La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 61

Pri tio okazinta al don Quijote en ties eniro en Barcelonan kun aliaj aferoj pli veraj ol saĝaj

Dum tri tagoj kaj tri noktoj restis don Quijote kun Roque, kaj, eĉ se li restus dum tricent jaroj, li ĉiam trovus en lia viv-maniero nombron da aferoj indaj je rimarko kaj admiro. La banditoj leviĝis ĉe la frumateno en unu loko kaj manĝis en alia; kelkfoje forkuris, sen scii de kiu, kaj kelkfoje atendis, sen scii kiun; dormis piede kaj interrompis sian dormon por marŝi de ie ien. Ilia vivo konsistis en tio, postenigi sentinelojn, aŭskulti spionojn, blovi la meĉojn de la arkebuzoj kvankam ili havis etan nombron de tiaj armoj, kaj uzis preskaŭ nur musketojn. Roque tranoktis diste de siaj ŝildistoj, sen ke ili scius kie, ĉar la multaj proklamoj de la vic-reĝo de Barcelona promesantaj monan rekompencon por lia kapo, tenis lin en konstantaj zorgo kaj alarmo. Li fidis je neniu, kaj eĉ timis, ke liaj propraj subuloj mortigus lin aŭ lin transdonus al la justico: vivo certe mizera kaj angora.

Fine, sur neuzataj vojoj, krutaj padoj kaj sekretaj pasejoj, Roque, don Quijote kaj Sancho iris kun ses banditoj ale al Barcelona, kaj en la antaŭtago de la festo de Sankta Johano, en nokta horo, alvenis al la plaĝo de la urbo. Roque brakumis la hidalgon kaj Sanchon, donis al ĉi lasta la dek eskudojn promesitajn, sed ĝis tiam ne liveritajn, interŝanĝis kun ili milon da komplimentoj, adiaŭis kaj foriris, kaj don Quijote restis sola, atendante sur la ĉevalo la alvenon de la mateno. Iom poste, la vizaĝo de la blanka aŭroro komencis montriĝi tra la balkonoj de oriento, ĉe la ĝojo de herboj kaj floroj, sed ne de la aŭdo. Tamen en la sama momento karesis la orelon ne nur la sono de nekalkuleblaj klarnetoj, tamburoj kaj tintiloj, sed ankaŭ la voĉoj de homoj surĉevalaj, kiuj kriis: «Pason, pason al ni!» kaj ŝajne alkuris de la urbo.

La aŭroro cedis al la suno, kies vizaĝo, pli granda ol ronda ŝildo pro sia proksimo al la horizonto, iom post iom leviĝis. Don Quijote kaj Sancho etendis ĉien la rigardon, vidis la maron por la unua fojo en sia vivo, kaj ĝi ŝajnis al ili vastega kaj larĝa, multe pli granda ol la lagoj de Ruidera, kiujn ili vizitis en La Mancha. Ili vidis ankaŭ nombron da galeroj proksimaj al la plaĝo. Kun siaj tol-markezoj tir-falditaj, la ŝipoj montriĝis plenaj de flagoj kaj rubandoj, kiuj flirtis en la vento kaj kisis kaj balais la surfacon de la akvo. El la interno de la galeroj venis la sono de trumpetoj, hobojoj kaj klarnetoj, kaj diste kaj proksime la aero vibris per vigla milit-muziko. Tiam, sur la glata maro, la galeroj komencis manovri kaj prepari specon de eskirmo, kies movojn kvazaŭ reciprokis la movoj de nekalkulebla nombro da kavaliroj venintaj de la urbo en riĉaj uniformoj kaj sur belaj ĉevaloj. La soldatoj de la galeroj pafis per multegaj kanonoj; de la remparoj kaj fortresoj de la urbo oni respondis per peza artilerio, al kies terura bruego vento-rompa miksiĝis la tondro de la galeraj kanonoj. La ĝoja maro, la jubila tero kaj la aero klara, kvankam iom makulita de la fumo de la artilerio, ŝajnis veki kaj vibrigi en la homoj gajan spiriton. Sancho ne povis kompreni, ke la grandaj masoj moviĝantaj sur la maro posedas tiom da piedoj. Ĉe tio la kavaliroj en la riĉaj uniformoj alvenis galope, kun gajaj kaj senordaj krioj, al la loko kie don Quijote, side sur la ĉevalo, miris kaj perpleksis antaŭ la spektaklo. Unu el la kavaliroj, la ricevinto de la letero de Roque, diris laŭte al don Quijote:

– Estu bonvena en nia urbo don Quijote de La Mancha, lumo, spegulo, stelo kaj poluso de la tuta vaganta kavaliraro. Estu bonvena, mi ripetas, la kuraĝa don Quijote, ne la falsa, fiktiva kaj apokrifa lastatempe aperinta en mensogaj historioj, sed la vera, legitima kaj aŭtenta, kies priskribon lasis al ni Cide Hamete Benengeli, la kremo de la historiistoj.

Don Quijote ne respondis eĉ unu solan vorton, kaj de sia flanko la kavaliroj ne atendis lian respondon, ĉar kune kun la ceteraj rajdantoj jam proksimiĝintaj ili komencis fari turnojn kaj karakoli ĉirkaŭ la hidalgon. Don Quijote direktis sin al Sancho kaj diris:

– Ĉi homoj bone konas min. Mi vetus, ke ili legis mian historion, kaj eĉ la laste eldonitan de la aragonano.

Tiam la sama kavaliro denove turnis sin al li kaj diris:

– Via moŝto, sinjoro don Quijote, venu kun ni; ni ĉiuj estas viaj servistoj kaj grandaj amikoj de Roque Guinart.

– Se ĝentilo generas ĝentilon – respondis don Quijote – , la via estas ido aŭ proksima parenco de la ĝentilo de la granda Roque. Konduku min, kien ajn vi volas, ĉar mi estas tute je via dispono, precipe se vi deziras utiligi min je via servo.

La kavaliro respondis per ne malpli ĝentilaj vortoj, la grupo de rajdantoj ĉirkaŭis la hidalgon kaj sin direktis kun li al la urbo, ĉe la sono de la hobojoj kaj tamburoj. Sed, kiam ili eniris tien, la diablo, kovanto de ĉia malico, kaj la buboj, eĉ pli mavaj ol la diablo mem decidis interveni: du el ili, aŭdacaj kaj petolaj, faris al si vojon tra la grupo; unu el ili levis la voston de Rocinante, la alia la voston de la azeno, kaj enpuŝis en ĉiun beston po unu faskon de ulekso. La kompatindaj animaloj sentis la pikon de tiel strangaj spronoj, alpremis la vostojn kaj sekve intensiĝis ilia doloro, ĝis tia grado, ke per mil kapriolaĉoj ĵetis teren la hidalgon kaj la ŝildiston. Don Quijote, plena de furiozo kaj de ofenditeco, detiris la belan kardotufon de sub la vosto de sia ĉevalo, kaj Sancho faris la samon al sia azeno. La eskorto de don Quijote volis puni la insolenton de la knaboj, sed tio ne eblis, ĉar la paro da buboj perdiĝis en la amason de pli ol mil aliaj postirantaj.

Don Quijote kaj Sancho denove surseliĝis kaj, meze de la sama muziko kaj aplaŭdado, alvenis al la domo de ilia gastiganto: domo granda kaj grava, propra al la rango de riĉa kavaliro. Kaj tie ni lasas ilin nun, ĉar tion volas Cide Hamete.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.