La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 60

Pri la aventuro de don Quijote sur la vojo al Barcelona

La freŝo de la mateno aŭguris, ke same freŝa estus la tago, kiam don Quijote elrajdis el la gastejo, informinte sin unue pri la vojo plej rekta por iri al Barcelona sen pasi tra Zaragoza: ĝis tia grado li deziris pruvi la falson de la nova historio, kies aŭtoro laŭdire forte kalumniis lin. Nu, dum pli ol ses tagoj okazis al li nenio registrinda, sed ĉe la fino de la dirita tempo, li deviis de la vojo, kaj la nokto ilin surprizis en densa bosko el kverkoj aŭ kork-arboj, ĉar ĉi-rilate Cide Hamete ne observas sian kutiman precizon. La mastro kaj la servisto deseliĝis, kaj Sancho, kiu manĝis tiun tagon, aranĝis sin kontraŭ la trunkon de arbo kaj baldaŭ falis en la brakojn de la dormo. Sed don Quijote, kies senlaca fantazio, ne la malsato, tenis lin sendorma, ne povis fermi la okulojn, kaj lasis sian penson vagadi al mil diversaj lokoj: foje li imagis sin en la kaverno de Montesinos; foje li vidis Dulcinean, transformitan en kampulinon, salti sur sian azenon; foje sonis al li en la oreloj la vortoj de la saĝulo Merlín rilate al la kondiĉoj kaj rimedoj necesaj por la elsorĉo de Dulcinea. Kaj li desperis ĉe la neglekto kaj manko de karitato de Sancho, konvinkite, ke la ŝildisto donis al si nur kvin batojn, nombron mizeran kompare kun la infinita kvanto de la ceteraj ankoraŭ ŝuldataj. Kaj ĉi penso tiel ĉagrenis kaj indignigis lin, ke li diris en si:

– Se la granda Aleksandro distranĉis la gordian nodon, dirante: «la saman rezulton donas tranĉi aŭ deligi», kaj malgraŭe li fariĝis universala sinjoro de la tuta Azio, mi atingos la samon rilate al la elsorĉo de Dulcinea, se mi skurĝos Sanchon kontraŭ lia volo: ĉar, se la solvo de ĉi afero dependas de tio, ke li ricevu la tri mil kaj kelkajn vergojn: kio gravas, ĉu li ricevas ilin per si mem aŭ per alia persono?

Kun ĉi ideo li prenis la bridon de Rocinante, aranĝis ĝin, por ĝin uzi kiel vipon, kaj komencis denodi la laĉojn de la kuloto de Sancho

(kvankam oni kredas, ke li havis nur unu frontan laĉon kiel unikan alligilon). Sed apenaŭ la hidalgo tuŝis lin, Sancho subite kaj plene vekiĝis kaj diris:

– Kio okazas? Kiu tuŝas kaj delaĉas min?

– Mi mem – respondis don Quijote – . Mi venas ripari vian forgeson kaj mildigi la premon de miaj zorgoj. Mi venas vipi vin, Sancho, kaj igi vin parte pagi vian ŝuldon. Dulcinea pereas, vi vivas senĝene, kaj mi mortas de senpacienco. Tiel do, propravole malsuprentiru vian kuloton, ĉar mi intencas skurĝi vin, en ĉi soleco, almenaŭ du mil fojojn.

– Ho ne! – kriis Sancho – . Estu kvieta, sinjoro, aŭ mi ĵuras je Dio, ke la surdaj nin aŭdos. Mi devontigis min al propravola sinskurĝado, ne al trudataj vergoj, kaj nun mi ne emas bati min! Sufiĉu, ke mi donas al vi mian vorton tani kaj draŝi al mi la haŭton, kiam mi deziros tion fari.

– Mi ne povas lasi ĉi aferon al via bontrovo, Sancho – respondis don Quijote – , ĉar vi havas duran koron kaj, kvankam kampulo, molan karnon.

Tiel parolante, don Quijote klopodis kaj penis delaĉi lin. Tiam Sancho stariĝis, ĵetis sin kontraŭ sian mastron, forte ĉirkaŭpremis, krur-falĉis kaj renversis lin, kaj per siaj manoj tenis tiamaniere la liajn, ke la hidalgo kuŝis senmova kaj preskaŭ senspira. Don Quijote fine povis diri:

– Nu, perfida, ĉu vi ribelas kontraŭ via mastro kaj natura sinjoro? Ĉu vi aŭdacas ataki vian pan-donanton?

– Mi ne faligas nek surtronigas reĝon[401] – respondis Sancho – , sed helpas min mem, kiu estas mia sinjoro. Via moŝto promesu lasi min trankvila kaj ne vipi min nun, kaj mi lasos vin libera. Se ne

Mortu, perfidul’ ĉi tie,
malamik’ de doña Sancha[402].

Don Quijote tion promesis kaj ĵuris je sia vivo tuŝi al li eĉ ne unu fadenon de lia vesto kaj lasi lin libera skurĝi sin laŭ sia volo, plaĉo kaj bontrovo.

Leviĝis Sancho kaj iris kelkan distancon, sed, ĝuste kiam li intencis apogi sin kontraŭ alian arbon, li sentis, ke io tuŝas lian kapon. Li levis la manon, trafis du homajn piedojn kun ties ŝtrumpoj kaj ŝuoj, tremis de timo, iris al alia arbo, kaj okazis same. Tiam li kriis, petante helpon, al don Quijote. La hidalgo alvenis al li, demandis, kio okazas kaj kio lin teruras, kaj Sancho respondis, ke la arboj, ĉirkaŭe, plenas de homaj piedoj kaj kruroj. Don Quijote palpis ilin, tuj suspektis, pri kio temas, kaj diris al Sancho:

– Ne ekzistas motivo por timi, ĉar ĉi piedoj kaj kruroj, palpeblaj, sed ne videblaj ankoraŭ, sendube apartenas al banditoj kaj latronoj pendumitaj ĉi tie. La justico kutime pendumas ilin en ĉi lokoj, ofte en grupoj de dudek aŭ tridek; kaj el tio mi konkludas, ke ni certe troviĝas proksime al Barcelona[403].

Kaj efektive li pravis. Ĉe la mateniĝo ili levis la rigardon kaj vidis la arbojn kun ties grapoloj da banditaj kadavroj, kaj, se ilin alarmis la mortintaj banditoj, ne malpli teruris ilin la apero de pli ol kvardek banditoj vivantaj, kiuj subite ĉirkaŭis ilin kaj ordonis ilin, en la kataluna lingvo, resti senmovaj ĝis la alveno de ilia kapitano. Don Quijote trovis sin piede, kun la ĉevalo sen brido, kun sia lanco apogita al arbo, unuvorte, tute sendefenda. Tiel do, li decidis kruci la manojn, klini la kapon kaj rezervi sin por pli bona okazo.

La banditoj tuj sin ĵetis al la azeno, traserĉis ĝin, kaj poste prirastis, ĝis la lasta ereto, la dusakon kaj la ŝarĝo-selon. Bonŝance Sancho portis la eskudojn de la duko, kun sia propra mono, kaŝitaj en subvesta zono; tamen la grupo de bonuloj certe trakardus lin, kaj eĉ rigardus, ĉu io rabinda kuŝas inter liaj haŭto kaj karno, se en tiu momento ne alvenus ilia kapitano, viro fortika, proksimume tridek-kvar-jara, bruna, kun pli ol meza staturo kaj severa aspekto, Li rajdis sur forta ĉevalo, portis maŝ-kuton, kaj, sur la korpoflankoj, kvar pistolojn el la nomataj silik-arkebuzetoj. Li rimarkis, ke liaj ŝildistoj (tian nomon ricevas la viroj okupataj en la bandita profesio) pretas nudigi Sanchon, li ordonis ilin halti, la banditoj tuj obeis, kaj dank’ al tio saviĝis la zono de Sancho. La kapitano miris, vidante lancon apogitan al arbo, ŝildon sur la tero kaj la hidalgon en armaĵo, profunde en pensoj kaj kun la plej trista kaj melankolia figuro imagebla. La kapitano do proksimiĝis al li kaj diris:

– Ne afliktiĝu, amiko. Vi falis, ne en la manojn de ia kruela Osiris[404], sed de Roque Guinart[405], kiu estas pli kompatema ol rigora.

– Mia afliktiĝo – respondis don Quijote – venas, ne de tio, ke mi falis sub vian povon, ho kuraĝa Roque, kies famo transiras ĉian limon de la mondo!, sed de la fakto, ke viaj soldatoj kaptis min pro mia nesingardo ne havi la ĉevalon preta, kvankam la ordeno de la vaganta kavalirismo, kies membro mi estas, devigas min ĉiam teniĝi garde, kiel sentinelo de mi mem. Ĉar vi devas scii, ho granda Roque!, ke, se ili trovus min sur mia ĉevalo, kun mia lanco kaj kun mia ŝildo, ne tre facile ili venkus min, tial, ke mi estas don Quijote de La Mancha, kies prodaĵoj famas en la tuta universo.

Roque Guinart tuj komprenis, ke la malsano de don Quijote havas pli da frenezo ol da kuraĝo. Li jam antaŭe aŭdis pri la hidalgo, sed neniam kredis liajn farojn veraj, nek imagis ebla la ekziston de homa spirito regata de tia humoro. Sed li tre ĝojis pro la renkonto, ĉar li povus vidi de proksime kion li ie kaj tie aŭdis pri la hidalgo. Tiel do, li diris:

– Kuraĝa kavaliro, ne ĉagreniĝu, nek opiniu missorta vian nunan staton. Povus okazi, ke per ĉi stumbloj rektiĝus via tordita destino, se konsideri, ke la ĉielo, plej strange kaj neimageble, ofte levas la falintajn kaj riĉigas la paŭperajn.

Don Quijote pretis danki lin, kiam, ĉe ilia dorso, aŭdigis bruo de, ŝajne, pluraj ĉevaloj. Sed temis pri nur unu, kaj rajde sur ĝi galope alimpetis junulo proksimume dudek-jara, en kostumo el verda damasko kun oraj pasamentoj, kun ĉapelo plumo-garnita laŭ la Valona stilo, botoj ciritaj kaj striktaj, dago, glavo kaj spronoj orumitaj, eta pafilo en la manoj, kaj du pistoloj sur siaj flankoj.

Ĉe la bruo, Roque turnis la kapon kaj vidis tiun belan figuron. Kaj la rajdanto, alveninte, diris:

– Mi venas renkonti vin, ho kuraĝa Roque!, por trovi ĉe vi, se ne la trankvilon, almenaŭ ian mildigon al mia aflikto. Kaj por ne teni vin perpleksa, ĉar mi scias, ke vi ne konas min, mi vin informas, ke mi estas Claudia Jerónima, filino de Simón Forte, via bona amiko kaj persona malamiko de Clauquet Torrellas, kiu, de sia flanko, malamikas al vi, ĉar li apartenas al la bando kontraŭa al la via. Vi scias, ke ĉi Torrellas havas filon nomatan don Vicente Torrellas, aŭ almenaŭ tiel li nomiĝis ĝis antaŭ du horoj. Nu, por koncize diri la rakonton de mia misfortuno, sciu, ke li kaŭzis ĝin: li vidis kaj amindumis min; mi aŭskultis lin kaj enamiĝis al li, sen la scio de mia patro: ĉar ne ekzistas virino, eĉ plej gardata, kiu ne havus tempon doni sin al la impeto de siaj deziroj. Nu, li promesis edziĝi al mi, kaj mi donis al li mian parolon, ke mi estus lia, sed ni ne pasis de la vortoj al la agoj. Hieraŭ mi eksciis, ke li, forgesinte sian promeson, decidis edziĝi al alia, kaj ke la ceremonio okazus ĉi-matene. La sciigo min konsternis, kaj mi tute perdis la kapon. Kaj tial, ke mia patro forestis de la vilaĝo, mi povis surmeti ĉi viran kostumon kaj, spronante la ĉevalon, atingis don Vicente proksimume tri mejlojn for de ĉi tie. Sen halti por riproĉi lin aŭ por aŭskulti liajn ekskuzojn, mi alpafis lin per ĉi pafilo kaj krome per ĉi du pistoloj; mi kredas, ke almenaŭ du kugloj penetris lian korpon, kaj per la sango de liaj vundoj mi venĝis mian honoron. Mi lasis lin tie, inter liaj servistoj, kiuj ne kuraĝis nek povis lin defendi. Mi venis vin renkonti, ĉar mi deziras, ke vi konduku min al Francio, kie mi povos loĝi ĉe kelkaj parencoj miaj. Mi suplikas vin ankaŭ, ke vi defendu mian patron, por ke la multaj familianoj de don Vicente ne kuraĝu fari kontraŭ li kruelan venĝon.

Roque, impresata de la rakonto, de la kuraĝo, de la energio, de la eleganto kaj de la bela figuro de la ĉarma Claudia, diris:

– Nu, sinjorino, ni iru vidi, ĉu via malamiko mortis. Poste, ni vidos, kion bonan mi povos fari por vi.

Sed don Quijote, atente aŭskultinte la historion de Claudia kaj la respondon de Guinart, diris:

– Neniu bezonas defendi ĉi sinjorinon, ĉar mi mem surprenos tian taskon. Redonu al mi la ĉevalon kaj la armojn kaj atendu min ĉi tie: mi renkontos ĉi kavaliron kaj devigos lin, mortan aŭ vivan, plenumi sian devon rilate al tiel granda belulino.

– Oni ne dubu kion li diras – rekomendis Sancho – . Mia mastro havas grandan talenton kiel svatisto: antaŭ nelonge, li devigis edziĝi alian viron, ĉar li same rifuzis plenumi sian parolon donitan al pucelo: kaj se ne intervenus la sorĉistoj, kiu transformis lian veran figuron en lakean, nuntempe la menciita pucelo jam estus perdinta sian pucelecon.

Roque, pli inklina atenti la aferon de la bela Claudia ol la vortojn de don Quijote kaj Sancho, ignoris ilin, kaj ordonis al siaj ŝildistoj redoni al Sancho ĉion, kion ili prenis de la azeno, kaj ankaŭ, ke ili retiru sin al la loko, kie ili pasigis la antaŭan nokton. Tuj poste li forrajdis kun Claudia serĉi la vunditan aŭ mortan don Vicente. Ili alvenis al la loko, kie Claudia pli frue atingis lin, kaj ili trovis nur iom da freŝe verŝita sango. Sed, ĉirkaŭen rigardante, ili distingis grupon sur deklivo de monto, kaj trafe pensis, ke tie la servistoj de don Vicente portas lin, vivan aŭ mortan, por flegi aŭ enterigi lin. Ili rapidis post la grupon, kaj tial, ke ĝi lante marŝis, baldaŭ ili ĝin atingis. Ili trovis don Vicente en la brakoj de liaj servistoj, kaj li suplikis kun laca kaj vea voĉo, ke oni lin lasu morti tie, ĉar pro la doloro de liaj vundoj ne valoras la penon plu iri. Claudia kaj Roque desaltis de sur la ĉevaloj, alkuris al li, la servistoj timis la ĉeeston de Roque, kaj Claudia embarasiĝis, vidante la vunditan don Vicente. Kun sia animo baraktanta inter la indigno kaj la kompato, Claudia proksimiĝis al li, prenis liajn manojn kaj diris:

– Se vi donintus al mi ĉi manojn konforme al nia interkonsento, vi ne vidus vin en via nuna stato.

La vundita kavaliro apertis la duonfermitajn okulojn, rekonis Claudian kaj respondis:

– Mi bone vidas, bela kaj trompita sinjorino, ke vi donis al mi la morton, sen ia kulpo de mia flanko, ĉar neniam mi ofendis vin per pensoj aŭ per agoj.

– Ĉu ne veras, do, ke ĉi-matene vi devus edziĝi al Leonora, filino de la riĉa Balvastro?

– Ne, tute ne – respondis don Vicente – . Sendube mia fatala sorto alportis al vi tian sciigon por ke, puŝate de la ĵaluzo, vi prenu de mi la vivon. Sed tial, ke mi ĝin lasas en viaj manoj kaj brakoj, mi konsideras min bonsorta. Kaj por ke vi vidu, ke mi diras la veron, premu al mi la manon kaj ricevu min kiel edzon, se vi volas. Mi ne povus doni al vi alian kontentigon por kompensi la ofendon, kiun, laŭ via opinio, mi faris al vi.

Claudia premis al li la manon, kaj siatempe ŝia koro tiel tordiĝis, ke ŝi svenis sur la sangon kaj bruston de don Vicente, dum morta spasmo posedis lin.

Roque, perpleksa, ne sciis kion fari. La servistoj kuris alporti akvon kaj ĵetis ĝin al ili sur la vizaĝon. Claudia rekonsciiĝis el sia sveno, sed ne el sia spasmo don Vicente, ĉar li ne plu vivis. Claudia, vidante, ke lia kara edzo konvulsiis en la morton, ŝiris la aeron per lamentoj, vundis la ĉielon per plendoj, taŭzis al si la harojn, lasis ilin liberaj al la vento, gratis al si la vizaĝon per siaj propraj ungoj, montris ĉian signon de doloro kaj despero imageblan en vundita koro.

– Ho, kruela kaj stulta virino! – ŝi sin riproĉis – . Kiel senpripense vi movis vin por efektivigi tiel mavan ideon! Ho, rabia forto de la ĵaluzo, kian desperan finon vi rezervas al la personoj, kiuj ricevas vin en sian bruston! Ho, kara edzo, kies fatala sorto kondukis vin, pro mia kulpo, de la nuptolito al la tombo!

La lamentoj de Claudia estis tiel multaj kaj tristaj, ke ili igis larmi la okulojn de Roque, kvankam li nenial kutimis plori.

Ploris la servistoj, svenis Claudia ĉiumomente, kaj la tuta loko ŝajnis kampo de aflikto kaj regiono de misfortuno. Fine Roque Guinart ordonis la servistojn de don Vicente porti lian kadavron al la proksime staranta vilaĝo de lia patro, por ke oni lin enterigu tie. Claudia diris al Roque, ke ŝi deziras retiriĝi en monaĥinejon, kies abatino estas onklino ŝia, kaj ke ŝi havas la intencon atendi tie la morton, akompanate de alia edzo pli bona kaj eterna. Roque laŭdis ŝian pian decidon, sin proponis akompani ŝin, kien ajn ŝi volus, kaj promesis defendi ŝian patron kontraŭ la familianoj de don Vicente kaj eĉ kontraŭ la tuta mondo, se necese. Claudia tute ne akceptis lian akompanon, sed dankis al li lian proponon per la plej bonaj vortoj, kiujn ŝi povis trovi, kaj kun larmoplenaj okuloj adiaŭis lin. La servistoj de don Vicente levis la kadavron, kaj Roque reiris al sia bando. Kaj tiel finiĝis la am-afero de Claudia Jerónima: sed, kion alian atendi, se konsideri, ke la nevenkebla kaj kruela forto de la ĵaluzo teksis la kanvason de ŝia lamentinda historio?

Roque Guinart renkontis siajn ŝildistojn en la loko, kie, laŭ liaj ordonoj, ili atendis. Kaj meze de la grupo, don Quijote, sur Rocinante, paroladis rekomendante ilin forlasi sian viv-manieron, tiel danĝeran al la korpo kiel al la animo. Sed tial, ke la pliparto estis el Gaskonio, homoj rustikaj kaj sen principoj, la prediko de la hidalgo faris al ili nenian impreson. Roque demandis al Sancho Panza, ĉu oni jam redonis al li ĉion valoran, kion liaj ŝildistoj prenis de la azeno. Sancho respondis jese, kaj aldonis, ke nur mankas tri poŝtukoj, tiel valoraj kiel tri urboj.

– Kion vi diras, homo? – protestis unu el la banditoj – . Mi havas la poŝtukojn, kaj ili valoras eĉ ne tri realojn.

– Vi pravas – diris don Quijote – . Sed mia ŝildisto alte taksas ilin, konsiderante la personon, kiu ilin donis al mi.

Roque Guinart ordonis la tujan redonon de la poŝtukoj, poste komandis siajn virojn formi linion, kaj ke oni metu antaŭ ili ĉion, kion ili rabis depost la lasta distribuado, inkluzive de vestoj, juveloj kaj mono. Tuj sekve li faris rapidan inventaron, kalkulis la prezon en mono de la artikoloj nedivideblaj, kaj distribuis la tuton inter la membroj de sia bando kun tiel granda egaleco kaj prudento, ke li ne ignoris, eĉ per unu joto, la plej striktajn regulojn de la distribua justo.

Post ol la disdono lasis ĉiujn kontentaj kaj pagitaj, Roque diris al don Quijote:

– Se mi ne traktus ilin kun la plej granda senpartieco, ne eblus vivi kun ili.

– La justeco certe estas tre bona afero – rimarkis Sancho – , tial, ke eĉ inter la rabistoj oni ĝin uzas.

Unu bandito aŭdis lin, svingis super li la kolbon de arkebuzo kaj sendube frakasus lian kapon, se Roque Guinart ne krius al li, ke li haltu. Sancho teruriĝis kaj decidis en si ne aperti refoje la buŝon dum lia cetera restado inter tiaj uloj. Ĉe tio alvenis unu aŭ pluraj el la ŝildistoj postenigitaj kiel sentineloj ĉe la vojoj por observi la cirkuladon de vojaĝantoj kaj teni informita sian ĉefon pri ĉio okazanta, kaj diris al li:

– Sinjoro, ne for de ĉi tie, sur la vojo al Barcelona venas granda nombro da homoj.

– Ĉu personoj nin serĉantaj, aŭ personoj serĉataj de ni? – demandis Roque.

– Personoj de ni serĉataj.

– Tiel do, vi ĉiuj iru kapti ilin – ordonis Roque – . Kaj zorgu, ke eĉ ne unu el ili eskapu.

La banditoj obeis, kaj don Quijote, Sancho kaj Roque restis solaj, atendante la revenon de la ŝildistoj, kaj kian predon ili alportos. Dume Roque diris al don Quijote:

– Ĉi vivo nia, sinjoro don Quijote, certe ŝajnas al vi stranga: strangaj aventuroj, strangaj incidentoj ĉiam danĝeraj. Kaj mi ne miras, ke tia ŝajnas al vi nia vivo, ĉar mi konfesas, ke, vere, ne troveblas ekzistado pli agitata kaj plena de alarmoj ol la nia. Min trenis al ĉi vivo revenĝa sento, kapabla perturbi per sia forto eĉ la plej pac-aman koron. Mi havas kompateman kaj bon-intencan naturon, sed, kiel dirite, la deziro venĝi min kontraŭ ofendo al mia familio tiel superregas la bonon de miaj inklinoj, ke mi persistas en ĉi situacio, spite al mia konscienco. Kaj same kiel abismo vokas abismon[406], kaj peko pekon, tiel mi forĝis, eron post ero, daŭran ĉenon el venĝoj, ĉar mi ŝarĝis min, ne nur per la miaj, sed ankaŭ per la venĝoj de aliaj personoj. Sed dank’ al Dio, mi ne perdas la esperon trafi en sekuran havenon, eĉ se mi vidas min meze de la labirinto de miaj eraroj.

Don Quijote miris, aŭdante Roque paroli tiel saĝe kaj prave, ĉar li imagis, ke inter rabistoj, murdistoj kaj latronoj, oni ne povus trovi homon kapablan esprimi sin tiamaniere.

– Sinjoro Roque – li respondis – , la komenco de la sano kuŝas en tio, koni la malsanon kaj konsenti preni la medikamenton preskribitan de la kuracisto. Via moŝto malsanas, sed konas vian afekcion, kaj la ĉielo, aŭ pli ĝuste, Dio, t.e. nia kuracisto, uzos la ĝustan medikamenton por resanigi vin; ordinare ĝi efikas iom post iom, ne subite kaj mirakle. Krome, la pekuloj inteligentaj resaniĝas pli facile ol la stultaj, kaj tial, ke vi montris ĵus vian saĝon per viaj vortoj, vi devas nur ne perdi la kuraĝon, kaj atendi, ke la malsano de via konscienco mildiĝu. Kaj se via moŝto deziras redukti la longon de via vojo kaj facile paŝi sur la padon de via saviĝo, venu kun mi, kaj mi instruos al vi la profesion de la vaganta kavalirismo, kie vi trovos tiom da penigaj laboroj kaj misfortunoj, ke, se konsiderataj kiel pentofaroj, ili kondukos vin al la ĉielo en la daŭro de palpebrumo.

Roque ridis je la konsilo de don Quijote; poste, ŝanĝinte la temon de la konversacio, li rakontis la tragikan aventuron de Claudia Jerónima, kaj ĉe tio Sancho tre afliktiĝis, ĉar lin ĉarmis la belo, la spirito kaj la kuraĝo de la knabino. Tiam alvenis la ŝildistoj de Guinart kun sia predo: du surĉevalaj kavaliroj, du piediraj pilgrimantoj kaj kaleŝon plenan de virinoj kun eskorto de ses servistoj rajdaj aŭ surpiedaj, kaj du mulistoj je la servo de ambaŭ kavaliroj. La ŝildistoj tenis sin garde ĉirkaŭ la grupo, kaj venkitoj kaj venkintoj absolute silentis, atendante, ke la granda Roque Guinart parolu. Fine li demandis al la kavaliroj, kiuj ili estas, kien ili iras, kaj kiom da mono ili portas kun si.

– Sinjoro – respondis unu el la du – ni estas kapitanoj de la hispana infanterio. Niaj kompanioj kantonmentas en Napolo, kaj ni iras enŝipiĝi en unu el la kvar galeroj laŭdire troviĝantaj en la haveno de Barcelona, por navigi de tie al Sicilio. Ni portas ducent aŭ tricent eskudojn, kaj kun ili ni kredas nin riĉaj, ĉar la mizero propra al ni, soldatoj, ne permesas, ke ni havu pli grandan trezoron.

Roque demandis al la pilgrimantoj same, kiel al la kapitanoj, kaj ili respondis, ke ili iras enŝipiĝi por vojaĝi al Romo, kaj ke, entute, ili portas kun si proksimume sesdek realojn. Li volis scii ankaŭ, kiuj veturas en la kaleŝo kaj kien, kaj kiom da mono ili portas. Unu el la rajdaj servistoj respondis:

– Mia sinjorino, doña Guiomar de Quiñones, edzino de la prezidanto de la tribunalo de Napolo, kun unu filineto sia, unu ĉambristino kaj unu duenjo veturas en ĉi kaleŝo; ni, ses servistoj, akompanas ilin, kaj nia mono estas sescent eskudoj.

– Tiel do – diris Roque Guinart – ni jam havas ĉi tie naŭcent eskudojn kaj sesdek realojn. Miaj soldatoj estas proksimume sesdek. Do ili mem kalkulu kiom da mono ĉiu devas ricevi, ĉar mi ne estas forta en nombroj.

Aŭdinte tion, la latronoj levis la voĉon, kriante:

– Longe vivu Roque Guinart, malgraŭ la friponoj, kiuj volas pereigi lin!

La kapitanoj afliktiĝis, la sinjorino prezidant-edzino faris tristan vizaĝon kaj la pilgrimantoj tute ne ĝojis ĉe la anoncita konfisko de ilia mono. Roque tenis ilin iom da tempo en ĉi suspenso, sed li ne volis plilongigi ilian suferon, videblan de la distanco de arkebuza paf-atingo, kaj turnante sin al la kapitanoj, diris:

– Viaj moŝtoj, sinjoroj kapitanoj, bonvolu prunti al mi sesdek eskudojn, kaj la sinjorino prezidant-edzino okdek por kontentigi ĉi skadron, kiu min akompanas, ĉar «la abato kantas, kie li manĝas»[407]. Poste vi povos libere kaj neĝenate sekvi vian vojon: mi donos al vi paspermeson, kaj se vi renkontos alian el miaj bandoj, dise postenigitaj en ĉi regiono, nenian damaĝon vi ricevos. Mi ne havas la intencon mistrakti soldatojn aŭ virinojn, des malpli virinojn de alta rango.

La kapitanoj longe kaj elokvente dankis al Roque Guinart pro lia ĝentila kaj larĝ-anima konduto: ili trovis ĝin tia, konsiderante, ke li ne prenis de ili ties tutan monon. Sinjorino doña Guiomar de Quiñones volis salti de la veturilo por kisi la manojn kaj la piedojn de la granda Roque, sed li tute ne konsentis. Kontraŭe, li petis, ke ŝi pardonu lin pro la ofendo al ŝi farita kaŭze de la postuloj de lia perversa ofico. La prezidant-edzino ordonis al servisto sia tuj transdoni la okdek eskudojn, je kiuj oni taksis ŝian kontribucion. La kapitanoj jam pagis siajn sesdek eskudojn, kaj la pilgrimantoj pretis elpoŝigi sian mizeran burson. Sed Roque petis ilin esti trankvilaj, turnis sin al siaj ŝildistoj kaj diris:

– El ĉi sumo rezultas du eskudoj por ĉiu el vi, kaj restas ankoraŭ dudek eskudoj. Oni donu dek al ĉi pilgrimantoj, kaj la aliaj dek al ĉi bona ŝildisto[408], por ke li parolu bonon pri ĉi aventuro.

Poste, Roque petis sian skribilaron, kiun li ĉiam portis kun si, skribis kaj donis al la vojaĝantoj paspermeson por la ĉefoj de siaj bandoj, adiaŭis ilin kaj lasis ilin liberaj kaj mirigitaj de lia noblo, lia ĝentilo kaj lia stranga konduto. Ili eĉ pensis, ke Roque estas, ne ia konata latrono, sed speco de Aleksandro la Granda. Unu el liaj ŝildistoj komentis en sia lingvo duone gaskona, duone kataluna:

– Ĉi kapitano pli ŝajnas monaĥo ol bandito. Sed de nun, se li volas montri sin donacema, tion li faru per sia mono, ne per la mia.

La kompatinda ulo parolis ne sufiĉe softe, kaj liaj vortoj trafis la orelon de Roque, kiu elingis sian glavon kaj fendis preskaŭ en du partojn lian kapon, dirante:

– Tiamaniere mi punas la longa-langajn kaj la ribelemajn.

Ĉiuj konsterniĝis, kaj eĉ ne unu aŭdacis diri unu solan vorton: tiel granda estis la aŭtoritato de Roque super la bando.

Poste li iom apartiĝis kaj skribis leteron al amiko sia en Barcelona, informante lin, ke li havas kun si la faman don Quijote de La Mancha, la vagantan kavaliron, pri kiu oni rakontis tiom da aferoj; ke la hidalgo estas la plej simpatia kaj klera homo de la mondo, kaj ke post kvar tagoj, t.e. en la tago de Sankta Johano Baptisto, la hidalgo prezentiĝos meze de la plaĝo de la urbo en sia armaĵo kaj kun siaj bataliloj, sur sia ĉevalo Rocinante kaj kun sia ŝildisto Sancho sur ties azeno. Roque aldonis, ke li sciigu pri la afero al iliaj komunaj amikoj Niarros, por ke ankaŭ ili partoprenu en la amuziĝo, kaj ke li preferus, ke liaj malamikoj Cadells ne estu informitaj, por ke ili ne ĝuu la renkonton kun don Quijote, kvankam tio estus neebla, ĉar la konduto samtempe ekstravaganca kaj saĝa de don Quijote kaj la drolaĵoj de lia ŝildisto Sancho Panza ne povus ne diskoniĝi kaj amuzi la tutan mondon. Roque sendis ĉi leteron per unu el siaj ŝildistoj, kiu, anstataŭiginte sian banditan kostumon per alia kampula, alvenis al Barcelona kaj transdonis la mesaĝon al la indikita persono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.