La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14

Kie sidas la desperaj versoj de la mortinta paŝtisto, kaj ankaŭ aliaj neatenditaj eventoj

Kanzono de Crisóstomo

Ĉar vi, kruela, volas, ke publike
la mondo sciu, kiom vi rigoras,
mi petos de la sino de l’ infero
lamenton akran, kiu koropike
kapablu diri tion, ke doloras
kaj tristas mia brusto sen espero.

La voĉo mia vibros de sufero,
kiam la farojn viajn mi rakontos.

Ĝi sonos plene plena de turmento
kaj, kune kun la veoj de la sento,
amara sango el la koro fontos.

L’ orelon bone streĉu por aŭskulti
ĉi tiun kanton brui kaj tumulti
el fundo de la brusto, kiu devas
iome faciliĝi de la pezo,
ĉar nuran spiton mi de ŝi ricevas.

La lupa hojlo, la leona bleko,
la siblo hida de serpento skvama,
de ia monstro la ulul’ subita,
la grak’ omena de kornika beko,
la bruo de tempesto oceana,
la muĝo de sovaĝa taŭro spita,
la kvero de turteto afliktita,
la huo de la strigo enviata[76]
kaj la infera ploro de l’ demonoj
miksiĝu tute, kaj, en ĝemaj tonoj,
iru el mia koro mizer-fata
konfuzi ĉies senson kaj racion
en strangan kaj ĥaosan emocion,
ĉar tia turmentado min voranta,
por esti rakontata, pli bezonas
la helpon de rimedo nova, hanta.

La trista eĥo de konfuz’ tiela
ne flugos ĝis la sablaj Tajo-bordoj
nek ĝis Betisaj teroj fam-olivaj[77],
ĉar disvastiĝos ĉi dolor’ kruela
per lango morta sed per vivaj vortoj
sur rokoj kaj sur kampoj senkultivaj,
sur la obskuraj valoj, sur nocivaj
kaj nudaj plaĝoj fridaj, neloĝataj,
kie neniam brilas sunradio,
kaj sur dezertaj sabloj de Libio
kun ega nombro de leonoj gvataj.

Kaj kvankam sur senhomaj, rokaj landoj
ne forte eĥos ĉi desperaj kantoj
pri la kruelo ŝia dura, drasta,
la povra fato mia ilin igos
konataj tra la tuta mondo vasta.

Disdegno pereigas. Nin vizitas
angore, bore, ŝire, la suspektoj.

Ĵaluz’ detruas kun terura forto.
Kaj, forestante, oni ne evitas
sin ĵeti en kirlegon da konjektoj.

La dubo vundas per venena mordo
kaj nin deturnas de feliĉa sorto.

Mi tamen vivas – miraklo ja magia! –
kaj disdegnata, sola, mi ĵaluzas.

Suspektoj miaj prave ŝin akuzas,
kaj meze de dolor’ seniluzia
eĉ ne espero febla min konsolas.

Do desperante tute, mi eĉ volas,
de nun rezigni ŝin kun koro firma.

Eĉ pli: mi ŝin rezignos poreterne,
ke povu min brakumi paco ŝirma.

Ĉu en la sama tempo oni povas
esperon havi kaj suferi timon,
se timo bedaŭrinde superregas?

Kiam ĵaluzo sin en nin enŝovas,
l’ okulojn fermi vanas, se l’ animon
kruele, vundofare ĝi skuegas.

Se en alies koro oni legas,
ke ĝi mensoga estas kaj perfida,
ĉu ne la pordon plene ni apertas
al ĉia suspektemo, ĉar ni certas,
ke vero turnas sin je falso hida?

Ĵaluzo, vi, kruela am-tirano,
al mi ponardon donu en la mano!

Fatalan ŝnuron donu vi, disdegno!

Sed ve! Ĉar mi ne povos ŝin memori,
timigas min la nigra mortoregno.

Sed mi pereu, kaj, ĉar mi desperas
pri l’ vivo nuna kaj pri l’ transa mondo,
mi volas stulte pensi laŭkutime,
ke amo belas, kiam ĝi sinceras,
ke ĝi, despota, estas liber-fonto,
ke pli ol korpe ravas ŝi anime,
ke prave ŝi min traktas malestime
kaj prave per ignoro reciprokas,
kaj ke sur mondo regas di’ Amoro
per nur aflikto, tristo kaj doloro.

Kun tiaj pensoj mi l’ eternon vokas,
kaj min helpante per fortika maŝo,
al morto hastos per rapida paŝo,
puŝite de la frida koro ŝia.

Kaj mia korpo kaj animo svenos
sen laŭraj kronoj kaj sen beno dia.

Rigoro via puŝas min, Marcela,
abrupte lasi ĉi ekziston dornan,
kaj jam kaj poreterne mi foriras.

Amare kaj kun koro ploro-ŝvela,
al via spito mian vivon mornan
oferi tre volonte mi deziras,
kaj se ĉe vi larmeto sin eltiras
– absurda penso – ĉe la morto mia,
prefere ne eligu ploran ĝemon,
kaj ne permesu al vi dolor-tremon,
vidante min senviva kaj glacia.

Kontraŭe, je tiela fato ridu.

Ke ĝin vi juĝas festo, oni vidu.

Sed ne necesas tia rekomendo,
ĉar mia morto donos al vi famon
kaj krome, certe, kaŭzon de kontento.

Jam tempo estas: el abismo venu
Tantalo kun malsato kaj soifo
apud Ticio kun la aglo vora[78].

Aperu Iksion’, la radon trenu,
kaj same venu, kun la rok’, Sizifo
kaj ankaŭ Danaidinar’ labora.

Tortura tia, tuta kaj horora
en mia brusto nestu, plende flutu,
kaj se la eklezi’ ne min absolvos,
kaj min en mortotukon ne envolvos,
humilan ĉanton oni nur tributu.

Kaj la pordist’ infera trivizaĝa
kun monstregaro hida kaj sovaĝa
kunkantu tie, en la ĥoro sama,
ĉar pompon plian ne meritas
la pereinto pro sufero ama.

Ne plendu plu, kanzono sen espero,
lasinte min en foso de la tero.

La fino mia igas ŝin kontenta,
kaj tial do, apude de ĉi tombo
ne estu nun, kanzono, tristo-senta.

La kanzono de Crisóstomo plaĉis al la aŭskultantoj, sed Vivaldo diris, ke ĝi ne ŝajnas konformi al la laŭfame bona kaj virta Marcela, ĉar per siaj versoj Crisóstomo plende aludis al suspektoj, ĵaluzoj kaj forestoj damaĝantaj la reputacion de la junulino.

Sed Ambrosio, kiu konis la plej sekretajn pensojn de sia amiko, respondis:

– Por ke vi ne havu dubon, sinjoro, mi diru, ke, kiam la bedaŭrata Crisóstomo skribis la kanzonon, li jam de kelka tempo teniĝis memvole for de Marcela, kun la celo vidi, ĉu la foresto faros ankaŭ al li sian kutiman efikon. Kaj pro tio, ke al fora amanto ĉio estas motivo de zorgoj, kaj ĉiaj suspektoj lin hantas, ankaŭ Crisóstomon turmentis ĵaluzoj kaj suspektoj senbazaj. Marcela bonas, kiel la famo proklamas, kaj malgraŭ tio, ke ŝi estas kruela, iom orgojla kaj tre disdegnema, la envio mem nek povus, nek devus trovi en ŝi mankon.

– Sendube – diris Vivaldo. Kaj kiam li pretis legi alian el la paperoj savitaj el la kondamno al la fajro, li restis senmova, ĉar mirinda vizio (tio almenaŭ ŝajnis al li) subite aperis sur la supro de la roko, ĉe kies piedo oni fosadis la tombon. Temis pri Marcela, kies belo montriĝis eĉ pli impona ol asertis la onidiroj. La viroj neniam antaŭe ŝin vidintaj, rigardis ŝin mute kaj admire, kaj la jam konantaj ŝin, ne malpli surpriziĝis. Sed apenaŭ Ambrosio ŝin rimarkis, li diris kun indigno:

– Ĉu vi venis vidi, ho sovaĝa bazilisko de ĉi montoj, ĉu la vundoj de la kompatinda, kies vivon falĉis via kruelo, verŝos sangon en via ĉeesto? Ĉu vi venis por triumfi antaŭ la kruelaj faroj de via koro; por kontempli de la alto, kiel alia Nero, la flamojn de brulanta Romo, aŭ por insolente treti ĉi mizeran kadavron, same kiel faris la sendanka filino de Tarkvinio[79] kun la korpo de sia patro? Jam diru, kial vi venis, kion vi deziras. Mi scias tre bone, ke la volo de Crisóstomo ĉiam submetiĝis al vi, do mi zorgos, ke, eĉ post lia morto, ni, liaj amikoj, obeu vin.

– Ne, Ambrosio. Mi venis ne pro tiaj motivoj – respondis Marcela – , sed por defendi min, pruvante, kiel forte eraras la homoj, kiuj min akuzas pri siaj suferoj kaj pri la morto de Crisóstomo. Mi do petas ĉiun aŭskulti min atente. Mi ne bezonos longe paroli, por ke la prudentaj vidu la veron klara. Vi diras, ke la ĉielo faris min tiel bela, ke vi nepre devas ami min, kaj vi pretendas, ke mi, de mia flanko, amu vin, rekompencante tiel la amon vian. Mi scias per mia natura inteligento, ke ĉio bela amindas, sed mi ne komprenas, ke pro la sola fakto, ke ŝi inspiras amon, bela virino devas ami sian amanton; des malpli, ke povus okazi, ke la bel-amanto estus turpa, kaj, pro tio, ke ĉio turpa naŭzas, absurdus lia pretendo: «Ĉar vi belas, mi amas vin; sekve, vi amu min, eĉ se mi malbelas». Sed eĉ se li kaj ŝi egalus en belo, tio ne signifas, ke ili egalus ankaŭ en reciprokaj inklinoj, ĉar ne ĉiuj belaj inspiras amon; kelkaj nur donas plezuron al la okuloj, sed ne konkeras la koron. Se la belaj senescepte kapablus gajni al si ĉies volon, la homoj irus en konfuzo kaj perplekso, pasante senĉese de unu amo al alia kaj ne sciante, kie halti. La belaj estas nenombreblaj, do ankaŭ la deziroj estus tiaj. Krome mi aŭdis, ke la veran amon oni ne povas dividi, kaj ke ĝin oni devas ne trudi, sed lasi, ke ĝi spontane aperu. Se, kiel mi kredas, en tio kuŝas la vero, kial vi volas, ke mi perforte submetu mian volon al la via, nur ĉar vi diras, ke vi amas min? Ni supozu, ke la ĉielo faris min turpa anstataŭ bela: ĉu mi devus plendi, se vi ne amus min? Krome pensu, ke mi ne elektis esti bela! Mian belon, kia ajn ĝi estas, donis al mi la ĉielo propravole; mi nek petis, nek elektis ĝin. Kaj same kiel oni ne devas akuzi vipuron pro ties venena mordo, ĉar la naturo faris la vipuron tia, tiel oni ne devas riproĉi min, ke mi belas, ĉar la belo de virta virino similas al dista brulo kaj al glavo akra, kies fajro kaj tranĉo ne vundas, se oni ne proksimas al ili. La ĉasto kaj la virtoj estas ornamoj de la animo, kaj sen ili la korpo, eĉ se bela, ne devus vidiĝi tia. Tiel do, se la ĉasto rangas inter la ĉefaj virtoj kaj donas dignon kaj belon al la animo kaj al la korpo, kial la virino, se amata, devas oferi sian ĉaston por kontentigi la deziron de kiu, obeante nur sian propran inklinon, ĉiakoste kaj ĉiaruze klopodas ŝin posedi?

»Mi naskiĝis libera kaj, por libere vivi, elektis la solecon de la kampoj. La arboj de la montoj min akompanas; la klara akvo de la rojoj servas al mi kiel spegulo, kaj al la arboj kaj akvo mi rivelas mian penson kaj belon. Se mia belo logas, miaj vortoj sobrigas. Laŭdire la deziroj nutras sin per espero, sed neniam mi donis eĉ iometon da ĝi al Crisóstomo aŭ al alia persono, do oni prefere diru, ke ne mia kruelo, sed lia obstino lin mortigis. Kaj se oni obĵetas, ke li havis honestan intencon, kaj sekve mi devus reciproki lin, mi respondas, ke, kiam li rivelis al mi la puron de sia intenco en la sama loko, kie nun oni fosas lian tombon, mi replikis, ke mi nur deziras vivi en konstanta soleco kaj aparteni al la ĉirkaŭanta naturo, kaj ke nur la tero ĝuos siatempe la restaĵojn de mia belo. Se, spite tion li volis persisti kontraŭ ĉia espero kaj veli kontraŭ la vento, oni ne miru, ke li dronis en la golfo de sia frenezo. Ĉar al mi ne plaĉas mensogi, mi donis al li nenian esperon. Kaj ĉar mi ne volas perforti mian propran senton kaj konvinkon, mi ne cedis al liaj deziroj. Kvankam repuŝita, li persistis; kaj, kvankam mi ne abomenis lin, li desperis. Vidu do, ĉu oni pravas, dirante, ke mi kulpas pri liaj suferoj! Se mi trompos viron, li plendu. Se mi ne plenumos ian promesos al li, li desperu. Se mi vokos lin al mi, li konfidu; se mi akceptos lin, li fieru. Sed ne nomu min homicida nek kruela, se mi nek trompis, nek logis, nek vokis, nek akceptis lin. La ĉielo ne volis ankoraŭ, ke mi amu, do vanas pensi, ke mi cedos al la pretendoj de ajna viro. Ĉi ĝenerala averto servu kiel privata instruo al ĉiu amindumanto mia. Kaj oni komprenu, ke de nun, se iu mortos pro mi, li mortos, ne de ĵaluzo aŭ de disdegno, ĉar, kiu ne amas, tiu ne povas esti objekto de ĵaluzo, kaj krome, seniluziigi ne signifas disdegni. Se oni nomas min sovaĝa bazilisko, oni evitu min kiel ion nocan kaj malican. Ĉu mi estas sendanka? Oni min ne servu. Ĉu stranga? Oni min ignoru. Ĉu kruela? Oni min ne sekvu. Ĉar ĉi sovaĝa bazilisko sendanka, stranga, kaj kruela neniun serĉas, servas, konas aŭ sekvas. Se Crisóstomo pereis pro sia frenezo kaj senbrida pasio, kial oni riproĉu mian honestan konduton? Se mi konservas min ĉasta inter la arboj, kial la viro, kiu dezirus min ĉasta ankaŭ inter la homoj, volus preni la ĉaston de mi? Kiel vi scias, mi posedas propran riĉon kaj ne avidas la riĉon de aliaj. Mi ŝatas la liberon kaj havas nenian emon al submetiĝo. Mi neniun amas aŭ abomenas. Mi nek trompas unu, nek vokas alian, nek ŝercas kun kelkaj, nek flirtas kun la ceteraj. Honeste babili kun la paŝtistinoj de la vilaĝoj kaj zorgi miajn kaprojn distras min. La ĉirkaŭaj montoj signas la limon de miaj deziroj, kaj, kiam ĉi lastaj vojaĝas, ili iras kontempli la belon de la ĉielo, pilgrimante al la unua loĝejo de la animo.

Kiam ŝi finis paroli, ŝi sin turnis kaj, sen atendi ajnan respondon, penetris en la denson de proksima arbaro, dum la personoj ŝin aŭdintaj, miris tiel pri ŝia prudento, kiel pri ŝia belo. Kelkaj, jam vunditaj de la potencaj sagoj de ŝiaj ravaj okuloj, ŝajnis pretaj sekvi ŝin, ignorante ŝian klaran kaj ĵus formulitan averton. Don Quijote tion rimarkis, kaj pensante, ke alvenis la ĝusta momento kavaliri por la bono de senhelpa pucelo, metis la manon sur la tenilon de la glavo, kaj diris kun laŭta kaj klara voĉo:

– Neniu, kiun ajn rangon aŭ staton li havas, kuraĝu sekvi la belan Marcela, se li ne volas gajni al si la furiozan indignon mian. Ŝi montris per klaraj kaj sufiĉaj argumentoj, ke ŝi havas etan aŭ nenian kulpon rilate la morton de Crisóstomo, kaj ke ŝi absolute ne pensas cedi al la deziroj de siaj amantoj. Tial do, anstataŭ persekuti kaj ĝeni ŝin, justas, ke ĉiuj bonaj homoj ŝin honoru kaj estimu, ĉar ŝi pruvis, ke en la mondo ŝi estas la sola virino vivanta kun tiel puraj intencoj.

Aŭ pro la minacoj de don Quijote, aŭ pro tio, ke Ambrosio petis, ke oni plenumu ĝis la fino la devon ŝuldatan al lia bona amika, la paŝtistoj ne moviĝis de la loko, ĝis oni tute fosis la tombon, bruligis la paperojn kaj metis la kadavron en la kavon inter la larmoj de la ĉeestantoj. Oni fermis la tombon per granda roko, kaj Ambrosio diris, ke ĝi provizore taŭgos, ĝis oni ĝin anstataŭigos per steleo, kiun li pensis mendi kun la jena epitafo:

Kuŝas tie ĉi paŝtisto
povra, frosta kaj mizera,
ĉar disdegno tre kruela
lin repuŝis kun insisto.

Lin faligis la senkora
kaj sendanka belulino,
kies ĉarmo kaj fascino
faras amon pli rigora.

Poste la paŝtistoj ŝutis sur la tombon multe da floroj kaj branĉoj, kondolencis lian amikon Ambrosio kaj adiaŭis lin. La samon faris Vivaldo kaj lia kompano, kaj don Quijote adiaŭis siajn gastigintojn kaj la hidalgojn. Ĉi lastaj insistis, ke li ilin akompanu al Sevilla, ĉar ĝuste tie, en ĉiu strato kaj angulo troveblas pi da aventuroj ol ie ajn en la mondo. Don Quijote dankis ilin por la informo kaj por ilia evidenta deziro komplezi lin, kaj diris, ke li nek volas, nek devas iri al Sevilla, sen antaŭe elpurigi la ĉirkaŭan montaron je la perversaj rabistoj ŝajne tie svarmantaj.

Ĉe tiel laŭdinda intenco, la hidalgoj ne plu insitis al li, refoje lin adiaŭis, sekvis sian vojon, kaj en ties tuta longo ne mankis al ili temoj de konversacio, ĉu pri la historio de Marcela kaj Crisóstomo, ĉu pri la frenezaĵoj de don Quijote. Nia kavaliro decidis serĉi la paŝtistinon Marcela por proponi siajn servojn al ŝi. Sed ne okazis, kiel li pensis, kaj pri tio oni rakontas en ĉi vera historio, kies dua parto finiĝas ĉi tie[80].


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.