La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 55

Pri tio okazinta survoje al Sancho Panza kaj pri aliaj eventoj eksterordinaraj

Pro sia renkonto kun Ricote, Sancho tre malfruiĝis kaj ne povis alveni en la sama tago al la kastelo de la duko. Mankis al li nur du mejloj de pluiro, kiam la nokto, densa kaj nigra, surprizis lin; sed li ne zorgis, ĉar estis somero. Li do apartiĝis de la vojo kun la intenco ie atendi kuŝe-ripoze la matenon. Kaj ĝuste kiam li serĉis lokon, kie li povus aranĝi sin kiel eble plej komforte li kaj lia azeno falis en profundan kaj nigran abismon, kiu troviĝis inter kelkaj domoj tre oldaj. Falante, li tutkore rekomendis sin al Dio, ĉar li pensis, ke li ruliĝos ĝis la fundo de la infero. Tamen ne okazis tiel, pro tio, ke proksimume dek ok futojn sube, la azeno frapiĝis kontraŭ la fundon, kaj li vidis sin ankoraŭ sur la bruto, sen suferi ian lezon aŭ vundon. La ŝildisto palpis al si la tutan korpon kaj retenis la spiron kun la intenco konstati, ĉu li estas sendifekta aŭ havas truon ie en siaj diversaj partoj. Kaj vidante sin senvunda, sana kaj kompleta, li ne ĉesis danki Dion, tial, ke Li faris al li tiel grandan favoron: ĉar li pensis, ke li rompiĝis en mil pecojn. Li palpis ankaŭ la muron de la abismo, por vidi ĉu li povus eliri sen ies helpo, sed li trovis la muron glata, sen anfraktoj taŭgaj por alkroĉiĝo. Tio tre afliktis Sanchon, ĉefe kiam la azeno komencis kortuŝe kaj dolore plendi. Kaj Sancho afliktiĝis, certe ne sen motivo aŭ pro nenio, ĉar vere li troviĝis en mava situacio.

– Ho! – kriis la ŝildisto – . Kiaj neatenditaj akcidentoj ordinare prezentiĝas ĉiupaŝe al la vivantoj en ĉi mizera mondo! Kiu povus imagi, ke homo hieraŭ sidanta en la trono de insulo kaj ordonanta al siaj servistoj kaj subuloj, hodiaŭ troviĝus sepultita en abismo, sen ke iu savus lin, aŭ sen ke servisto aŭ subulo venus lin helpi? Mi kaj mia azeno pereos de malsato ĉi tie, se antaŭe mi ne mortos pro aflikto, kaj la azeno pro siaj kontuzoj kaj siaj rompitaj ostoj. Se almenaŭ mi estus tiel bonŝanca kiel mia sinjoro don Quijote, kiam li descendis en la kavernon de la ensorĉita Montesinos! Tie li ĝuis pli bonan regalon ol en sia propra hejmo, ĉar ŝajne li trovis la tablon primetita kaj la liton preta. Tie li vidis belajn kaj agrablajn viziojn, sed mi vidos ĉi tie, plej eble, nur bufojn kaj kolubrojn. Ve al mi, kian bedaŭrindan finon havas miaj frenezaĵoj kaj fantazioj! Kiam la ĉielo disponos, oni retrovos min kaj elprenos miajn ostojn jam nudaj, blankaj kaj ronĝitaj, kune kun la ostoj de mia bona azeno, kaj eble dank’ al ili, la homoj nin rekonos, almenaŭ la homoj sciantaj, ke Sancho Panza neniam apartiĝis de sia azeno, nek lia azeno de Sancho. Denove mi diras: ve al mi!, ĉar mia nigra sorto ne volas, ke mi mortu en mia lando kaj meze de mia gento, kie almenaŭ ne mankus homoj por pliplori min kaj por fermi al mi la okulojn en la lasta momento de mia vivo. Ho, mia kompano kaj amiko! Kiel mave mi rekompencis viajn bonajn servojn! Pardonu min kaj, kiom vi povas kaj scias, petu la Fortunon eltiri nin el ĉi mizera situacio, kie ni ambaŭ troviĝas. Mi promesas meti laŭrkronon sur vian kapon, tiel, ke vi ŝajnos laŭr-kronita poeto, kaj duobligi vian porcion da furaĝo.

Sancho lamentadis ĉi-maniere, kaj lia azeno aŭskultis lin sen respondi eĉ unu vorton: tiom grandis lia aflikto kaj angoro. Fine, post ol ili pasigis la tutan nokton en ĉi kortuŝaj plendoj kaj lamentoj, venis la tago, ĉe kies lumo Sancho vidis ke, nehelpate, ili tute ne povos elgrimpi el la puto. Li komencis vei kaj laŭte krii, esperante, ke iu aŭdos lin. Sed liaj krioj perdiĝis en la dezerto, ĉar tie ĉirkaŭe eĉ ne unu persono pasis. Tiam li konsideris sin morta. La azeno kuŝis sur sia dorso, sed Sancho sukcesis starigi ĝin, kvankam ĝi apenaŭ kapablis teni sin sur la piedoj. El la dusako, akompaninta lin en ties missorta falo, li prenis pecon da pano, donis ĝin al sia azeno, la besto manĝis ĝin tre volonte, kaj Sancho diris, kvazaŭ la azeno lin komprenus: «Se pano ne mankas, la zorgoj ne akras».

Ĉe tio Sancho vidis en unu flanko de la puto aperturon, tra kiu oni eble povus pasi, se oni kaŭrus kaj kuntiriĝus. Sancho enŝovis sin duonrampe kaj rimarkis interne kavon pli grandan kaj spacan. Kaj li povis tion rimarki, ĉar tra la supra parto filtriĝis suna radio. Li vidis ankaŭ, ke la kavo longiĝas kaj volbiĝas en la fundo, tiam revenis al la loko, kie staris la azeno, kaj per unu ŝtono komencis disbati kaj faligi la teron ĉirkaŭ la aperturo, kun la intenco fari pasejon por la azeno. Li baldaŭ efektivigis la laboron, prenis la bridon de la besto kaj antaŭenpaŝis en la groton por vidi, ĉu en alia flanko ekzistas ia eblo eliri. Li paŝis jen en tenebro, jen en mallumo, sed neniam sen timo.

– La ĉiopova Dio min helpu – li diris en si – . Ĉi vera misfortuno devus okazi al mia mastro don Quijote, ĉar li konsiderus ĝin aventuro, pensus, ke ĉi profundaĵoj kaj ublietoj estas palacoj kaj florantaj ĝardenoj, kaj ke el ĉi tenebra kaj prema loko, li elirus en herbejon plenan de floroj. Sed mi, kompatinda homo manka de klarvido kaj de kuraĝo, ĉiumomente imagas, ke, neatendite, alia abismo pli profunda ol la unua apertiĝos ĉe miaj piedoj kaj min definitive glutos. Bonvenon al vi, malbono, se vi alvenas sola!

Tiel li pensis kaj pluiris, kaj kiam ŝajnis al li, ke li jam avancis preskaŭ du mejlojn, li rimarkis iometon da konfuza lumo, ŝajne taga, tra ie penetranta, kaj tiam li imagis, ke, fine, li sukcesos renkonti la vojon al la vivo.

Cide Hamete Benegeli lasas lin ĉi tie kaj revenas al don Quijote, kiu, ĝoje kaj senpacience, atendis la tagon de la duelo por batali kontraŭ la perfidinto de la filino de doña Rodríguez kaj por ripari la malicaĵon kaj la ofendon faritan al la knabino.

Nu, okazis, ke iun matenon don Quijote elrajdis ekzerci sin kaj praktiki, kun la intenco esti bone preparita por la duelo de la sekvanta tago. Kaj, kiam li instigis la ĉevalon en kurtan kaj subitan galopon, Rocinante tiom proksimiĝis al fendo, ke se la hidalgo ne bridus abrupte la beston, li nepre falus en profundaĵon. Li povis ĝustatempe halti kaj eviti la enfalon kaj, sen desalti de la ĉevalo, rigardis en la fendon. Tiam li aŭdis voĉon el la interno, atente aŭskultis kaj povis distingi kaj kompreni kion la krianto diris:

– Hej, tie supre! Ĉu ne aŭdas min ia kristano, aŭ ia karitatema kavaliro kapabla senti kompaton al povra pekulo enterigita viva, al missorta kaj embarasata gubernatoro?

Ŝajnis al don Quijote, ke li aŭdas la voĉon de Sancho. Tio konfuzis kaj perpleksigis lin, kaj, kriante kiom li povis, li diris:

– Kiu estas tie en la fundo? Kiu plendas?

– Kiu povus esti do, kaj kiu povus plendi, se ne la mizera Sancho Panza, gubernatoro, pro siaj pekoj kaj pro sia misfortuno, de la insulo Barataria, kaj iam ŝildisto de la fama kavaliro don Quijote de La Mancha?

Tion aŭdante, don Quijote duoble miris kaj stuporis, kaj venis al li en la kapon, ke Sancho Panza mortis, kaj ke li troviĝas tie submetata al la punoj de la purgatorio. Kaj puŝate de ĉi ideo, li diris:

– Mi petas vin, je la nomo de ĉio sankta al kristana katoliko, ke vi diru, kiu vi estas. Kaj se vi estas punata animo, diru kion mi faru por vi; ĉar tial, ke laŭprofesie mi helpas kaj favoras la senfortunajn kaj mizerajn de ĉi mondo, sendube mi same devas konduti rilate al la helpindaj de la transa mondo, nekapablaj mem helpi sin.

– Laŭ tio – diris Sancho – vi, la parolanto tie supre, estas mia sinjoro don Quijote de La Mancha. La voĉo estas lia, sendube.

– Jes, mi estas don Quijote – respondis la hidalgo – , kies profesio konsistas en tio, doni helpon kaj protekton al la vivaj kaj al la mortaj en iliaj bezonoj. Tial diru do, kiu vi estas, ĉar vi kaŭzas al mi profundan konsternon. Se vi estas mia ŝildisto Sancho Panza, kaj vi mortis, kaj la diabloj ne portis vin kun si, kaj vi troviĝas en la purgatorio pro la mizerikordo de Dio, nia Sankta Patrino la Eklezio povas, per siaj ritoj, liberigi vin el viaj turmentoj. Kaj de mia flanko, mi propetos kun la Eklezio por via saviĝo, eĉ se tiu-cele mi elspezos ĝis mia lasta soldo. Bonvolu do paroli pli klare, kaj diri, kiu vi estas.

– Mi ĵuras je ĉio ajn – respondis la subtera voĉo – kaj je ajna persono, laŭ la deziro de via moŝto, sinjoro don Quijote de La Mancha, ke mi estas via ŝildisto Sancho Panza, ke neniam mi mortis ankoraŭ, kaj ke, post ol mi forlasis mian gubernatorecon pro kaŭzoj kaj motivoj, por kies klarigo mi bezonus tro longan tempon, mi falis hieraŭ nokte en ĉi abismon kun la azeno. Kaj ĝi pruvos, ke mi ne mensogas, ĉar ĝi staras ĉi tie, ĉe mia flanko.

Nu, ĝuste tiam, kvazaŭ la azeno komprenus kion Sancho diris, ĝi komencis iai tiel forte, ke la tuta kaverno resonis.

– Nerefutebla atestanto, vere! – diris don Quijote – . Mi konas ĝian iaon, kvazaŭ mi mem elpuŝus ĝin. Kaj ankaŭ vian voĉon mi rekonas, kara Sancho. Atendu, mi iros al la kastelo, kiu estas proksime, kaj revenos kun kelkaj personoj, ke oni eltiru vin el ĉi profundaĵo, kien certe viaj pekoj vin puŝis.

– Bonvolu iri kaj reveni rapide, sinjoro, je Dio – respondis Sancho – . Mi ne povas suferi resti ĉi tie enterigita viva. Kaj mi mortas de timo.

Don Quijote lasis lin kaj iris al la kastelo rakonti al la gedukoj la akcidenton de Sancho Panza. Ili tre miris, kvankam ili bone komprenis, ke li falis en ian truon komunikiĝantan kun subtera galerio konstruita en epoko ne plu memorebla; sed ili ne povis imagi, kial oni ne informis ilin pri lia reveno, kiam li rezignis la gubernatorecon. Fine oni alportis ŝnurojn kaj kablojn, kaj dank’ al longa penado de multaj brakoj, oni suprentiris la azenon kaj la ŝildiston de la tenebro en la lumon. Unu studento tie troviĝanta komentis:

– La friponaj devus eliri el siaj postenoj ĉi-maniere, ĝuste kiel ĉi pekanto eliras el la fundo de la abismo: mortanta de malsato, kun senkolora vizaĝo kaj probable sen unu soldo.

Sancho lin aŭdis kaj replikis:

– Antaŭ ok aŭ dek tagoj, frato klaĉema, mi komencis regi la insulon, kiun oni cedis al mi, kaj en la dirita tempo eĉ ne unu horon mi vidis min sata de pano: kuracistoj persekutis min, malamikoj surtretis al mi la ripojn, kaj mi eĉ ne havis la okazon esti subaĉetita aŭ fari fraŭdon. Tiel do, ŝajnas al mi, ke mi ne meritas eliri ĉi-maniere. Sed la homo proponas kaj Dio disponas, kaj Li scias, kio pli taŭgas kaj konvenas al ĉiu. Oni devas akomodiĝi al ĉia cirkonstanco: kaj oni ne diru: «El ĉi akvo mi ne trinkos» ĉar, kie oni esperas trovi ŝinkon, eĉ ties hoko mankas. Kaj Dio min komprenas, kaj punkto. Nenion pli mi diras, kvankam mi povus daŭrigi.

– Ne ĉagreniĝu, Sancho, nek faru al vi tro da zorgoj pro la opinioj de la homoj, se vi volas vivi en paco – diris don Quijote – . Se vi havas la konsciencon pura, lasu, ke la aliaj parolu laŭplaĉe. Voli silentigi la langon de la klaĉuloj egalus al tio, provi senakvigi la maron. Se gubernatoro foriras riĉa el sia posteno, oni nomas lin ŝtelisto; kaj se senmona, oni diras ke li estas nekapabla kaj stulta.

– Sendube oni opinios min pli stulta ol ŝtelema – respondis Sancho.

Tiel parolante, kaj ĉirkaŭate de buboj kaj de multaj aliaj personoj, ili alvenis al la kastelo, kie, en koridoro, jam la gedukoj ilin atendis. Sed antaŭ ol supreniri renkonti la dukon, Sancho kondukis la azenon en la stalon, dirante, ke la bruto pasigis tre mavan nokton. Poste li prezentiĝis antaŭ siaj gesinjoroj, genuiĝis kaj diris:

– Ĉar tion volis Viaj Grandecoj, mi, kvankam sen propraj meritoj, gubernatoris en via insulo Barataria, kien mi eniris nuda, kaj de kie mi venas same nuda, do mi nek gajnis, nek perdis. Atestantoj de mia konduto povos diri, ĉu mi regis bone aŭ mave. Mi klarigis dubojn kaj juĝis procesojn, mortante dume de malsato, ĉar tion volis doktoro Pedro Recio, naskiĝinta en Tirteafuera kaj kuracisto de insulaj gubernatoroj. Malamikoj atakis nin en la nokto, kaj, kvankam ili metis nin en grandan embarason, la insulanoj asertas, ke ni venkis dank’ al la forto de mia brako. Dio donu al ili tiom da sano, kiom da vero ili diras. Unuvorte, mi havis tempon suferi la ŝarĝojn kaj zorgojn proprajn al la regado, kaj konkludis, ke ili estas troa pezo por miaj ŝultroj, kaj netaŭga provizo por mia dusako. Tiel do, antaŭ ol la gubernatoreco sendus min promeni, mi sendis la gubernatorecon al la diablo, kaj hieraŭ matene, mi forlasis la insulon tia, kia mi ĝin trovis: kun la samaj stratoj, domoj kaj tegmentoj. Neniom mi prunteprenis, nek miksis min en profitajn finegocojn. Kaj, kvankam mi intencis dikti kelke da utilaj leĝoj, mi tion ne faris, ĉar mi timis, ke oni ne respektus ilin: kaj en tia kazo, estas tute same fari aŭ ne fari leĝon. Kiel dirite, mi eliris el la insulo, kaj nur mia azeno akompanis min. Mi falis en abismon, trenis min antaŭen sub la tero ĝis mi vidis ĉi-matene la lumon de la suno kaj eblan eliron. Sed la afero ne prezentiĝis facila, kaj se la ĉielo ne estus sendinta al mi mian sinjoron don Quijote, mi restus tie sube ĝis la fino de la mondo. Tiel do, miaj gesinjoroj duko kaj dukino, jen via gubernatoro Sancho Panza: en nur dek tagoj mi lernis, ke por esti gubernatoro, ne ĝuste de unu insulo, sed eĉ de la tuta mondo, mi ne pagus eĉ unu soldon. Sekve do, mi kisas la piedojn al viaj moŝtoj, kaj imitante la ludon de la knaboj, kiam ili diras «saltu kaj ĝin donu», mi saltas el la gubernatoreco kaj transiras servi mian sinjoron don Quijote. En lia servo mi ne manĝas ĝissate. Kaj kiam mi estas sata, mi tute ne zorgas, ĉu mi ŝtopis min per karotoj aŭ per perdrikoj.

Per tio Sancho metis finon al sia longa parolado, dum kies daŭro, don Quijote konstante timis, ke lia ŝildisto dirus mil absurdojn; kaj vidante, ke li diris tre malmultajn, li dankis en si la ĉielon. La duko brakumis Sanchon kaj diris, ke li profunde bedaŭras, ke li tiel baldaŭ rezignis la gubernatoran postenon, sed ke li havigus al li en sia administracio alian oficon malpli pezan kaj pli profitan. Ankaŭ la dukino brakumis lin, kaj ordonis, ke oni lin bone regalu, ĉar li ŝajnis tute tradraŝita kaj en tre mava stato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.