La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 50

Kie riveliĝas la identeco de la sorĉistoj kaj ekzekutistoj, kiuj batis la duenjon, kaj pinĉis kaj gratis la hidalgon; kaj kie aperas la rakonto pri la paĝio portinta la leteron al Teresa Sancha, edzino de Sancho Panza

Diras Cide Hamete, ege skrupula esploranto de ĉia detalo de ĉi vera historio, ke, en la sama tempo kiam doña Rodríguez elglitis el sia ĉambro por direkti sin al la ĉambro de don Quijote, alia duenjo, kiu dormis kun ŝi, rimarkis ŝian eliron, kaj tial, ke ĉiuj duenjoj ŝatas scii, aŭskulti kaj flari, ŝi sekvis ŝin tiel silente, ke la bona doña Rodríguez nenion suspektis. Sed la alia, vidante ŝin enpaŝi en la ĉambron de don Quijote, kaj tenante sin fidela al la ĝenerala kutimo de la duenjoj, t.e. al la klaĉado, tuj iris komuniki al sia sinjorino la dukino, ke doña Rodríguez troviĝas en la ĉambro de la kavaliro.

La dukino informis al la duko kaj petis lin, ke li permesu ŝin kaj Altisidoran iri observi kion doña Rodríguez volas ĉe la hidalgo. La duko donis sian konsenton, kaj la du virinoj, kun granda singardo kaj silento, paŝon post paŝo sin ŝovis ĝis apud la pordo de la ĉambro, tiom, ke ili povis aŭskulti ĉion, kion oni diris interne. Kaj kiam la dukino aŭdis, ke doña Rodríguez rivelas la sekreton de ŝiaj fontoj, ŝi ne povis suferi tiajn konfidencoj, kaj des malpli Altisidora. Tiel do, plenaj de kolero kaj venĝemo, ili enrompis subite en la ĉambron, kaj pinĉis la hidalgon kaj batis la duenjon, kiel menciite: ĉar la ofendoj rekte tuŝantaj la belon kaj la vanton de la virinoj ĉiam vekas en ili ekstreman furiozon kaj la deziron venĝi sin. Poste la dukino informis al sia edzo pri ĉio okazinta, kaj la duko tre amuziĝis, aŭdante ŝian rakonton.

Tiam la dukino, en sia intenco plu distriĝi mistifikante la hidalgon, sendis la paĝion (la saman, kiu antaŭe ludis la rolon de Dulcinea en la komedio kie oni anoncis ke ŝia elsorĉo efektiviĝus nur per la rimedo, kiun Sancho tute forgesis pro sia okupateco kiel gubernatoro) al Teresa Panza kun la letero de ties edzo, kun alia letero skribita per ŝia propra mano, kaj kun granda koral-koliero kiel donaco.

Nu, rakontas la historio, ke la paĝio, inteligenta kaj sprita, deziris fari bonan servon al siaj gesinjoroj, kaj tre volonte entreprenis la vojaĝon. Kaj, kiam li estis rajdonta en la vilaĝon de Sancho, li vidis kelke da virinoj, kiuj lavadis sian tolaĵon en rojo. Li demandis al ili, ĉu ili povus informi lin, ĉu en la vilaĝo loĝas virino nomata Teresa Panza, edzino de Sancho Panza, la ŝildisto de kavaliro nomata don Quijote de La Mancha. Ĉe la demando, unu juna lavantino stariĝis kaj diris:

– Teresa Panza estas mia patrino. La tiel nomata Sancho estas mia sinjoro patro, kaj la kavaliro nia mastro.

– Venu do, knabino, kaj gvidu min al via patrino – diris la paĝio – . Mi alportas por ŝi leteron kaj donacon de via patro.

– Tre volonte, sinjoro – respondis la knabino, kiu havis, laŭ sia aspekto, proksimume dek kvar jarojn.

Ŝi lasis sian tolaĵon al kunulino kaj, sen aranĝi al si la harojn aŭ surmeti la ŝuojn, ŝi salte kuris antaŭ la ĉevalo de la paĝio, dirante:

– Venu via moŝto. Nia domo troviĝas en ĉi ekstremo de la vilaĝo. Kaj mia patrino, tre afliktite, sidas hejme, ĉar jam delonge ŝi scias nenion pri mia sinjoro patro.

– Nu, mi alportas al ŝi tiel bonan novaĵon, ke ŝi devos danki Dion – respondis la paĝio.

Fine, saltante, kurante kaj kapriolante, la knabino alvenis al la vilaĝo kaj, antaŭ ol eniri en sian domon, ŝi laŭte vokis de la pordo:

– Venu, patrino Teresa, venu, venu! Ĉi tie estas sinjoro kun leteroj kaj kun aliaj aferoj senditaj de mia bona patro!

Ĉe la voko, Teresa Panza, ŝpinante stupobulon, eliris el la domo en bruna jupo (tiel kurta, ke ĝi ŝajnis tajlita ĉe la nivelo de ŝia honta parto), korsaĵo same bruna kaj kamizolo. Ŝi ne estis olda, kvankam ŝi aspektis pli ol kvardekjara, kaj vidiĝis forta, nerve energia kaj senkarna. Vidante sian filinon kaj la rajdantan paĝion, ŝi demandis:

– Kio okazas? Kiu estas ĉi sinjoro?

– Servisto de mia sinjorino Teresa Panza – li respondis.

Tion dirante, li saltis de sur la ĉevalo, humile genuiĝis antaŭ sinjorino Teresa kaj aldonis:

– Via moŝto permesu, ke mi kisu al vi la manojn, mia sinjorino doña Teresa, leĝa kaj propra edzino de sinjoro don Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria.

– Ho sinjoro, ne faru ion tian kaj stariĝu! – respondis Teresa – . Mi estas, ne palaca damo, sed povra kamparanino, filino de plugisto, kaj edzino, ne de gubernatoro, sed de vaganta ŝildisto.

– Via moŝto – klarigis la paĝio – estas la plej digna edzino de superdignega gubernatoro. Kaj kiel pruvo, ke mi diras la veron, jen ĉi letero kaj ĉi donaco.

Kaj tuj sekve li elpoŝiĝis kolieron el koraloj kun oraj ekstremoj, ĝin metis ĉirkaŭ ŝia kolo kaj diris:

– Ĉi letero estas de la sinjoro gubernatoro. Alia letero, kaj la koliero, estas de mia sinjorino la dukino, kiu sendis min al via moŝto.

Teresa gapis de miro, same kiel ŝia filino, kaj ĉi lasta diris:

– Oni min pendumu, se en ĉio ĉi ne intervenis nia sinjoro mastro don Quijote. Certe li donis al mia patro la gubernatoran postenon, aŭ graflandon, kiun li tiel ofte promesis al li..

– Efektive, vi pravas – respondis la paĝio – . Pro konsidero al sinjoro don Quijote oni nomis sinjoron Sancho gubernatoro de la insulo Barataria, kiel vi vidos per ĉi letero.

– Via moŝto ĝin voĉe legu, sinjoro – diris Teresa – , ĉar, kvankam mi scias ŝpini, eĉ ne unu literon mi konas.

– Ankaŭ mi ne – aldonis Sanchica – . Sed atentu ĉi tie. Mi iros voki iun, ke li ĝin legu: la pastron mem aŭ la bakalaŭron Sansón Carrasco. Tre volonte ili venos por scii la novaĵojn pri mia patro.

– Ne necesas voki iun – respondis la paĝio – . Kvankam ni ne scias ŝpini, mi scias legi, kaj legos ĝin.

Kaj efektive, li legis la leteron de la komenco ĝis la fino, sed ĝia teksto, ĉar jam konata, ne reaperas ĉi tie. Poste la paĝio elpoŝiĝis la leteron de la dukino kaj legis jene:

Kara Teresa:

La pozitivaj kvalitoj de boneco kaj talento de via edzo Sancho movis min peti de mia edzo, la duko, ke li donu al li la gubernatorecon de unu el siaj multaj insuloj. Oni informis min, ke li regas plej lerte, kio tre ĝojigas min kaj, cetere, ankaŭ mian sinjoron, la dukon. Tiel do, mi dankas la ĉielon, ke mi ne trompiĝis, kiam mi elektis lin por la gubernatora posteno: ĉar vi devas scii, sinjorino Teresa, ke en la tuta mondo apenaŭ troveblas bonaj gubernatoroj. Kaj Dio volu, ke mi kondutu tiel bone, kiel Sancho kondutas en la regado de sia insulo.

Mi sendas al vi, kara Teresa, kolieron el koraloj kun oraj ekstremoj. Tre plaĉus al mi, se ĝi konsistus el orientaj perloj; sed, kiel oni diras, eĉ eta donaco estas signo de estimo. Iam ni konos unu la alian kaj kreskos inter ni la amikeco, nur Dio scias ĝis kia grado. Salutu de mia flanko vian filinon Sanchica kaj diru al ŝi, ke ŝi estu preta, ĉar mi pensas edzinigi ŝin al bona partio, kaj tio povus okazi plej neatendite.

Oni diris al mi, ke ĉe via vilaĝo kreskas vere dikaj glanoj; sendu al mi du dekduojn da ili, kaj mi tre dankos al vi la favoron, ĉar ĝi venos de viaj manoj. Skribu al mi longe pri via sano kaj aferoj. Kaj se vi ion bezonas, nur parolu… kaj oni vin kontentigos. Dio vin gardu.

En ĉi kastelo. Vin amas, via amikino

    La dukino

– Ho! – kriis Teresa, aŭskultinte la legadon de la letero – . Kiel bona, humila kaj senafekta sinjorino! Oni min enterigu kun tiaj damoj, ne kun la hidalginoj ĉi-vilaĝaj, kiuj pensas, ke, pro ilia rango, eĉ ne la vento devas ilin tuŝi, kaj iras al la kirko kun fiere levita kapo, kvazaŭ reĝinoj, eble imagante, ke ili perdus la honoron, se ili rigardus al kampulino. Kaj jen, ĉi bona sinjorino, kvankam dukino, nomas min sia amikino kaj traktas min kiel sam-rangan: mi vidu ŝin tiel alte kiel la plej alta kampanilo de tuta La Mancha! Rilate al la glanoj, kara sinjoro, mi sendos al ŝia dukina moŝto unu buŝelon da ili, tiel dikaj, ke la homoj iros de ĉie por vidi kaj admiri ilin. Por la momento, Sanchica, bone regalu ĉi sinjoron, priatentu lian ĉevalon, prenu kelke da ovoj el la stalo, detranĉu lardon abunde por fari grivojn kaj preparu al li manĝon indan je princo: li ĉion meritas pro sia bela mieno kaj pro siaj novaĵoj. Dume mi iros rakonti al niaj najbarinoj nian bonan sorton, kaj ankaŭ al la pastro kaj al barbiro majstro Nicolás, ĉar ili ĉiam estis kaj estas bonaj amikoj de via patro.

– Mi faros laŭ via deziro, patrino – respondis Sanchica – . Sed pensu, ke vi devas doni al mi la duonon de la koliero, ĉar sendube mia sinjorino la dukino ne estas tiel stulta sendi ĝin nur al vi.

– Ĝi estos tute via, filino – respondis Teresa – . Sed permesu, ke mi portu ĝin kelke da tagoj, ĉar tio vere ĝojigas al mi la koron.

– Same vi ĝojos, kiam vi vidos kion mi havas en ĉi vojaĝo-sako – diris la paĝio – . Temas pri vesto el tre delikata ŝtofo, kiun la sinjoro gubernatoro surmetis nur unu fojon por iri ĉasi. Kaj, laŭ liaj instrukcioj, ĝi estas por sinjorino Sanchica.

– Li vivu mil jarojn, kaj lia mesaĝisto same longe – respondis Sanchica – . Kaj eĉ du mil jarojn, se necese.

Ĉe tio Teresa eliris kun la koliero sur la brusto, frapetante per la fingroj sur la leteroj, kvazaŭ sur tamburino. Hazarde, ŝi renkontis la pastron kaj la bakalaŭron Sansón Carrasco, kaj komencis salti, dirante:

– Jen, baldaŭ finiĝos ĉe ni la parencoj senmonaj, ne dubu pri tio. Posteneton gubernatoran ni havas. Nun kuraĝu disdegni min la plej rigid-nuka hidalgino: mi scios fari al ŝi bonan lavon!

– Kio okazas, Teresa Panza? Pri kiaj frenezaĵoj vi parolas kaj kion vi portas en la mano?

– Jen la frenezaĵoj: leteroj de dukinoj kaj gubernatoroj, kaj ĉi koliero el fajnaj koraloj; la «patro-niaj» kaj la «ave-mariaj» estas el prilaborita oro[376], kaj mi estas edzino de gubernatoro.

– Je Dio, Teresa, ni ne komprenas vin. Kion vi volas diri?

– Vidu per vi mem – ŝi respondis.

Ŝi donis al ili la leterojn, la pastro ilin legis al Sansón Carrasco, kaj la du viroj, plenaj de miro ĉe la novaĵo, rigardis unu la alian.

Tiam la bakalaŭro demandis, kiu alportis la leteron, kaj Teresa respondis, ke ili devus akompani ŝin al ŝia hejmo kaj renkonti la mesaĝiston, junulon belan kiel ora broĉo. Ŝi aldonis, ke li alportis ankaŭ alian donacon eĉ pli valoran.

La pastro demetis de ŝia brusto la koralojn, zorge ekzamenis ilin, konvinkiĝis pri ilia aŭtentikeco, miris denove kaj diris:

– Mi ĵuras je mia sutano, ke mi ne scias kion pensi aŭ diri pri ĉi leteroj kaj donacoj. Unuflanke mi vidas kaj tuŝas ĉi vere fajnajn koralojn; aliflanke mi legas, ke dukino deziras, ke oni sendu al ŝi dekduojn da glanoj.

– Vere stranga afero – diris Carrasco – . Sed ni iru vidi la mesaĝiston. Eble li povos klarigi al ni ĉi misteron.

Ili tion faris, akompanate de Teresa, kaj trovis la paĝion, kiam li kribis iom de hordeo por sia ĉevalo, dum Sanchica pretigis grivojn kaj ovojn por la manĝo de la junulo, kies belaj mieno kaj kostumo kaŭzis tre favoran impreson al la du viroj. Post interŝanĝo de ĝentilaj salutoj, Sansón demandis lin pri don Quijote kaj Sancho, kaj aldonis, ke, kvankam ili legis la leterojn de Sancho kaj de la dukino, ili ankoraŭ sentas sin perpleksaj kaj ne povas kompreni, ke Sancho estas gubernatoro, des malpli de insulo, se konsideri, ke la insuloj en la Mediteraneo apartenas senescepte al lia reĝa moŝto.

– Oni ne dubu, ke sinjoro Sancho Panza estas gubernatoro – respondis la paĝio – . En la afero, ĉu li regas insulon aŭ ne, mi ne opinias; sed sufiĉas diri, ke temas pri loko kun pli ol mil loĝantoj. Rilate al la glanoj, sciu, ke mia sinjorino la dukino estas tiel senafekta kaj simpla, ke ne nur glanojn ŝi petas de kampulino: kelkokaze ŝi sendas iun peti prunte por ŝi kombilon de najbarino ŝia. Sciu, ke la aragonaj damoj, eĉ la plej nobelaj, ne estas tiel fieraj kaj ceremoniaj kiel la kastiliaj, kaj traktas kun pli da afablo la popolon.

Tiam Sanchica aperis kun nombro da ovoj en la supretenata jupo kaj demandis al la paĝio:

– Diru, sinjoro, ĉu mia patro portas kompletan kuloton[377], de kiam li gubernatoras?

– Mi ne atentis tion. Sed certe li ĝin portas.

– Ha, Dio! Kiel mi ŝatus vidi lin en remburita kuloto![378] Vere, de kiam mi naskiĝis, mi deziras vidi mian patron tiel vestita.

– Via moŝto sendube vidos lin en tia kuloto, se vi vivos – respondis la paĝio – . Se li okupos sian postenon nur du monatojn, li portos eĉ vojaĝo-maskon[379].

La pastro kaj la bakalaŭro baldaŭ komprenis, ke la paĝio ŝercas. Sed la kvalito de la koraloj kaj de la ĉaso-kostumo sendita de Sancho (ĉar Teresa jam montris ĝin al ili) ŝajnis kontraŭi lian ŝercadon. Kaj ili ne povis ne ridi je la deziro de Sanchica, kaj eĉ pli, kiam Teresa diris:

– Sinjoro pastro, bonvolu informiĝi en la vilaĝo, ĉu iu vojaĝos al Madrid aŭ Toledo, ĉar mi deziras komisii al li la aĉeton de krinolino ronda, bele tajlita kaj plej bonkvalita. Mi devas laŭpove honori la postenon de mia edzo, kaj eĉ ne estus strange, se mi mem irus al ĉefurbo akiri kaleŝon, kian la ceteraj damoj posedas. Edzino de gubernatoro facile povas aĉeti kaj teni tian veturilon.

– Certe, patrino! – diris Sanchica – . Kaj Dio volu, ke tio okazu hodiaŭ, prefere al morgaŭ, eĉ se la homoj, kiuj vidus min veturi en kaleŝo apud mia patrino, dirus: «Jen la knabinaĉo, filino de ajlo-gluta kampulo, kiel rekte kaj solene ŝi sidas en la kaleŝo, kvazaŭ papino». Sed ili paŝadu en la koto, dum mi sidas en mia veturilo, kaj miaj piedoj ne tuŝas la teron. Al la diablo ĉiuj klaĉuloj de la mondo! Tiel longe kiel mi vivos komforte, ili ridu laŭplaĉe! Ĉu mi ne pravas, patrino?

– Absolute jes! – respondis Teresa – . Mia bona Sancho jam profetis al mi ĉi favorojn de la sorto, kaj eĉ pli grandajn. Kaj vi vidos, filino, ke li ne ripozos ĝis li faros min grafino. Plej grava estas, ke nia bona sorto komenciĝis. Mi ofte aŭdis vian bonan patron diri (kaj li estas, ne nur via patro sed ankaŭ patro de la proverboj), ke «se oni volas doni al vi ringon, tuj preparu la fingron»; do, se oni proponas al vi gubernatoran postenon, prenu ĝin; se oni proponas graflandon, kaptu ĝin tuj; se oni volas vin flati per bona donaco, enmetu ĝin en vian sakon. Estus stulte dormadi kaj ne iri aperti la pordon, kiam la favoroj de la fortuno voke frapas sur ĝin.

– Mi tute ne zorgus – diris Sanchica – se oni dirus, vidante min rigardi fiere kaj dealte: «La hundo vidiĝas en silka kalsono…»[380] ktp.

– Mi senhezite kredas – diris tiam la pastro – , ke ĉiuj membroj de la familio Panza naskiĝas kun sako de proverboj en la korpo. Eĉ ne unu el ili ĉesas proverbumi ĉiuhore kaj en ĉiuj siaj konversacioj.

– Vi pravas – respondis la paĝio – . La sinjoro gubernatoro tre ofte ilin eldiras kaj, kvankam multaj ne kongruas kun la temo de la konversacioj, tamen ili plaĉas, kaj miaj gesinjoroj la duko kaj la dukino ilin ŝategas.

– Nu, sinjoro, ĉu vi insistas ankoraŭ, ke Sancho fakte estas gubernatoro, kaj ke en la mondo ekzistas dukino, kiu skribas a lia edzino kaj sendas al ŝi donacojn? – demandis la bakalaŭro – . Ni ne povas kredi ion tian, kvankam ni legis la leterojn kaj tuŝis la donacojn. Ni opinias, same kiel opinias nia samlandano don Quijote pri ĉiaj okazintaĵoj, ke ĉio ĉi estas speco de ensorĉo, tiel, ke mi eĉ pensas, ke mi dezirus tuŝi kaj palpi vian moŝton por vidi, ĉu vi estas fantoma ambasadoro aŭ viro el karno kaj ostoj.

– Sinjoroj – respondis la paĝio – , mi scias nur, ke mi estas reala ambasadoro, ke sinjoro Panza efektive gubernatoras, ke miaj gesinjoroj la duko kaj la dukino donis al li tian postenon, kaj ke mi aŭdis diri, ke li admirinde plenumas sian oficon. Viaj moŝtoj diskutu, ĉu en tio ekzistas ensorĉo aŭ ne, sed mi ĵuras je miaj gepatroj, ankoraŭ vivantaj (kaj mi tre amas ilin), ke mi diris nur kion mi scias.

– Povas esti – respondis la bakalaŭro – , sed dubitat Agustinus[381].

– Dubu kiu ajn, mi diris nur la veron – daŭrigis la paĝio – , kaj la vero ĉiam leviĝas super la mensogo, kiel oleo sur akvo. Kaj se ne, operibus credite et non verbis:[382] unu el viaj moŝtoj akompanu min kaj vidos per la okuloj kion vi ne kredas per la oreloj.

– Tia vojaĝo koncernas min – diris Sanchica – . Sinjoro, portu min sur la gropo de via ĉevalo. Mi iros tre volonte viziti mian sinjoron patron.

– La filino de la gubernatoroj devas iri, ne solaj sur la vojoj, sed akompanataj de kaleŝoj, portoseĝoj kaj granda nombro da servistoj.

– Je Dio – respondis Sanchica – . Mi povas iri same bone sur azeno kiel en kaleŝo. Ne opiniu min tiel delikataĉa!

– Silentu knabino – ordonis Teresa – . Vi ne scias kion vi diras. Ĉi sinjoro pravas. Laŭ la sezono, kondutu la persono; kiam Sancho, Sancha; kiam gubernatoro, sinjorino. Ĉu mi ne pravas?

– Pli ol vi imagas – diris la paĝio – . Sed bonvolu doni al mi la manĝon nun, ĉar mi deziras ekiri returne en ĉi posttagmezo.

– Prefere venu pentofari kun mi[383] – invitis la pastro – . Sinjorino Teresa havas pli da bona volo ol da rimedoj por regali tiel distingitan gaston.

La paĝio rifuzis unuamomente la inviton de la pastro, sed fine cedis je la profito de sia stomako. La pastro tre volonte prenis lin kun si, tial, ke li havus la okazon detale demandi lin pri don Quijote kaj ties faroj.

De sia flanko la bakalaŭro sin proponis al Teresa por skribi ŝiajn respondajn leterojn; sed ŝi ne volis, ke la bakalaŭro miksiĝu en ŝiajn aferojn, ĉar ŝi opiniis lin iom tro ŝercema. Tiel do ŝi donacis bulkon kaj paron da ovoj al mesknabo scianta skribi, kaj li skribis du leterojn, unu por ŝia edzo, la alian por la dukino. Ŝi ilin diktis el sia propra kapo, kaj, kiel ni poste vidos, ambaŭ leteroj tute ne estas la plej mavaj el la aperantaj en ĉi granda historio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.