|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Vidante sin tiel disbatita, don Quijote diris al sia ŝildisto:
– Mi ĉiam aŭdis, Sancho, ke fari bonon al malicaj egalas verŝi akvon en la maron. Mi devas suferi nun ĉi misfortunon, ĉar mi ne kredis kion vi diris. Sed kontraŭ plenumita faro ne taŭgas plendi, nur pacienci kaj rigardi ĝin kiel instruon.
– Tiom profitos via moŝto ĉi instruon, kiom mi estas turko – respondis Sancho. – Sed, ĉar vi diras, ke, se vi estus kredinta min, vi evitus ĉi misfortunon, kredu min nun kaj evitu alian eĉ pli grandan. Mi vin sciigas, ke la membroj de la Santa Hermandad havas nenian respekton al la kavalirismo, kaj ke ĉiuj vagantaj kavaliroj de la mondo gravas al ili malpli ol maravedo. Kaj sciu, ŝajnas al mi, kvazaŭ iliaj sagoj siblus preter miaj oreloj[108].
– Vi estas denaske timema, Sancho – diris don Quijote – . Sed, por ke vi ne diru, ke mi ĉiam obstinas kaj ne faras kion vi sugestas, ĉi-foje mi sekvos vian konsilon, retiriĝante de la furio, kiun vi tiel timas, sed nur sub la kondiĉo, ke nek viva nek morta vi diros, ke mi retiriĝis kaj apartiĝis de la danĝero pro timo. Mi tiel agas nur pro la deziro komplezi vin kaj se vi asertos alion, vi mensogos, kaj de nun ĝis tiam, kaj de tiam ĝis nun, mi dementas vin, kaj diras, ke vi mensogas kaj mensogos ĉiufoje, kiam vi diros aŭ pensos ĝin. Kaj ne plu repliku min, ĉar la nura penso, ke mi apartiĝas kaj retiriĝas de danĝero, speciale de ĉi tiu ŝajne prezentanta ian ombron da serioza risko, puŝas min atendi sola ĉi tie, ne nur tiun Santa Hermandad, kies nomon vi mencias kun timo, sed la fratojn de la dek du triboj de Izraelo, la sep makabeojn, Kastoron kaj Polukson kaj eĉ ĉiujn fratojn kaj fratarojn de la mondo.
– Sinjoro – respondis Sancho – , retiriĝi ne signifas forkuri, kaj ne prudentas atendi danĝeron, kiam ĝi grandas pli ol la espero. La saĝaj homoj gardas sin por morgaŭ kaj ne riskas ĉion en unu sola tago. Kaj sciu, ke, kvankam kampulo sen klero kaj poluro, mi havas kelkan ideon pri la tiel nomata konvena konduto. Do ne hezitu sekvi mian konsilon, saltu sur la ĉevalon, se vi povas (se ne, mi helpos vin) kaj venu post mi. Mia iometo da inteligento diras al mi, ke ni bezonas nun la piedojn pli ol la manojn.
Don Quijote surseliĝis respondante nenion, Sancho sur la azeno ekiris ĉe la fronto kaj ili rajdis en la proksiman Sierra Morena. Sancho intencis trapasi ĝin tute, alveni al la ĉirkaŭo de El Viso aŭ de Almodóvar del Campo kaj kaŝi sin en ties krutoplenaj solejoj, tiel, ke la Santa Hermandad ne trovus ilin, se ĝi ilin persekutus. Lin animis al tio, ke la viktualio portata de la azeno saviĝis el la batalo kontraŭ la galeruloj, kion Sancho rigardis miraklo, se konsideri, ke la kondamnitoj tre serĉis kaj multon forprenis.
Ĉe la noktiĝo ili alvenis al la koro de Sierra Morena, kaj ŝajnis al Sancho, ke konvenus pasi tie, ne nur la nokton, sed eĉ kelke da tagoj, almenaŭ ĝis la finiĝo de la viktualio. Tiel do, ili tranoktis inter du rokoj, meze de multaj kverkoj. Sed la fatalo, kiu (laŭ la opinio de la homoj blindaj al la lumo de la vera Kredo) gvidas, disponas kaj aranĝas ĉion laŭ sia bontrovo, ordonis, ke Ginés de Pasamonte, la fama trompanto kaj ŝtelisto eskapinta el la ĉeno dank’ al la virto kaj al la frenezo de don Quijote, kaŝu sin inter la montoj, puŝate de la timo al la Santa Hermandad, kies rigoron li prave klopodis eviti. La sorto do kaj la timo kondukis lin al la loko, kien la samaj faktoroj puŝis nian kavaliron kaj lian ŝildiston. Ginés de Pasamonte alvenis ĝuste en la horo kaj en la momento rekoni ilin, kaj lasis ilin ekdormi; kaj pro tio, ke la malicaj ĉiam estas sendankaj, kaj ke la neceso instigas fari fiaĵojn sen zorgi pri la sekvoj, Ginés, homo nek dankema nek bonintenca, decidis ŝteli la azenon disde Sancho Panza, kaj ignoris la ĉevalon, ĉar li juĝis ĝin apenaŭ vendebla aŭ lombardebla. Sancho Panza dormis, Ginés ŝtelis la azenon kaj, antaŭ ol la mateno leviĝis, li troviĝis jam ekster atingo. Aperis la aŭroro kaj plenigis per ĝojo la surfacon de la tero kaj per aflikto la koron de Sancho, tial, ke li ne vidis la azenon. Kaj kiam li konstatis, ke ĝi tute mankas, li komencis la plej doloran kaj tristan veadon kaj ploradon de la mondo. Ĉe tio don Quijote vekiĝis kaj aŭdis lin diri:
– Ho, filo de mia karno, naskito en mia propra hejmo, amuzo de miaj filoj, plezuro de mia edzino, envio de miaj najbaroj, rimedo de miaj ŝarĝoj kaj, fine, provizanto de la duono de mia persono, ĉar per la dudek ses maravedoj, kiujn vi lukris ĉiutage, kovriĝis la duono de mia buĝeto!
Don Quijote demandis al la ŝildisto, kial li ploras, kaj, informite pri la kaŭzo, konsolis la ŝildiston kiom li povis kaj promesis doni al li mandaton, por ke li ricevu ĉe li tri el liaj kvin azenoj. La ŝildisto konsoliĝis per tio, viŝis al si la larmojn, ĉesigis la plorĝemojn kaj dankis la favoron al don Quijote[109], kiu, vidante sin meze de la montoj, ĝojis en la koro, ĉar ili ŝajnis al li plej adekvataj por liaj aventuroj. Venis al li en la memoron la mirindaj aferoj okazintaj al la vagantaj kavaliroj en similaj lokoj aspraj kaj senhomaj, kaj tiel absorbis kaj distris lin tiaj pensoj, ke pri nenio alia li konsciis. Rilate al Sancho, de kiam li imagis, ke ili estas jam ekster danĝero, li havis nur la zorgon kontentigi la stomakon per la restoj de la klerika predo, kaj, sub la pezo de la ŝarĝo antaŭe portata de la azeno, li iris post sia mastro kaj de tempo al tempo elprenis el la dusako partojn de la viktualio kaj ilin tragorĝis en la ventron; kaj, tiel okupata, li ne donus eĉ unu maravedon por ajna aventuro. Ĉe tio li levis la rigardon kaj vidis, ke lia mastro haltis kaj ke per la pinto de la lanco li klopodas levi ligaĵon de sur la grundo. Sancho rapide iris helpi lin kaj alvenis en la momento, kiam don Quijote tenis per la lanco unu valizon alkroĉitan al kuseno; tiom pezis la tuto, disfalanta kaj komplete aŭ parte putra, ke Sancho devis deseliĝi[110] kaj preni ĝin. Lia mastro petis lin rigardi la enhavon de la valizo, la ŝildisto tuj obeis kaj, kvankam ĝi estis fermita per ĉeno kun pendoseruro, li povis vidi tra la putraj partoj, ke en ĝi kuŝas kvar ĉemizoj el fajna batisto kaj alia tolaĵo pura kaj bela. Krome li trovis en kunnodita naztuko amaseton da oraj eskudoj kaj, ilin vidante, li diris:
– Estu benata la ĉielo, kiu fine sendas al ni profitan aventuron!
Kaj plu serĉante li trovis etan notolibron riĉe ornamitan. Don Quijote petis ĝin kaj ordonis la ŝildiston konservi la monon kiel propran. Sancho kisis al li la manojn pro la favoro, elvalizigis la tolaĵon kaj ĝin metis en la dusakon de la viktualio. Tion vidante, diris don Quijote:
– Ŝajnas al mi, Sancho, kaj ne eblas alio, ke iu vojaĝanto eraris la vojon inter la montoj, kaj ke la latronoj prirabis kaj murdis lin kaj poste lin enterigis en ĉi loko tiel dezerta.
– Neeble – respondis Sancho – . La latronoj ne forgesus preni la monon.
– Vi pravas – diris don Quijote – . Mi do nek divenas, nek suspektas, kio vere okazis. Sed atendu, ni vidu, ĉu en la noto-libro aperas io skribita donanta al ni spuron. Per ĝi ni povus scii kion ni deziras.
Don Quijote apertis la libron, trovis la malneton, en bela kaligrafio, de soneto, kaj legis ĝin laŭte, por ke Sancho aŭdu. La soneto tekstis jene:
Aŭ mankas al la amo komprenemo,
aŭ tro tirane ĝi al mi kruelas,
ĉar la doloro, kiu min muelas,
turmentas min kun nekredebla premo.Se amo estas dio, jen problemo:
se l’ dioj ĉiam fari bonon celas,
do kiu min senkonsidere pelas
en ĉi dolor’ ĝuata ĝis ekstremo?Ne povas esti vi, karega Fili,
ĉar vi tro bonas por malico bata.Kaj el ĉiel’ ne venas ĉi ruino.
En tombon baldaŭ devos mi azili,
ĉar por malsan’ de kaŭzo nekonata
ne taŭgus eĉ mirakla medicino.
– La versoj klarigas nenion – diris Sancho – , escepte se la hilo[111] nin direktas al la bobeno.
– Pri kiu hilo vi parolas? – demandis don Quijote.
– Ŝajnas al mi, ke via moŝto menciis ian hilo.
– Mi diris, ne «hilo», sed «Fili» – respondis don Quijote – , kaj certe nomiĝas tiel la sinjorino, pri kies amo plendas la aŭtoro de ĉi soneto. Kaj, aŭ mi ne scias ĝuste aprezi la poezion, aŭ li estas bona poeto.
– Ĉu via moŝto scias ankaŭ pri la arto de la versoj? – demandis Sancho.
– Eĉ pli ol vi pensas – respondis don Quijote – , kaj vi tion konstatos, kiam vi portos leteron tute versan al mia sinjorino Dulcinea de El Toboso. Sciu, Sancho, ke ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj vagantaj kavaliroj de la pasinta epoko, estis grandaj trobadoroj kaj ankaŭ grandaj muzikantoj. Kaj ĉi duobla talento, pli ĝuste, ĉiela graco, kunekzistas kun la kavaliroj-amantoj, kvankam verdire, la poemoj de la antikvaj kavaliroj havas pli da spirito ol da eleganto.
– Bonvolu plu legi – diris Sancho – . Eble vi trovos ion pli interesan.
Don Quijote turnis la paĝon kaj diris:
– Jen prozo. Ŝajne, letero.
– Ordinara letero, sinjoro? – demandis Sancho.
– Laŭ la unuaj linioj, temas pri am-letero – respondis don Quijote.
– Legu ĝin laŭte do – diris Sancho – . Al mi tre plaĉas la amaj temoj.
– Kun plezuro – respondis don Quijote. Kaj laŭte, kiel la ŝildisto petis, li legis jene: «Via falsa promeso kaj mia certa misfortuno gvidas min al loko, de kie la novaĵo de mia morto alvenos al vi pli frue ol la motivoj de miaj plendoj. Vi, ho sendanka, forlasis min por viro pli riĉa, sed ne pli merita ol mi, kaj se la virto estus tiel estimata kiel la riĉo, mi envius nenies havon kaj ne priplorus nun mian propran misfortunon. Kion via beleco konstruis, viaj faroj detruis. Pro la ravo via, mi juĝis vin anĝelo; pro via konduto mi komprenis, ke vi estas nur virino. Vivu pace, vi, rompinte la pacon mian, kaj la ĉielo volu, ke la trompoj de via edzo ĉiam kuŝu sub vualo, por ke vi ne bedaŭru poreterne vian faron, kaj mi ne plenumu venĝon, kiun mi ne deziras».
Leginte la leteron, diris don Quijote:
– Per ĉi letero ni scias malpli pri ties skribinto ol per la poemo. Oni povas konkludi nur, ke li estas amanto disdegnata.
Li foliumis preskaŭ la tutan libreton, kie sidis aliaj poemoj kaj leteroj, kelkaj legeblaj, kelkaj ne, sed kies sola temo konsistis el plendoj, lamentoj, suspektoj, deziroj kaj ĉagrenoj, favoroj kaj disdegnoj, jen en panegira, jen en trista tono. Don Quijote ekzamenis la libron kaj dume Sancho fosis, priserĉis, esploris, kaj trarigardis en la valizo ĝis la lasta anguleto, kaj rompis ĉiun kudron kaj plukis aparte ĉiun lanan flokon de la kuseno, ĉar li ne volis preteratenti ion valoran pro senzorgo kaj manko de diligento: tian avidon vekis en li la trovo de la eskudoj en la naztuko, en la nombro de pli ol cent. Kvankam li trovis neniom plian, li pensis, ke la menciitaj eskudoj, pli ol sufiĉe kompensas la bernadon, la vomon de la pocio, la karesojn de la vergoj, la pugnobatojn de la mulisto, la mankon de la dusako kaj la prirabon de la surtuto, krom la malsato, la soifo kaj la laco, kies pezon li eltenis je la servo de sia bona mastro. Kaj eĉ ŝajnis al li, ke oni pagis al li supermezure, kiam don Quijote grandanime donacis al li la trovitan monon.
La Kavaliro de la Trista Mieno havis fortan deziron scii, kiu estas la mastro de la valizo, kaj konkludis el la soneto, la letero, la oraj eskudoj kaj la tiel bon-kvalitaj ĉemizoj, ke certe temas pri granda sinjoro, kies damo per disdegnoj kaj mistraktoj puŝis lin al fatala fino. Sed pro tio, ke en tiel aspra kaj dezerta lando vidiĝis eĉ ne unu sola homo povanta lin informi, li ekzorgis rajdi plu kaj lasis la ĉevalon elekti la vojon laŭ sia bontrovo (Rocinante sekvis do la plej facile ireblan) dum lia fantazio ĉiam kroĉiĝis al la penso, ke inter tiuj veproj ne povos ne okazi ia stranga aventuro. Rajdante kun ĉi ideo, li vidis ke sur la supro de monteto rekte antaŭ li, unu viro saltas de roko al roko kaj de arbusto al arbusto kun eksterordinara rapido. Don Quijote perceptis lin preskaŭ nuda, kun densa kaj nigra barbo, longa kaj senorda hararo, nudaj kruroj kaj piedoj, kaj kun la femuroj en kuloto ŝajne velura, sed tiel kaduka, ke lia haŭto vidiĝis tra multaj ŝiroj kaj rompoj; li havis ankaŭ la kapon nuda kaj, kvankam li pasis tre rapide, kiel menciite, tamen la Kavaliro de la Trista Mieno vidis kaj rimarkis tiel grandan nombron da detaloj. Li faris laŭpove por sekvi lin, sed ne sukcesis, ĉar Rocinante tro feblis por paŝi vigle sur tiel aspraj lokoj, des malpli, ke ĝi havis flegman kaj lanteman naturon. Don Quijote, tuj imagante, ke la forsaltinta homo estas la mastro de la valizo kaj la kuseno, faris al si la decidon serĉi kaj trovi lin, eĉ se li pasus en tio unu jaron. Tiel do li ordonis la ŝildiston desalti de la azeno kaj esplori unu flankon de la monto, dum li esploros la alian, ĉar tiel ekzistis la ŝanco, ke ili povus denove renkonti la homon tiel rapide forkurintan.
– Mi ne povas fari tion – diris Sancho – . Tuj kiam mi apartiĝas de via moŝto, min atakas la timo per mil alarmoj kaj vizioj. Kaj ĉi vortoj miaj taŭgu al vi kiel averto, ke de nun mi ne disiĝos de vi eĉ unu harlarĝon.
– Faru laŭvole – diris la Kavaliro de la Trista Mieno – . Al mi donas kontenton, ke vi fidas mian kuraĝon. Neniam ĝi mankos al vi, eĉ se via animo elglitos el via korpo. Kaj nun venu post mi, lante aŭ kiel ajn vi povos, kaj uzu la okulojn kiel lanternojn. Ĉirkaŭante la monton, eble mi trafos la homon, kiun ni vidis, kaj kiu sendube estas la mastro de nia trovo.
– Prefere ne serĉi lin – respondis Sancho – , ĉar, se ni lin renkontos, kaj al li apartenas la mono, evidentas, ke ni devos ĝin redoni. Do anstataŭ tiel nenecese klopodi, estus pli bone fidele konservi ĝin kaj atendi ĝis ĝia mastro aperos ne tiel baldaŭ kaj en maniero pli ordinara. Eble li aperos, ĝuste kiam mi finas elspezi la eskudojn, kaj tiam, laŭ la reĝa leĝo, mi estas kvita de respondeco.
– Vi trompiĝas, Sancho – respondis don Quijote – . De la momento, kiam ni suspektas, ke li estas la mastro, kaj ke ni havas lin preskaŭ sub nia vido, ni havas la devon serĉi lin kaj redoni al li ties apartenaĵon; kaj, se ni ne serĉas lin, nia preskaŭ konvinko pri lia identeco igas nin tiel kulpaj, kvazaŭ li estus sen ia dubo la proprietulo de la mono. Do amiko Sancho, ne ĉagreniĝu serĉante lin kaj pensu, kiel faciliĝos al mi la koro, se ni renkontos lin.
Li spronis la ĉevalon, Sancho sekvis lin piede kaj ŝarĝite dank’ al Ginesillo de Pasamonte kaj, parte ĉirkaŭirinte la monton, ili renkontis mulon kun selo kaj bridoj kuŝantan en ravineto, senvivan, duonvoritan de hundoj kaj pikitan de garoloj, kaj ĉio ĉi plifirmigis en ili ties opinion, ke la forsaltinto estas la proprietulo de la valizo kaj de la mulo.
Rigardante la senvivan beston, ili aŭdis fajfon, kian faras paŝtisto, kiam li gardas gregon, kaj subite, dekstramane aperis granda nombro da kaproj kaj poste, sur la supro de la monto, olda paŝtisto ilin gardanta. Don Quijote laŭte vokis lin, petante lin subiri kaj veni al ili. La alia krie demandis, kio prenis ilin al tia loko, apenaŭ aŭ neniam vizitata, escepte de kaproj, aŭ de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj tie kutime vagantaj. Sancho respondis, petante lin subiri, kaj promesante ĉion klarigi al li. La kapristo subiris, venis ĝis don Quijote kaj diris:
– Mi vetas, ke vi rigardas la senvivan lu-mulon de la ravino; verdire jam de ses monatoj ĝi kuŝas tie. Ĉu eble vi renkontis ĝian mastron?
– Neniun ni renkontis – respondis don Quijote – , sed trovis, je kelka distanco de ĉi tie, valizon kaj kusenon.
– Ankaŭ mi ilin vidis – respondis la kapristo – , sed neniam volis preni ilin, nek eĉ proksimiĝi al ili, ĉar mi timis fari ion nedecan, aŭ vidi min akuzita pri ŝtelo. La diablo ja subtilas, antaŭ la piedoj de la homoj leviĝas tuberoj kaj, sen scii kiel aŭ kial, oni stumblas kaj falas.
– Mi pensas ĝuste tion saman – diris Sancho – . Ankaŭ mi vidis la valizon kaj ne volis proksimiĝi al ĝi eĉ en la distanco de ŝton-ĵeto. Tie mi lasis ĝin netuŝita pro tio, ke mi ne volas hundon kun tintilo[112].
– Diru, amiko, ĉu vi konas la mastron de la valizo? – demandis don Quijote.
– Mi scias nur – respondis la kapristo – , ke antaŭ proksimume ses monatoj alvenis al paŝtista kabano, staranta naŭ mejlojn de ĉi tie, junulo de belaj kresko kaj mieno sur la sama mulo, kies kadavro tie kuŝas, kaj li portis la saman valizon kaj la saman kusenon, kiujn laŭ via diro, vi vidis, sed ne tuŝis. Li demandis nin, kie situas la parto plej aspra kaj sovaĝa en ĉi montaro, kaj ni respondis, ke ĉi tie, kie ni staras nun, kaj mi diras la veron, ĉar se vi penetrus eĉ nur unu plian mejlon, eble vi ne sukcesus reveni. Cetere mi miras, kiel vi povis atingi ĉi tien, ĉar nek vojoj nek padoj direktiĝas al ĉi loko. Nu, mi diras, ke aŭdinte nian respondon, la junulo sin turnis, ekrajdis al la direkto, kiun ni montris al li, kaj lasis nin ravitaj de lia alloga mieno kaj surprizitaj de lia demando kaj de lia hasto iri en la denson de la montaro. De tiam ni ne revidis lin ĝis, antaŭ kelkaj tagoj, li subite aperis fronte al kapristo, ĵetis sin al li, donis al li grandan nombron da pied- kaj pugno-batoj, alsaltis al nia viktuali-azeno, prenis de ĝi la tutan panon kaj fromaĝon troveblan, kaj kun mirinda rapido kuris denove rifuĝi en la montaron. Sciiĝinte pri la afero, mi kaj kelkaj aliaj kapristoj serĉis lin preskaŭ du tagojn en la makiso kaj fine lin trovis kaŝita en la kava trunko de ega kverko. Li elpaŝis al ni kun granda humilo, kun la vesto ŝirita kaj kun la vizaĝo transformiĝinta kaj tanita de la suno, tiel, ke ni apenaŭ konis lin, kaj nur dank’ al lia vesto, ĉifona sed ankoraŭ rekonebla, ni konvinkiĝis, ke li estas la serĉato. Li tre ĝentile salutis nin, lakone kaj milde diris nin ne miri pri lia aspekto kaj stato, ĉar li devas tiamaniere plenumi pentofaron pro siaj multaj pekoj. Ni petis lin diri, kiu li estas, sed ni ricevis nenian respondon ĉi-rilate; poste ni demandis al li, kie ni povus lin renkonti por volonte kaj plezure porti al li manĝon, ĉar sen ĝi li ne povus elteni. Kaj se tio ne plaĉus al li, almenaŭ (ni aldonis) li devus pace eliri al ni peti manĝon, ne preni ĝin perforte. Li dankis al ni nian proponon, petis pardonon pro la pasinta agreso kaj promesis por la futuro peti la manĝon je la nomo de Dio, molestante neniun. Rilate al lia loĝejo, li diris, ke li havas nur kian la ŝanco proponas al li en ĉiu nokto, kaj li finis sian paroladon per tiel tenera ploro, ke ni estus el ŝtono, se ni ne plorus kun li vidante kiel terure ŝanĝiĝis lia aspekto, de kiam ni renkontis lin la unuan fojon. Ĉar, kiel dirite, temis pri tre ĉarma kaj agrabla junulo, kaj lia ĝentilo kaj eleganta parolmaniero montris lin tre kavalireca persono naskita en honorinda familio. Kvankam ni estas krudaj kampuloj, lia ĝentilo tiel grandis, ke, kiam ni aŭskultis lin, lian distingitecon ne povus ne rimarki eĉ la plej simpla kapristo. Nu, en la plej bela parto de sia parolado, li subite silentiĝis, fiksis la rigardon al la grundo kelkan tempon kaj ni atendis streĉe kaj alarme, sed ankaŭ kun kompata koro, kiel finiĝos lia enmemiĝo. Tiel longe li tenis apertaj la okulojn kun palpebroj senmovaj, tiel li kunpremis la lipojn kaj sulkis la brovojn, ke ni facile komprenis, ke li suferas atakon de frenezo. Liaj agoj baldaŭ montris la veron de niaj pensoj: li leviĝis kolere de la grundo, kien li antaŭe ĵetis sin, agresis la viron plej proksiman kun senbrida furio, kaj nur pro tio, ke ni lin retenis, li ne mortigis nian kompanon per mordoj kaj batoj. Kaj dume li ne ĉesis krii: «Ho, perfida Fernando, nun vi pagos al mi la konton de viaj abomenaĵoj. Ĉi manoj elŝiros el vi la koron, kie sidas ĉiuj malbonoj, ĉefe la trompo kaj la fraŭdo». Kaj per similaj esprimoj li plu insultis tiun Fernandon kaj akuzis lin pri perfido kaj falso. Plenaj de aflikto ni apartigis lin do de la agresato, kaj la junulo sen diri eĉ unu vorton, forkurante, forlasis nin kaj sin kaŝis inter ĉi veproj kaj arbustoj, tiel ke ni ne povis sekvi lin. El tio ni konkludis, ke la frenezo lin posedas nur de tempo al tempo, kaj ke ia Fernando certe malicis al li per tre abomena fiaĵo, se konsideri lian kompatindan staton. Ĉio ĉi konfirmiĝis de tiam, ĉar li ofte aperas subite, foje por peti de la kapristoj iom da manĝo, foje por preni ĝin perforte. Kiam la frenezo lin puŝas, li agresas la paŝtistojn kaj forŝiras de ili la viktualion, eĉ se ili bonvole proponas ĝin al li. Sed, kiam lia menso funkcias normale, li petas la manĝon je la amo de Dio, ĝentile kaj humile, kaj ricevas ĝin kun dankoj kaj kun larmoj. Nu, sinjoroj – daŭrigis la kapristo – , hieraŭ mi kaj kvar junaj paŝtistoj, du el ili servistoj miaj, kaj kompanoj la du aliaj, decidis serĉi lin, kaj, kiam ni lin trovos, ni lin kondukos, ĉu li volos, ĉu ne, al la vilaĝo Almudévar, proksimume dudek du mejlojn de ĉi tie. Se lia malsano kuraceblas, oni resanigos lin tie, kaj almenaŭ, li diros al ni en siaj momentoj de konscio, kiu li estas, kaj, ĉu li havas familion, al kiu ni povus informi pri lia misfortuno. Nur tion, sinjoroj, ni povas respondi al viaj demandoj. Kaj sciu: la objektoj de vi trovitaj apartenas al la persono rapid-kura kaj preskaŭ nuda, kiun vi rimarkis – ĉar don Quijote jam antaŭe diris al la kapristo, ke ili vidis viron salti de roko al roko.
Don Quijote miris je la rakonto de la kapristo, kreskis en li la deziro koni la identecon de la junulo kaj pli firmiĝis lia antaŭa ideo serĉi lin tra la tuta montaro, lasante nenian truon nek kavon neesplorita. Sed la sorto helpis pli ol don Quijote pensis kaj esperis, ĉar en tiu sama momento aperis subite en gorĝo de la monto la serĉata junulo kaj sin direktis al la loko, kie ili troviĝis. Li parolis al si mem vortojn eĉ de proksime nekompreneblajn, des malpli de kelka distanco. Lia vesto konformis al la jam menciita priskribo, escepte ke, kiam li proksimiĝis, don Quijote rimarkis, ke li portas ĉifonan sed ambre parfumitan specon de leda tuniko[113], kaj el tio nia hidalgo konkludis, ke persono en tia vesto ne povas esti de suba rango. La junulo alvenis al ili kaj salutis per voĉo raŭka kaj nenatura sed kun granda ĝentilo. Don Quijote reciprokis al li la salutojn ne malpli ĝentile, desaltis de Rocinante kaj kun gracia kaj brava sinteno lin brakumis kaj forte retenis lin kelkan tempon en siaj brakoj, kvazaŭ ili estus amikoj de multaj jaroj. La junulo, kiun oni povus nomi «la Ĉifonulo de la Aĉa Mieno», kiel don Quijote nomiĝis de la Trista, lasis sin brakumi, iom retropaŝis, metis la manojn sur la ŝultrojn de nia hidalgo, rigardis lin, kvazaŭ li pensus, ĉu li konas lin, kaj sendube miris pri la figuro, vizaĝo kaj armaĵo de don Quijote, tiel multe, kiel ĉi-lasta miris rigardante lin. Post la brakumo, la ĉifonulo parolis unua kaj diris kion oni rakontas en la sekvanta ĉapitro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.