La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 44

Pri kiel oni sendis la ŝildiston Sancho Panza al ties gubernatora posteno, kaj pri la stranga aventuro okazinta al don Quijote en la kastelo

Oni legas en la originalo de ĉi historio, ke la tradukinto de la nuna ĉapitro ne faris fidelan transdonon de la vortoj de Cide Hamete, ĉar efektive la maŭro skribis riproĉon kontraŭ si mem, dirante, ke li verkis ĉi rakonton seka kaj monotona, tial, ke li sentis sin kvazaŭ devigita paroli nur pri don Quijote kaj Sancho kaj ne kuraĝis deflankiĝi de la temo per digresioj epizodoj pli interesaj kaj distraj. Li aldonis, ke teni la menson, la manon kaj la plumon ĉiam fiksitaj al la sama objekto egalas al neelportebla laboro tute ne fruktodona por la aŭtoro. Li diris ankaŭ ke, por eviti ĉi malavantaĝon, en la unua parto li helpis sin per la enmeto de kelkaj noveloj, kiel La stulta scivolo kaj La kapitano en kaptiteco, iasence senrilataj al la ĉefa historio, kvankam la ceteraj rakontoj havas konekson kun la aventuroj vere travivitaj de don Quijote, kaj sekve ne eblis ilia elimino. Li pensis ankaŭ, ke multaj legantoj, absorbitaj de la prodaĵoj de don Quijote ture ignorus la novelojn insertitajn en la historio, aŭ legus ilin sen atento kaj pacienco, ne rimarkante, ke ili havas konsiderindan valoron artan kaj stilan, kio evidentiĝus, se oni eldonus ilin aparte, sen ia ligiteco kun la frenezo de don Quijote kaj la stultaĵoj de Sancho. Tial, en ĉi dua parto, li ne volis inkluzivigi ajnan novelon rilatan, aŭ ne rilatan, al la ĉefa historio, kaj limigis sin enmeti kelke da epizodoj iom memstaraj sed fontintaj el la fundo mem de la veraj eventoj priskribitaj en ĉi historio. Kaj eĉ tiaj epizodoj aperas tre sporade kaj ne pli longaj ol la plej sobra rakontado postulas. Li fine diras, ke, kvankam li tenas sin strikte al la nura historio, li posedas lerton, talenton kaj imagon sufiĉajn por verki pri io ajn en la mondo, kaj suplikas, ke oni ne disdegnu lian laboron, kaj ke oni laŭdu lin, ne pro tio, kion li skribas, sed pro tio, kion li ne skribis.

La aŭtoro poste daŭrigas la rakontadon de la historio, dirante, ke don Quijote parole donis siajn konsilojn al Sancho en la mateno, kaj ke, en la sama tago, post la manĝohoro, li enmanigis al li la konsilojn en skriba formo, por ke la ŝildisto disponu laŭokaze, ke alia persono legu ilin al li. Sed apenaŭ Sancho ricevis la paperon, li perdis ĝin, kaj ĝi trafis en la manojn de la gedukoj, kiuj denove miris je la frenezo kaj la saĝo de don Quijote. Nu, daŭrigante sian ŝercon, en la sama vespero ili sendis Sanchon kun granda eskorto al la vilaĝo, kiu, koncerne lin, rolus kiel insulo. Okazis, ke la persono ŝarĝita konduki ĉi aferon estis la inteligenta kaj sprita majordomo de la duko – sen inteligento ne eblas sprito – antaŭe ludinta tre lerte la rolon de la grafino Trifaldi, kiel jam scias la leganto. Dank’ al sia talento kaj al la instrukcioj de la gedukoj pri tio, kiel li traktu Sanchon, li ege sukcesis plenumi sian taskon.

Okazis tamen, ke, tuj kiam Sancho vidis la majordomon, li imagis vidi la veran mienon de Trifaldi, do li sin turnis al sia mastro kaj diris:

– Sinjoro, la diablo prenu min tuj, se via moŝto ne opinias, ke la vizaĝo de ĉi majordomo de la duko estas la sama vizaĝo de Dolorida.

Don Quijote atente rigardis la majordomon kaj diris al Sancho:

– Ne ekzistas motivo por ke la diablo vin prenu, Sancho. Evidentas, ke la vizaĝo de Dolorida tute similas la vizaĝon de la majordomo. Tamen ĉi lasta ne estas Dolorida, ĉar alie temus pri granda absurdo, kaj ni ne troviĝas nun en la ĝusta momento fari esplorojn, kiuj kondukus nin en veran labirinton. Kredu min, amiko Sancho: ni tre bezonas elkore preĝi al Nia Sinjoro, ke Li liberigu nin de mavaj sorĉistoj kaj magiistoj.

– Ne temas pri ŝerco, sinjoro – respondis Sancho – . Antaŭe mi aŭdis lin paroli, kaj ŝajnis, kvazaŭ la voĉo de Trifaldi sonus en miaj oreloj. Bone, mi ne plu mencios la aferon, sed de nun mi ne ĉesos teni la okulojn apertaj kun la celo trovi ian novan signon, kiu povus, aŭ konfirmi, aŭ detrui mian suspekton.

– Tion vi devas fari, Sancho – diris don Quijote – . Kaj ne forgesu informi min pri viaj eventualaj eltrovoj ĉi-rilate, kaj pri ĉio okazonta al vi dum via gubernatoreco.

Fine Sancho komencis sian vojaĝon akompanate de multaj homoj, vestita kiel letrulo, kun larĝa mantelo el flava kamloto muara kaj kun ĉapo el la sama ŝtofo; li rajdis sur mulo kun kurtaj piedingo-rimenoj, kaj tuj poste, laŭ instrukcioj de la duko, iris lia azeno garnita per tute nova harniso kaj silkaj ornamoj. Sancho turnis la kapon de tempo al tempo por rigardi sian azenon, en kies akompano li iris tiel kontenta, ke li ne interŝanĝus sin kun la imperiestro de Germanujo. Adiaŭante la gedukojn, li kisis iliajn manojn kaj petis la benon de sia mastro, kion don Quijote donis kun larmoj kaj Sancho ricevis plorsingulte.

Lasu la bonan Sancho iri pace en la akompano de Dio, afabla leganto, kaj atendu du buŝelojn da rido, kiam vi scios, kiel kondutis en sia posteno. Dume, turnu vian atenton al tio okazinta al lia mastro en la sama nokto. Se vi ne ridos, almenaŭ viaj lipoj streĉiĝos en simian grimaceton, ĉar la farojn de don Quijote oni devas honori per rido aŭ per admiro.

Nu, la historio diras, ke apenaŭ Sancho ekiris, don Quijote sentis sian solecon kaj volonte revokus la enoficigon de sia ŝildisto kaj revenigus lin al sia flanko, se tio eblus. La dukino rimarkis lian melankolion, demandis al li, kial li tristas, kaj aldonis, ke, se tion kaŭzas la foresto de Sancho, ŝi tenas en sia domo nombron da ŝildistoj, duenjoj kaj damoj pretaj servi lin tute laŭ lia volo.

– Efektive, sinjorino – respondis don Quijote – , mi sentas la mankon de Sancho, sed tio ne estas la ĉefa kaŭzo de mia deprimiteco. Rilate al la multaj de proponoj de via moŝto, mi povas akcepti nur la bonvolon, kiu diktas ilin, kaj mi suplikas vin, ke vi permesu, ke nur mi prizorgu mian personon.

– Vere, sinjoro don Quijote – diris la dukino – , ne okazos tiel, ĉar kvar el miaj ĉambristinoj, belaj kiel floroj, servos vin.

– Ili ŝajnus al mi, ne floroj, sed dornoj enpuŝitaj en mian koron – respondis la hidalgo – . Al ili estus pli facile flugi en la aero ol eniri en mian ĉambron! Se Via Grandeco volas plu verŝi sur min ne merititajn favorojn, permesu, ke mi zorgu pri mi mem en la interno de mia ĉambro; mi devas starigi muron inter mia deziro kaj mia virto kaj ne volas, ke ĉi kutimo rompiĝu kaŭze de via regalemo al mia persono. Vere, mi preferas dormi vestita, ol permesi, ke oni min nudigu.

– Sufiĉe jam, sinjoro don Quijote, eĉ ne uno vorton plian – diris la dukino – . Mi ordonos, ke eĉ ne unu muŝo eniru en vian ĉambron, des malpli unu servistino. Mi ne kapablus permesi, ke la ĉasto de don Quijote suferu, ĉar, ŝajnas al mi, inter viaj multaj virtoj plej brile staras la pudoro. Vestu kaj nudigu vin sola kaj laŭ via plaĉo, kiel kaj kiam vi volos. Oni tute ne ĝenos vin. En via ĉambro vi trovos la vazon, kiu, se vi dormas malantaŭ ŝlositaj pordoj, necesas por ke la premo de natura bezono ne devigu vin aperti ilin. La granda Dulcinea de El Toboso vivu tra mil epokoj, kaj ŝia nomo famiĝu ĉirkaŭ la tuta tero, tial, ke ŝi havas la meriton esti amata de tiel kuraĝa kaj virta kavaliro; kaj la bonvola ĉielo inspiru la Sancho Panza, nia gubernatoro, la deziron, ke li finu baldaŭ sian sinvipadon, por ke la mondo ĝuu denove la belecon de tiel granda sinjorino!

– La esprimoj de Via Alteco respegulas vian karakteron – respondis don Quijote – , ĉar el la buŝo de virtaj damoj povas eliri nenia mava vorto. Pro viaj laŭdoj, Dulcinea ricevos en ĉi mondo pli da gloro kaj feliĉo, ol se ŝin laŭdus unuvoĉe la plej elokventaj homoj de la tero.

– Bone, sinjoro don Quijote – diris la dukino – . Nun estas la horo manĝi, kaj la duko certe atendas nin. Via moŝto venu, ni manĝu, kaj vi iru frue dormi, ĉar la longo de via hieraŭa vojaĝo al Candaya certe igis vin laca.

– Tute ne, sinjorino – respondis don Quijote – . Mi povus ĵuri al vi moŝto, ke neniam antaŭe mi rajdis ĉevalon pli senskuan kaj glit-kuran ol Clavileño, kaj ne komprenas, kial Malambruno senigis sin je tiel leĝera kaj milda rajdobesto kaj bruligis ĝin sen ia motivo.

– Eble li kondutis tiel – diris la dukino – ĉar, sentante penton pro siaj misfaroj kontraŭ Trifaldi kaj kompanio, kaj kontraŭ aliaj personoj, kaj pro la krimoj, kiujn li certe plenumis kiel sorĉisto kaj magiisto, li decidis detrui la instrumentojn de sia arto, kaj tial, ke Clavileño estis la ĉefa el ili kaj kaŭzis al li pli da zorgoj en liaj vagadoj de lando al lando, li bruligis ĝin… Sed la cindroj de ĉi besto kaj la surlanca pergameno eternigos la kuraĝon de la granda don Quijote de La Mancha.

La kavaliro refoje dankis la dukinon kaj, post la manĝo, retiris sin sola en sian ĉambron, kaj ne konsentis, ke ajna persono eniru kun li por lin servi: ĝis tia ekstremo li timis alfronti tenton kapablan movi aŭ devigi lin forgesi la ĉaston, kiun li gardis al sia sinjorino Dulcinea, kaj ĉi-rilate li ĉiam klopodis imiti la virtan konduton de Amadís, floro kaj spegulo de la vagantaj kavaliroj. Li fermis la pordon post si, nudigis sin ĉe la lumo de du vaksaj kandeloj, kaj dum li demetis siajn ŝuojn (ho misfortuno ne inda je tia kavaliro!) ŝiriĝis, ne suspiroj el lia brusto, kio diskreditus lian perfektan edukitecon, sed dudek du maŝoj de uno ŝtrumpo, kiu prenis la aspekton de ĵaluzio. La bona kavaliro tre afliktiĝis kaj volonte donus eĉ unu-uncan arĝentan moneron por disponi tie iometon da verda silko, ĉar la ŝtrumpoj estis verdaj.

Ĉi tie Benengeli skribas la jenan eksklamacion:

«Ho mizero! Mizero! Mi ne komprenas, kia motivo movis la grandan poeton de Córdoba[353] nomi vin “sankta, sed disdegnata donaco”! Kvankam maŭro, mi bone scias, pro miaj rilatoj kun la kristanoj, ke la sankteco baziĝas sur karitato, humilo, fido, obeo kaj malriĉo. Sed mi diras, ke se iu kontentas, vivante malriĉe, li sendube posedas iom de la naturo dia, ĉar lia malriĉo apartenas al la speco aludita de unu el la plej grandaj sanktuloj: “Havu ĉion, kvazaŭ nenion vi posedus”[354], kaj tio nomiĝas malriĉo de spirito. Sed vi, la dua speco de malriĉo (kaj pri vi mi parolas), kial vi furiozas kontraŭ la hidalgoj kaj la homoj de moŝta nasko, pli ol kontraŭ aliaj personoj? Kial vi puŝas ilin ciri siajn ŝuojn, kaj porti sur la vesto butonojn de diversaj tipoj: kelkajn el silko, kelkajn el krinoj, kelkajn el vitro? Kial iliaj kolumoj devas vidiĝi ĉiam ĉifitaj kiel folio de skarolo, kaj ne apertaj kaj glataj?». (Ĉi vortoj de la maŭro montras, ke jam de tre longe uziĝas la kolumoj amelitaj). Poste li daŭrigis:

«Ho vi, kompatinda homo de moŝta nasko, kiu nutras vian honoron per mizerega manĝo malantaŭ fermitaj pordoj, kaj poste eliras sur la straton kun hipokrita dentopikilo inter la lipoj, kvankam vi manĝis nenion, kio povus pravigi ĝian uzon! Ho vi, kompatinda homo, kies honoro teruriĝas, kiam vi pensas, ke de la distanco de unu mejlo rimarkeblas la flikaĵo de via ŝuo, la ŝvitomakuloj de via ĉapelo, la disfadeniĝo de via mantelo kaj la malsato de via stomako!».

Ĉi pensoj revenis en la menson de don Quijote, kiam li observis la ŝiriĝon de la maŝoj. Sed li konsoliĝis, vidante, ke Sancho lasis al li paron da longaj botoj, kaj li decidis, ke li surmetos ilin en la sekvanta tago. Fine la hidalgo kuŝiĝis pensema kaj trista kaŭze de la foresto de Sancho kaj de la neriparebla difektiĝo de sia ŝtrumpo, kies maŝojn li volonte flikus eĉ per fadeno de alia koloro, kvankam tio estas unu el la plej grandaj signoj de manko en la mizera vivo de hidalgo. Li estingis la flamon de la kandeloj, sed ne povis ekdormi, ĉar estis varme. Li ellitiĝis, iom apertis la fenestron de krado rigardanta al bela ĝardeno, kaj aŭdis, ke homoj paŝas kaj parolas tie. Li ekaŭskultis atente, kaj la voĉoj en la ĝardeno tiel leviĝis, ke ili atingis klare lian orelon:

– Nu, Emerenciana – diris unu el la voĉoj – , ne urĝu min kanti, ĉar vi scias, ke, de kiam ĉi kavaliro eniris ĉi kastelon, kaj miaj okuloj lin rigardis, mi scias, ne kanti sed plori. Krome, nia sinjorino havas leĝeran dormon, kaj mi ne volus, eĉ kontraŭ la tuta oro de la mondo, ke ŝi trovu nin ĉi tie. Kaj, eĉ se ŝi ne vekiĝus, miaj kantoj vanus, se ĉi nova Eneo, veninta en ĉi landon por disdegni min, plu dormus sen vekiĝi.

– Ne faru al vi zorgon pri tio, kara Altisidora – respondis alia voĉo – . La dukino dormas, same kiel la ceteraj personoj de ĉi domo, kun la ebla escepto de ĉi mastro de via koro kaj perturbanto de via animo, ĉar mi ĵus aŭdis lin aperti la fenestron de sia ĉambro. Kantu do, povra amikino, softe kaj milde je la sonoj de via harpo, kaj se la dukino aŭdus nin, ni ekskuzus nin, dirante, ke la vetero tro varmas.

– Tio ne estas la afero, Emerenciana – diris Altisidora – . Okazas, ke mi ne volus, ke mia kanto rivelu la staton de mia koro, ĉar la homoj nesciaj pri la nerezistebla forto de la amo konsiderus min frivola kaj kapricema pucelo. Tamen, okazu io ajn: preferindas honto sur la vizaĝo ol vundo en la koro.

Ĉe tio oni aŭdis mildegan ekludon de harpo, kaj don Quijote, ĝin aŭskultante, rigidiĝis de miro. Ĉi-momente venis al li en la memoron nekalkulebla nombro da similaj aventuroj bazitaj sur fenestroj, kradoj, ĝardenoj, muzikoj, galantaĵoj kaj am-svenoj, kiel priskribite en liaj absurdaj libroj kavaliraj. Poste li imagis, ke unu el la damoj de la dukino enamiĝis al li, kaj ke ŝia pudoro devigas ŝin teni sekreta sian pasion. Li tremis ĉe la penso, ke li povas cedi al ŝia amo, sed promesis al si ne lasi sin venki. Rekomendante sin elkore al sia sinjorino Dulcinea de El Toboso, li decidis aŭskulti la muzikon; kaj por montri, ke li troviĝas tie, li intence ternis, ĉe la granda kontento de la puceloj, ĉar ili plej deziris, ke don Quijote ilin aŭskultu. Tiel do, Altisidora prove pinĉis la kordojn, agordis la harpon kaj komencis kanti ĉi romancon:

Ho vi, kiu kuŝas dorme
inter litotukoj blankaj
kaj de nokto ĝis mateno
ronkas sur la mol’ matraca!

Plej kuraĝa kavaliro
naskiĝinta en La Mancha,
plej honesta kaj valora
ol la fajna or’ araba:

Aŭdu ĉi pucelon tristan,
belan, sed ankaŭ senŝancan,
ĉar en via okulfajro
mia koro ture ardas.

Misfortunojn vi renkontas
dum vi aventure vagas,
kaj, vundinte, vi rifuzas
la rimedon kuracantan.

Diru jam, junul’ impeta
– de l’ ĉiel’ estu benata! – ,
ĉu vi kreskis en Libio
aŭ en la montar’ de Jaca.

Ĉu vin vartis la serpentoj
meze de ravinoj aspraj?

Ĉu vin nutris la hororo
de dezertoj vaste vastaj?

Bone povas Dulcinea
– plumpa junulino sana –
vanti, ke ŝi plene venkis
tigron el la plej sovaĝaj.

Tial ŝi akiros famon de
Henares ĝis Jarama,
kaj de Taj’ ĝis Manzanares,
de Pisuerga ĝis Arlanza.

Mi kun ŝi min interŝanĝus,
kaj, por montri min tre danka,
mi donacus a ŝi jupon
kun or-franĝoj vere ĉarmaj.

Kuŝu mi en viaj brakoj
kaj, se ne, en lito flanka,
ke mi gratu vian kapon,
por ke iĝu ĝi senskvama.

Mi tro petas kaj ne indas
je favoro tiel granda.

Eĉ piedojn viajn froti
al mi ŝajnas revo rava.

Mi regalus vin per kufoj,
per arĝentaj ŝuoj fajnaj,
per kulotoj el damasko
kaj per mantelet’ holanda.

Mi regalus vin per perloj,
ĉiu kun grandeco gajla:
ĉiu estus ja la unika,
sed l’ aliaj ĝin egalas.

El Tarpeja Roko via,
vi, Nerono de La Mancha,
ne rigardu kun disdegno,
ke, pro vi, mi arda flamas.

Estas mi pucel’ tenera
kaj ne pli ol dekkvin-jara:
nur dek kvar kaj tri monatojn
– ĵuras mi je Di’ – mi havas.

Mi tre lindas kaj gracias,
bele paŝas kaj ne lamas.

Miaj haroj lilieskaj
longe ĝis la ter’ kaskadas.

Kvankam larĝas mia buŝo
kaj la nazo iom platas,
mian belon alten levas,
la dentar’ topaze flava.

Se vi aŭdas mian voĉon,
vi ĝin taksos plej agrabla,
kaj mi havas la staturon
ĝuste super kresko nana.

Tiuj ĉarmoj, kaj aliaj,
al viaj piedoj falas.

Estas mi Altisidora,
ĉambristino ĉi-palaca.

Ĉi tie finiĝis la romanco de la amofrapita Altisidora, kaj komencis miri la sopirata don Quijote. Suspirante li murmuris al si:

– Kiel senfortuna vaganto mi estas! Kial la puceloj senescepte enamiĝas al mi ĉe la unua rigardo? Ho, trista fato de la senegala Dulcinea! Kial oni ne lasas ŝin trankvila, ke ŝi ĝuu la nekompreneblan firmecon mian? Kion vi volas de ŝi, reĝinoj? Kial vi ŝin persekutas, imperiestrinoj? Kial vi furiozas kontraŭ ŝi, puceloj inter dek kvar kaj dek kvin jaroj? Lasu, lasu, ke ŝi, kompatinda, ĝuu kaj paradu la sorton, kiun la amo donis al ŝi, cedante al ŝi, mian koron kaj submetante al ŝi mian animon! Sciu, bando de enamiĝintaj virinoj, ke mi molas kiel pasto nur por Dulcinea, kaj duras kiel diamanto por la ceteraj. Por ŝi mi estas mielo, por la aliaj galo. Por mi, nur Dulcinea estas bela, diskreta, honesta, gracia kaj moŝta, kaj la ceteraj turpaj, stultaj, frivolaj kaj bas-familiaj. Por ke mi apartenu al ŝi, ne al alia, la naturo metis min en la mondon. Altisidora kantu aŭ ploru; desperu la damo, pro kies kulpo oni muelis min en la kastelo de la ensorĉita maŭro: malgraŭ ĉio, mi devas aparteni al Dulcinea iel aŭ alie, kaj konservi min pura kaj ĉasta, spite al ĉiaj ensorĉaj povoj de la tero.

Tion dirinte, li ĵet-fermis la fenestron kaj, kun ĉagreno kaj aflikto, kvazaŭ sub la pezo de granda misfortuno, kuŝiĝis en sia lito, kaj tie ni lasos lin en la nuna momento, tial, ke nin vokas la eminenta Sancho, kiu volas fari sian debuton kiel gubernatoro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.