|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Rakontas Cide Hamete, ke, enirante en la vilaĝon, don Quijote vidis, ke en la komunuma draŝ-kampo kverelas du knaboj. Unu diris al la alia:
– Ne insistu, Periquillo. Neniam en via vivo vi revidos ĝin.
Don Quijote tion aŭdis kaj diris al Sancho:
– Ĉu vi ne rimarkis, amiko, kion ĵus diris ĉi knabo: «neniam en via vivo vi revidos ĝin»?
– Nu bone, kaj kio? – respondis Sancho.
– Kio? Ĉu vi ne komprenas, ke, aplikante liajn vortoj al mia kazo, ili signifas, ke mi neniam revidos Dulcinean?
Sancho pretis respondi, sed fine ne parolis, ĉar subite li vidis veni al ili leporon, persekutatan de multaj levreloj kaj ĉasistoj. La besteto, timotrema, rifuziĝis kaŭre sub la piedoj de la azeno, Sancho prenis ĝin sen ia peno kaj ĝin prezentis al sia mastro, kiu diris:
– Malum signum, malum signum[431].
Leporo fuĝas. Levreloj ĝin sekvas, Dulcinea ne aperas.
– Vere stranga estas via moŝto – diris Sancho – . Ni supozu, ke ĉi leporo estas Dulcinea de El Toboso; ĉi levreloj, la friponaj sorĉistoj transformintaj ŝin en kampulinon; ŝi forkuras, mi ŝin kaptas kaj metas ŝin en viajn manojn. Kaj vi tenas ŝin en viaj brakoj kaj ŝin karesas. Kie do la omeno, kaj kiam mavan aŭguron vi prenas de ĉio ĉi?
La du knaboj, kiu kverelis, proksimiĝis vidi la leporon, kaj Sancho demandis al unu el ili, kial ili disputis. La knabo dirinta: «Neniam mi revidos ĝin», respondis, ke li prenis de la alia bubo grilo-kaĝon, kaj ke li intencas neniam redoni ĝin al li. Sancho elpoŝigis kvar soldojn, donis ilin al la knabo por la kaĝo, kaj metis ĝin en la manojn de don Quijote, dirante:
– Sinjoro, jen frakasitaj kaj detruitaj ĉi omenoj, kiuj, laŭ mia modesta opinio, ne havas pli da rilato kun nia sorto, ol la pasint-jaraj nuboj. Se mi bone memoras, iam mi aŭdis diri la pastron de nia vilaĝo, ke ne apartenas al kristanaj kaj diskretaj personoj zorgi pri tiaj absurdoj. Kaj eĉ via moŝto diris al mi la samon antaŭ ne longe, komprenigante al mi, ke la kristanoj, kiuj serioze konsideras la omenojn, estas stultaj. Sed ne necesas insisti nun pri ĉi afero: ni iru antaŭen al nia vilaĝo.
Alvenis la ĉasistoj, petis sian leporon, kaj don Quijote ĝin donis al ili. La hidalgo kaj la ŝildisto plu rajdis kaj, enirante en la vilaĝon, vidis, ke la bakalaŭro Sansón Carrasco kaj la pastro preĝas en herbejo. Nu, oni sciu, ke Sancho Panza jam pli frue metis sur la azenon kaj sur la kunligitan armaĵon la robon el fusteno kun surpentritaj flamoj, kiun li mem surhavis en la kastelo de la duko, en la nokto de la resurekto de Altisidora. Li same surmetis sur la kapon de la azeno la kartonan mitron, kio transformis la bruton en la plej strangan kvarpiedulon de la mondo. La pastro kaj la bakalaŭro tuj rekonis ilin kaj alkuris kun apertaj brakoj ilin bonvenigi. Don Quijote deseliĝis kaj forte ilin brakumis. Dume la buboj, kies linkaj okuloj nenion preteratentas, vidis la mitron de la azeno kaj alkuris admiri ĝin, dirante unu la alian.
– Venu, knaboj, kaj vi vidos la azenon de Sancho pli eleganta ol Mingo[432], kaj la ĉevalon de don Quijote pli skeleta ol iam antaŭe.
Fine, ĉirkaŭate de buboj kaj en akompano de la pastro kaj bakalaŭro, ili eniris en la vilaĝon kaj sin direktis al la domo de don Quijote, ĉe kies pordo atendis la mastrumantino kaj la nevino, ĉar ili jam sciis la novaĵon pri la alveno de la paro. Ankaŭ Teresa Panza edzino, de Sancho, estis informita, kaj duonnuda kaj kun senordaj haroj, tirante je la mano sian filinon Sanchica, alkuris renkonti sian edzon. Kaj vidante, ke li aspektas ne tiel bone kiel – ŝi pensis – devus aspekti gubernatoro, ŝi demandis:
– Edzo, kial vi venas piede kaj trenante vin, kiel laca hundo? Jen bela figuro de gubernatoro!
– Silentu, Teresa – respondis Sancho – . Ofte, kie videblas hokoj, ili aperas sen ŝinkoj. Sed ni iru hejmen, kaj mi rakontos al vi nombron da mirindaj aferoj. Mi portas monon kun mi, kio estas plej grava, gajnitan per propra penado kaj sen damaĝi ajnan personon.
– Se vi portas monon – diris Teresa – mi ne zorgas, kie kaj kiel vi ĝin gajnis. Certe vi elpensis nenian novan manieron ĝin akiri.
Sanchica brakumis sian patron, demandis, ĉu li alportas ion al ŝi, kaj aldonis, ke ŝi atendis lin, kiel oni atendas la pluvon en majo. Teresa prenis lin je la mano, Sanchica kroĉiĝis al lia zono kaj samtempe tiris la azeno je la kondukiloj, kaj tiel ili tri iris hejmen, lasinte la hidalgon en ties domo, sub la prizorgo de la mastrumantino kaj la nevino kaj en akompano de la pastro kaj la bakalaŭro.
Don Quijote, senrigarde al la horo aŭ al la ceteraj cirkonstancoj, tuj enfermis sin kun la bakalaŭro kaj la pastro kaj koncize rakontis al ili pri sia malvenko kaj pri sia promeso ne eliri el la vilaĝo dum unu jaro, kion li pensis rigore observi, sen devii de ĉi devo eĉ per un atomo, en obeo al la reguloj de la vaganta kavalirismo. Li aldonis, ke li intencas paŝtisti dum la menciita jaro kaj pasigi la tempon en la soleco de la kampoj, kie li povus doni liberon al siaj amaj pensoj, okupante sin samtempe per la virta metio paŝtista. Li suplikis ilin esti liaj kompanoj, se ili ne havus multon por fari, kaj se aferoj pli gravaj ne retenus ilin, kaj diris ankaŭ, ke li aĉetos nombron da ŝafinoj kaj aliaj brutoj necesaj por ilia paŝtista profesio, kaj ke la ĉefa parto de la afero estas jam solvita, ĉar li trovis por siaj kompanoj plej adekvatajn nomojn. La pastro demandis al li pri tiaj nomoj, kaj don Quijote respondis, ke li nomiĝos paŝtisto Quijotiz; la bakalaŭro, paŝtisto Carrascón; la pastro, paŝtisto Pastriambro; kaj Sancho Panza, paŝtisto Pancino. La bakalaŭro kaj la pastro miris je la nova frenezo de don Quijote, sed, por ke ne venu al li la penso denove forlasi la vilaĝon por vagadi kavalire, ambaŭ aprobis lian novan intencon, aplaŭdis ĝin kiel saĝan, kaj akceptis paŝtisti kun li, en la espero, ke la hidalgo povus resaniĝi kun la paso de la jaro.
– Tre bona ideo – diris Sansón Carrasco – . Des pli, ke mi estas eminentega poeto, kiel jam scias la tuta mondo, kaj ofte verkos pastoralojn, kortezajn versojn aŭ ion ajn laŭ mia plaĉo, kaj tiel ni distros nin en la solecaj lokoj, kie ni vagados. Sed la plej necesa afero estas, sinjoroj, ke ĉiu el ni elektu la nomon de la paŝtistino, kies belon li prikantos en siaj versoj, kaj ke ne restu eĉ unu sola arbo, eĉ la plej dura, sen ke ni enskribu kaj entranĉu ŝian nomon en la ŝelon, laŭ la kutimo de la am-frapitaj paŝtistoj.
– Grandioze! – kriis don Quijote – . Tamen, mi ne bezonas elpensi la nomon de paŝtistino, se konsideri, ke mi havas la personon de Dulcinea de El Toboso, gloro de ĉi bordoj, garno de ĉi herboj, modelo de beleco, kremo de ĉarmo kaj, unuvorte, subjekto plej inda je ĉiaj laŭdoj, eĉ hiperbolaj.
– Efektive, vi pravas – diris la pastro – . Sed ni serĉos ĉirkaŭe komplezajn paŝtistinojn, ke ili plaĉu al ni iel aŭ alie.
– Kaj se ni ne trovos ilin – diris la pastro – aldonis Sansón Carrasco – , ni uzos la nomojn de la paŝtistinoj tiel ege abundaj en la mondo de la libroj: Fílida, Amarilis, Diana, Florida, Galatea, Belisarda… Nu, se oni vendas ilin en la bazaro, ni povos facile ilin aĉeti kaj teni ilin kun ni, kiel niaj. Se mia damo, aŭ pli ĝuste, mia paŝtistino, nomiĝos Ana, mi ŝin prikantos sub la nomo Anarda; se Francisca, mi nomos ŝin Fracenian, kaj, se Lucía, Lucinda: ne komplika afero. Kaj Sancho Panza, se li eniros en nian kunfrataron, povos prikanti sian edzinon Teresa Panza sub la nomo Teresaina.
Don Quijote ridis je la modifo de la nomo, la pastro senfine laŭdis lin pro ties honesta kaj honorinda decido kaj ripetis sian proponon akompani lin tiel longe, kiel liaj neeviteblaj devoj permesus. Tuj poste la bakalaŭro kaj la pastro adiaŭis, konsilante al la hidalgo flegi sian sanon kaj manĝi laŭkonvene.
Nu, la sorto volis, ke la mastrumantino kaj la nevino aŭdu ĉi konversacion, kaj, tuj kiam la vizitantoj foriris, la du virinoj eniris en la ĉambron de don Quijote, kaj la nevino diris:
– Kion signifas ĉio ĉi, sinjoro onklo? Nun, kiam ni pensis, ke via moŝto revenis por sidi hejme kaj vivi ĉi tie trankvilan kaj decan vivon, vi intencas puŝi vin en novan labirinton, en la rolo de paŝtisto, «kiu vagas ire vene»[433]. Sed, se diri la veron, onklo, via spino jam tro rigidas por tia laboro.
Al tio la mastrumantino aldonis:
– Ĉu via moŝto eltenos la varmon de la posttagmezoj en la somero, la froston de la vintraj noktoj kaj la hurlon de la lupoj? Certe ne, ĉar tio estas ofico kaj laboro de fortaj kaj harditaj personoj, preparataj por tia tasko preskaŭ detempe de iliaj bebaj jaroj. Nu, el la du malbonoj, prefere estis vaganta kavaliro ol paŝtisto. Sekvu mian konsilon, sinjoro: mi donas ĝin al vi, ne kun la stomako plena de vino kaj pano, sed faste kaj kun la sperto de miaj kvindek jaroj: sidu hejme, prizorgu vian bienon, ofte konfesu en la kirko, helpu la paŭperajn, kaj se ĉio ĉi donos al vi mavan rezulton, mia animo suferu.
– Silentu, filinoj – respondis don Quijote – . Mi tre bone scias kion mi devas fari. Konduku min al la lito, ĉar ŝajnas al mi, ke mia sano ne estas tute en ordo. Kaj ne dubu ke, kiel vaganta kavaliro aŭ kiel paŝtisto, mi ĉiam helpos vin ambaŭ en viaj bezonoj, kiel mi pruvos per miaj agoj.
La bonaj filinoj (ĉar vere la mastrumantino kaj la nevino kondutis filinece) kondukis lin al la lito, kie ili donis al li iom da manĝo kaj lin regalis laŭeble.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.