|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ĝuste tiam la gastejestro, kiu staris ĉe la pordo de la domo, diris:
– Jen, proksimiĝas bela trupo da irantoj; se ili haltos ĉi tie, ni havos gaudeamus[151].
– Kiaj homoj? – demandis Cardenio.
– Kvar viroj iras surĉevale – respondis la gastejestro – , rajdas laŭ la hispana stilo[152], portas lancojn kaj ŝildojn kaj havas la vizaĝon kovrita per nigraj maskoj. Kun ili rajdas sur flankselo[153] virino en blanka robo, kun la vizaĝo same maskita kaj ilin akompanas du servistoj piede.
– Ĉu ili tre proksimas? – demandis la pastro.
– Tiom, ke ili jam alvenas – respondis la gastejestro.
Ĉe tiuj vortoj, Dorotea vualis al si la vizaĝon kaj Cardenio eniris en la ĉambron de don Quijote; tujtuje envenis la tuta grupo, kiun la gastejestro ĵus priskribis: la kvar rajdantoj, de gracia, distingita teniĝo, deĉevaliĝis kaj iris helpi la damon descendi de la flankselo; unu el ili levis ŝin per siaj brakoj kaj ŝin sidigis sur seĝo staranta ĉe la pordo de la ĉambro, kien Cardenio sin antaŭe kaŝis. Dume, nek ŝi, nek ili demetis la maskojn[154], nek diris unu solan vorton; nur la damo, sidiĝante, profunde suspiris kaj lasis fali la brakojn, kvazaŭ ŝi troviĝus konsumita kaj misfarta. La surpiedaj servistoj gvidis la ĉevalojn al la stalo.
Ĉe tio, la pastro, dezirante koni la identecon de tiaj homoj tiel strange vestitaj kaj tiel silentaj, proksimiĝis al la servistoj kaj demandis al unu.
– Nu, sinjoro – li respondis – , mi ne povus diri, kiuj ili estas; mi scias nur, ke ŝajne temas pri gravaj moŝtuloj, precipe la viro ĵus preninta inter siaj brakoj la damon, kiel vi vidis. Kaj mi imagas lin tia, ĉar la aliaj montras al li grandan respekton kaj faras nur kion li ordonas.
– Kaj la damo, kiu ŝi estas? – demandis la pastro.
– Mi same ne scias – respondis la servisto – , ĉar dum la tuta vojo mi ne sukcesis vidi al ŝi la vizaĝon. Mi nur aŭdis ŝin ofte suspiri kaj tiel forte ĝemi, ke ŝajnis, ke kun ĉiu ĝemo ŝiriĝis el ŝi la vivo. Ne strange, ke ni apenaŭ scias, ĉar mi kaj mia kompano iras kun ili de antaŭ nur du tagoj. Ili renkontis nin sur la vojo, promesante al ni tre altan pagon, persvadis nin iri kun ili ĝis Andaluzio.
– Ĉu vi aŭdis la nomon de iu el ili? – demandis la pastro.
– Tute ne – respondis la servisto – , ĉar ili vojaĝas en strange absoluta silento; ĉe ili aŭdiĝas nur la suspiroj kaj ĝemoj de la kompatinda sinjorino, kio tuŝas al ni en la koron; ni preskaŭ certas, ke la viroj devigas ŝin iri, kien ajn ili sin direktas; kaj, kiom oni povas juĝi laŭ ŝia robo, ŝi estas monaĥino, aŭ, kio ŝajnas pli certa, ŝi iras monaĥiniĝi; kaj ŝi aspektas tiel triste, ĉar eble ŝi ne elektus propravole la monaĥinan staton.
– Tre eble – respondis la pastro, kaj, ilin forlasinte, sin turnis al Dorotea, kies natura kompatemo tiel vekiĝis ĉe la suspiroj de la maskita virino, ke ŝi proksimiĝis al ŝi kaj diris:
– Kio vin afliktas, sinjorino? Se temas pri io, kion ni virinoj konas proprasperte kaj kapablas kuraci, mi tre volonte proponas al vi mian servon.
La afliktita damo nenion respondis, kaj kvankam Dorotea proponis denove sian helpon, la alia plu silentis, ĝis la maskita kavaliro – la obeato de la ceteraj, laŭ la diro de la servisto – proksimiĝis kaj diris al Dorotea:
– Sinjorino, ne insistu montri vian bonvolon al ĉi damo, ĉar ŝi kutimas ne danki kion oni faras por ŝi; kaj ne klopodu, ke ŝi respondu vin, se vi ne deziras aŭdi ŝin mensogi.
– Neniam mi mensogis – respondis la damo, ĝis tiam silenta – . Kontraŭe: mi nun vidas min en tiom da misfortunoj, ĉar mi ĉiam kondutis sincere kaj verdire; kaj mi volas ke vi mem konfirmu kion mi diras kvankam la pura ver-amo kiu sidas en mi, deklaras vin falsa kaj mensoga.
Cardenio klare aŭskultis ĉi vortoj, ĉar nur la pordo de la ĉambro de don Quijote staris inter li kaj la parolanto: kaj aŭdinte ŝin paroli, Cardenio tuj ekkriis:
– Granda Dio! Kion mi aŭdas? Kies voĉo trafis al mi en la orelon?
Ĉe tiaj krioj, la damo, konsternita, turnis la kapon kaj, ne vidante la alparolinton, stariĝis kaj ekiris en la direkto al la ĉambro. Sed la kavaliro tuj detenis ŝin kaj ne lasis ŝin fari eĉ unu solan paŝon. Pro ŝia agitiĝo kaj alarmo, la masko falis de sur ŝi, rivelante mirinde kaj senkompare belan vizaĝon, sed palan kaj miroplenan; ŝiaj okuloj sin turnis ĉien, kien la rigardo povus atingi, kun tiel angora insisto, ke ŝi ŝajnis kaptita de frenezo. Dorotea kaj la aliaj sentis al ŝi profundan kompaton, kvankam ili ne komprenis la kaŭzon de ŝia konduto.
La kavaliro forte ŝin tenis je la ŝultroj, sed li devis tiel streĉe okupiĝi per tio, ke li ne povis eviti la deŝovon kaj fine la forfalon de sia propra masko. Kaj kiam Dorotea, kiu same ĉirkaŭbrakadis la nekonatinon, levis la rigardon, ŝi vidis ke la kavaliro retenanta la damon, estas ŝia edzo don Fernando; kaj apenaŭ ŝi lin rekonis, ŝi ŝanceliĝis dorsen senkonscia, elspirante unu longan kaj tristegan ĝemon el la profundo de sia animo; kaj tial, ke la barbiro staris proksima kaj prenis ŝin inter siaj brakoj, Dorotea ne falis sur la plankon. La pastro rapidis tiri de ŝi la vualon por ĵeti akvon sur ŝian vizaĝon kaj tiam don Fernando, kiu retenis ankoraŭ la alian damon, rekonis Dorotean kaj pro la surprizego rigidiĝis kvazaŭ morta. Tamen li ne delasis Luscindan (ŝi estis ja Luscinda), kiu baraktis por liberigi sin el liaj brakoj, kaj kiu renkontis la voĉon de Cardenio, same kiel li rekonis la ŝian. Cardenio aŭdis ankaŭ la ĝemon de Dorotea, kiam ŝi ekfalis senkonscia, kaj kredante, ke tia veo venis de lia kara Luscinda, impetis plena de teruro el la ĉambro kaj vidis unue, ke don Fernando retenas Luscindan en siaj brakoj. De sia flanko don Fernando same tuj rekonis Cardenion, kaj ili tri: Luscinda, Cardenio kaj Dorotea rigidiĝis kaj mutiĝis de miro, sen apenaŭ scii kio okazis al ili. Ĉiuj silentis kaj sin rigardis reciproke: Dorotea al don Fernando, don Fernando al Cardenio, Cardenio al Luscinda, kaj Luscinda al Cardenio. Luscinda rompis la unua la silenton, jene parolante al don Fernando:
– Lasu min, don Fernando, almenaŭ pro konsidero al via memrespekto, se ne pro aliaj motivoj. Lasu min kroĉiĝi al la muro, kies hedero nedisigebla mi estas malgraŭ via sintrudo, viaj minacoj, viaj promesoj kaj viaj donacoj; rigardu, kiel la ĉielo, laŭ maniero stranga kaj mistera al ni, kondukis min antaŭ mia vera edzo; vi tre bone lernis per mil multekostaj lecionoj, ke nur la morto povus forviŝi lin el mia memoro. Nu, tiel evidenta fiasko de viaj deziroj movu vin (ĉar vi ne povus alie reagi) turni vian amon en furiozon, kaj vian korinklinon en spiton, kaj prenu de mi la vivon: se mi mortos ĉe la okuloj de mia kara edzo, mi opinios mian oferon bona, ĉar eble mia morto pruvos al li, ke mi fidelis al li ĝis la lasta momento.
Dorotea retrovis dume la konscion kaj, aŭskultante la vortojn de Luscinda, komprenis, kiu ŝi estas. Poste, vidante, ke don Fernando retenas ŝin ankoraŭ kaj ne respondas al ŝi, Dorotea stariĝis per pleja fortostreĉo kaj genuiĝis antaŭ li, kaj verŝante multe da belaj kaj afliktaj larmoj, diris:
– Se viaj okuloj, kara sinjoro, ne blindiĝis pro la radioj de la suno troviĝanta inter viaj brakoj, certe vi jam vidis, ke antaŭ vi genuas Dorotea, la senfortuna kaj malfeliĉa ĝis vi volos decidi alie. Mi estas la humila kampulino, kiun via boneco, aŭ via plezuro, volis levi al la honoro nomi ŝin via; mi vivis kontenta inter la limoj de la virto ĝis via sintrudo kaj via ŝajne sincera amo apertis la pordon de mia ĉasto. Mi donis al vi ŝlosilon de mia libero, sed tian donacon vi ne dankis, kion klare montras tio, ke mi devis kaŝi min ĉi tie, kie vi min vidas nun, kaj ankaŭ tio ke mi vidas vin en la situacio, en kiu vi troviĝas. Tamen eĉ ne unu solan momenton vi devus pensi, ke mi venis ĉi tien sur la vojo de la malhonoro: min puŝis nur la aflikto kaj la doloro vidi min forlasita. Vi volis min via, kaj mi estis via tiagrade, ke kvankam mi dezirus nun la kontraŭon, tamen vi ne povus ne aparteni al mi. Konsideru, mia kara sinjoro, ke mi sentas al vi tiel senkomparan amon, ke ĝi povus kompensi la belon kaj la noblecon de la virino, pro kiu vi fortenas vin de mi. Vi ne povas aparteni al la bela Luscinda, ĉar vi estas mia, kaj ŝi ne povas aparteni al vi, ĉar ŝi estas de Cardenio; kaj finfine komprenu, ke pli facilos al vi igi vian koron ami la virinon, kiu vin adoras, ol trudi, ke amu vin virino, kiu sentas al vi abomenon. Vi persekutis mian ĉaston, atakis mian virton per viaj promesoj, konis mian rangon, kaj scias kiel tute mi donis min al via volo; vi ne havas motivon aŭ pretekston por deklari vin trompita. Se mi diras la veron (kaj fakte la veron mi diras) kaj vi estas kristano kaj kavaliro, kial vi tiel longe prokrastas feliĉigi min en la fino, kiel vi feliĉigis min en la komenco? Kaj se vi ne sentas al mi la amon ŝuldatan al vera kaj leĝa edzino, kia mi estas, almenaŭ akceptu min kiel vian sklavinon, ĉar mi konsiderus min feliĉa kaj bonsorta nur per tio, ke mi apartenus al vi. Ne permesu, forlasante kaj ignorante min, ke mia honoro fariĝu objekto de klaĉoj; ne venenu la old-aĝon de miaj gepatroj, ĉar ili, kiel bonaj subuloj, ĉiam servis lojale al la viaj, kaj ne meritas tian trakton. Se vi opinias, ke via sango degradiĝus, se ĝi miksiĝus kun la mia, pensu, ke ekzistas neniu nobeleco en ĉi mondo, kiu ne iris sur ĉi sama vojo, kaj ke la rangon de la virino oni ne atentas en la plej moŝtaj genealogioj; tiom pli, ke la vera nobeleco konsistas el virto[155], kaj se vi tian virton perdas, rifuzante al mi mian justan rajton, mi evidentiĝos pli nobela ol vi. Fine, sinjoro, tiel se vi volas, kiel se vi ne volas, mi estas via edzino; tion konfirmas viaj amoĵuroj, kiuj nek povas, nek devas esti falsaj, se vi fieras posedi tion, kio igas vin disdegni min;[156] tion konfirmas viaj subskribitaj sindevigoj, kaj la ĉielo, kiun vi alvokis kiel atestanton de viaj promesoj; kaj, se tio ne sufiĉas, via propra konscienco certe levos sian voĉon meze de viaj amuzoj, ripetante la veron, kiun mi ĵus diris, kaj ĉagrenante vin en viaj plej grandaj ĝuoj kaj plezuroj.
La kompatinda Dorotea parolis kun tiom da emocio kaj da larmoj, ke eĉ la kunuloj de don Fernando, kaj la ceteraj ĉeestantoj, ne povis ne afliktiĝi kun ŝi. Don Fernando aŭskultis ŝin sen diri eĉ unu vorton, kaj ŝi finis paroli kaj komencis tiel veadi kaj plorsingulti, ke nur koro el bronzo ne moliĝus ĉe tia elmontro de doloro. Luscinda fikse rigardis ŝin, multe kompatis ŝin pro ties sufero, kaj same multe admiris ŝian saĝon kaj ŝian belon, ŝi eĉ volis proksimiĝi al Dorotea por konsoli ŝin, sed ne povis ĉar don Fernando forte retenis ŝin ankoraŭ. Plena de honto kaj konsterno, la kavaliro rigardis longan tempon Dorotean, ĝis fine li apertis la brakon kaj diris, lasinte Luscindan libera:
– Vi venkas, bela Dorotea, vi venkas. Ne ekzistas spirito kapabla rezisti tiom da veroj.
Kiam don Fernando delasis Luscindan, tiu, ankoraŭ duonsvena, ne falis teren, ĉar Cardenio, sin lokinta malantaŭ don Fernando por ne esti rekonita de li[157], staris proksima kaj, perdante la timon kaj spitante ĉian eventualan danĝeron, subtene prenis Luscindan inter siaj brakoj kaj diris:
– Se la kompata ĉielo fine degnas konsenti al vi kelkan ripozon, mia bela, lojala kaj kuraĝa sinjorino, mi kredas, ke nenie vi ripozos pli sekure ol en ĉi brakoj vin tenantaj nun, same kiel ili vin tenis, kiam la Fortuno permesis al mi nomi vin mia.
Ĉe tiaj vortoj, Luscinda, kiu antaŭe komencis rekoni lin pro ties voĉo, fiksis la rigardon sur Cardenio, certiĝis per siaj okuloj, ke tie efektive li staras kaj preskaŭ ekster si kaj ignorante ĉian regulon de deca konduto, ŝi sin ĵetis brak-aperte al lia kolo, metis sian vangon sur la lia kaj diris:
– Jes, kara sinjoro, vi estas la vera mastro de ĉi sklavino, malgraŭ la minacoj farita al mia vivo, kiu dependas de la via.
Strangega aperis ĉi spektaklo ĉe la okuloj de don Fernando kaj de la ceteraj ĉeestantoj, plenaj de miro pro tiel neatendita okazo. Dorotea rimarkis, ke don Fernando, paliĝinte, movas la manon direkte al la glavo; ŝi imagis, ke li intencas venĝi sin kontraŭ Cardenio, kaj kun eksterordinara rapido kroĉiĝis al la genuoj de don Fernando, kisis ilin kaj tiel ilin kumprenis, ke li ne povus fari eĉ unu paŝon. Senĉese plorante ŝi diris:
– Kion vi intencas, ho mia sola azilo, en ĉi neimagebla okazo? Ĉe viaj piedoj kuŝas via edzino, dum la virino, kiun vi deziras, troviĝas en la brakoj de sia edzo. Pensu, ĉu vi rajtas aŭ povas detrui kion la ĉielo disponis, aŭ ĉu, anstataŭe, ne pli bonas, ke vi levu al via nivelo la virinon, kiu firma en sia fido kaj en sia vero, malgraŭ ĉiaj obstakloj, inundas per amaj larmoj la vizaĝon kaj bruston de sia vera edzo… Je Dio kaj por via bono, via elreviĝo, suferata de vi ĉe la vido de aliaj, ne pliigu vian koleron, sed prefere vin mildigu tiel, ke vi povu pace kaj trankvile permesi al la du geamantoj vivi, sen ia ĝeno de via flanko, la tempon destinitan al ili de la ĉielo; tiel vi montrus la sindonon de via glora kaj nobla koro, kaj la mondo vidus ke, ĉe vi, pli fortas la racio ol la pasio.
Dum Dorotea parolis, Cardenio, kvankam li tenis Luscindan en la brakoj, ne deturnis la okulojn de don Fernando kaj pretis, se li vidus lin fari ian agresan movon, defendi sin kaj ataki kiom li povus, eĉ je la kosto de la propra vivo; sed tiam, la amikoj de don Fernando, kune kun la pastro, la barbiro kaj eĉ la brava Sancho Panza, kiuj spektis ĉion okazintan, ĉirkaŭis don Fernandon, petis lin, ke li sin montru kompatema al la ploranta Dorotea, kaj aldonis ke, se kiel ili kredis, ŝi diris la veron, li devus ne rompi ŝian justan esperon kaj konsideri, ke, sendube ne hazarde, sed pro aparta providenco de la ĉielo, ili ĉiuj koincide troviĝas en tiel neantaŭvidita loko; de sia flanko la pastro lin avertis, ke nur la morto povus disigi Luscindan de Cardenio; ke, eĉ se ilin trahakus klingo de glavo, ili mortus kune feliĉaj; ke en tiaj nemodifeblaj cirkonstancoj estus saĝe sin regi kaj venki sin mem, montrante grandanimecon kaj propravole lasante la du geamantojn ĝui la bonon senditan al ili de la ĉielo; ke se li atentus la belon de Dorotea, li vidus, ke malmultaj, aŭ neniu, povus ŝin egali, des malpli superi ŝin; ke al tio li devus aldoni ŝian humilecon kaj ŝian ekstreme profundan amon al li; ke, precipe, li devus memori, ke se li fieras nomi sin kavaliro kaj kristano, li ne povus ne plenumi sian promeson; ke tiel agante, li plenumus sian devon al Dio kaj ricevus la aplaŭdon de la saĝaj, ĉar tiuj scias kaj rekonas, ke kunlige kun la virto, la beleco, eĉ sidanta en senranga virino, havas la privilegion levi sin al la nivelo de ajna moŝteco, sen degradi la personon, kiu prenas belulinon al sia pozicio kiel egalan parulinon: kaj ke, kiam nepekante oni obeas la potencan vojon de la deziro, oni faras nenion riproĉindan.
Al ĉi argumentoj, la ceteraj ĉeestantoj aldonis tiom da aliaj konsideroj, ke don Fernando (kies brava koro fakte pulsis kun nobla sango) moliĝis kaj cedis al la vero, kiun li ne povus refuti, eĉ se li volus; kaj kiel montro, ke li kapitulacis kaj akceptis la bonajn konsilojn de la aliaj, li kliniĝis, prenis Dorotean inter siaj brakoj kaj diris:
– Leviĝu, mia kara sinjorino, ĉar ne justas vidi ĉe miaj piedoj la damon, kiu regas en mia koro; se ĝis nun miaj faroj ne konfirmis kion mi diras, eble tion preskribis la ĉielo por ke, vidante kiel fidele vi min amas, mi povu reciproki vin, kiom vi meritas. Ne riproĉu min pro mia miskonduto kaj neglekto, ĉar la sama forto, kiu puŝis min konkeri vian amon, klopodis eltiri vin de mia flanko. Kaj kiel pruvo, ke mi diras la veron, turnu vin kaj rigardu al la okuloj de la jam feliĉa Luscinda kaj trovos en ili la ekskuzon de mia eraro; kaj tial, ke ŝi atingis kion ŝi deziris, kaj ke mi trovis en vi la plej gravan al mi, ŝi longe vivu sekura kaj feliĉa kun sia Cardenio, kaj mi preĝos surgenue al la ĉielo, ke ĝi konsentu al mi la saman feliĉon kun mia Dorotea.
Tion dirinte, li denove ŝin brakumis kaj premis sian vizaĝon al la ŝia kun granda tenero, tre regante sin por ne ekplori en nedubebla montro de amo kaj de pento. Sed Luscinda, Cardenio kaj preskaŭ ĉiuj ceteraj ne povis reteni la larmojn kaj komencis ilin verŝi tiel abunde, ĉu pro la propra feliĉo, ĉu pro la feliĉo de la aliaj, ke ŝajnis, ke ia granda misfortuno plene trafis ĉiun. Eĉ Sancho Panza larmis, kvankam li poste diris, ke li ploris nur pro tio, ke li vidis, ke Dorotea ne estas, kiel li antaŭe kredis, la reĝino Micomicona, de kiu li esperis tiom da favoroj.
Kelkan tempon daŭris ankoraŭ, kun ĉies ploro, la ĝenerala sento de surpriziteco; poste Cardenio kaj Luscinda genuiĝis antaŭ don Fernando kaj tiel kortuŝe lin dankis pro ties bonvolo al ili, ke li ne sciis kion respondi kaj nur levis kaj brakumis ilin kun multa afablo kaj ĝentilo. Fine li demandis al Dorotea, kiel ŝi trafis tien, en lokon tiel distan de ŝia hejmo. Koncize kaj diskrete ŝi rakontis kion antaŭe ŝi jam diris al Cardenio; kaj tiel plaĉis al don Fernando kaj al ties kunuloj ŝia historio, ke ili volintus ĝin pli longa: tiel ĉarme ŝi rakontis pri siaj propraj misfortunoj. Poste don Fernando parolis pri tio okazinta al li en la urbo, post ol ili trovis sub la korsaĵo de Luscinda la paperon, kie ŝi deklaris, ke ŝi estas edzino de Cardenio kaj ke, sekve, ŝi povus edziniĝi al neniu alia. Don Fernando aldonis, ke li volis mortigi ŝin kaj ke li tion ne faris, ĉar ŝiaj gepatroj lin fortenis; poste, furioza kaj humiligita, li eliris el la domo kun la penso venĝi sin en pli oportuna momento. La sekvantan tagon li eksciis, ke Luscinda forlasis sian gepatran hejmon, kaj ke oni tute ne havis ideon pri kien ŝi iris; fine, post kelke da monatoj, li ricevis la informon, ke ŝi troviĝas en iu monaĥinejo kun la intenco tie resti definitive, se al ŝi ne eblus pasigi la vivon ĉe la flanko de Cardenio; tiam li akompanigis sin per tri kavaliroj kaj iris al la loko, kie ŝi troviĝis; sed li ne volis paroli kun ŝi, ĉar li timis, ke se oni scius pri lia ĉeesto, oni gardus pli severe la monaĥinejon. Tiel do iun tagon li vidis la pordon aperta – tian okazon li ja atendis – kaj posteniginte du el siaj amikoj gardi la pordon, li kaj la alia kompano eniris en la monaĥinejon, serĉis Luscindan kaj trovis ŝin en la klostro, kie ŝi babilis kun monaĥino; ili ŝin rabis, sen ke ŝi povus rezisti, kaj kondukis ŝin al loko, kie ili sin provizis per ĉio necesa por la vojaĝo. Ili povis fari ĉion ĉi sen ia danĝero, ĉar la monaĥinejo situis en la kamparo, je longa distanco de la vilaĝo. Li aldonis ke, kiam Luscinda vidis sin en lia povo, ŝi svenis, kaj ke, retrovinte la konscion, ŝi nur ploris kaj veis sen diri eĉ unu solan vorton. Tiel, en akompano de larmoj kaj silento ili alvenis al la gastejo, kio al li egalis alveni al la ĉielo, kie likvidiĝas kaj havas finon ĉiuj misfortunoj de la tero.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.