La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 21

Pri la akiro, en granda aventuro, de la riĉa kasko de Mambrino, kaj pri aliaj aferoj okazintaj al nia nevenkebla kavaliro

Ĉe tio komencis pluveti kaj Sancho volis sub la kovron de la domo de la ful-marteloj. Sed don Quijote sentis al ili tian abomenon, ĉar pro ili li ridindiĝis, ke li tute ne konsentis rifuĝi tien. Tiel do, la mastro kaj la ŝildisto sin deturnis dekstren kaj alvenis al vojo simila al tiu, kiun ili sekvis la antaŭan tagon. Iom poste don Quijote vidis surĉevalan viron, sur kies kapo brilegis io kiel oro. Tion rimarkante, nia kavaliro turnis sin al Sancho kaj diris:

– Ŝajnas al mi, Sancho, ke ĉiuj proverboj veras, ĉar ilin naskis la sperto mem, patrino de la sciencoj. Kaj aparte vera mortiĝas la proverbo: «Kiam unu pordo fermiĝas, alia apertiĝas». Mi tion diras, ĉar, se la pasintan nokton la Fortuno, mistifikante nin per la martelegoj, fermis al ni la pordon de la aventuro, kiun ni serĉis, nun la sama Fortuno plene apertas alian, por ke ni entreprenu pli bonan kaj pli certan aventuron. Kaj se mi ne sukcesos pasi tra ĉi pordo nuna, la kulpo estos nur mia, kaj mi povos ĝin atribui nek al mia nescio pri ful-marteloj, nek al la obskuro de la nokto. Mi tion diras, ĉar, se mi ne trompiĝas, tie venas homo, sur kies kapo sidas la kasko de Mambrino; kaj rilate ĉi kaskon mi faris la ĵuron, kiun vi konas.

– Zorgu kion vi diras, sinjoro, kaj ĉefe, zorgu kion vi faras – respondis Sancho – . Ne plaĉus al mi, ke aliaj ful-marteloj finus la taskon pisti al ni la cerbon.

– La diablo vin prenu, homo – diris don Quijote – . Kion komunan havas la kasko kun la ful-marteloj?

– Mi ne scias – respondis Sancho – , sed, se mi povus paroli nun tiel multe, kiel mi kutimis, mi certe sukcesus klarigi al vi la aferon, kaj via moŝto komprenus, ke vi trompiĝas.

– Kiel mi povus trompiĝi, kanajlo senskrupula? Ĉu vi ne vidas veni al ni unu kavaliron sur ĉevalo grizmakula kaj kun ora kasko sur la kapo?

– Mi vidas kaj distingas nur, ke unu viro rajdas sur azeno bruna, kia la mia estas, kaj ke sur la kapo li portas ion brilan.

– Nu, temas pri la kasko de Mambrino – diris don Quijote – . Apartiĝu kaj lasu min sola kun li. Vi vidos, ke, por ŝpari tempon, mi plenumos ĉi aventuron sen paroli eĉ unu vorton, kaj ke la kasko, kiun mi tiel forte deziradis, estos fine mia.

– Mi volonte apartiĝos, ne zorgu pri tio – respondis Sancho – . Sed Dio volu, ke el ĉi afero rezultu, ne ful-marteloj, sed mieloj.

– Mi jam avertis vin, frato, ke vi ne plu menciu tion pri la ful-marteloj. Alie mi ĵuras je… mi ne diras je kio, ke mi elbatos el vi la animon.

Sancho silentiĝis, timante, ke lia mastro plenumus la ĵuron tiel draste kaj rekte ĵetitan al li.

Kaj nun jen la vero rilate al la kasko, la ĉevalo kaj la kavaliro, kiujn vidis don Quijote: en la tiea distrikto sidis du vilaĝoj proksimaj: unu tiel eta, ke ĝi havis nek apotekon nek barbiron, dum la alia havis ilin. Sekve la barbiro de la pli granda vilaĝo servis ankaŭ la etan, kie unu paciento bezonis sang-eltiron, kaj alia vilaĝano volis, ke oni aranĝu al li la barbon; tial la barbiro iris nun sur la vojo, portante ladan barbo-pelvon. Sed laŭ volo de la Fato, tiam komencis pluvi, kaj la barbiro, por ke ne difektiĝu lia ĉapelo, sendube nova, metis al si sur la kapon la pelvon, kiu, ĉar ĝin oni bone elfrotis, brilegis en la distanco de pli ol unu mejlo. Li rajdis, kiel Sancho diris, sur bruna azeno; kaj ĝuste tial don Quijote prenis la azenon por griz-makula ĉevalo, la barbiron por kavaliro, kaj la pelvon por kasko, ĉar li tre facile akomodis kion li vidis al la ekstravagancoj de la kavaliraj libroj kaj al sia delira fantazio. Vidante la povran sinjoron pli proksima, don Quijote, sen diri eĉ unu vorton, kuris al li per la tuta energio eltirebla el Rocinante kaj, per la lanco en horizontala pozicio, atakis lin kun la intenco piki lin trae. Sed tuj antaŭ ol atingi lin, don Quijote diris, sen moderigi la furiozan impeton de Rocinante:

– Defendu vin, mizera, aŭ donu al mi propravole tion, kio nur al mi apartenas!

La barbiro, vidante ke tia fantomo subite kaj neatendite impetas kontraŭ li, ne trovis pli bonan rimedon por eviti la lancon, ol faligi sin de sur la azeno. Kaj apenaŭ li ektuŝis la grundon, per unu salto stariĝis pli rapide ol cervo, kaj tiel komencis peli siajn piedojn sur la ebeno, ke eĉ la vento mem ne atingus lin. La pelvon li postlasis sur la grundo, don Quijote kontentiĝis je tio kaj diris, ke la pagano[93] saĝe kondutis, imitante la kastoron[94], kiu, kiam la ĉasistoj ĝin sieĝas, fortranĉas de si per siaj propraj dentoj kion, kiel ĝi scias per sia natura instinkto, deziras ĝiaj persekutantoj. Don Quijote ordonis la ŝildiston levi la kaskon de sur la grundo.

– Je Dio, jen bona pelvo – diris Sancho, kiam li tenis ĝin en siaj manoj – . Certe ĝi valoras pli ol ok arĝentajn realojn.

Don Quijote ĝin prenis, metis ĝin al si sur la kapon kaj turnetis ĝin al ĉiu flanko, por ke ĝi konvene alĝustiĝu. Sed, ĉar liaj provoj ne sukcesis, li rimarkis:

– La ulo, laŭ kies mezuro oni forĝis ĉi faman kaskon, sendube havis grandegan kapon; kaj, pli mave ankoraŭ, la duono de la kasko mankas.

Kiam Sancho aŭdis lin nomi la pelvon kasko, li ne povis ne ridi, sed, memorante la koleron de sia mastro, tuj silentiĝis.

– Kial vi ridas, Sancho? – demandis don Quijote.

– Ĉar mi imagas, kian kapegon certe havis la pagano posedinta ĉi kaskon, kiu cetere aspektas tute same kiel pelvo de barbiro.

– Ĉu vi scias, kion mi pensas, Sancho? – diris don Quijote – . Ke ĉi fama kaj ensorĉita kasko falis pro stranga hazardo en la manojn de persono, kiu nek konis nek divenis ĝian veran valoron, kaj nesciante kion li faras, kaj vidante, ke ĝi konsistas el fajna oro, li fandis la duonon kaj ĝin vendis, kaj per la alia duono fabrikis ĉi tion, kio ŝajnas, kiel vi diras, pelvo de barbiro. Sed ne gravas kio ajn okazis, ĉar malgraŭ ĉio mi rekonis la kaskon. En la unua vilaĝo kun forĝisto mi igos ĝin refari tiel, ke ĝi egalos kaj eĉ superos la kaskon faritan de la reĝo de la forĝistoj por la reĝo de la bataloj. Dune mi portos ĝin kiel mi povos, ĉar pli valoras io ol nenio, des pli, ke ĝi sufiĉas ŝirmi min kontraŭ eventuala ŝtonfrapo.

– Jes, sed kondiĉe, ke oni ne pafu al vi la ŝtonojn per ĵetilo, kiel okazis en la batalo inter la du armeoj, kiam oni elbatis el vi la molarojn kaj frakasis la ujon kun la beninda pocio, kiu igis min vomi eĉ la hepaton.

– Mi ne tre zorgas pri la perdo de balzamo – diris don Quijote – . Mi konservas la recepton en la memoro.

– Ankaŭ mi – respondis Sancho – . Sed, se mi devus iam fari kaj denove trinki la pocion, prefere sonu jam mia lasta horo. Certe mi intencas neniam meti min en la okazon bezoni ĝin, evitante per mia tuta forto vundi, aŭ esti vundita. Ĉu oni bernos min denove, mi ne scias, ĉar oni ne povas preventi tiajn misfortunojn, kaj, se ili venas, eblas nur leveti la ŝultrojn, reteni la spiron, fermi la okulojn kaj lasi, ke la Fato kaj la bernantoj sendu nin, kien ajn ili volas.

– Vi ne estas bona kristano, Sancho – diris don Quijote – , ĉar vi neniam forgesas la ofendojn al vi faritajn. Sciu, tamen, ke la homoj noblaj kaj grandanimaj ne atentas pri tiaj bagateloj. Ĉu vi eltiris vin kun piedo lama el la bernado? Ĉu oni frakasis al vi ian ripon, aŭ fendis la kapon, ke vi ne povas forgesi tiun ŝercon? Ĉar, finfine, temas nur pri ŝerco kaj distro, kaj sciu, ke, se mi opinius alie pri via bernado, mi jam estus reveninta al la gastejo kaj farinta, por venĝi vin, pli da damaĝo ol la grekoj faris pro la forkapto de Helena, kies beleco, se ŝi vivus en nia tempo, aŭ Dulcinea en la ŝia, ne estus tiel fama.

Kaj don Quijote elĵetis tian fortan suspiron, ke ĝi flugis ĝis la nuboj.

– Nu, bone, temu pri ŝerco – diris Sancho – , des pli, ke jam ne eblas serioze venĝi al ĝi. Sed mi bone konas la konsiston de tiaj ŝercoj kaj malŝercoj, kaj tion, ke ili ne viŝiĝos de nia memoro, kaj ankaŭ ne de mia dorso. Sed ni lasu ĉi aferon kaj diru, sinjoro, kion mi faros kun ĉi griz-makula ĉevalo, simila al bruna azeno, kiun forlasis la pagano de vi renversita. Laŭ lia maniero peli la piedojn, evidentas, ke li neniam revenos serĉi ĝin. Kaj, je Dio, la azeno estas vere bona.

– Mi ne kutimas preni ion de la venkitoj – diris don Quijote – . Krome, laŭ la reguloj de la kavalirismo oni ne devas kapti la ĉevalon de kavaliro kaj lasi lin iri piede, escepte se la venkinto perdis la sian en la batalo; ĉi-okaze licas preni la ĉevalon de kontraŭulo kiel militan predon. Do, Sancho, lasu iri ĉi ĉevalon, aŭ azenon, aŭ kion ajn vi deziras, ke ĝi estu, ĉar tuj kiam ĝia mastro vidos nin foriri, li revenos ĝin serĉi.

– Dio scias, ke mi volonte prenus ĝin, aŭ almenaŭ ĝin ŝanĝus por mia azeno, kiu ŝajnas ne tiel bona bruto. Vere tre striktas la kavaliraj leĝoj, se ili ne permesas la ŝanĝon de unu azeno por alia. Mi volus scii, ĉu mi povus ŝanĝi almenaŭ la harnison[95].

– Pri tio mi ne certas – respondis don Quijote – , sed, ĝis mi informiĝos pli bone, ĉar temas pri duba kazo, faru la ŝanĝon, se tio absolute necesas.

– Tiel absolute – diris Sancho – , ke, se la harniso estus por mia propra persono, ne tiel multe mi bezonus ĝin.

Kun la konsento de don Quijote la ŝildisto faris la mutatio caparum[96] kaj metis al la azeno tiom da garnaĵoj, ke ĝi aspektis plej linde, dank’ al la avantaĝa ŝanĝo.

Poste ili manĝis la restaĵojn de la viktualio prenita disde la ŝarĝo-mulo de la eskortintoj de la kadavro kaj trinkis el la rojo, kies akvo movadis la ful-martelojn. Sed nek don Quijote nek la ŝildisto turnis la rigardon al ties direkto: tiel forte ili abomenis la martelojn, kies bategado metis al ili la timon en la koron, Ili manĝis, ilia malsato, kaj eĉ ilia melankolio, ĉesis, kaj, surseliĝinte, sen preni difinitan vojon (ĉar la vagantaj kavaliroj kutimis lasi tion al la hazardo) ili ekiris laŭ la volo de Rocinante, al kies decidoj submetiĝis ĝia mastro kaj same la azeno, kiu en paco kaj kontento, kiel bona kompano, ĉiam sekvis la ĉevalon, kien ajn ĝi sin turnis. Tiel do, ili revenis al la ĉef-vojo kaj iris sur ĝi sencele, sen ia difinita projekto. Tiam la ŝildisto diris:

– Sinjoro, ĉu vi bonvolus doni al mi la permeson paroli iom kun vi? De kiam vi trudis al mi la rigoran ordonon silenti, kvar aŭ kvin aferoj putris en mia stomako. Nun mi havas alian ĉe la pinto de la lango kaj ne volus, ke ankaŭ ĝi difektiĝu.

– Parolu, sed lakone – diris don Quijote – . La rezonoj, se longaj, ne plaĉas.

– Mi diras, sinjoro, ke de kelkaj tagoj mi pensas, kiel ete oni lukras kaj ricevas, vagante, kiel via moŝto, por serĉi aventurojn sur ĉi dezertoj kaj foraj vojoj, kie, eĉ se oni entreprenus kaj sukcese plenumus la plej danĝeraj farojn, neniu vidus nek konus ilin. Ili do restus eterne en la forgeso, damaĝante vian intencon kaj sian propran meriton. Ŝajnas al mi pli konvene (escepte se la supera juĝo de via moŝto ne decidas alion), ke ni iru servi imperiestron aŭ grandan princon militantan. Je lia servo vi moŝto montrus la kuraĝon de via persono, vian grandan forton kaj pli grandan saĝon. Vidante tion, la sinjoro, kiun ni servus, nepre rekompencus nin laŭ niaj respektivaj meritoj, kaj eĉ ne mankus aŭtoro preta skribi la farojn de via moŝto kaj ilin eternigi. Pri la faroj miaj, nenion mi diras, ĉar ili devas teni sin inter la ŝildistaj limoj. Tamen mi povas diri, ke, se oni kutimas en kavalirismo registri ankaŭ la farojn de la ŝildistoj, mi kredas, ke la miaj ne pasus nemenciitaj.

– Vi diris ion saĝan – respondis don Quijote – , sed, antaŭ ol atingi tian stadion, la kavaliro bezonas, kvazaŭ en sinprovado, vagadi tra la mondo, serĉi aventurojn, plenumi kelkajn kaj akiri tian famon kaj reputacion, ke, kiam li iras al la kortego de monarko, li estas jam konata pro siaj faroj, kaj la strataj buboj, apenaŭ vidinte lin paŝi tra la pordego de la urbo, sekvas kaj ĉirkaŭas lin kaj krias: «Jen la Kavaliro de la Suno!», aŭ de la Serpento, aŭ de ajna emblemo sub kies signo li plenumis siajn heroaĵojn. «Jen», ili diras, «la kavaliro venkinta en persona duelo la monstran kaj fortegan giganton Brocabruno, kaj liberiginta el longa ensorĉo de preskaŭ naŭcent jaroj la grandan mamelukon de Persujo». Tiel, de buŝo al buŝo, oni proklamas liajn farojn, kaj, aŭdante la kriadon de la buboj kaj de la ceteraj homoj, la reĝo rigardas tra la fenestro de sia palaco, vidas kaj nepre diras: «Hej, ĉiuj kavaliroj de la kortego eliru ricevi la floron de la kavalirismo! Li jam alvenas!». Ĉe la komando de la reĝo ili eliras, kaj la reĝo mem descendas la duonon de la ŝtuparo, fortege brakumas la kavaliron, donas al li kison sur la vangon, kiel signon de paco, kaj poste lin gvidas je la mano al la salono de ŝia moŝto la reĝino. Tie la kavaliro renkontiĝas kun ŝia filino, la princino, kiu devas esti unu el la plej perfektaj kaj belaj puceloj apenaŭ troveblaj en la pli granda parto de la konata mondo. Tuj poste okazas, ke ŝi turnas al li la rigardon, li reciprokas al ŝi, ĉiu ŝajnas al la alia pli dia ol homa, kaj sen konscii kiel aŭ kial, ili ambaŭ kaptiĝas kaj implikiĝas en la densa reto de la amo kaj sentas profundan aflikton en la koro, ĉar ili ne scias, per kiaj vortoj montri siajn sopirojn kaj dezirojn. De tie sendube oni kondukas lin al lukse ornamita ĉambro de la palaco, kaj, demetinte de li la armaĵon, oni proponas al li riĉan mantelon skarlatan, por ke li sin kovru per ĝi. Kaj, se li belas en armaĵo, li belas eĉ pli en tuniko. Jam en la nokto li manĝas kun la gereĝoj kaj kun la princino, kaj senĉese, kvankam ŝtele, li tenas la rigardon fiksa sur ŝi. Ŝi faras la samon kun sagaco simila al la lia, ĉar, kiel mi jam diris, ŝi estas tre diskreta pucelo. Oni finas manĝi kaj tra la pordo de la salono subite eniras turpa kaj eta nano, kaj, post li, bela damo inter du gigantoj. Ŝi anoncas la komencon de provo elpensita de tre antikva sorĉisto kaj aldonas, ke, kiu sukcese plenumos la provon, tiun oni proklamos la plej bona kavaliro de la mondo. Poste la reĝo ordonas, ke ĉiuj kavaliroj partoprenu, sed neniu sukcesas la provon, krom la kavaliro-gasto, kies gloro pli kreskas per tio. Tiam la princino tre ĝojas, fieras kaj feliĉas, ĉar ŝi metis kaj lokis sian sopiradon sur tielan alton. Kaj la bono de la afero estas, ke ĉi reĝo, aŭ princo, aŭ monarko, militadas kontraŭ alia tiel potenca kiel li, kaj la kavaliro-gasto, pasiginte kelke da tagoj en la kortego, petas de la reĝo la permeson servi lin en la milito. La reĝo konsentas kun volonto, la kavaliro kisas al li la manon pro la favoro kaj tiun saman nokton adiaŭas sian damon, la princinon, tra la krado de ĝardeno apuda al ŝia dormoĉambro. Li jam antaŭe parolis kun ŝi multe da fojoj tra la dirita krado dank’ al la perado de unu honor-damo, kiun la princino plene konfidas. Li suspiras, ŝi svenas, la damo alportas akvon kaj tre angoras, ĉar la mateniĝo proksimas, kaj ŝi ne volus, ke oni surprizus la paron kaj sekve kompromitiĝus la honoro de ŝia sinjorino. Fine la princino rekonsciiĝas de sia sveno, donas tra la krado siajn blankajn manojn al la kavaliro, li kisas ilin mil fojojn kaj kovras ilin per larmoj; la paro akordiĝas pri la maniero sciigi unu la alian la novaĵojn, bonajn aŭ mavajn, kaj la princino petegas la kavaliron foresti kiel eble plej mallonge, kion li promesas kun multe da ĵuroj; denove li kisas al ŝi la manojn kaj adiaŭas ŝin kun tia aflikto, ke li preskaŭ mortas. De tie li iras al sia ĉambro, ĵetas sin sur la liton, ne povas dormi pro la doloro de la disiĝo, frue leviĝas kaj iras diri adiaŭ al la gereĝoj kaj al la princino. Adiaŭante lin, la gereĝoj diras, ke ŝia moŝto la princino ne bone fartas kaj ne povas ricevi vizitojn. Li konkludas, ke ŝi suferegas pro lia foriro, kaj lia koro tiel afliktiĝas ĉe tio, ke li preskaŭ ne povas ne perfidi sian sekreton. La honor-damo de la princino devas ĉion rimarki, iras informi sian sinjorinon, kiu akceptas ŝin kun larmoj kaj diras, ke unu el ŝiaj grandaj doloroj estas, ke ŝi scias nek la nomon de la kavaliro, nek tion, ĉu li devenas, aŭ ne, de reĝa familio. La damo respondas, ke tiom da ĝentilo, gracio kaj kuraĝo, kiom la kavaliro montras, povas sidi nur en persono reĝa kaj eminenta. Tio konsolas la afliktitan princinon, ŝi klopodas sereniĝi por ne tiri al si la suspekton de siaj gepatroj kaj montriĝas publike post du tagoj. La kavaliro jam foris, militas, venkas la malamikon de la reĝo, konkeras grandan nombron da urboj, triumfas en multaj bataloj, revenas al la kortego, renkontiĝas kun la princino en la kutima loko kaj akordas kun ŝi, ke li petos de la reĝo ŝian manon kiel rekompencon pro siaj servoj. La reĝo ne konsentas, ĉar li ne scias, kiu estas la kavaliro. Tamen, aŭ forkaptinte ŝin, aŭ uzinte iun ajn alian rimedon, li edziĝas al la princino kaj fine ŝia patro rigardas tion grandioza, ĉar riveliĝis dume, ke la kavaliro estas filo de kuraĝa monarko, kies regnon mi ne konas, ĉar mi opinias, ke ĝi ne troviĝas en la mapoj. La patro de la princino mortas, ŝi heredas la tronon, resume, ankaŭ la kavaliro fariĝas reĝo. Tiam venas la momento rekompenci la ŝildiston kaj la ceterajn homojn, kiuj helpis la kavaliron atingi tiel altan rangon; li edzigas la ŝildiston al honor-damo de la princino, sendube al la sama, kiu peris en lia idilio kaj kiu estas filino de tre eminenta duko.

– Ke tio efektiviĝu, mi deziras – diris Sancho – . Kaj tion mi atendas, ĉar, sub la nomo «la Kavaliro de la Trista Mieno», via moŝto igos, ke ĉio okazu tiel, kiel vi ĵus diris.

– Sendube, Sancho – respondis don Quijote – . Kiel dirite, la vagantaj kavaliroj leviĝas kaj leviĝis, laŭ la sama maniero kaj per la sama paŝoj, ĝis la trono de reĝoj kaj imperiestroj. Ni bezonas nur vidi, ĉu nuntempe militas ajna kristana aŭ pagana reĝo havanta belan filinon. Sed ni havos tempon por tio, ĉar, kiel mi jam diris, ni devas unue akiri famon aliloke, antaŭ ol iri al la kortego. Krome, ekzistas la problemo, ke, eĉ se mi akirus senmortan famon tra la tuta universo kaj trovus reĝon kun milito kaj kun bela filino, mi ne scias, kiel pruviĝus, ke mi estas de reĝa familio, aŭ, almenaŭ, kuzo, je la dua grado, de imperiestro. Ĝis li certiĝus pri ĉi punkto, la reĝo ne konsentus doni al mi edzinige sian filinon, kiom ajn grandaj estus la meritoj de miaj famaj faroj. Tiel do, mi timas, ke tial mi perdos kion mia kuraĝo meritas. Tamen mi estas hidalgo el konata familio, laŭleĝa bienmastro kaj kun la privilegio ricevi kvin-cent soldojn[97], do povos okazi, ke la saĝulo skribonta mian historion, tiel profunde esploros kaj aranĝos mian genealogion, ke li trovos, ke mi estas nepo, je la kvina aŭ sesa grado, de ia reĝo. Ĉar vi devas scii, Sancho, ke ekzistas du specoj de genealogioj en la mondo: unu havas sian originon en reĝoj kaj monarkoj kaj laŭgrade reduktiĝas ĝis unu punkto, kvazaŭ piramido en renversita pozicio; la alia komenciĝas per ordinaraj homoj, kiuj supriras ŝtupon post ŝtupo ĝis la rango de la grandaj sinjoroj. Tiel do, la diferenco kuŝas en tio, ke unuj estis kaj ne plu estas, dum aliaj estas, sed ne estis. Eble mi povos pruvi, ke mi apartenas al familio de granda kaj nobla origino, kaj je tio devos kontentiĝi mia bopatro, la reĝo, kiu ajn li estos. Cetere la princino amos min tiel, ke, kvankam ŝia patro kredos min filo de kolportisto, ŝi akceptos min kiel sian sinjoron kaj edzon. Se, tamen, ŝi ne volos, tiam konvenos ŝin rabi kaj porti ŝin, kien ajn mi deziros, ĉar la tempo, aŭ la morto, metos finon al la kolero de ŝiaj gepatroj.

– Sendube al tia okazo konformas la diro de kelkaj friponoj: «Ne petu kion vi povas perforte preni», kaj eĉ pli bone la jena: «Prefere eskapi trans la muron, ol resti pro peto de bonulo». Mi tion diras, ĉar, se la sinjoro reĝo, bopatro de via moŝto ne degnos cedi al vi la sinjorinon princinon, tiam, kiel via moŝto diris, nenion alian oni povos fari, krom forkapti kaj kaŝi ŝin. La tubero en la afero estas, ke antaŭ ol denove fariĝos la paco kaj vi trankvile ĝuos la bonojn de la reĝado, al la kompatinda ŝildisto mankos la promesitaj favoroj, kvankam espereble la perinta honordamo, kiu fariĝos lia edzino, akompanos la princinon, kaj li dividos kun ŝi sian misfortunon ĝis la ĉielo volos. Ĉar mi pensas, ke via moŝto povos doni la honordamon al la ŝildisto kiel laŭleĝan edzinon.

– Vere kaj sendube – diris don Quijote.

– Se tiel – respondis Sancho – nenio pli fareblas, krom rekomendi nin al Dio kaj lasi la sorton disponi.

– Dio donu kion mi deziras kaj kion vi, Sancho, bezonas – diris don Quijote – . Kaj humila estu, kiu sin konsideras tia.

– Amen – respondis Sancho – . Rilate min, mi kredas, ke mia old-kristaneco sufiĉas, por ke oni faru min grafo.

– Kaj eĉ pli ol sufiĉas – diris don Quijote – . Kaj, kvankam vi ne estus tio, la afero ne gravus, ĉar, estante reĝo, mi facile povos doni al vi nobel-ateston, sen ia bezono de via flanko aĉeti ĝin, aŭ pagi ĝin per servo. Kaj se mi faros vin grafo, nu, bone, vi fariĝos per tio kavaliro, kion ajn oni opinios. La homoj devos trakti vin kiel tian kavaliron, ĉu vole, ĉu nevole.

– Kaj via moŝto ne dubu, ke mi scios konduti laŭ tiel alta ranko.

– «Rangon» vi diru, ne «rankon» – korektis don Quijote.

– Kiel vi volas – respondis Sancho – . Mi diras, ke mi tre scios akomodiĝi al la stato de grafo. Iam mi funkciis kiel pedelo de pia societo kaj la pedela robo tiel bele sidis sur mi, ke oni opiniis, ke mi havas sufiĉe imponan aspekton por esti la sindiko mem. Nun, ĉu mi ne aspektos vere grandioze, kiam mi surmetos dukan mantelon, aŭ vestos min per oro kaj perloj, laŭ la modo de fremdlandaj grafoj? Sendube oni venos admiri min de cent mejloj.

– Vi bele aspektos – diris don Quijote – , sed necesos, ke vi aranĝu al vi la barbon pli ofte. Vi portas ĝin tiel densa, sovaĝa kaj hirta, ke se vi ne uzos la razilon almenaŭ ĉiun duan tagon, eĉ defore vidiĝos, kia vi estas.

– Nu, bone, mi dungos barbiron kaj tenos lin ĉe mi. Kaj, se necese, mi disponos, ke li sekvu min kiel eskviro grandulon.

– Kial vi scias, ke la eskviroj iras post siaj granduloj?

– Nu, antaŭ kelkaj jaroj – respondis Sancho – mi pasigis monaton en la kortega urbo kaj vidis promeni etan kavaliron. Oni diris pri li, ke li estas granda grandulo[98], kaj unu rajdanto sekvis lin tiel ĝuste kaj precize, kiel la vosto sekvas la bruton. Mi demandis, kial la du viroj iras, ne unu ĉe la flanko de la alia, sed ĉiam la rajdanto post la grandulo, kaj oni klarigis al mi, ke la sekvanto estas eskviro, kaj kaj ke la granduloj kutimas teni ilin post si. Mi lernis tiel bone tiun aferon, ke neniam mi ĝin forgesis.

– Vi pravas – diris don Quijote – , kaj vi povos ordoni vian barbiron sekvi vin en la sama maniero. La kutimoj ne aperis ĉiuj samtempe, nek oni kreis ilin per unu fojo, do vi povos esti la unua grafo kun barbiro malantaŭe, des pli, ke aranĝanto de barbo ŝajnas pli inda je konfido ol selanto de ĉevalo.

– Tion pri la barbiro lasu al mi – respondis Sancho – . Via moŝto zorgu nur sidiĝi sur trono de reĝo kaj fari min grafo.

– Tiel estos – promesis don Quijote.

Kaj, rigardante supren, li vidis kion oni priskribas en la sekvanta ĉapitro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.