La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 12

Pri tio, kion rakontis paŝtisto al la akompanantoj de don Quijote

Ĉe tio venis unu el la junaj paŝtistoj komisiitaj alporti provizojn el la vilaĝo.

– Ĉu vi ne scias kio okazas, kompanoj? – li diris.

– Kiel ni scius? – respondis unu.

– Sciu do – daŭrigis la junulo – , ke ĉi matene mortis la fama studento-paŝtisto Crisóstomo, kaj oni diras, ke li mortis de amo al la diabla Marcela, la filino de Guillermo la riĉa, la knabino vaganta ĉi-ĉirkaŭe en paŝtista kostumo.

– Ĉu? – demandis unu paŝtisto.

– Efektive, pro Marcela – respondis la junulo – . Kaj, plej rimarkinde, li testamentis, ke oni enterigu lin en la kamparo, kvazaŭ li estus maŭro, ĉe la piedo de la fonto-roko, apud la kverko. Laŭ la famo kaj ŝajne laŭ siaj propraj diroj, li vidis ŝin la unuan fojon ĉe la roko. Krome li formulis en la testamento aliajn dispoziciojn tiel strangajn, ke la pastro de la vilaĝo diras, ke ne decus plenumi ilin, ĉar ili ŝajnas propraj al paganoj. Al tio respondas Ambrosio, la granda amiko de Crisóstomo, la studento lin akompaninta ankaŭ en paŝtista kostumo, ke oni plenumu absolute ĉion, kiel Crisóstomo ordonis, kaj kaŭze de tiaj eventoj regas granda ekscito en la vilaĝo. Laŭdire oni fine faros kion volas Ambrosio kaj la paŝtistoj, liaj amikoj, kaj morgaŭ oni venos enterigi Crisóstomon kun granda pompo en la diritan lokon. Sendube la sceno estos vidinda, kaj mi certe ĉeestos ĝin, eĉ se mi ne povos reveni al la vilaĝo morgaŭ mem.

– Ni ĉiuj ĉeestos – respondis la paŝtistoj – sed ni lotos, kiu restos ĉi tie por gardi la brutaron.

– Vi pravas, Pedro – diris unu – , sed ne necesos loti, ĉar mi restos en la loko de ĉiuj. Ne pensu, ke mi agas tiel pro sindono aŭ pro manko de scivolo. La motivo estas, ke mi ne povas marŝi, kaŭze de la dorno enpuŝiĝinta al mi en la piedon antaŭ tagoj.

– Tamen, ni same dankas vin – respondis Pedro.

Don Quijote demandis al Pedro, pri kiu mortinto kaj pri kiu paŝtistino temas. Al tio Pedro respondis, ke, kiom li scias, la mortinto estis riĉa hidalgo de vilaĝo de la tieaj montaroj, kaj ke, studinte multajn jarojn en Salamanca, li revenis al sia vilaĝo kun la reputacio de homo saĝa kaj klera. Oni precipe diris pri li, ke li scias la stelo-sciencon kaj la farojn de la suno kaj la luno, ĉar li antaŭdiris la klipson de ambaŭ astroj.

– La obskuriĝo de tiel grandaj lumofontoj nomiĝas «eklipso», ne «klipso» – diris don Quijote.

Pedro, ignorante tian bagatelon, daŭrigis sian rakonton, dirante:

– Li divenis ankaŭ, ĉu la jaro estos fruktodona aŭ estila.

– «Sterila» vi volas diri, amiko – korektis don Quijote.

– «Estila» aŭ «sterila» valoras proksimume la samon – respondis Pedro – . Nu, lia patro kaj liaj amikoj riĉiĝis, ĉar ili kredis lin kaj sekvis liajn konsilojn: «Ĉi-jare semu ne tritikon, sed hordeon», aŭ «Komencu semi kikerojn, ne hordeon» aŭ «La venonta jaro donos egan rikolton de oliv-oleo, sed en la tri sekvantaj jaroj eĉ ne unu olivo kreskos».

– Tiu scienco nomiĝas astrologio – diris don Quijote.

– Mi ne konas ĝian nomon, sed li sciis tion kaj multon alian. Nu, kelkajn monatojn post lia alveno de Salamanca, unu tagon li demetis la longan studentan robon, kiun li ordinare portis, kaj aperis subite en paŝtista kostumo kun bastono kaj fela jako. Similan veston surmetis ankaŭ granda amiko kaj kunstudento lia, nomata Ambrosio. Mi forgesis diri, ke la mortinta Crisóstomo faris tre belajn koplojn, eĉ la karolojn por la Kristnasko kaj la teatraĵojn por la Difesto, kaj ilin ludis la vilaĝaj junuloj, kaj liaj verkoj gajnis al si grandan laŭdojn. Kiam la vilaĝanoj vidis, ke la studentoj subite ŝanĝiĝis je paŝtistoj, ili miregis, ne povante kompreni la motivon de tiel stranga transformiĝo. Tiutempe la patro de Crisóstomo estis jam forpasinta, kaj la junulo heredis konsiderindan propraĵon tiel moveblan kiel nemoveblan, gregojn da multenombraj brutoj maĵoraj kaj minoraj[71] kaj grandan kvanton da kontanta mono. Li venis en plenan posedon de ĉio ĉi, kaj verdire li ĝin meritis, kaj li estis tre bona kaj helpema kaj amiko de la honestaj. Krome li havis tre agrablan mienon. Oni sciis poste, ke li alivestis sin nur por sekvi tra ĉi sovaĝejoj la paŝtistinon Marcela, antaŭe menciitan de nia knabo, ĉar la povra Crisóstomo enamiĝis al ŝi. Kaj nun, mi volas diri al vi, kia estas ŝi. Eble, eĉ sen eble, vi nek aŭdis, nek aŭdos ion similan, eĉ se vi vivos pli da jaroj ol Sarna[72].

– Diru «Sara» – respondis don Quijote, ne povante elteni la misprononcojn de la paŝtisto.

– Sarna vivas tre longe – diris Pedro – , kaj se vi, sinjoro, korektos min ĉiumomente, ni ne finos eĉ en unu jaro.

– Pardonu, amiko. Mi vin avertis pro la granda diferenco inter «Sarna» kaj

«Sara». Sed vi tre trafe respondis, ĉar pli longe vivas sarna ol Sara. Kaj plu rakontu… mi ne interrompos vin denove.

– Mi diras, do, mia tre kara sinjoro, ke en nia vilaĝo vivis kampulo eĉ pli riĉa ol la patro de Crisóstomo. Li nomiĝis Guillermo, kaj Dio donis al li, krom multaj kaj grandaj havoj, filinon, kies patrino mortis akuŝante ŝin. Ŝi estis la plej virta virino de ĉi regiono, kaj mi kvazaŭ vidas nun ŝian vizaĝon kun la luno en unu vango kaj la suno en la alia. Sed precipe ŝi estis tre diligenta mastrumantino kaj amikino de la mizeruloj, do mi kredas, ke ŝia animo ĝuas nun ĉe Dio, en la transa mondo. Ŝia edzo Guillermo pereis de aflikto pro la morto de tiel bona virino, lasinte la filinon, riĉan kaj tre junan, sub la zorgado de unu el ŝiaj onkloj, pastro kaj prebendulo de nia vilaĝo. La knabino kreskis tiel bela, ke ŝia aspekto memorigis al ni la grandan ĉarmon de ŝia patrino, kaj oni jam pensis, ke la filino superus ŝian belon. Kaj okazis, ke, kiam ŝi atingis la dekkvaran aŭ dekkvinan jaron de ŝia vivo ĉiu, kiu ŝin vidis, dankis Dion, ĉar Li kreis ŝin tiel bela, kaj la pliparto freneze enamiĝis al ŝi. Ŝia onklo gardis ŝin tre zorge kaj apenaŭ permesis ŝin eliri el la domo; tamen la famo pri ŝia granda belo tiel diskoniĝis, ke pro tio, kaj pro ŝiaj multaj riĉoj, venis la plej bonaj viroj, ne nur de nia vilaĝo, sed de la aliaj en rondo de multaj mejloj, peti, insisti kaj tedi ĉe ŝia onklo, ke li donu ŝin edzinige. Li certe volis fari tion, kiam ŝi atingis sufiĉan aĝon, sed, kiel bona kristano, li preferis atendi, ke ŝi mem libervole decidu. Al tio ne puŝis lin la penso, ke, prokrastante ŝian edzinigon, li plu ricevos la profitojn kaj avantaĝojn de sia kuratoreco. La honestan intencon de la pastro oni rekonis kaj laŭdis en la babil-rondoj de la vilaĝo. Sciu, sinjoro vaganto, ke en ĉi lokoj ŝpare loĝataj, ĉion oni komentas kaj kritikas, kaj estu certa, kiel mi, ke pastro sendube kondutas treege bone, kiam liaj paroĥanoj devas laŭde paroli pri li, speciale en la vilaĝoj.

– Vi pravas – diris don Quijote – kaj nun daŭrigu. La rakonto bonegas, kaj vi, Pedro, diras ĝin kun gracio.

– La graco de Dio ne manku al mi. Nu, bone. Kvankam la onklo informis la nevinon pri la kvalitoj de ĉiuj svatiĝanto kaj petis ŝin elekti unu laŭvole kaj edziniĝi, ŝi nur respondis, ke ŝi ankoraŭ ne inklinas al tio, kaj, ke, estante tiel juna, ŝi ne sentas sin kapabla porti la ŝarĝon de la edzineco. Ĉe tiel ŝajne prudentaj ekskuzoj, la onklo ĉesis urĝi ŝin kaj atendis, ke, kiam ŝi iom pli maturiĝos, ŝi scios elekti al si taŭgan kompanon laŭ sia gusto. Li diris, kaj diris prave, ke la gepatroj devus ne aranĝi la edziĝon de la filoj kontraŭ ties volo. Sed jen, unu tagon, subite kaj neatendite Marcela aperis paŝtistine vestita, kaj malgraŭ la opono de sia onklo kaj la ceteraj vilaĝanoj, ŝi iris al la kampoj kun la aliaj paŝtistinoj kaj dediĉis sin gardi sian brutaron. De kiam oni ŝin vidis publike, kaj ŝia belo montriĝis al ĉies okuloj, mi ne povus ĝuste kalkuli kiom da riĉaj junuloj, hidalgoj kaj kampuloj surmetis veston paŝtistan kiel Crisóstomo, kaj nun sekvas kaj provas amindumi ŝin. Unu el ili, kiel dirite, estis nia mortinto, kaj laŭfame li sentis al ŝi, ne amon, sed adoron. Oni ne pensu, tamen, ke Marcela, elektinte tiel liberan kaj senĝenan vivmanieron, pekis eĉ minimume kontraŭ sia ĉasto kaj virto; male, tiel rigore ŝi zorgas sian honoron, ke neniu el ŝiaj adorantoj kaj aspirantoj fanfaronis, nek povas rajte fanfaroni, ke ŝi donis al li eĉ joton da espero, ke ŝi cedos al liaj deziroj. Kvankam ŝi ne evitas la kompanion kaj konversacion de la paŝtistoj kaj traktas ilin ĝentile kaj afable, se iu kuraĝas riveli al ŝi sian intencon, eĉ la ĝustan kaj sanktan de la edziĝo, Marcela ĵetas lin for de si, kvazaŭ per katapulto. Ŝi, tiel kondutante, pli damaĝas ol la pesto, ĉar ŝia belo kaj ĝentilo logas la koron de kiuj volas servi kaj ami ŝin, sed ŝia disdegno kaj rigoro kondukas ilin al la despero, tiom, ke ili ne scias kion diri, kaj nomas ŝin kruela kaj sendanka, inter aliaj similaj vortoj bone priskribantaj ŝian karakteron. Se vi restus ĉi tie kelkan tempon, vi vidus ĉi montojn kaj valojn resoni per la lamentoj de la disdegnatoj ŝin sekvantaj. Ne tre diste de ni staras grupo de pli ol dudek altaj fagoj, kaj sur la glata ŝelo de ĉiu el ili aperas, gravurita, la nomo de Marcela kaj kelkfoje, super ĝi, la figuro de krono, kvazaŭ ŝia adoranto volus klare indiki, ke Marcela portas kaj meritas la kronon de la homa belo. Unuloke plendas paŝtisto, aliloke ĝemas alia; tie aŭdiĝas amaj kanzonoj, ĉi tie desperaj versoj. Unu sopiranto, kun larmoplenaj okuloj ĉiam apertaj, sidas la tutan nokton ĉe la piedo de kverko aŭ de granda roko, ĝis la suno trovas lin, la sekvantan matenon, absorbita en pensoj; alia, sen ĉesigi nek interrompi sian veadon, kuŝas sieste sur arda sablo en la posttagmezo de brula somero kaj sendas siajn plendojn al la kompatema ĉielo. Sed la bela Marcela senĝene kaj facile triumfas super unu, super la alia kaj super la ceteraj; dume, ni atendas en la vilaĝo, kiel finiĝos ŝia orgojlo, kaj kiam aperos la feliĉa viro kapabla dresi tiel sovaĝan naturon kaj ĝui tiel perfektan belon. Mi ĵus rakontis al vi la puran veron, do mi kredas, ke ankaŭ tio, kion diris nia juna paŝtisto pri la kaŭzo de la morto de Crisóstomo, estas vera. Mi konsilas vin, sinjoro, nepre ĉeesti morgaŭ lian enterigon. Ĝi estos vidinda, ĉar Crisóstomo havas multajn amikojn kaj krome, de ĉi tie ĝis la loko, kiun li elektis por sia tombo, distancas nur unu mejlon kaj duonon.

– Volonte mi ĉeestos – diris don Quijote – , kaj mi dankas vin, ĉar vi tre plezurigis min per tiel plaĉa rakonto.

– Ho! – respondis la paŝtisto – , mi ne konas eĉ la duonon de ĉio okazinta al la amantoj de Marcela, sed morgaŭ ni eble renkontos sur la vojo paŝtiston, kiu diros al ni la ceteron. Tamen en la nuna momento prefere iru dormi sub tegmento; alie la nokta roso povus difekti al vi la vundon, kvankam la ungvento, kiun oni ŝmiris al vi, estas tiel bona, ke nenion oni devas timi.

Sancho Panza, kiu sendadis al mil diabloj la senfinan historion de la paŝtisto, urĝis sian mastron eniri dormi en la kabanon de Pedro. Tion li faris kaj pasigis la pliparton de la nokto, pensante pri sia sinjorino Dulcinea, imite al la amantoj de Marcela. Sancho sin aranĝis inter Rocinante kaj sia azeno kaj dormis, ne kiel disdegnata amanto, sed kiel trabatita homo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.