|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Rakontas la arabo kaj manĉano Cide Hamete Benengeli, aŭtoro de ĉi elokventa, grava, fikcia, detala kaj ĝentila historio, ke, post ol la fama don Quijote de La Mancha kaj lia ŝildisto Sancho Panza babilis kion oni legas en la lasta parto de la 21ª ĉapitro, nia hidalgo levis la rigardon kaj vidis, ke sur la vojo piede proksimiĝas ĉirkaŭ dek du viroj interkroĉitaj je la kolo per longa ĉeno fera kaj kun la manoj en katenoj. Ilin gardis du rajdantoj kun musketoj kaj du piedirantaj viroj kun sagoj kaj glavoj. Sancho, ekvidante ilin, diris:
– Jen ĉeno de punatoj, kiujn la reĝo sendas per la forto al la galeroj.
– Kion? – demandis don Quijote – . Ĉu estas eble, ke la reĝo uzas sian forton ĉi-maniere kontraŭ personoj?
– Mi ne diras tion – respondis Sancho – . La afero estas, ke pro iliaj krimoj oni ilin kondamnis punlabori en la galeroj de la reĝo, kaj ili iras tien perforte.
– Resume – diris don Quijote – . Iel aŭ tiel, ĉi homoj iras, ne propravole, sed devigite.
– Efektive – diris Sancho.
– Se tiel do – respondis lia mastro – , jen okazo por mi, ĉar, laŭ mia profesio, mi devas kontraŭbatali la forton kaj helpi kaj konsoli la feblajn.
– Konsideru via moŝto – diris Sancho – , ke la justico, nome la reĝo mem, uzas nenian forton nek arbitron kontraŭ tiaj homoj, kaj nur punas ilin pro ties krimoj.
Ĉe tio alvenis la ĉeno de la galeruloj kaj don Quijote petis plej ĝentile la gardistojn, ke ili bonvolu informi lin pri la motivo aŭ motivoj konduki tiamaniere la ĉenulojn. Unu el la rajdantaj gardistoj respondis, ke temas pri punatoj de lia moŝto la reĝo irantaj al la galeroj, kaj ke ne necesas pliaj klarigoj nek pliaj demandoj.
– Tamen – respondis don Quijote – al mi plaĉus scii la kaŭzon de la misfortuno de ĉiu el ili.
Kaj al tio li aldonis tiel ĝentilajn vortojn por persvadi lin, ke la alia rajdanto fine diris:
– Kvankam ni portas registritan kopion de la verdiktoj de ĉi mizeruloj, ne estas nun tempo legi ilin. Via moŝto mem demandu al la punatoj kaj ili respondos al vi, se ili volos. Kaj certe ili volos, ĉar temas pri homoj, kies plezuro estas fari friponaĵojn kaj poste fanfaroni pri ili.
Kun ĉi permeso, kiun don Quijote prenus al si, se li ne estus ĝin ricevinta, li iris ĝis la ĉeno kaj demandis al la unua viro, pro kiaj pekoj li troviĝas en tiel mizera stato. La kondamnito respondis, ke pro tio, ke li amis.
– Nur pro tio? – diris don Quijote – . Se oni punas la amantojn je galeroj, jam de longe mi remus en ili.
– Ne temas pri la speco de amo, kiun via moŝto imagas – diris la galerulo – . Mi enamiĝis pasie, sed al korbo plena de tolo, kaj ĝin brakumis tiel, ke se la justico ne dekroĉus ĝin de miaj manoj, mi estus ankoraŭ gluita al ĝi. Oni kaptis min ĉe la freŝa faro, do oni ne torturis min; laŭ la verdikto de la tribunalo, oni regalis al mi la dorson per cent rimenfrapoj kaj kondamnis min al tri jaroj en la gurapas.
– Kio estas «gurapas»? – demandis don Quijote.
– Galeroj – klarigis la deliktulo, juna viro ĉirkaŭ dudekkvin-jara, naskiĝinta en Piedrahíta.
Don Quijote demandis poste al la dua viro, sed lin premis tia tristo kaj melankolio, ke li ne respondis eĉ unu vorton. Sed la unua alparolito respondis por li, dirante:
– Ĉi ulo troviĝas ĉi tie, ĉar li estas kanario; pli ĝuste, ĉar li kantas kaj muzikas.
– Nur pro tio? – ripetis don Quijote – . Ĉu ankaŭ kantantoj kaj muzikantoj iras al la galeroj?
– Jes, sinjoro – respondis la galerulo – , ĉar ekzistas nenio pli terura ol kanti en la angoro.
– Mi ĉiam aŭdis – diris don Quijote – , ke, kiu kantas ĉiuhore, tenas siajn zorgojn fore.
– Ĉi tie okazas la malo. Kiu kantas nur unu fojon, ploras la tutan vivon.
– Mi ne komprenas – konfesis don Quijote.
Sed unu el la gardistoj intervenis:
– Sinjoro kavaliro, kanti en la angoro, signifas inter la friponaro konfesi per torturo. Al ĉi pekulo oni aplikis torturon kaj li konfesis sian krimon; ŝteli brutojn. Kaj, ĉar li konfesis, oni kondamnis lin al ses jaroj en galeroj kaj krome al ducent rimenfrapoj, kiujn li jam ricevis sur la dorson. Kaj li ĉiam vidiĝas deprimita kaj trista, ĉar la ceteraj ŝtelistoj tie kaj ĉi tie mistraktas, insultas, mokas kaj disdegnas lin, tial, ke li konfesis kaj ne kuraĝis diri ne. Ili asertas ke «jes» aŭ «ne» prononciĝas same facile, kaj ke deliktulo estas bonsorta, kiam lia vivo dependas, ne de atestantoj kaj pruvoj, sed de lia propra lango. Kaj mi opinias, ke ili ne malpravas.
– Mi same pensas – diris don Quijote, kaj sin turninte al la tria ĉenulo, demandis la samon, kiel al la aliaj. La kondamnito tuj kaj senĝene respondis:
– Mi pasos kvin jarojn en la plej moŝtindaj moŝtoj, la gurapas, ĉar mankis al mi dek dukatoj.
– Mi volonte donus dudek por eltiri vin el ĉi tia sorto.
– Tio – respondis la galerulo – igas min pensi pri homo, kiu kun mono meze de la oceano mortas je malsato, ĉar li ne trovas lokon, kie li povus aĉeti kion li bezonas. Mi diras tion, ĉar, se mi havus siatempe la monon nun proponitan de via moŝto, mi estus ŝmirinta per ĝi la plumon de la aktisto kaj vigliginta la ruzon de la prokuroro, tiel, ke hodiaŭ mi troviĝus en la placo Zocodover de Toledo, ne sur ĉi vojo kaj ligita kiel levrelo. Sed Dio estas granda; kaj nur paciencon oni bezonas.
Don Quijote iris poste al la kvara kondamnito, viro de ege respektinda aspekto kaj kun blanka barbo longa ĝis preskaŭ la talio. Demandite, kial li troviĝas tie, li komencis plori kaj ne respondis eĉ unu vorton; sed la kvina kondamnito parolis pri li, dirante:
– Ĉi honesta viro pasos pasos nur kvar jarojn en la galeroj, post ol li jam promenis parade kaj surĉevale[99] sur kelkaj stratoj de la urbo.
– Ŝajnas al mi, ke vi volas diri, ke oni montris publike lian infamion.
– Efektive – respondis la galerulo – , kaj oni kondamnis lin, ĉar li funkciis kiel makleristo de orelo[100] kaj eĉ de la tuta korpo. Mi volas diri, ke ĉi sinjoro troviĝas ĉi tie, tial, ke li estas pandaro[101] kaj, en eta parto, ankaŭ sorĉisto.
– Se ne ekzistus tio pri la eta parto – diris don Quijote – rilate al la pandarado li meritus, anstataŭ remi en la galeroj, komandi ilin kiel admiralo. Pandari estas ne io ajn, sed laboro de diskretaj personoj ege necesa en bone organizita ŝtato. Nur homoj de honesta konduto devus dediĉi sin pandari, kaj, kiel en la ceteraj profesioj, en la pandarado oni devus elekti la kandidatojn per kontroloj kaj ekzamenoj kaj atribui al ĉiu elektito numeron registritan kaj publikan, same kiel oni faras kun la makleristoj de la borso. Tiel oni evitus grandan nombron da fuŝoj, nun okazantaj pro tio, ke ĉi ofico troviĝas en la manoj de homoj idiotaj kaj duonkretenaj, kiaj estas pedikaj virinaĉoj, paĝioj kaj junaj friponoj senspertaj. Tial, kiam al ili prezentiĝas delikata okazo kaj necesas do saĝa decido, la kaĉo fridiĝas al ili inter la telero kaj la buŝo, kaj ili eĉ ne scias distingi sian dekstran manon de la liva. Mi volonte klarigus, kial konvenus elekti per konkurso la funkciulojn de tiel grava profesio, sed nun ne estas la ĝusta momento por paroli pri tia temo; iam mi traktos ĝin kun personoj povantaj apliki al la afero efikan rimedon. Nun mi diras nur, ke la doloro vidi en ĉi tia mizero, pro pandarado, ĉi blankajn harojn kaj ĉi ege respektindan vizaĝon, ĉesis en mi, kiam mi aŭdis la vorton «sorĉisto». Mi bone scias, ke en la mondo ekzistas nenia sorĉaĵo kapabla rompi aŭ perforti la volon, kvankam kelkaj naivuloj kredas la malon. La volo, ja, estas libera, kaj nek herboj nek sorĉaĵoj povas trudiĝi al ĝi. Okazas nur, ke kelkaj simplanimaj virinaĉoj kaj friponaj trompistoj faras pociojn kaj venenojn kaj asertas, frenezigante per ili la homojn, ke ili havas la povon devigi ami, kvankam, kiel mi jam diris, neeblas perforti la volon.
– Vi pravas – respondis la honesta oldulo – kaj, se diri la veron, sinjoro, mi ne kulpas je sorĉaĵoj, kvankam mi ne povas nei, ke mi pandaris. Tamen, mi pensis, ke mi faras nenian mavon per tio; mi intencis nur, ke la tuta mondo vivu pace, trankvile kaj plezure, sen kvereloj kaj ĉagrenoj. Sed ĉi bona deziro mia ne evitis al mi iri nun al loko, de kie mi ne esperas reveni, konsiderante, ke mi havas altan aĝon kaj krome urinan afekcion, kiu ne lasas al mi eĉ unu momenton da ripozo.
La oldulo komencis plori kiel antaŭe, kaj Sancho tiel kortuŝiĝis, ke li elprenis de sub sia ĉemizo kvar-realan moneron kaj donis ĝin al li kiel almozon.
Don Quijote antaŭenpaŝis, demandis al la sekvanta ĉenulo pri ties delikto, kaj la punato respondis multe pri senhonte ol la aliaj, dirante:
– Mi estas ĉi tie, ĉar mi tro petolis kun du kuzinoj miaj, kaj kun du fratinoj ne miaj. Fine mi tion petolis kun la kvar, ke el la petolado rezultis, ke mia familio kreskis kaj implikiĝis tiamaniere, ke eĉ la diablo mem ne povus klarigi al si la interparencecon de ĝiaj membroj. Oni konviktis min, mi ne havis monon, al mi mankis protekto, mi preskaŭ perdis la glutilon[102], ricevis kondamnon de ses jaroj en la galeroj, kaj ne apelaciis, ĉar mi kulpas; sed mi estas juna, kaj la vivo longas kaj ĉion aranĝas. Se via moŝto, sinjoro kavaliro, havas ion por doni al ni, povraj mizeruloj, Dio vin rekompencos en la ĉielo, kaj ni en la tero zorgos peti Lin en niaj preĝoj, ke Li donu al vi sanan kaj longan vivon, kian via moŝto meritas.
La parolinto portis studentan robon, kaj unu el la gardistoj diris pri li, ke li estas klera latinisto kaj tre babilema. Poste venis la vico de viro proksimume tridek-jara, de tre agrabla aspekto, kvankam li iomete strabis. Li estis ligita alie ol la ceteraj punatoj: longa ĉeno envolvis lian korpon kaj treniĝis ĉe liaj piedoj, kaj du feraj ringoj ĉirkaŭis lian kolon: unu estis fiksita al la ĉeno, kaj de la alia, nomata
«amiko-garda» aŭ «amiko-pieda» descendis du feraĵoj ĝis la talio, provizitaj per mankateno, kiu, kun dika kaj ŝlosita pendoseruro, sekure retenis al li la pojnojn, tiel, ke li povis nek levi la manojn al la buŝo, nek klini la kapon al la manoj.
Don Quijote demandis, kial tiu homo portas pli da feroj ol la aliaj, kaj la gardisto respondis, ke li kulpas pli da krimoj ol la ceteraj punatoj kune, kaj ke li estas tiel aŭdaca kaj ruza fripono, ke, eĉ vidante lin en tia stato, oni ne povas esti certa, ke li ne eskapos.
– Kiajn krimojn li faris? – demandis don Quijote – . Ŝajne li meritas ne pli grandan punon ol remi en la galeroj.
– Li servos en ili dek jarojn, kio egalas al speco de civila morto – respondis la gardisto – . Sufiĉas scii, ke ĉi homo estas la fama Ginés de Pasamonte, nomata ankaŭ Ginesillo de Parapilla.
– Ne impertinentu, sinjoro komisaro, nek komencu fari nun distingojn inter nomoj kaj alnomoj. Mi nomiĝas Ginés, ne Ginesillo, kaj Pasamonte estas mia familia nomo, ne Parapilla, kiel vi diras. Prefere oni okupu sin pri siaj propraj aferoj, kaj punkto.
– Ne parolu kun tiel fieraĉa tono, sinjoro protoŝtelisto, aŭ mi trudos al vi silenton.
– Klare vidiĝas, ke oni devas submetiĝi al la cirkonstancoj kaj al la volo de Dio – respondis la galerulo – . Sed iam oni scios, ĉu mi nomiĝas, aŭ ne, Ginesillo de Parapilla.
– Ĉu oni ne nomas vin tio, fripono? – diris la gardisto.
– Jes – respondis Ginés – , sed mi igos, ke oni ĉesu doni al mi tian nomon vole, nevole. Sinjoro kavaliro, se vi havas ion por doni al ni, jam donu ĝin, kaj Dio vin akompanu, ĉar ĝenas tiel granda scivolo koni la vivon de aliaj homoj; kaj se vi deziras koni la mian, sciu, ke mi estas Ginés de Pasamonte, kies vivon mi skribis per ĉi fingroj.
– Li ne mensogas – diris la komisaro – . Li mem skribis tre bonan historion pri sia vivo, sed en la prizono lombardis la manuskripton por ducent realoj.
– Kaj mi liberigos ĝin de la lombardo, eĉ se tio kostus al mi ducent dukatojn – diris Ginés.
– Tiel bona estas la historio? – demandis don Quijote.
– Tiel bona – respondis Ginés – , ke nek Lazarillo de Tormes, nek la ceteraj libroj de la sama ĝenro skribitaj kaj skribotaj povos elteni la konkuron kun la mia. Mi diru nur, ke ĝi temas pri veroj tiel belaj kaj amuzaj, ke nenia mensogo kompareblas kun ili.
– Kiun titolon havas via libro? – demandis don Quijote.
– Vivo de Ginés de Pasamonte.
– Ĉu vi skribis ĝin ĝis la fino?
– Kiel mi povus fari tion, se mia vivo ne finiĝis ankoraŭ? La rakonto ampleksas de mia naskiĝo ĝis nun, kiam mi denove servos en la galeroj.
– Ĉu vi jam antaŭe estis do en ili? – demandis don Quijote.
– En ili mi sidis kvar jarojn por servi al Dio kaj al la reĝo kaj konas la guston de la seka pano kaj de la skurĝo – respondis Ginés – . Sed mi ne bedaŭras residi en ili, ĉar mi povos tie fini mian libron, aldonante ankoraŭ multe da dirindaĵoj. En la galeroj de Hispanujo oni ĝuas pli da trankvilo ol necese[103], kvankam mi ne bezonas multe da ĝi, tial, ke mi scias parkere tion, kio mankas ankoraŭ en la libro.
– Vi ŝajnas lerta – diris don Quijote.
– Kaj senfortuna – respondis Ginés – . Ĉiam la malfeliĉo persekutas la talenton.
– Persekutas la friponojn – diris la komisaro.
– Mi jam petis vin ne impertinenti, sinjoro komisaro – diris Pasamonte – . Viaj superuloj transdonis al vi la ordon-bastonon, ne por ke vi mistraktu nin, homojn kompatindajn, sed por ke vi gvidu nin al la loko, kien lia moŝto la reĝo volas, ke ni iru. Alie mi ĵuras, ke… sed sufiĉas. Mi ne plu parolos, por ne diskonigi tion okazintan en la gastejo…[104] Ni ĉiuj tenu la langon en la buŝo, kondutu prudente kaj parolu ĝentile. Kaj nun, ni plu iru, ĉar ĉio ĉi jam ŝajnas tro teda afero.
La komisaro levis la bastonon por respondi per ĝi la insolenton de Pasamonte, sed don Quijote sin intermetis, petis lin ne mistrakti la ĉenulon kaj diris, ke ne gravas, se homo kun la manoj en kateno lasas la langon iom libera. Poste li sin turnis al la ceteraj ĉenuloj kaj diris:
– El ĉio, kion vi diris, karegaj fratoj, mi klare vidas, ke, kvankam oni kondamnis vin pro viaj kulpoj, la punoj de vi suferotaj ne multe plezurigas vin. Vi iras al la galeroj tre malvolonte kaj kontraŭvole, kaj, krome, eble nur la manko de kuraĝo sub la torturo ĉe unu, la senmoneco ĉe la dua, la foresto de influoj ĉe la alia kaj fine la arbitroj de la juĝistoj kaŭzis vian perdiĝon kaj tion, ke oni ne traktis vin kun la justeco al vi ŝuldata. Ĉio ĉi forte prezentiĝas nun al mi en la kapo kaj persvadas, eĉ devigas min, montri, favore al vi, ke la ĉielo sendis min al ĉi mondo, por ke mi servu en la ordeno kavalira donante helpon al la feblaj kaj al la ĝemantaj sub la forto. Mi scias, ke la prudento rekomendas, ke, se sufiĉas la bonaj kaj pacaj manieroj, oni ne uzu drastan rimedon por atingi ion. Do mi petas la sinjorojn komisaron kaj gardistojn, ke ili bonvolu liberigi vin kaj lasi vin pace disiri; des pli, ke ne mankos aliaj homoj, kiu servos al la reĝo en pli bonaj cirkonstancoj. Ŝajnas rigora faro meti sub la sklavecon homojn, kiujn Dio kaj la naturo volas liberaj; krome, sinjoroj gardistoj, ĉi povruloj faris al vi nenian damaĝon, do, ĉiu portu la ŝarĝon de siaj pekoj: Dio en la ĉielo ne forgesos puni la perversajn kaj rekompenci la bonajn, kaj ne decas, ke honestaj homoj rigoru al aliaj homoj, havante por tio nenian personan motivon. Mi faras ĉi peton ĝentile kaj kviete, ke mi havu, se vi ĝin plenumos, motivon por esti danka al vi; kaj se vi ne volontos, ĉi lanco kaj ĉi glavo kaj la kuraĝo de mia brako devigos vin perforte ĝin plenumi.
– Nu, kia stultaĵo! – diris la komisaro – . Bonan amuzon kovis ĉi sinjoro ĉe la fino! Li volas, ke ni lasu la punatojn de la reĝo foriri, kvazaŭ ni havus aŭtoritaton por tiel fari, aŭ li rajtus ordoni tion. Iru via moŝto sur la vojo antaŭen kaj havu bonan sorton! Metu rekta tiun pis-poton, kiun vi portas sur la kapo, kaj ne serĉu kvin piedojn al la kato![105]
– Vi estas la kato, la rato kaj la renegato! – respondis don Quijote.
Kaj senplie kaj impete nia hidalgo atakis la komisaron, sen ke li havus tempon defendi sin, kaj, grave vundante lin per la lanco, lin renversis sur la grundon. Kaj feliĉe por don Quijote, la komisaro estis la viro kun la musketo[106].
Ĉe tiel neatendita evento, miro kaj konsterno frapis la aliajn gardistojn; sed denove sin reginte, la rajdanta eltiris la glavon kaj la surpiedaj la sagojn kaj impetis kontraŭ nian hidalgon, kiu kun granda aplombo atendis ilin. Kaj certe li ne eltirus sin sendifekta el tia situacio, se la galeruloj, vidante, ke prezentiĝas bela ŝanco liberigi sin, ne estus kaptintaj la okazon por disrompi la ĉenon. Tiel granda senordo ŝprucis tiam, ke la gardistoj povis fari nenion utilan, okupante sin jen pri don Quijote, kiu atakis ilin, jen pri la ĉenuloj, kiuj jam komencis deĉenigi sin.
Siaflanke Sancho helpis al la liberiĝo de Ginés de Pasamonte, kiu la unua saltis libera el la feroj sur la apertan kampon, ĵetis sin kontraŭ la kuŝanta komisaro, prenis de li la glavon kaj la musketon, kaj turnis ĉi lastan jen al unu, jen al alia gardisto, kvankam tute sen pafi, ĝis fine la gardistoj diskuris kaj perdiĝis el la vido, eskapante tiel de la musketo de Pasamonte, kiel de la multaj ŝtonoj ĵetataj al ili de la jam liberiĝintaj galeruloj.
Ĉi afero tre afliktis la ŝildiston, ĉar li komprenis, ke la forkurintoj informos al la Santa Hermandad, kiu, sonorigante alarmon[107], eliros persekuti la deliktulojn. Sancho sciigis tian zorgon al sia mastro kaj petis lin, ke ili ambaŭ tuj foriru kaŝi sin en la proksiman montaron.
– Tre bone – diris don Quijote – , sed en la nuna momento mi devas fari ankoraŭ ion.
Li alvokis la galerulojn, kiuj ekscitite kaj senorde iris tien kaj tien kaj jam rabis de la komisaro ĉion, lasante lin nuda. Ili ĉirkaŭis nian kavaliron kaj atendis kion li deziras ordoni al ili.
– Montri sin danka pro la favoroj ricevitaj – diris don Quijote – estas propra al homoj bon-intencaj, kaj unu el la pekoj plej ofendaj al Dio estas la sendankeco. Mi tion diras, ĉar vi jam klare vidis kaj spertis, sinjoroj, kiel mi favoris vin; kaj, por ke vi montru vian dankemon, mi volas nur, ke vi ŝarĝu vin denove per la ĉeno, kiun mi prenis de viaj koloj, kaj tuj iru al la urbo El Toboso. Tie vi devos prezenti vin antaŭ la sinjorino Dulcinea de El Toboso, diri al ŝi, ke ŝia kavaliro, la Kavaliro de la Trista Mieno, estas ŝia servanto, kaj poste rakonti al ŝi ĉiun detalon de ĉi fama aventuro, de la komenco ĝis la momento de la liberigo tiel multe dezirata de vi. Poste vi povos iri, kien ajn vi volos.
Ginés de Pasamonte respondis je ĉies nomo, dirante:
– Kion via moŝto ordonas al ni, sinjoro kaj liberiginto nia, tute ne eblas plenumi. Ni povas iri, ne en grupo sur la vojo, sed solaj kaj disaj, ĉiu per si mem, klopodante kaŝi nin eĉ en la sinon de la tero, por ke la Santa Hermandad, kiu certe serĉos nin, ne povu nin retrovi. Kion via moŝto povas kaj devas fari, estas, anstataŭigi tian servon kaj tributon al la sinjorino Dulcinea de El Toboso per nombro da credos kaj avemarías, kaj ni preĝos ilin honore al vi. Ion ĉi tian oni povas plenumi nokte aŭ tage, ripozante aŭ forkurante, en paco aŭ en milito. Sed pensi, ke ni konsentos reveni sub la ĉenon, kaj ke ni ekiros al El Toboso, egalas pensi, ke nun estas nokto, kiam ne batis ankoraŭ la deka matene. Peti de ni tian aferon, estas, kvazaŭ oni petus pirojn de ulmo.
– Nu, mi ĵuras, don filo de putino, don Ginesillo de Paropillo, aŭ kiel ajn vi nomiĝas – diris la jam koleranta don Quijote – , ke vi iros sola, kun la tuta ĉeno sur la ŝultroj kaj kun la vosto subtirita inter la kruroj.
Pasamonte jam konstatis, ke la kapo de don Quijote ne bone funkcias, se konsideri lian absurdan agon liberigi la galerujojn; krome li ne tre emis toleri insultojn, do, vidante sin tiamaniere traktita, faris okulsignon al siaj kompanoj, ili apartiĝis kaj tia pluvo da ŝtonoj komencis fali sur don Quijote, ke li ne povis ŝirmi sin tute per la ŝildo, dum la povra Rocinante reagis al la spronoj, kvazaŭ ĝi estus el bronzo. Sancho metis sin post sia azeno kaj uzis ĝin kiel remparon kontraŭ la hajlo da ŝtonoj, sed don Quijote ne povis ŝildi sin sufiĉe bone, kaj kelkaj ŝtonoj trafis lin kun tia forto, ke ili lin renversis sur la grundon; kaj apenaŭ li falis, la studento ĵetis sin al li, demetis de sur lia kapo la barbo-pelvon, per ĝi donis al li du tri frapojn sur la dorson kaj poste du tri pliajn sur la grundon, ĝis la pelvo preskaŭ tute frakasiĝis. La galeruloj rabis de li la pelerinon, kiun li portis sur la armaĵo, kaj ne eltiris liajn ŝtrumpojn, ĉar tion ĝenis la armaĵa peco kovranta la krurojn. De Sancho ili rabis la surtuton, lasis lin duonnuda, disdonis inter si la ceterajn predojn de la batalo kaj forkuris, ĉiu dise de la aliaj, pli zorgaj eviti fali en la manojn de la timata Santa Hermandad, ol ŝarĝi sin per la ĉeno kaj sin prezenti ĉe la sinjorino Dulcinea de El Toboso. Solaj do restis la azeno kaj Rocinante, Sancho kaj don Quijote. La azeno, kap-klina kaj enpensa, skuis la orelojn de tempo al tempo, kredante sendube, ke ne ĉesis ankoraŭ la tempesto da ŝtonoj ĵus siblinta ĉe ĝiaj oreloj. Rocinante kuŝis apud sia mastro, ĉar ankaŭ la ĉevalon renversis la forto de la ŝtonoj. Sancho, duonnuda, teruriĝis, pensante pri la Santa Hermandad. Kaj don Quijote sentis egan aflikton, vidante, kiel mizere traktis lin la samaj homoj, al kiuj li faris tiom da bono.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.