La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

Pri la granda disputo inter Sancho Panza kaj la nevino kaj la mastrumantino de don Quijote, kaj pri aliaj amuzaj incidentoj

Rakontas la historio, ke la voĉoj trafintaj la orelon de don Quijote, de la pastro kaj de la barbiro, venis de la nevino kaj de la mastrumantino, kiuj kriis al Sancho Panza, ĉar li volis enpuŝi sin en la hejmon por vidi la hidalgon, kaj la virinoj baris al li la eniron.

– Kion vi volas en ĉi domo, idioto? Revenu al la via, frato, ĉar vi, kaj nur vi, logas, fortiras kaj miskondukas nian sinjoron sur la vojojn de la mondo.

– Mastrumantino de Satano! – respondis Sancho – . Mi estas la logato, la fortirato kaj la miskondukato, ne via mastro; li prenis min sur la vojojn de la mondo, do vi trompiĝas de ekstremo al ekstremo. Li elŝiris min el mia domo per flatoj, promesante al mi insulon, kiun mi atendas ankoraŭ.

– Putraj insuloj vin sufoku, infera Sancho! – kriis la nevino – . Ĉiogluta, ventro sen fundo, diru, kio estas insulo? Ĉu ia manĝaĵo?

– Ne ia manĝaĵo – respondis Sancho – sed io, pli valora ol kvar urboj, kion mi regos kaj direktos pli bone ol kvar magistratoj kune…

– Tamen – diris la mastrumantino – vi ne eniros ĉi tien, vi, sako da malicoj, kofro da friponaĵoj! Iru regi vian domon kaj plugi vian parcelon, kaj ne plu pensu pri insuloj aŭ insuletoj!

Ĉi konversacio tre amuzis la pastron kaj la barbiron; sed don Quijote, timante, ke Sancho povus elŝuti rozarion da stultaĵoj kaj mencii kelke da punktoj ne tre konvenaj al lia prestiĝo, vokis lin kaj ordonis al la du virinoj silenti kaj lasi lin eniri. Sancho enpaŝis, kaj la pastro kaj la barbiro adiaŭis don Quijote, pri kies resaniĝo ili desperis, vidante kiel obstine li alkroĉiĝis al siaj absurdaj ideoj kaj teniĝis al la stulto de siaj misvagantaj kavaliraĵoj; la pastro diris do al la barbiro:

– Vi vidos, amiko, ke, en la plej neatendita momento, nia hidalgo denove flugos for.

– Mi ne dubas tion – respondis la barbiro – . Sed pri la frenezo de la kavaliro ne miras tiel multe, kiel pri la naivo de la ŝildisto: tiamaniere li konvinkiĝis, ke li ricevos insulon, ke mi kredas, ke la plej grandaj disreviĝoj imageblaj ne kapablus elpuŝi tian ideon el lia kapo.

– Dio ilin du gardu – diris la pastro – kaj ni tenu nin atentaj. Ni vidos kio rezultos el la absurda fantazio kaj de la kavaliro kaj de la ŝildisto, ĉar ŝajnas, ke oni fandis ilin en la sama muldilo, kaj ke la frenezaĵoj de la mastro valorus eĉ ne unu joton sen la stulto de la servisto.

– Vi pravas – respondis la barbiro – kaj al mi tre plaĉus scii kion ili du parolas ĉi-momente.

– Lia nevino aŭ la mastrumantino certe rakontos al ni ilian konversacion: ilia scivolo tre grandas por ne subaŭskulti.

Dume don Quijote enfermis sin kun Sancho en sia ĉambro, kaj, jam solaj, diris al la ŝildisto:

– Sancho, tre ĉagrenas min, ke vi diris, ke mi elŝiris vin el via hejmo. Vi tre bone scias, ke mi ne restis ĉe mi: ni eliris kune, vivis kune kaj vagadis kune, sub unu sama sorto kaj unu sama destino. Se oni vin bernis unu fojon, oni min tradraŝis cent, kaj nur en tio mi havas avantaĝon super vi.

– Tiel devas esti – respondis Sancho – ĉar, laŭ la diroj de via moŝto, suferi misaventurojn apartenas pli al la vagantaj kavaliroj ol al ties ŝildistoj.

– Vi eraras, Sancho. Memoru, ke, kiel la proverbo diras, quando caput dolet…[224] kaj tiel plu.

– Mi komprenas nur mian lingvon – diris Sancho.

– Mi volas diri, ke, kiam la kapo doloras, ankaŭ la membroj doloras. Mi, kiel via mastro kaj sinjoro, estas via kapo, kaj vi, kiel mia servisto, estas unu parto el mi; tial, se min trafas doloro, ankaŭ vi devas suferi ĝin, kaj same mi devas suferi vian.

– Tiel devus okazi – respondis Sancho – sed, kiam oni bernis min kiel membron, mia kapo troviĝis ĉe la alia flanko de la muro, rigardante min flugi tra la aero kaj sentante nenian doloron; nu, se la membroj havas la devon suferi la doloron de la kapo, ankaŭ la kapo devus suferi la doloron de la membroj.

– Ĉu vi volas diri, Sancho, ke mi tute ne suferis, kiam oni vin bernadis? Nek diru, nek pensu ion tian. Mi sentis pli da doloro en mia spirito, ol vi en via korpo. Sed nune ni lasu ĉi aferon: iam ni havos okazon denove trakti ĝin kaj alveni al la ĝustaj konkludoj. Amiko Sancho, diru, kion oni rakontas pri mi en la vilaĝo? Kian opinion havas pri mi la popolo, kian la hidalgoj kaj kian la kavaliroj? Kion oni komentas pri mia kuraĝo, miaj faroj kaj mia ĝentilo? Kion oni parolas pri mia decido revivigi kaj restaŭri en la mondo la forgesitan ordenon de la kavalirismo? Unuvorte, Sancho, mi volas, ke vi diru al mi ĉion, kio ĉi-rilate trafis vian orelon. Kaj bonvolu, nek aldoni ion al la favoraj opinioj, nek depreni eĉ minimumon de la nefavoraj, ĉar devo de subuloj lojalaj estas diri al iliaj mastroj la veron en ties ĝusta formo kaj esenco, sen ke oni ĝin pligrandigu per flatoj, aŭ ĝin deduktu pro senbazaj motivoj. Sciu, Sancho, ke, se al la orelo de la princoj flugus la nuda vero, sen garnoj de flatado, la nunaj tempoj vidiĝus tute aliaj, kaj oni opinius la pasintajn epokojn pli feraj ol la epoko nia, kiu meritus la epiteton ora. Ĉi averto taŭgu al vi, Sancho, por ke vi sincere kaj fidele donu al miaj oreloj la veran respondon al miaj demandoj.

– Tre volonte, sinjoro – diris Sancho – , sed sub la kondiĉo, ke via moŝto ne koleros: ĉar vi deziras, ke mi elverŝu la nudan veron, sen garni per ia robo aŭ kostumo kion mi aŭdis.

– Nenial mi koleros – asertis don Quijote – . Vi povas paroli libere, Sancho, sen ia ĉirkaŭfrazo.

– Nu, mi devas diri do unue, ke la popolo konsideras vin ega frenezulo kaj min same granda idioto. La hidalgoj diras de sia flanko, ke vi ne tenas vin inter la limoj de via rango, ĉar vi atribuas al vi la titolon «don» kaj nomas vin kavaliro, kvankam vi posedas nur etan vitokampon, du akreojn da plugotero kaj apenaŭ paron da ĉifonoj por kovri vian nudecon. La kavaliroj komentas, ke ne plaĉas al ili, ke la hidalgoj volas konkuri kun ili, speciale la eskviroj, kiuj inkas al si la ŝuojn[225], kaj flikas siajn nigrajn ŝtrumpojn per verda fadeno.

– Tio ne koncernas min – respondis don Quijote – , ĉar miaj vestoj estas ĉiam bonaj kaj sen flikaĵoj: eble kun ŝiroj, sed kaŭze, ne de troa uzado, sed de la armiloj.

– Rilate al via kuraĝo, ĝentilo, faroj kaj persono ekzistas diversaj opinioj – daŭrigis Sancho – . Kelkaj diras: freneza, sed amuza; aliaj, kuraĝa, sed senfortuna; aliaj, ĝentila sed impertinenta; resume, oni tiel kaj tiom babilaĉas pri ni, ke oni turnas vian moŝton kaj min en fetoran kaĉon.

– Memoru, Sancho – diris don Quijote – , ke, kie ajn troviĝas virto, tie oni ĝin persekutas. Nemultaj famuloj en pasintaj epokoj, eble eĉ ne unu, povis eviti la kalumnian atakon de la malico. Al Julio Cezaro, plej kuraĝa kaj saĝa kapitano, oni faris la riproĉon, ke li tro ambiciis, kaj ke nek liaj vestoj nek lia vivmaniero montriĝis tre puraj. Aleksandro, kies heroaĵoj gajnis por li la alnomon Granda, havis la famon, ke li inklinis drinkadi. Pri Herkulo, la heroo de la multaj laboroj, oni rakontas, ke li estis garzoneska kaj seks-arda; pri don Galaor, frato de Amadís de Gaŭlio, ke li ekscese lascivis; pri lia frato, ke li tro ploris. Tiel do, Sancho, inter tiom da kalumnioj ĵetitaj kontraŭ la herooj, bone povas pasi tio, kion oni diras pri mi… se oni ne diras ion kroman.

– Jen la tubero en la afero, per la diablo! – kriis Sancho.

– Ĉu oni do komentas ion plian? – demandis don Quijote.

– Restas ankoraŭ senfeligi la voston – respondis Sancho – . Kion mi diris ĝis nun, tio estis nur kisoj kaj karesoj; sed, se via moŝto deziras koni la tutan liston da kalumnioj kontraŭ vi, mi povas tuj preni ĉi tien personon, kiu rakontus ĉion al vi, sen ŝpari eĉ unu joton. Ĉar okazis, ke hieraŭ nokte, la filo de Bartolomé Carrasco alvenis de Salamanca, kie li fariĝis bakalaŭro. Mi bonvenigis lin, kaj tiam li diris, ke la historio de via moŝto cirkulas en formo de libro titolita La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha. Li aldonis, ke mi aperas tie kun mia propra nomo, Sancho Panza, kaj same sinjorino Dulcinea de El Toboso kun la sia; krome oni priskribas aferojn okazintajn nur al vi kaj mi solaj, kaj mi devis fari al mi la signon de la kruco, ĉar mi tute miris je tio, kiel la historiisto povis ilin koni.

– Certe, Sancho, la aŭtoro de mia historio estas ia saĝa sorĉisto, ĉar nenio povas kaŝiĝi de tiaj personoj – diris don Quijote.

– Sed, kiel li povus esti saĝa sorĉisto se, laŭ la bakalaŭro Sansón Carrasco

(tiel nomiĝas la filo de Bartolomé), la aŭtoro de la historio havas la nomon Cide Hamete Melongeno?[226]

– Tio estas nomo maŭra – rimarkis don Quijote.

– Tre eble, ĉar mi jam aŭdis, ke la pliparto de la maŭroj amas la melongenojn.

– Certe vi eraras pri la familia nomo de ĉi Cide, kiu en la araba signifas «sinjoro».

– Povas esti – respondis Sancho – sed, se via moŝto deziras, ke mi prenu la bakalaŭron ĉi tien, mi tion faros en la daŭro de palpebrumo.

– Vi donus al mi grandan plezuron, amiko – diris don Quijote – . Mi tute surpriziĝis, aŭdante kion vi diris; kaj ĉiu plenbuŝo, kiun mi manĝos, faros al mi nenian bonon, ĝis oni plene informos min pri la afero.

– Do mi iras voki lin – respondis Sancho.

Li forlasis sian sinjoron, serĉis ia bakalaŭron, revenis kun li iom poste, kaj la tri interparolis en amuzega konversacio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.