|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Estis proksimume la kvara posttagmeze, kiam la suno, vualita de la nuboj, verŝis feblan lumon per apenaŭ varmaj radioj, donante al don Quijote la okazon rakonti al siaj du eminentaj aŭskultantoj, sen la ĝeno de la laciga varmo, kion li vidis en la kaverno de Montesinos. Kaj li komencis jene:
– Proksimume dek ok aŭ dudek futojn sube, en la profundo de ĉi ublieto, ĉe la dekstra flanko, troviĝas konkava spaco kapabla enteni grandan ĉaron kun ties muloj. Ioma lumo penetras en ĝin de tre fore tra kelkaj fendoj aŭ truoj irantaj ĝis la surfaco de la tero. Ĉi konkavan spacon mi vidis, kiam, laca kaj ĉagrenita pendi de la ŝnuro, mi descendadis tra tiu nigra regiono, sen sekvi difinitan aŭ konkretan vojon. Tiel do, mi decidis halti en la dirita spaco kaj iom ripozi. Mi laŭtis al vi, petante, ke vi ne ellasu pli da ŝnuro, ĝis mi sciigus vin denove, sed certe vi ne aŭdis min. Tiam, mi kunkolektis la ŝnuron, laŭmezure kiel vi sendadis ĝin, faris per ĝi volvaĵon, sidiĝis sur ĝi kaj, profunde enpensa, cerbumis kion mi devus fari por atingi la fundon, konsiderante, ke mi ne povus plu descendi retenate. En ĉi perpleksa meditado, mi falis subite kaj senvole en profundan dormon kaj, plej neatendite, sen scii kiel aŭ kial, mi vekiĝis meze de la plej bela, agrabla kaj delica herbejo iam naskita de la naturo aŭ imagita de la plej fantazio homa.
»Mi apertis la okulojn, frotis ilin, konstatis, ke mi ne dormas, kaj ke vere mi statas vekita. Tamen mi palpis mian kapon kaj mian bruston por certigi al mi, ĉu tie troviĝas mi en persono, aŭ fantomo vana kaj misforma. Sed la tuŝo, la sento, kaj ankaŭ tio, ke mi kohere rezonis, pruvis al mi, ke mi troviĝis tie sube, same kiel nun mi troviĝas ĉi tie supre. Baldaŭ aperis antaŭ miaj okuloj impona palaco aŭ alkazaro reĝa, kies remparoj kaj muroj ŝajnis el travideble klara kristalo. Tiam apertiĝis pordego, kaj tra ĝi eliris ale al mi respektinda oldulo en longa robo el viola serĝo trenanta sur la tero; speco de studenta pelerino el verda veluro kovris al li la ŝultrojn kaj la bruston; sur la kapo li havis nigran Milanan ĉapon, kaj lia barbo, tre griza, longis ĝis sub lia talio. Li portis nenian armon, sed en lia mano vidiĝis rozario kun bidoj pli grandaj ol nuksoj, kaj ĉiu deka bido grandis kiel struta ovo. Lia teniĝo, lia paŝado, lia solena kaj impona mieno kaŭzis al mi miron kaj admiron, tiel per ĉiu detalo, kiel per la tuto. Li proksimiĝis al mi, brakumis min kaj poste diris:
» – Jam de tre longe, ho sentima kavaliro don Quijote de La Mancha, ni atendis vin en ĉi solecaj kaj ensorĉitaj lokoj, por ke, poste, vi povu informi al la mondo pri tio, kion enfermas kaj kovras ĉi profunda kaverno, kien vi penetris, nomata kaverno de Montesinos: la plenumo de tia heroaĵo estis rezervita nur al via nevenkebla koro kaj al via senegala kuraĝo. Akompanu min, glora sinjoro; mi deziras montri al vi kiom da kaŝitaj mirindaĵoj troviĝas en ĉi diafana alkazaro, kies ĉefo kaj ĉiama gardanto estis mi, Montesinos mem, kiun nomon prenis ankaŭ ĉi kaverno».
»Apenaŭ li diris, ke li estas Montesinos, mi demandis al li, ĉu veras la rakonto cirkulanta en ĉi supra mondo, nome, ke li elŝiris per eta dago[285] la koron el la brusto de sia granda amiko Durandarte kaj portis ĝin al sinjorino Belerma, kiel petis de li Durandarte mem ĉe la rando de la morto. Montesinos respondis, ke ĉio veras, krom la dago, ĉar ĝi estis nek dago nek eta, sed tre akra ponardo pli pinta ol aleno.
– Sendube ĝin faris Ramón de Hoces, el Sevillano – diris Sancho.
– Mi ne scias – respondis don Quijote – . Sed certe ne estis Ramón de Hoces ĝia farinto ĉar li apartenas al nia epoko, kaj la batalo de Roncesvalles, kie okazis la menciita tragedio, plenumiĝis antaŭ multe da jaroj. Cetere ĉi detalo nek gravas nek modifas aŭ ŝanĝas la veron kaj la signifon de la historio.
– Vi pravas – diris la kuzo – . Daŭrigu, sinjoro don Quijote. Mi aŭskultas vian rakonton kun la plej granda plezuro de la mondo.
– Ne malpli plezure mi ĝin diras – respondis don Quijote – . Nu, la respektinda Montesinos kondukis min en la kristalan palacon, kie en ia basa salono, eksterordinare friska kaj tute alabastra, staris marmora tombo-monumento majstre ĉizita, sur kies supro kuŝis laŭ sia tuta longo kavaliro ne el bronzo, marmoro aŭ jaspo, materialoj ordinare uzataj por tiaj tomboj, sed el vera karno kaj el veraj ostoj. Lia dekstra mano, kiu ŝajnis al mi forta kaj iom tro vila, signoj de granda potenco, teniĝis sur la koro. Kaj Montesinos, vidante min miri je la kuŝanta figuro, diris al mi, antaŭ ol mi demandus ion:
» – Ĉi homo estas mia amiko Durandarte, floro kaj spegulo de la kuraĝaj kaj enamiĝintaj kavaliroj de sia epoko. Merlín, la franca sorĉisto, laŭdire filo de la diablo, tenas lin ensorĉita, kaj same min kaj multe da aliaj kavaliroj kaj damoj. Sed mi kredas, ne ke li estas filo de la diablo, sed ke li scias iom pli ol la diablo mem. Oni tute ne konas, kiel aŭ kial li ensorĉis nin, kvankam la futuro tion klarigos, supozeble post ne longe. Sed plej mirigas min, ke mi estas certa (kiel certa mi estas ke nun ni havas sunan tagon) ke Durandarte finis sian vivon inter miaj brakoj, kaj ke, kiam li mortis, mi elŝiris lian koron per miaj propraj manoj; sendube ĝi pezis du funtojn, ĉar, laŭ la sciuloj, ju pli grandas la koro, des pli da kuraĝo havas ĝia posedanto. Se tiel do, se vere ĉi kavaliro mortis, kial li veas kaj ĝemas nun de tempo al tempo, kvazaŭ li vivus?
»Ĉi-momente la povra Durandarte laŭtis:
Ho vi, kuzo Montesinos!
Jen la lasta peto mia:
kiam mi mortinta kuŝos,
nura korpo senanima,
mian koron portu tien,
kie ŝi, Belerma, vivas,
post ol vi el mi ĝin ŝiros
por ponard’ aŭ dago pika[286].
»Tion aŭdinte, la respektinda Montesinos genuiĝis antaŭ la afliktita figuro kaj diris kun larmoj en la okuloj:
» – Antaŭ longe, sinjoro Durandarte, karega kuzo, antaŭ longe, mi faris kion vi ordonis al mi en la amara tago de nia malvenko: mi elŝiris vian koron, tiel bone kiel mi povis, sen ke restus en via brusto eĉ ne parteto el ĝi; mi viŝis ĝin per punta mantuko, rapidis kun ĝi al Francujo, post ol mi metis vin en la sinon de la tero verŝante tiom da larmoj, ke ili lavis de mi la sangon, per kies koloro antaŭe makuliĝis miaj manoj fosintaj en via internaĵo. Kaj, por ke vi pli konvinkiĝu, kara kuzo, sciu, ke ekirinte de Roncesvalles, en la unua vilaĝo ĉe la vojo mi ŝutis iom da salo sur vian koron, por ke ĝi ne stinku, kaj alvenu, se ne freŝa, almenaŭ peklita antaŭ sinjorino Belerma. La saĝulo Merlín jam de longe tenas ŝin ensorĉita, same kiel min, vin, vian ŝildiston, la duenjon Ruidera kun ties sep filinoj kaj du nevinoj, kaj multe da aliaj amikoj kaj konatoj viaj; kaj, kvankam jam pasis kvincent jaroj, eĉ ne unu el ni mortis; mankas nur Ruidera kaj ties filinoj kaj nevinoj, tial, ke ili ne ĉesis plori, kaj Merlín, eble movata de kompato, transformis ilin en la saman nombron de lagoj nun konataj en la mondo de la vivantoj, kaj en la provinco de La Mancha, sub la nomo
«lagoj de Ruidera». La sep lagoj apartenas al la reĝoj de Hispanujo, kaj la du nevinoj al kavaliroj de la tre pia ordeno de Sankta Johano. Ankaŭ Guadiana, via ŝildisto, priploris vian tristan sorton, kaj oni aliigis lin en la riveron nomatan kiel li. Sed, kiam ĉi rivero atingis la surfacon de la tero kaj vidis la sunon de la alia ĉielo, tiel multe ĝi afliktiĝis, vidante, ke ĝi distanciĝis de vi, ke ĝi denove refluis en la profundon de la tero. Tamen ne eblas al ĝi ĉesi flui laŭ sia natura kurso, do ĝi emerĝas de tempo al tempo kaj montriĝas kie la suno kaj la homoj povas ĝin vidi. La supre menciitaj lagoj provizas ĝin per sia akvo, kaj kun ĉi akvo, kaj multaj aliaj, ĝi enfluas, pompa kaj granda, en Portugalujon. Sed, malgraŭ ĉio, laŭlonge de sia iro, ĝi evidentigas sian triston kaj melankolion, kaj penas bredi en sia akvo, ne valorajn kaj delikatajn fiŝojn, sed sengustajn kaj krudaformajn, tre diferencajn de la fiŝoj de la ora Tajo. Kion mi diras nun al vi, ho kara kuzo, mi jam diris al vi multe da fojoj. Sed tial, ke vi ne respondas, mi pensas, aŭ ke vi ne aŭskultas, aŭ ke vi ne kredas min. Kaj tio, Dio scias, ege min afliktas. Tamen mi deziras komuniki al vi ion novan, kiu eble ne mildigos vian doloron, sed ankaŭ ne intensigos ĝin. Apertu la okulojn kaj vidu per vi mem, ke ĉi tie, antaŭ vi, staras la granda kavaliro, pri kiu la saĝa Merlín profetis tiom da aferoj: jen don Quijote de La Mancha, restaŭranto kaj pliboniganto, en la nuna epoko, de la olda kaj jam forgesita kavalirismo. Kaj eble per lia favoro kaj interveno oni elsorĉos nin, ĉar la grandaj faroj rezerviĝas al grandaj viroj.
» – Kaj se oni ne sukcesus? – respondis la afliktita Durandarte kun vea kaj febla voĉo – . Se oni ne sukcesus, ho kuzo, tiam ni devus «pacienci kaj la karto-ludon rekomenci»[287].
»Kaj turnante sin sur unu flankon, li refalis en sian kutiman silenton kaj ne diris eĉ unu plian vorton.
»Ĉe tio aŭdiĝis kriegoj kaj veoj akompanataj de profundaj ĝemoj kaj angoraj plorsingultoj. Mi turnis la kapon kaj rimarkis tra la kristalaj muroj, ke en alia salono paŝas procesio formita de du vicoj de belegaj puceloj en funebro, kun blankaj turbanoj turkstilaj sur la kapo. Ĉe la fino de la vicoj iris sinjorino – almenaŭ ŝi ŝajnis tion pro sia serioze digna aspekto – same en funebro, kun blankaj vualoj tiel longaj, ke ili treniĝis sur la tero. Ŝia turbano estis duoble pli granda ol la turbanoj de la aliaj virinoj; ŝiaj brovoj tre proksimis inter si, kaj ŝia nazo iom platis; ŝi havis la buŝon granda, sed kun ruĝaj lipoj; la dentoj, kiam ŝi ilin montris, vidiĝis disaj kaj miskreskintaj, sed blankaj kiel senŝelaj migdaloj; ŝi tenis en la manoj delikatan tolon, inter kies faldoj, kiom mi povis distingi, kuŝis koro ŝajne mumia, se konsideri ties ekstreme sekan kaj ŝrumpan aspekton.
»Montesinos diris al mi, ke la homoj de la procesio estas servistinoj de Durandarte kaj Belerma, ensorĉitaj same kiel iliaj mastroj; ke la lasta virino mane portanta koron inter la faldoj de la tolo estas sinjorino Belerma; ke ŝi procesias tiel kvar tagojn semajne kun siaj ĉambristinoj, kantante, aŭ pli ĝuste, ĝemante elegiojn super la korpo kaj super la povra koro de sia kuzo; kaj ke, se ŝi ŝajnis al mi iom turpa, aŭ ne tiel bela kiel la famo proklamas, tio ŝuldiĝas al la fakto, ke ŝi trapasas en sia ensorĉiteco multe da mavaj noktoj, kaj eĉ da pli mavaj tagoj, kiel montras ŝiaj forte bluringitaj okuloj kaj la malsaneca flavo de ŝia haŭto.
» – Je tiaj bluringoj kaj flavo – li aldonis – kulpas, ne la monata sang-elfluo propra al la virinoj – ĉar jam de multaj monatoj, kaj eĉ de multaj jaroj, ŝi ne havas ĝin, nek ĝi montriĝas ĉe ŝiaj pordoj – sed ŝia doloro enkora, kiun kaŭzas al ŝi la alia koro konstante tenata de ŝiaj manoj kaj konstante memoriganta al ŝi la tragikan finon de ŝia senfortuna amanto; alie, apenaŭ egalus al ŝi, rilate al belo, gracio kaj spirito, la granda Dulcinea de El Toboso, tiel fama en ĉi regionoj kaj eĉ en la tuta mondo.
» – Ne konkludu tiel rapide, sinjoro don Montesinos – mi diris tiam – . Rakontu vian historion, kiel decas, ĉar vi scias, ke ĉiaj komparoj estas abomenaj, do oni ne bezonas kompari personon kun persono. La senegala Dulcinea de El Toboso estas, kia ŝi estas, kaj sinjorino doña Belerma estas, kia ŝi estas kaj estis… kaj punkto.
» – Sinjoro don Quijote, pardonu min. Mi konfesas, ke mi ne faris bone, dirante, ke sinjorino Dulcinea apenaŭ egalus al sinjorino Belerma. Mi sciis, dank’ al ia intuo, ke via moŝto estas ŝia kavaliro, do tio devus sufiĉi al mi, por ke mi mordu al mi la langon, anstataŭ kompari ŝin kun io alia, se ne kun la ĉielo.
»Per ĉi ekskuzoj de la granda Montesinos, mia koro trankviliĝis de la ŝoko, kiun mi ricevis, kiam li komparis mian sinjorinon kun Berlema.
– Kaj mi tre miras – diris Sancho – , ke vi ne saltis sur la olduleton por trakalcitri al li la ostojn kaj elŝiri lian barbon ĝis la lasta haro.
– Ne, amiko Sancho – respondis don Quijote – . Mi ne rajtas tion, ĉar ni havas la devon respekti ĉian oldulon, precipe se li estas kavaliro kaj krome ensorĉito. Sed en la aliaj multaj demandoj kaj respondoj de nia konversacio ĉio iris glate inter mi kaj li.
– Mi ne komprenas, sinjoro don Quijote – diris tiam la kuzo – , kiel via moŝto vidis tiom da aferoj kaj aŭskultis kaj parolis tiel multe, se konsideri, ke via restado en la kaverno estis kurta.
– Antaŭ kiom da tempo mi descendis? – demandis don Quijote.
– Antaŭ iom pli ol unu horo – respondis Sancho.
– Tio ne eblas – respondis don Quijote – ĉar, tie sube, la nokto kaj la mateno trafis min trifoje, do, laŭ mia kalkulo, mi restis tri tagojn en tiuj foraj regionoj kaŝitaj al la homa rigardo.
– Certe mia sinjoro pravas – diris Sancho – . Ĉio okazas al li pere de ensorĉoj, sekve, kio al ni ŝajnas unu horo, tio eble egalas al tri tagoj kun ties noktoj tie sube.
– Tre eble – respondis don Quijote.
– Ĉu via moŝto manĝis en la menciita tempo? – demandis la kuzo.
– Eĉ ne unu plenbuŝon – respondis don Quijote – . Kaj ankaŭ ne sentis malsaton.
– Ĉu la ensorĉitoj dormas? – demandis la kuzo.
– Ne – respondis don Quijote – . Almenaŭ en la tri tagoj trapasitaj de mi kun ili, nenies okuloj fermiĝis. Ankaŭ mi ne dormis.
– Bone aplikiĝus al ĉi kazo la proverbo «Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas» – diris Sancho – . Se via moŝto kutime iras kun ensorĉitoj fastantaj kaj ne dormantaj, ne mirinde, ke ilia akompano ankaŭ vi nek manĝas nek dormas. Sed pardonu min, sinjoro mastro, kaj Dio prenu min kun si (ne la diablo, kiel mi preskaŭ diris) se mi konfesas, ke mi kredas nenion el via rakonto.
– Kial ne? – demandis la kuzo – . Ĉu vi kredas, ke don Quijote povus mensogi? Eĉ se li volus, li ne havus tempon sufiĉan por elpensi kaj komponi tian milionon da fikcioj.
– Mi ne kredas, ke mia sinjoro mensogas – respondis Sancho.
– Kion vi kredas, do? – demandis don Quijote.
– Mi kredas – diris Sancho – , ke, kion vi rakontis ĝis nun, kaj kion ceteran vi rakontos, enbatis en vian cerbon kaj imagon la saĝa Merlín aŭ la magiistoj ensorĉintaj la bandon, kiun, laŭ vi, vi vidis kaj alparolis tie sube.
– Tio, kvankam ebla, ne okazis – respondis don Quijote – , ĉar mi vidis per miaj propraj okuloj kaj tuŝis per miaj propraj manoj kion mi rakontis. Sed, kion vi opinios, se mi aldonas, ke inter la nenombreblaj mirindaĵoj al mi montritaj de Montesinos (pri ili mi rakontos al vi detale en nia vojaĝo, ĉar ne ĉiuj oportunas al la nuna momento) troviĝis tri kampulinoj, kiuj cerve saltis kaj kapriolis tra ravaj kampoj? Tuj mi rekonis en unu el ili la senegalan Dulcinea de El Toboso, kaj en la du aliaj la saman paron da kampulinoj, kiuj akompanis ŝin, kiam ni renkontis ŝin survoje, proksime al El Toboso. Mi demandis al Montesinos, ĉu li konas ilin; li respondis, ke ne, sed ke, laŭ lia opinio, sendube temas pri tri grandaj damoj ensorĉitaj; ke antaŭ nur kelke da tagoj ili aperis sur la herbejoj, kaj ke mi ne devus miri je tio, ĉar multaj aliaj sinjorinoj de la pasintaj kaj nunaj epokoj troviĝas tie transformitaj en plej diversajn figurojn. Kaj, inter ili, li konis la reĝinon Ginevra kaj ties duenjon Quintañona, kiuj verŝis vinon por Lanceloto alveninta de Britujo.
Aŭdante tion, Sancho pensis, ke li, aŭ perdos la saĝon, aŭ mortos de rido. Ĉar li sciis la veron rilate al la supozata ensorĉo de Dulcinea, tial, ke li estis ĝia aŭtoro kaj ĝia sola atestanto, li fine konvinkiĝis, sen ia dubo, ke lia mastro absolute perdis la racion kaj estas freneza de la kapo ĝis la piedoj. Li do diris:
– En mava tempo, en pli mava okazo kaj en fatala tago sobiris via moŝto al la alia mondo, kaj en missorta momento vi renkontis sinjoron Montesinos, tial, ke li tiel ŝanĝis vin. Vi bone fartis ĉi tie supre, kun via tuta saĝo, kian Dio donis al vi, kaj vi bele konsilis kaj sentencis ĉiumomente, anstataŭ rakonti, kiel nun, tiom da neimageblaj absurdoj.
– Ĉar mi konas vin, Sancho, mi ne atentas viajn vortojn – respondis don Quijote.
– Same mi ne atentas la viajn – diris Sancho – , eĉ se vi batos aŭ mortigos min kaŭze de miaj opinioj, aŭ kaŭze de tio, kion mi plu diros, se vi ne volas korekti viajn proprajn vortojn. Sed diru nun, kiam regas ankoraŭ la paco inter ni: kiel, aŭ per kio, via moŝto rekonis nian sinjorinon Dulcinea? Kaj, se vi parolis al ŝi, kion vi diris, kaj kion ŝi respondis?
– Mi rekonis ŝin – respondis don Quijote – ĉar ŝi portis la saman veston, kiel en la tago, kiam vi montris ŝin al mi. Mi alparolis ŝin, sed, anstataŭ respondi, ŝi turnis al mi la dorson kaj forkuris tiel rapide, ke eĉ ne unu sago atingus ŝin. Mi volis sekvi ŝin, sed Montesinos min konsilis rezigni la persekutadon, unue ĉar ĝi tute vanus, kaj precipe, ĉar jam baldaŭ sonus la horo de mia reveno el la kaverno. Li aldonis, ke iam en la futuro oni informus min pri kiel li, Belerma, Durandarte kaj la ceteraj personoj tie troviĝantaj devus esti elsorĉitaj. Sed el ĉio, kion mi vidis kaj rimarkis, plej afliktis min, ke, kiam Montesinos parolis al mi ĉi aferojn, unu el la du akompanantinoj de la senfortuna Dulcinea proksimiĝis al mia flanko, sen ke mi vidus ŝin veni, kaj kun la okuloj plenaj de larmoj, diris al mi en febla kaj vea tono:
» – Mia sinjorino Dulcinea de El Toboso kisas la manon de via moŝto kaj suplikas vin, ke vi informu ŝin, pere de mi, kiel vi fartas; kaj tial, ke ŝi troviĝas ĉi-momente en granda mona embaraso, ŝi same suplikas plej insiste, ke vi bonvolu prunti al ŝi ses realojn, aŭ kiom ajn vi povus, prenante kiel garantion la jenan novan jupon el kotono. Ŝi promesas, ke ŝi redonos plej baldaŭ la prunton al vi.
»Ĉe tia komisio mi miris kaj perpleksis kaj, turnante min al sinjorino Montesinos, demandis:
» – Ĉu eblas, sinjoro Montesinos, ke la ĉefaj ensorĉitoj suferas tiajn bezonojn?
» – Kredu, sinjoro don Quijote de La Mancha – li respondis – , ke tiu speco de bezono ĉie troviĝas, etendiĝas al ĉiuj lokoj, trafas ĉian personon kaj indulgas eĉ ne la ensorĉitojn; kaj se sinjorino Dulcinea de El Toboso sendis por ses realoj kaj la garantio estas laŭŝajne bona, prefere pruntu ilin, ĉar sendube ŝi troviĝas en granda embaraso.
» – La garantion mi ne prenos – mi respondis – , nek povas doni al ŝi kion ŝi petas, ĉar mi havas nur kvar realojn.
»Mi donis ilin al ŝi (la samajn kvar realojn, kiujn vi, Sancho, donis al mi antaŭ kelkaj tagoj, ke mi helpu per ili la almozulojn renkontotajn sur la vojo) dirante:
» – Estimata amikino, informu vian sinjorinon, ke mi sentas en la koro profundan aflikton pro ŝia embarasa situacio, kaj ke mi volus esti ia Fúcar[288] por eltiri ŝin el ĝi. Diru al ŝi ankaŭ, ke mi, nek povas, nek devas havi bonan sanon, tial, ke mankas al mi ŝia agrabla kompanio kaj ŝia saĝa babilado, kaj ke mi petas ŝin plej insiste, ke ŝi permesu, ke ĉi sklava kaj vojo-laca kavaliro ŝia renkontu kaj alparolu ŝin. Informu al ŝi ankaŭ, ke en la plej neatendita momento ŝi aŭdos, ke mi faris ĵuron kaj voton similan al la ĵuro kaj voto farita de la markizo de Mantuo, kiam ĉi lasta decidis venĝi sian nevon Baldovinos, kiun li trovis mortanta meze de la montoj; per tia ĵuro li devigis sin manĝi nenion el primetitaj tabloj, kaj abstini de kelkaj aliaj bagateloj, ĝis li venĝus lin. Same mi ĵuros ripozi neniam, kaj, eĉ pli diligente ol la infanto don Pedro de Portugalujo, vagadi tra la sep partoj de la mondo, ĝis mi elsorĉos ŝin.
» – Ĉion ĉi, kaj eĉ pli, ŝuldas via moŝto al mia sinjorino – respondis la pucelo.
»Kaj preninte la kvar realojn, ŝi faris, ne riverencon, sed kapriolon, kiu levis ŝin kvin futojn en la aeron.
– Sankta Dio! – interrompis Sancho per tre laŭta voĉo – . Ĉu eblas, ke ekzistas tiaj aferoj en la mondo, kaj ke ensorĉoj kaj ensorĉistoj havas forton sufiĉan por ŝanĝi la prudenton de mia sinjoro al tiel absurda frenezo? Ho sinjoro! Sinjoro! Konsideru vin mem kaj vian honoron, je Dio, kaj ne plu atentu la idiotaĵojn, kiuj ŝancelis kaj renversis vian racion.
– Vi parolas tiel, Sancho, ĉar vi amas min – diris don Quijote – . Kaj tial, ke vi ne havas sperton pri la aferoj de ĉi mondo, ĉio montranta ajnan komplikon ŝajnas al vi neebla. Sed, kiel dirite, siatempe mi rakontos al vi kelke da aferoj rimarkitaj de mi tie sube; kaj ili igos vin kredi mian rakonton, kies vero estas absoluta kaj nediskutebla.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.