La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 52

Pri la lukto inter don Quijote kaj la kapristo, kun la rara aventuro de la flagelantoj, kiun la hidalgo pene sed sukcese plenumis

La rakonto de la kapristo tre plaĉis al la tuta kompanio, precipe al la kanoniko, kiu tre surpriziĝis de lia rakonta stilo, pli propra al rafinita kortegano, ol al kruda kapristo, kio movis lin diri, ke la pastro pravis, kiam li antaŭe asertis, ke la montoj naskas klerulojn. La tuta grupo metis sin je la dispono de Eugenio, sed la plej sinproponema ĉi-rilate estis don Quijote.

– Certe, amiko kapristo – li diris – , se mi rajtus entrepreni ajnan aventuron novan, tuj mi ekirus survoje por doni sukcesan finon al la via; mi elprenus Leandran el la monaĥinejo (kie nedubeble ŝi estas enfermita kontraŭ sia volo) spite al la abatino kaj al la ceteraj personoj pretaj oponi al mi; poste mi metus ŝin en viajn manojn, ke vi disponu ŝin laŭplaĉe, sed observante la leĝojn de la kavalirismo, kiuj prohibas fari perforton al ajna pucelo. Sed mi esperas al Dio, nia Sinjoro, ke la povo de malica sorĉisto fine cedos al la potenco de alia pli bonintenca, kaj tiam vi ricevos mian favoron kaj mian helpon, ĉar mia profesio devigas min protekti la feblajn kaj la misfortunajn.

La kapristo rigardis lin, kaj tial, ke li vidis la hidalgon tiel aĉ-aspekta, surpriziĝis, kaj demandis al la barbiro, proksima al li:

– Sinjoro, kiu estas ĉi viro tiel stranga kaj tiamaniere parolanta?

– Kiu povus esti, se ne la fama don Quijote de La Mancha, riparanto de arbitroj, ĉampiono de la ofenditoj, protektanto de la puceloj, teruro de la gigantoj kaj triumfa batalanto?

– Tio similas – diris la kapristo – al la materialo de la libroj kavaliraj, kies herooj faris kion, laŭ via moŝto, faras ĉi viro: tamen, mi supozas, aŭ ke via moŝto ŝercas, aŭ ke la kameroj de la kapo de ĉi bonulo estas tute vakaj.

– Vi, grandega fripono! – kriis don Quijote – . Vi estas vaka kaj idiota! Mia cerbo multe pli plenas, ol plenis la putino filino de putino vin naskinta!

Kaj, tion dirante, li subite prenis panon proksiman kaj ĵetis ĝin tiel furioze al la vizaĝo de la kapristo, ke ĝi enbatis al li la nazon; sed la kapristo, kiu absolute ne toleris tiajn ludojn, vidis, ke oni senkompate mistraktas lin, kaj ne donante atenton al la tapiŝo, al la tablotuko aŭ al la kunmanĝantoj, saltis sur don Quijote, stringis al li la kolon per la du manoj, kaj sendube lin strangolus, se Sancho ne intervenus en la ĝusta momento: li kaptis la kapriston je la dorso kaj faligis lin sur la tapiŝon, kio rompis telerojn, detruis tasojn kaj renversis kaj dispuŝis ĉion tie antaŭe metitan. Don Quijote, vidante sin libera, ĵetis sin sur la kapriston, kiu, kun la vizaĝo plena de sango kaj kun la korpo pistita de la kalcitroj de Sancho, serĉis kvarpiede ian tranĉilon sur la tapiŝo por fari sangan venĝon; la pastro kaj la barbiro lin retenis, sed la barbiro tiel manovris, ke la kapristo povis meti la hidalgon sub sin, kaj tiom batis lin, ke de ties vizaĝo fontis tiel multe da sango, kiel de la lia. La kanoniko kaj la pastro eksplodis per ridegoj, la taĉmentanoj saltis de ĝojo kaj oni incitis la du luktantojn, kvazaŭ temus pri du hundoj, kiuj mordas sin reciproke; nur Sancho desperis, ĉar unu el la servistoj de la kanoniko lin retenis, kaj li ne povis helpi sian mastron.

Nu, la tuta grupo ege ĝuadis la spektaklon, escepte de la du batatoj sin reciproke draŝantaj, kaj tiam aŭdiĝis trumpeta sono tiel morna, ke ĉies vizaĝoj turniĝis al la loko, de kie la sono ŝajnis veni. Sed plej ekscitita montriĝis don Quijote; ankoraŭ sub la kapristo tute malgraŭ sia volo, kaj pli ol sufiĉe pistita, li diris:

– Frato demono (ĉar sendube demono vi estas, tial, ke via kuraĝo kaj forto kapablis submeti la miajn), mi petas vin, ke ni faru paŭzon en nia batalo, ne pli ol unuhoran, ĉar la trista sono trumpeta trafanta al ni la orelon ŝajnas voki min al nova aventuro.

La kapristo, jam laca doni kaj ricevi batojn, lasis lin libera; don Quijote stariĝis, same turnis la kapon al la loko, de kie la sono venis, kaj ĝuste tiam vidiĝis, ke multaj homoj en blankaj roboj, laŭ la kutimo de la flagelantoj, descendas sur deklivo de monteto. Okazis, ke tiujare la nuboj rifuzadis sian humidon al la tero, kaj ĉie en la distrikto oni procesiis, publike kunpreĝis kaj pentofaris, por ke Dio montru sian mizerikordon sendante pluvon; kaj ĉi-cele la homoj de proksima vilaĝo aliris nun procesie al ermitejo staranta en la valeto. Don Quijote rimarkis la strangajn robojn de la flagelantoj, kaj, forgesante ke li jam antaŭe vidis ofte similajn aferojn, li imagis, ke antaŭ li prezentiĝas ia aventuro, kaj ke li sola, kiel vaganta kavaliro, devas ĝin entrepreni. Ĉi iluzio konfirmiĝis en li, kiam li vidis, ke la flagelantoj portas statuon en funebraj vualoj, kaj li pensis, ke tio estas granda damo perforte kondukata de kovardaj kaj perversaj friponoj. Nu, kiam ĉi ideo fiksiĝis en lia menso, li kuris al Rocinante proksime paŝtiĝanta, prenis la bridon kaj la ŝildon, kiuj pendis de la sel-arko, rapide metis la mordaĵon al la ĉevalo, kaj, petante sian glavon al Sancho, saltis sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako kaj diris laŭte:

– Nun, kuraĝa kompanio, vi vidos, kiel gravas la ekzisto, en la mondo, de membroj de la ordeno de la vaganta kavalirismo. Nun vi komprenos, kiel estimindas la vagantaj kavaliroj, kiam vi vidos min liberigi ĉi bonan damon submetitan al kaptiteco.

Tion dirante, li premis la krurojn kontraŭ Rocinante, ĉar li ne portis spronojn, kaj en rapida troto – ĉar en ĉi vera historio, oni legas, ke en nenia okazo Rocinante galopis – li ĵetis sin kontraŭ la flagelantoj, malgraŭ ke la pastro, la kanoniko kaj la barbiro provis lin deteni; sed ili ne sukcesis, kaj ankaŭ ne Sancho, kiu laŭte kriis al li:

– Kien vi iras, sinjoro don Quijote? Kia demono sidanta en via brusto vin incitas ataki nian katolikan religion? Ve al mi!, atentu, ke tie iras procesio de flagelantoj, kaj ke la sinjorino sur la brankardo estas la tre benata figuro de la senmakula Virgino Maria. Zorgu, sinjoro, kion vi faras. Ĉi-foje vi vere perdis la kapon.

Sancho klopodis vane, ĉar lia mastro, absolute decidita impeti kontraŭ la figuroj en blanko kaj liberigi la funebre vestitan sinjorinon, aŭdis nenion, kaj, se li aŭdus, li ne irus returne, eĉ ordonate de la reĝo. Li atingis do la procesion, bridis la ĉevalon, kiu jam komencis deziri iom da ripozo, kaj diris kun raŭka kaj agitata voĉo:

– Vi, certe ne bonaj, ĉar vi kovras al vi la vizaĝon, atentu kaj aŭskultu kion mi volas diri.

La portantoj de la figuro haltis la unuaj: kaj unu el la kvar klerikoj, kiuj ĉantis la litaniojn, observante la strangan aspekton de don Quijote, la skeletecon de Rocinante kaj aliajn groteskajn detalojn ĉe nia kavaliro, respondis:

– Sinjoro frato, se vi volas ion diri, tuj ĝin diru, ĉar ĉi fratoj ĉi tie skurĝas al si la karnon ĝissange, kaj ne licas, ke ni haltu aŭskulti ion ajn, se ĝin oni ne povas diri per du vortoj.

– Mi ĝin diros per unu – respondis don Quijote – . Jen: tuj lasu libera ĉi belan sinjorinon, kies larmoj kaj afliktita mieno klare montras, ke vi portas ŝin kontraŭ ŝia volo, kaj ke vi faris al ŝi ian aĉan malicaĵon. Mi, veninta en la mondon por ripari tiajn ofendojn, ne permesos ke vi antaŭeniru eĉ unu solan paŝon, se vi ne donas al ŝi la liberon, kiun ŝi deziras kaj meritas.

Ĉe ĉi vortoj, liaj aŭskultantoj komprenis, ke don Quijote devas esti freneza, kaj komencis tre volonte ridi; ilia rido efikis sur la koleron de don Quijote, kiel fajro sur pulvon, ĉar la hidalgo, sen diri eĉ unu plian vorton, elingis la glavon kaj sin ĵetis kontraŭ la brankardon. Unu el ĝiaj portantoj lasis la ŝarĝon al siaj kompanoj kaj iris renkonte al don Quijote, svingante unu el la forkaj stangoj uzataj por subteni la brankardon dum la ripoz-haltoj; kaj kvankam don Quijote donis tiel fortegan hakon kontraŭ la stangon, ke ĝi rompiĝis en du partojn, la atakato, per la stumpo, kiun li retenis en la mano, ellasis tielan baton sur la ŝultron de la glava brako de nia hidalgo, ke la ŝildo ne povis ŝirmi lin kontraŭ la atako de la plebano, kaj la povra don Quijote falis teren en tre mava stato. Sancho Panza, kiu, anhelante, jam preskaŭ kur-atingis lin, vidis lin fali, kaj kriis al lia agresanto ne ellasi alian baton, ĉar lia mastro estas kompatinda ensorĉito, kiu neniam malicis al ajna persono en sia tuta vivo. Sed ne la krioj de Sancho detenis la kampulon, sed la fakto, ke don Quijote kuŝis kvazaŭ morta, sen moveti manon aŭ piedon; kredante do, ke li mortigis lin, li haste suprenfaldis sian robon ĝis la zono kaj komencis kuri sur la kampoj kun la rapido de cervo.

Ĉe tio la eskortantoj de la hidalgo alvenis al la loko, kie li kuŝis; sed la procesiuloj, vidante ilin alkuri, kaj inter ili la taĉmentanojn kun ties arbalestoj, antaŭtimis ian agreson, do haste grupiĝis ĉirkaŭ la figuro, dekapuĉis siajn vizaĝojn, kaj la flagelantoj kun la skurĝoj kaj la klerikoj kun la kandelingoj, pretis defendi sin, kaj eĉ ataki, se eble, la alkurantojn. Sed la sorto aranĝis ĉion pli bone ol oni pensus, ĉar okazis, ke Sancho ĵetis sin sur la korpon de sia mastro, kaj, kredante lin morta, elpuŝis super li la plej plororiĉan kaj ridindan lamentadon de la mondo; krome, unu kleriko de la procesio kaj la pastro rekonis unu la alian, kaj ĉi rekono kvietigis la reciprokan timon de ambaŭ partioj; per kelkaj vortoj, la pastro informis al sia konato pri don Quijote, kaj poste ili iris vidi kun la tuta bando de flagelantoj, ĉu la povra kavaliro mortis. Tiam ili aŭdis, ke Sancho Panza diras kun larmoplenaj okuloj:

– Ho, floro de la kavalirismo, unu sola bato de stango metis finon al via bone uzata vivo! Ho, honoro de via raso, honoro kaj gloro de La Mancha, kaj eĉ de la tuta mondo, kiu kaŭze de via foresto pleniĝos nun per misfarantoj, konvinkitaj ke iliaj krimoj restos senpunaj. Ho vi, plej donacema ol ĉiuj Aleksandroj, ĉar, kvankam mi servis vin nur ok monatojn, vi donis al mi la plej bonan el la insuloj ĉirkaŭataj kaj ringataj de la maro![199]

Ho vi, humila al la orgojlaj, kaj orgojla al la humilaj[200], atakanto de danĝeroj, suferanto de ofendoj, enamiĝinto sen kaŭzo, imitanto de la bonaj, skurĝo de la malicaj, spitanto de la perversaj, kaj fine vaganta kavaliro, t.e. la pleja bono imagebla!

Ĉe la krioj kaj ĝemoj de Sancho, don Quijote rekonsciiĝis, kaj liaj unuaj vortoj estis:

– Tiu, kiu vivas for de vi, dolĉega Dulcinea, devas elteni eĉ pli grandajn misfortunojn ol la nunajn. Helpu min, amiko Sancho, reveni en la ĉaron ensorĉitan, ĉar mi ne trovas min en tia stato, ke mi povus sidi sur Rocinante, tial, ke mi havas ĉi ŝultron dispistita.

– Tre volonte, kara sinjoro – respondis Sancho – , kaj ni revenu al nia vilaĝo kune kun ĉi sinjoroj, kies deziro estas fari bonon al vi, kaj tie ni planos alian eliron, kiu donos al ni novan famon kaj profiton.

– Tre bona ideo, Sancho – diris don Quijote – . Estus prudente atendi, ĝis pasos la misinfluo de la steloj nun reganta.

La kanoniko, la pastro kaj la barbiro diris al li, ke ili multe aprobas lian decidon, kaj, amuziĝinte per la naivaĵoj de Sancho, metis la hidalgon en la ĉaron, en la sama situacio kiel antaŭe. La procesio reordiĝis kaj sekvis sian vojon. La kapristo diris adiaŭ al la kompanio. La taĉmentanoj ne volis iri plu antaŭen, kaj la pastro pagis al ili la monon promesitan. La kanoniko petis la pastron informi lin en la futuro pri don Quijote, ĉu li resaniĝos de sia frenezo aŭ daŭros en la sama stato; tion dirinte, ankaŭ li adiaŭis por daŭrigi sian vojaĝon. Fine ĉiuj disiris en diversaj direktoj, kaj restis nur la pastro kaj la barbiro, don Quijote kaj Sancho, kaj la brava Rocinante, kiu kondutis tra ĉi aventuroj same pacience kiel ĝia mastro. La ĉaristo aljungis la bovojn, instalis la hidalgon sur faskon da fojno, kun sia kutima flegmo plu iris sur la vojo indikata de la pastro, kaj, ses tagojn poste, ili alvenis al la vilaĝo de don Quijote. La eniro okazis je la tagmezo, ĝuste en dimanĉo, kiam ĉiuj vilaĝanoj troviĝis en la placo, tra kies mezo pasis la ĉaro de la hidalgo. La homoj proksimiĝis vidi kion la ĉaro transportas, kaj miris, kiam ili rekonis sian samvilaĝanon. Unu knabo kuris sciigi al liaj mastrumantino kaj nevino, ke ilia onklo kaj mastro revenis skeleteca, flava kaj kuŝanta en ĉaro tirata de bovoj. La du bonaj virinoj koropreme kriis, vangofrapis sin mem, ĵetis malbenojn kontraŭ liaj damnindaj libroj kavaliraj, kaj ĉion ĉi ili rekomencis, kiam ili vidis la hidalgon trapasi la pordon.

Ĉe la novaĵo de la alveno de don Quijote, alkuris la edzino de Sancho Panza, ĉar ŝi jam sciis, ke li foriris kun la hidalgo por servi lin kiel ŝildisto, kaj tuj kiam ŝi vidis lin, ŝi demandis unue, ĉu la azeno fartas bone. Sancho respondis, ke pli bone ol ĝia mastro.

– Dio estu laŭdata pro sia boneco – ŝi diris – . Sed rakontu, amiko, kion vi gajnis per viaj ŝildistaj faroj? Kian jupon vi alportas al mi? Kiajn ŝuojn al viaj infanoj?

– Mi alportas nenion tian, edzino, sed ion de pli granda gravo kaj valoro – respondis Sancho.

– Tre plaĉas al mi via novaĵo – diris la virino – . Montru al mi tion de pli granda gravo kaj valoro, amiko mia. Mi volas ĝin vidi, ke mia koro ĝoju, post ol mi tiel ege tristis dum la centoj da jaroj de via foresto.

– Hejme mi ĝin montros, edzino – respondis Sancho – . Nune, estu kontenta, ĉar se Dio volos, ke ni denove vojaĝu serĉe al aventuroj, baldaŭ vi vidos min grafo aŭ gubernatoro de insulo, ne de ia vulgara insulo, sed de unu el la plej bonaj troveblaj.

– La ĉielo tion disponu, edzo, ĉar ni tre bezonas ion tian. Sed diru, kion signifas la afero pri la insuloj? Mi ne bone komprenas.

– Ne ekzistas la mielo por buŝo de azeno – respondis Sancho – . Vi komprenos siatempe, edzino, kaj eĉ surpriziĝos, kiam vi aŭdos, ke viaj servutuloj nomas vin «via sinjorina moŝto».

– Kion vi diras, Sancho, pri moŝtoj, insuloj kaj servutuloj? – demandis Juana Panza (ŝi havis tian nomon, ne kaŭze de parenceco, sed tial, ke en La Mancha, la virinoj alprenas, laŭ la moro, la familian nomon de siaj edzoj).

– Ne faru al vi tro da zorgoj por scii ĉion rapide. Sufiĉu al vi, ke mi diras la veron, do fermu la buŝon. Mi diru nur supraĵe, ke nenio en la mondo pli agrablas al honesta homo ol servi kiel ŝildisto al vaganta kavaliro en ties aventuroj. Verdire, la pliparto el ili ne havas finon tiel bonan, kiel oni dezirus, ĉar el cent, naŭdek naŭ kutime donas rezulton aĉan kaj malican. Mi scias tion proprasperte, ĉar el kelkaj aventuroj mi eltiris min bernita, kaj el aliaj kun la korpo disbatita; malgraŭe, agrablas atendi la aventurojn transirante montojn, esplorante arbarojn, grimpante rokojn, vizitante kastelojn, loĝante laŭplaĉe ĉe gastejoj, kaj pagante nenie eĉ unu groŝon.

Ĉi konversacio okazis inter Sancho Panza kaj lia edzino Juana Panza, dum la mastrumantino kaj la nevino de don Quijote, akceptis, nudigis kaj kuŝigis lin en lian liton, de kie li rigardis ilin suspekteme kaj sen bone kompreni en kia loko li troviĝas.

La pastro rekomendis al la nevino serioze prizorgi sian onklon kaj bone gardi lin, ke li ne fuĝu denove, kaj ĉi-rilate li rakontis pri tio, kiom da klopodoj necesis por konduki lin returne al la hejmo. La virinoj denove kriis, malbenis la kavalirajn librojn kaj petis la ĉielon ĵeti en la inferan abismon la aŭtorojn de tiom da mensogoj kaj absurdoj. Fine ili pensis kun angoro kaj timo, ke tuj kiam ilia mastro kaj onklo fartus iom pli bone, ili trovus sin denove solaj: kaj okazis tiel, kiel ili pensis.

Kvankam la aŭtoro de ĉi historio diligente kaj fervore klopodis retrovi la rakonton de la prodaĵoj faritaj de don Quijote en ties tria eliro, li ne sukcesis trafi, almenaŭ en aŭtentaj dokumentoj, ajnan informon pri ili; la famo nur konservis, inter la tradicioj de La Mancha, ke don Quijote, forlasinte sian domon por la tria fojo, iris al Zaragoza, kie li partoprenis en kelkaj famaj turniroj kaj en aventuroj indaj je lia kuraĝo kaj genio. Sed pri lia morto, la aŭtoro nek povus, nek sukcesus akiri ian informon, se la sorto ne metus antaŭ li oldan kuraciston, kiu posedis plumban skatolon; laŭ lia diro, oni ĝin trovis inter la ruinaj fundamentoj de antikva ermitejo tiam rekonstruata; la skatolo entenis kelke da pergamenoj, kies tekstoj, en gotikaj literoj sed en versoj kastiliaj, rakontis multe de la heroaĵoj de don Quijote kaj donis informojn pri la belo de Dulcinea de El Toboso, pri la figuro de Rocinante, pri la lojalo de Sancho Panza kaj pri la tombo de don Quijote mem kun diversaj epitafoj kaj laŭdoj rilate al lia vivo kaj kutimoj. El ĉi tombaj skribaĵoj, la legeblaj kaj deĉifreblaj aperas ĉi tie sube, dank’ al la fidinda aŭtoro de ĉi nova kaj senegala historio. La dirita aŭtoro petas de siaj legantoj nenian rekompencon por la grandega laboro, kiun kostis al li esplori kaj traserĉi en ĉiuj arĥivoj de La Mancha; li deziras nur, ke oni donu al lia rakonto la saman krediton, kiun la inteligentaj personoj donas al la kavaliraj libroj nuntempe tiel furoraj; per tio la aŭtoro sentus sin kontenta kaj bone pagita, kaj stimulita serĉi kaj konigi aliajn aventurojn, se ne tiel aŭtentajn kiel ĉi rakonto, almenaŭ tiel inĝeniajn kaj distrajn.

La unuaj vortoj skribitaj sur la pergameno de la plumba skatolo tekstis jene:

La akademianoj de Argamasilla, vilaĝo de La Mancha[201], pri la vivo kaj morto de la kuraĝa don Quijote, hoc scripserunt[202]:

La kongolano, membro de la Akademio de Argamasilla, al la tombo de don Quijote

Epitafo

La sencerbul’ doninta al La Mancha
pli da trofeoj, ol Jazon’ al Kreto;
la ventokoko manka je diskreto,
girinta al tempesto fulmo-lanĉa;
La brako de fortego ĉiotranĉa
venkinta de Katai ĝis Gaeto;[203]
la prodo, kiun laŭdis ĝis kompleto
la Muzo verse sur la bronz’ senŝanĝa;
La pinto alta super Amadisoj,
kaj la giganto apud Galaoroj
en ĉia faro ama kaj milita;
la submetinto de l’ Belianisoj,
kompan’ de Rocinante tra la horoj,
ĉi tie kuŝas en la tombo frida.

La regalato, membro de la Akademio de Argamasilla, in Laudem Dulcineae de El Toboso

Soneto

Ĉi damon, jen, kun brusto pompa-mama,
vizaĝo pufa kaj bravaĉa pozo,
reĝinon Dulcinea del Toboso[204]
adoras vere don Quijote fama.

Pro ŝi li vagis kun sopiro ama
tra granda Sierra Negra sen ripozo;
tra kampoj de Montiel daŭris la krozo
ĝis Aranjuez, en iro pland-inflama,
kvankam pri tio kulpis Rocinante.

Ĉi damo de La Mancha, ĉi venkinto,
tre junaj trafis sorton senkompatan:
ŝi ĉesis esti bela jam mortante,
kaj li, eĉ se elstare sur glor-pinto,
suferis ankaŭ amon trompan, batan.

La kapriculo, tre saĝa membro de la Akademio de Argamasilla, laŭde de Rocinante, ĉevalo de don Quijote de La Mancha

Soneto

De la superba trono diamanta,
kie de Marsaj plandoj sango glitas,
sian standardon la manĉano agitas
freneze, brave kaj kun man’ konstanta.

Jam kuŝas armilaro stel-brilanta,
per kiu li detruas, rompas, splitas,
kaj tiaj prodo, faroj ja meritas
alian stilon de la bardo kanta.

Kaj se Gaŭlio Amadison laŭdas,
per kies bravaj idoj Grekolando
milfoje venkis, famon gajnis plene,
Belona kronas nun, ĉiuj aplaŭdas
la gloran don Quijote, kies grando
eternas en La Mancha suverene.

Forgeso ne forkaŝos lin kurtene:
eĉ Rocinante per kuraĝa ardo
superas al Briloro kaj Bajardo[205].

La ŝerculo, membro de la Akademio de Argamasilla, al Sancho Panza

Soneto

Jen Sancho Panza kuŝas, korpe eta
sed granda laŭkuraĝe, sub la tero:
ŝildisto, kies simplo kaj sincero
neniam estis ie tiom neta.

Por iĝi grafo, Sancho staris preta,
sed lin detenis alta bariero,
el naŭza kaj intriga atmosfero
eĉ nune al azeno mem obĵeta.

Rajdadis ĝin (pli bone manku l’ nomo)[206]
la ŝildoporta Sancho post la lacan
hidalgon sur osteca Rocinante.

Ho, vanas la espero de la homo!

Promesas ĝi al ni kvieton pacan,
sed iĝas ombro, fumo, trapasante.

La koboldo, membro de la Akademio de Argamasilla, al don Quijote

Epitafo

Kuŝas, jen, ĉi kavaliro
post misvagoj kaj batadoj;
lin surportis tra la padoj
Rocinante dum la iro.

Sancho Panza, la stultulo
kuŝas apud li, kviete,
fidelinta servoprete:
de ŝildistoj, la spegulo.

Tiktako, membro de la Akademio de Argamasilla, ĉe la tombo de Dulcinea de El Toboso

Epitafo

Jen ripozas Dulcinea;
kvankam ŝi gras-karne dikis,
ŝin la morto hida pikis,
ŝanĝis al pulvoro vea.

Ŝi en la vilaĝo famis;
de pur-rasa origino,
ŝi ja ŝajnis moŝtulino,
don Quijote ŝin tre amis.

Nur ĉi versojn oni povis deĉifri; la aliaj, kun literoj ronĝitaj de la tineoj, estis transdonitaj al akademiano, ke li ilin dedukte rekonstruu. Oni scias, ke li sukcesis je la kosto de multaj noktoj de studado kaj laboro, kaj ke li intencas ilin publikigi, kio igas nin espere atendi la trian eliron de don Quijote.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.