La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 42

Pri la konsiloj de don Quijote al Sancho Panza antaŭ ol ĉi lasta komencas regi la insulon, kaj pri aliaj gravaj aferoj

La gedukoj tiel multe kontentiĝis je la amuza kaj plaĉa aventuro de Dolorida, ke ili decidis daŭrigi la farson, vidante, kiel facile mistifikeblaj estas la objektoj de iliaj ŝercoj. Tiel do, ili instrukciis siaj servistoj kaj regnanoj pri la maniero trakti Sanchon en la afero de la regado de la promesita insulo. Kaj unu tagon post la flugo de Clavileño, la duko diris al Sancho, ke li preparu sin okupi la postenon de gubernatoro, kaj ke liaj insulanoj jam atendas lin, kiel pluvon oni atendas en majo[349].

Sancho riverencis kaj respondis:

– De kiam mi descendis de la ĉielo, post ol mi rigardis de ĝia impona alto kaj vidis la teron tiel eta, iom moderiĝis mia forta deziro gubernatori, ĉar, kian gravon havas regi super sinapa semeto, aŭ kian dignon kaj aŭtoritaton oni ricevas mastrante seson da homoj grandaj kiel aveloj? Vere, ŝajnis al mi, ke ne ekzistas pli da ili sur la tuta tero. Se via moŝto degnus doni al mi parteton de la ĉielo, larĝan eĉ se nur je unu mejlo, mi ĝin akceptus pli volonte ol la plej grandan insulon de la mondo.

– Konsideru, amiko Sancho – respondis la duko – , ke mi ne povas doni parton de la ĉielo, eĉ ne tiel etan kiel ungo, ĉar tiaj favoroj kaj rekompencoj estas rezervitaj nur al Dio. Mi donas al vi kion mi povas, nome, veran kaj solidan insulon, rondan, bonproporcian kaj ekstreme fertilan, kie, se vi scios lerte regadi, vi povos akiri samtempe la riĉojn de la tero kaj de la ĉielo.

– Nu, bone, venu jam la insulo – respondis Sancho – . Mi klopodos regi ĝin tiamaniere, ke mi iros al la ĉielo spite al ĉiuj friponoj. Kaj ne pro ambicio aŭ pro vanta fiero mi volas levi min al pli altaj postenoj, sed pro la deziro scii, je kio gustas la gubernatoreco.

– Se vi gustumos ĝin unufoje, Sancho – diris la duko – , vi ne volos forlasi ĝin, ĉar dolĉegas ordoni kaj esti obeata. Kiam via mastro fariĝos imperiestro (kio nepre okazos, laŭ la iro de liaj aferoj) oni ne facile detronigos lin, kaj li sentos aflikton kaj pezan bedaŭron en sia koro, pensante pri la tempo, kiam li ankoraŭ ne imperiestris.

– Sinjoro – respondis Sancho – . Mi imagas, ke regadi estas bona afero, eĉ se oni regas nur gregon da bovoj.

– Oni min enterigu apud vi, Sancho – diris la duko – . Ĉion vi scias! Kaj mi esperas, ke vi estos tiel bona gubernatoro, kiel via saĝo promesas. Sed nun, ni lasu ĉi aferon. Memoru, ke jam morgaŭ vi devos iri okupi la gubernatoran postenon de la insulo, kaj ĉi-vespere oni havigos al vi la kostumon adekvatan al via rango kaj ĉion necesan por via vojaĝo.

– Oni vestu min laŭvole – respondis Sancho – . Sed en ajna kostumo mi estos la sama Sancho Panza.

– Vi pravas – diris la duko – . Sed la vestoj devas kongrui kun la ofico aŭ la posteno okupata. Ne decus, se juristo portus kostumon de soldato, aŭ soldato kostumon de pastro. Vi, Sancho, estos vestita parte kiel juristo, parte kiel kapitano, ĉar en la insulo, kies regadon mi cedas al vi, la armoj tiel necesas kiel la letroj.

– Pri la letroj mi apenaŭ scias ion – respondis Sancho – , ĉar mi ne konas ankoraŭ la abocon. Sed sufiĉas, ke mi memoru la dekalogon, por esti bona gubernatoro. Rilate al la armoj, mi uzos ĝismorte kiajn oni donos al mi. Kaj ĉio okazu laŭ la volo de Dio.

– Kun tiel bona memoro, Sancho, vi ne povos fari erarojn – diris la duko.

Ĉi-momente aperis tie don Quijote, kaj kiam li sciis, kio okazas, kaj kiel baldaŭ Sancho okupos sian postenon, la hidalgo, kun la permeso de la duko, prenis la ŝildiston je la mano kaj kondukis lin al sia ĉambro por konsili lin, kiel li devus konduti en sia ofico. Ili eniris do en lian ĉambron, don Quijote fermis post si la pordon, preskaŭ devigis la ŝildiston sidiĝi apud li kaj kun solena voĉo diris:

– Senfine mi dankas la ĉielon, amiko Sancho, ke antaŭ ol la sorto min favorus, la fortuno venis renkonti kaj akcepti vin. Mi, kiu atendis mem sukcesi por rekompenci vin pro viaj servoj, troviĝas nun ĉe la komenco atingi eventualan profiton, dum vi, antaŭtempe kaj kontraŭ ĉiaj logikaj supozoj, vidas vian deziron plenumita. Kelkaj intrigas, ĝenas, petas, suplikas, klopodas senĉese kaj insistas, sed ne ricevas la oficon deziratan. Kaj jen, prezentiĝas alia, kaj, sen scii kiel aŭ kial, troviĝas en la posteno, kiun la ceteraj pretendis. Al ĉi okazoj tre adekvatas la diro, ke ekzistas bona kaj mava sorto inter la aspirantoj. Mi opinias, ke vi estas vera ŝtipo. Tamen, sen klopodi de la mateno ĝis la nokto, sen ia penado de via flanko, vi, per la nura fakto, ke vin tuŝis la spiro de la vaganta kavalirismo, vidas vin, senplie, gubernatoro de unu insulo… Nenia bagatelo, vere! Mi diras ĉion ĉi, Sancho, por ke vi ne atribuu ĉi favoron al viaj propraj meritoj, kaj por ke vi danku unue la ĉielon, kiu tiel bone aranĝas la aferojn, kaj poste la grandecon implicitan en la profesio de la vaganta kavalirismo. Kun la koro inklina kredi min, atentu, filo, kion mi, via Katono, vin konsilos, ĉar mi volas esti la stelo, kiu orientu vin atingi sekuran havenon el inter la tempestaj ondoj de ĉi maro, kien vi iras navigi: ĉar la gravaj oficoj kaj postenoj estas nur profundaj golfoj da konfuzo.

»Unue, filo, vi devas timi Dion: ĉar en ĉi timo sidas la saĝo, kaj, se saĝa, vi neniam povos erari.

»Due, vi devas konsideri kio vi estas kaj, plej malfacila tasko imagebla, klopodi koni vin mem. El tia konado vi lernos ne ŝveli de fiero, kiel la rano, kiu deziris grandi kiel bovo. Ĉar, simile al la pavo, kies parada vosto falas, kiam la birdego rimarkas la turpon de siaj piedoj, via orgojlo vundiĝos de la penso, ke vi gardis porkojn en via vilaĝo.

– Efektive, tio okazis en mia infanaĝo – respondis Sancho – . Sed poste, kiam knabo, mi gardis, ne porkojn, sed anserojn. Sed ŝajnas al mi, ke ĉio ĉi ne menciindas: ne ĉiuj regantoj devenas de reĝaj familioj.

– Vi pravas – diris don Quijote – . Tial, la personoj sen nobela origino, devas kombini la gravon de siaj funkcioj kun ia mola afablo, kiu, gvidata de la prudento, liberigu ilin de la klaĉado, kies pikoj trafas ĉiun rangon kaj staton.

»Konfesu senkaŝe, Sancho, la humilon de via origino, kaj ne hontu diri, ke vi devenas de kampara gento; tiel, vidante, ke vi ne hontas, oni ne havos la intencon humiligi vin. Prefere estu virte humila ol peke orgojla. Nekalkuleblaj personoj de modesta deveno levis sin al la plej supraj rangoj pontifikaj kaj imperiestraj, kaj mi povus citi al vi tiom da ekzemploj ĉi-rilate, ke vi laciĝus aŭskulti.

»Atentu, Sancho: se vi sekvas la vojon de la virto kaj plenumas nur virtajn agojn, vi ne devas senti envion kontraŭ la personoj, kiuj naskiĝis sinjoroj kaj princoj, ĉar la sangon oni heredas, sed la virton oni akiras, kaj la virto per si mem havas pli da valoro ol la sango.

»Tiel do, se iu el viaj familianoj okaze venus viziti vin al via insulo, ne ignoru aŭ ofendu lin; male, akceptu lin afable kaj kompleze kaj regalu lin: tiel vi kontentigos Dios, ĉar Li ne ŝatas, ke oni disdegnu kion Li kreis, kaj krome, vi kondutos konforme al la leĝoj de la naturo.

»Se vi venigos vian edzinon (ne konvenas, ke viro okupata en funkcioj de regado tenu for dum longa tempo sian edzinon) instruu kaj eduku ŝin kaj poluru ŝian naturon, ĉar, se ordinare saĝa gubernatoro gajnis al si prestiĝon, aliflanke lia edzino, se rustika kaj stulta, ĝin ruinigas kaj detruas.

»Se vi vidviĝus (kio povus okazi) kaj pro via posteno vi devus edziĝi denove al virino de pli alta rango, ne prenu ŝin tia, ke ŝi uzu vin kiel logilon kaj fiŝkanon por sia persona profito: ĉar, verdire, pri ĉio, kion ricevas la edzino de juĝisto, respondos la edzo antaŭ la aŭtoritato de Dio kaj devos repagi kvaroble kiom lia edzino akceptis sen lia scio.

»Neniam lasu vin regi de la kaprico kaj de la arbitro, kiel faras la stultuloj, kiuj kredas sin inteligentaj.

»Montru pli da kompato, sed ne pli da justeco, por la larmoj de la paŭperaj, ol por la pledoj de la riĉaj: klopodu trovi la veron inter la promesoj kaj donacoj de la riĉaj, same kiel inter la ploroj kaj la impertinento de la paŭperaj.

»Ĉiuokaze kiam la justeco permesos, ne ŝargu sur la deliktulon la tutan rigoron de la leĝo: juĝisto severa ne havas pli bonan famon ol juĝisto kompatema.

»Se okaze fleksiĝus al vi la vergo de la justico, ĝi fleksiĝu, ne pro la pezo de la donacoj, sed de la mizerikordo.

»Se vi devus juĝi super afero de malamiko via, ignoru la kaŭzon de via ofenditeco kaj atentu nur iri ĝis la vero de la kazo.

»Ne permesu, ke propra pasio blindigu vin en fremda afero, ĉar, ĝenerale, viaj eraroj estus, aŭ neripareblaj, aŭ ripareblaj nur je la kosto de via reputacio aŭ eĉ de via havo.

»Se bela virino petus de vi justecon, deturnu la okulojn de ŝiaj larmoj kaj la orelojn de ŝiaj ĝemojn, kaj konsideru senurĝe la esencon de ŝia plendo, se vi ne volas, ke via prudento dronu en ŝia ploro kaj via virto en ŝiaj suspiroj.

»Ne mistraktu parole la personon, kiun vi devas submeti al fizika puno; ne necesas aldoni insulton al la torturado de kompatinda homo.

»Konsideru la kulpulon submetitan al via jurisdikcio kiel povran viktimon regatan de la inklinoj de nia perversa naturo kaj, sen ignori la rajton de liaj akuzantoj, laŭpove montru vin al li pardonema kaj mizerikorda, ĉar, kvankam ĉiuj atributoj de Dio estas egalaj, ŝajnas al ni pli bela kaj valora la mizerikordo ol la justeco.

»Se vi sekvos ĉi regulojn kaj preceptojn, Sancho, viaj tagoj estos longaj, via famo eterna, viaj rekompencoj abundaj kaj via feliĉo nesuperebla; vi edzigos viajn filojn laŭdezire, kaj ili kaj viaj nepoj havos moŝtajn titolojn; vi vivos en paco kaj ĝuos la estimon de la homoj, kaj en la lastaj paŝoj de via vivo, en olda aĝo milda kaj matura, la morto atingos vin, kaj la molaj kaj delikataj manoj de viaj pranepoj fermos al vi la okulojn. Ĉi instrukcioj koncernas la edukon de via animo. Nun aŭskultu kion mi devas diri por la bono de via korpo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.