mi aŭdis kanti oldan romancon kun ĉi versoj:
Ursoj al vi donu morton
kiel al Favilo fama.
– Favilo estis gota reĝo. Foje kiam li ĉasis, urso surprizis kaj manĝis lin – klarigis don Quijote.
– Tion mi volas diri – respondis Sancho – : Ke mi ne komprenas, ke reĝoj kaj princoj elmetas sin al tiaj danĝeroj nur pro plezuro… kvankam, kian plezuron oni povas ricevi, mortigante bestojn kulpajn je nenia krimo?
– Vi tre eraras, Sancho – respondis la duko – , ĉar la ĉaso, pli ol alia ajn ekzercado, konvenas al reĝoj kaj princoj. La ĉaso iel similas al milito: en ĝi taŭgas artifikoj, ruzoj kaj embuskoj por sekure venki la malamikon; en ĝi oni suferas ĝisekstreme tro da varmo kaj tro da frido; en ĝi oni lernas ignori la pigron kaj la dormemon; en ĝi kreskas la forto de la korpo kaj la flekseblo de la membroj; kaj fine, ĉi ekzercado kaŭzas damaĝon al neniu kaj plezuron al multaj. La plej granda avantaĝo de la ĉaso maĵora[322] estas, ke ĉiuj personoj ne povas ĝin praktiki, eĉ se ili povas dediĉi sin al aliaj specoj de ĉaso, se escepti la ĉason per falkoj, same rezervitan al reĝoj kaj grandaj sinjoroj. Tiel do, Sancho, ŝanĝu vian opinion kaj, kiam vi estos gubernatoro, ankaŭ vi ĉasu, kaj vi vidos, ke tia ekzercado tre utilos al vi.
– Ho, ne! – respondis Sancho – . Al bona gubernatoro, same kiel al rompita kruro, plej konvenas resti hejme. Estus bele, se oni venus, post laciga vojaĝo, renkonti lin por trakti ian aferon, kaj li troviĝus for, amuzante sin en la montoj! Tiamaniere la regado irus baldaŭ al la diablo. Vere, sinjoro, ĉaso kaj amuzoj pli apartenas al neniofarantoj ol al gubernatoroj. Mi pensas distri min nur per ludkartoj en la tagoj de Pasko, kaj per kegloj en la dimanĉoj kaj ceteraj festoj; la ĉasoj, ielaj aŭ tielaj, ne akordiĝas kun mia naturo nek kun mia konscienco.
– Dio volu, Sancho, ke vi tenu vian parolon – diris la duko – , ĉar «inter diro kaj faro estas maro».
– Tamen – respondis Sancho – «bona paganto facile donas garantion» kaj
«homo kun la helpo de Dio pli prosperas ol frua ellitiĝanto» kaj «ventro movas krurojn, ne kruroj ventron». Mi volas diri, ke, se Dio min helpos, kaj mi faros mian devon kun sana intenco, sendube mi regos kun takto kaj energio. Oni metu al mi fingron en la buŝon kaj baldaŭ vidos, ĉu mi mordas aŭ ne.
– Dio kaj la sanktuloj vin damnu, Sancho de la demono! – kriis don Quijote – . Mi jam ofte diris al vi la samon: ĉu iam mi vidos vin paroli frazon koheran ĝis la fino, sen intermeto de proverboj? Viaj Grandecoj ne turnu la atenton al ĉi stultulo, ĉar li muelos al vi la animon, ne nur inter du, sed inter du mil proverboj, tiel konformaj kaj laŭaj al la objekto de la konversacio, ke… nu, li ne ĉesos proverbumi, dum Dio donos al li sanon, kaj al mi paciencon por auŝkulti lin.
– La proverboj de Sancho Panza – diris la dukino – , kvankam pli multaj ol la proverboj de la Greka Komandoro[323], valoras ne malpli ol ĉi lastaj, pro la lakono de siaj esprimoj. De mia flanko, mi konfesas, ke la proverboj de Sancho donas al mi pli da plezuro ol aliaj eĉ pli kongruaj kaj laŭcelaj.
Kun ĉi agrabla konversacio kaj kelkaj similaj babiladoj, ili eliris el la tendo en la arbaron kaj pasis la ceteron de la tago vizitante la postenojn kaj la embuskojn. Alvenis la nokto, ne tiel klara kaj kalma, kiel oni atendus en la tiama sezono, t.e. en la mezo de la somero, sed ia perceptebla duonlumo tre helpis la projekton de la gedukoj. Iom post la krepusko, kaj kiam la nokto komencis fali, subite ŝajnis kvazaŭ la tuta arbaro brulus; tuj poste aŭdiĝis ie, tie kaj ĉie nekalkulebla nombro da trumpetoj kaj aliaj militaj instrumentoj, kvazaŭ multaj kavaleriaj trupoj pasus tra la arbaro. La brilo de la fajroj kaj la bruo de la muzikiloj preskaŭ blindigis kaj surdigis la okulojn kaj la orelojn de la ĉasantoj kaj de la ceteraj personoj en la arbaro. Poste eĥis ĉie laŭtaj lelilioj[324], la batalkrio de la maŭroj, resonis trumpetoj kaj klarionoj, tondris tamburoj, fajfis fifroj, ĉio preskaŭ en la sama tempo, tiel rapide kaj senĉese, ke, antaŭ la tumulto de tiom da instrumentoj, necesus esti sensensa por ne perdi la sensojn. Miris la duko, stuporis la dukino, surpriziĝis don Quijote, tremis Sancho Panza; fine, eĉ la konantoj de la farso sentis alarmon. La timo tenis ilin en silento, kaj tiam, unu kuriero en kostumo de diablo proksimiĝis al ili, blovante, ne per korneto, sed per ega korno kava, kiu elĵetis el si raŭkan kaj teruran sonon.
– Hola, frato kuriero! – kriis la duko – . Kiu vi estas? Kien vi iras? Kiuj estas la soldatoj, ŝajne irantaj tra ĉi arbaro?
Al tio la kuriero respondis kun voĉo laŭta kaj horora:
– Mi estas la diablo kaj serĉas don Quijote de La Mancha. Kaj al ĉi loko proksimiĝas ses armeoj de sorĉistoj kun triumfa ĉaro, kie ili transportas la senegalan Dulcinea de El Toboso. Ensorĉita, ŝi venas kun la brava franco Montesinos, kiu donos instrukcion al don Quijote pri la maniero elsorĉi la menciitan sinjorinon.
– Se vi estus la diablo, kiel vi asertas, kaj kiel via figuro montras, vi estus jam rekoninta la kavaliron don Quijote de La Mancha, ĉar li staras antaŭ vi.
– Je Dio kaj mia animo! – respondis la diablo – . Mi ne tre atentis. Mi havas tiom da aferoj en la kapo, ke mi preskaŭ forgesis la ĉefan motivon de mia vizito.
– Ĉi diablo sendube estas honesta homo kaj bona kristano – diris Sancho – . Alie li ne ĵurus je Dio kaj je sia animo. Nun mi vidas, ke eĉ en la propra infero ekzistas bonuloj.
La diablo, sen deseliĝi, turnis sian rigardon al don Quijote kaj diris:
– Al vi, Kavaliro de la Leonoj (mi vidu vin inter iliaj krifoj!) min sendas la senfortuna sed kuraĝa kavaliro Montesinos. Li min ordonis, ke mi diru al vi, de lia flanko, ke vi atendu lin en la sama loko, kie mi renkontas vin, ĉar li portas kun si sinjorinon Dulcinea de El Toboso kaj komunikos al vi ĉion necesan por ŝia elsorĉo. Kaj tial, ke mi venas por nenio alia, mi ne plu prokrastos mian foriron. La diabloj kiel mi restu kun vi, kaj la bonaj anĝeloj kun ĉi nobela paro.
Tion dirinte, li blovis per sia enorma korno, turnis la dorson kaj forrajdis sen atendi respondon. Kreskis ĉies admiro, sed plej forte stuporis Sancho kaj don Quijote; Sancho, ĉar li vidis, ke, spite al la vero, oni insistas pri la ensorĉo de Dulcinea; don Quijote, ĉar li ne tre certis, ĉu veris aŭ ne liaj travivaĵoj en la kaverno de Montesinos. Absorbite en tiaj pensoj, li aŭdis la dukon diri:
– Ĉu via moŝto intencas atendi, sinjoro don Quijote?
– Jes, kompreneble! – respondis la hidalgo – . Ĉi tie mi atendos, senhezite kaj firme, eĉ se la tuta infero venus min ataki.
– Sed se mi vidos alian diablon kaj aŭdos kornon kiel la lastan, mi atendos ĉi tie tiel longe, kiel mi atendus en Flandrujo[325] – diris Sancho.
Jam la nokto pli nigris, kaj multaj lumoj komencis rapidi inter la arboj, en maniero simila al la sekaj haladzoj, kiuj leviĝas de la tero kaj, jam en la ĉielo, ŝajnas al nia vido flugantaj steloj. Krome aŭdiĝis terura bruo ŝajne venanta de masivaj radoj de bovoĉaroj, de kies aspra grincado forkuras, laŭdire, la ursoj kaj la lupoj, se ili proksimas. Tamen, al ĉi senbrida tumulto aldoniĝis alia eĉ pli intensa, kvazaŭ kvar apartaj eskirmoj aŭ bataloj disvolviĝus samtempe sur la kvar partoj de la arbaro: ie klakis surdiga tondro de kanonoj; tie eksplodis la pafoj de nenombreblaj arkebuzoj; pretere resonis la krioj de la batalantoj; fore ripetiĝis la maŭraj lelilioj. Kaj la kornetoj, kornoj, klarionoj, trumpetoj, bukcenoj, tamburoj, kanonoj, arkebuzoj kaj ĉefe la harstariga grincado de la ĉaroj faris tiel konfuzan kaj hororan bruegon, ke don Quijote bezonis helpi al si per sia tuta kuraĝo por elteni en tia pandemonio; sed la kuraĝo de Sancho ŝanceliĝis, kaj li svenis kaj falis sur la jupon de la dukino, kie li restis, dum ŝi tuj ordonis, ke oni ĵetu al li akvon sur la vizaĝon. Oni tion faris, kaj la ŝildisto retrovis la konscion, ĝuste kiam unu el la ĉaroj kun grincaj radoj proksimiĝis al la loko, kie la grupo atendis. La ĉaron tiris kvar lantapaŝaj bovoj kovritaj per nigraj drapoj, kaj kun unu granda torĉo el vakso alligita al ĉiu korno. Supre de la ĉaro staris alta seĝo, kie sidis respektinda oldulo kun barbo longa ĝis sub la talio kaj pli blanka ol la neĝo. Li portis longan robon el nigra fusteno, kaj tial, ke la ĉaro plenis de lampionoj, oni facile vidis kaj distingis ĉion en ĝia interno. La veturilon gvidis du turpaj demonoj vestitaj same per fusteno, kun tiel hidaj vizaĝoj, ke Sancho, vidinte ilin la unuan fojon, fermis la okulojn por ne vidi ilin denove.
La ĉaro fine haltis antaŭ la grupo, la respektinda oldulo stariĝis de sia alta seĝo kaj, jam surpiede, kriis:
– Mi estas la saĝulo Lirgandeo!
La ĉaro denove ekiris, sen ke oni pli parolus, sed tuj aperis alia ĉaro simila al la unua, kun alia oldulo sidanta sur trono; li ordonis deteni la veturilon kaj, kun voĉo ne malpli forta ol la antaŭa, diris:
– Mi estas la saĝulo Alquife, granda amiko de Urganda la nekonata!
Kaj ili pasis pretere. Poste, en la sama maniero proksimiĝis alia ĉaro, sed sur la trono sidis, ne oldulo, sed fortika viro, alta kaj kun malica mieno. Kiam la veturilo haltis antaŭ la grupo, li stariĝis, same kiel la aliaj faris pli frue, kaj diris kun voĉo eĉ pli raŭka kaj infera:
– Mi estas la sorĉisto Arcalaus, ĝismorta malamiko de Amadís de Gaŭlio kaj de ties tuta familio!
Kaj li forveturis. Je kelkaj distanco de tie, la tri ĉaroj haltis, la agaca grincado de ties radoj ĉesis, kaj poste aŭdiĝis, ne alia bruo, sed milda kaj harmonio muziko, ĉe kies melodio Sancho ĝojis. Li konsideris ĝin bona aŭguro kaj diris al la dukino de kies flanko li ne apartiĝis eĉ unu colon:
– Sinjorino, kie muziko sonas, ne povas ekzisti io mava.
– Ankaŭ ne, kie ekzistas klaro kaj lumoj – respondis la dukino.
– La flamoj donas lumon, kaj la fajroj brilon, kiel ni vidas nun, sed ili povus ankaŭ rosti nin. Sed la muziko ĉiam estas signo de ĝojo kaj festoj.
– Ni vidos – komentis don Quijote, kiu aŭskultis la dialogon.
Kaj trafe li komentis, kiel montras la sekvanta ĉapitro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.