La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 28

Pri kelkaj aferoj, kiujn, laŭ Benengeli, la leganto scios, se li legos ilin kun atento

Kiam kuraĝulo forkuras, evidentas, ke li tion faras pro nesupereblaj cirkonstancoj kontraŭaj, kaj pro tio, ke prudenta viro devas rezervi sin por pli bona okazo. Ĉi vero pruviĝis ankoraŭfoje en ĉi epizodo de don Quijote, ĉar, antaŭ la kolero de la vilaĝanoj kaj la malicaj intencoj de tiel furioza eskadrono, li pafis sin for, kaj, sen atenti sian ŝildiston en ties danĝera situacio, li distanciĝis tiom multe, kiom li pensis necesa por senti sin sekura. Sancho, transverse sur sia azeno, sekvis lin, kiel dirite, atingis la hidalgon, kaj, jam denove konscia, faligis sin de la azeno al la piedoj de Rocinante, angorplena kaj muelita.

Don Quijote deseliĝis por ekzameni liajn vundojn, sed, trovante lin sana de la kapo ĝis la piedoj, diris kolere:

– Bolan momenton vi elektis por iai, Sancho! Kaj, de kie vi prenis, ke estas bone mencii la ŝnuron en la hejmo de la pendumito? Kia kontrapunkto, se ne el batoj, povus akompani vian iao-muzikon? Kaj danku Dion, Sancho, ke oni karesis vin per stango, anstataŭ fari al vi la signon de la kruco per la pinto de glavo!

– Nun mi tre feblas por respondi – diris Sancho – . Ŝajnas, kvazaŭ miaj vortoj elpuŝiĝus tra la dorso. Ni ekrajdu kaj foriru de ĉi tie. Mi promesas ne plu iai, sed nenio detenos min diri, ke la vagantaj kavaliroj fuĝas kaj lasas siajn bonajn ŝildistojn, muelitajn kiel henao aŭ tritiko, en la manoj de la malamiko.

– Retiriĝo ne estas forkuro – respondis don Quijote – . Sciu, Sancho, ke kuraĝo ne bazita sur prudento nomiĝas temerareco, kaj ke la sukcesoj de la temerara pli ŝuldiĝas al la ŝanco ol al lia kuraĝo. Mi konfesas do, ke mi retiriĝis, ne ke mi forkuris, kaj tiamaniere mi imitis al multaj kuraĝuloj, kiuj rezervis sin por pli bonaj okazoj. La historio plenas de similaj ekzemploj, sed mi ne mencios ilin nun, ĉar ilia rakontado tedus min kaj ne utilus al vi.

Ĉe tio, jam Sancho surazeniĝis denove, helpate de don Quijote; poste ankaŭ la hidalgo grimpis sur Rocinante, kaj ili rajdis senurĝe ale al poplaro videbla de unu mejlo for. De tempo al tempo, Sancho elpuŝis profundan suspiron aŭ doloran ĝemon, kaj kiam don Quijote demandis lin pri la kaŭzo de tiel amara aflikto, la ŝildisto respondis, ke de la fino de la spino ĝis la nuko li suferas ĝissvene.

– Tia doloro venas sendube de tio, ke la stango vin frapinta estas longa kaj rekta kaj atingis la tutan dorson, kie troviĝas la partoj nun doloraj al vi. Kaj se la stango pli vaste atingus, pli da doloro vi sentus.

– Je Dio! – diris Sancho – . Via moŝto solvis grandan misteron kaj bele ĝin klarigis! Grandioze! Ĉu la kaŭzo de mia sufero troviĝas tiel kaŝita, ke vi devis diri al mi, ke kion la stango atingis, tio min doloras? Se miaj piedoj dolorus, eble mi cerbumus por diveni la kaŭzon de tia doloro; sed diveni, ke kie oni batis, tie doloras, ne havas grandan meriton. Vere, sinjoro kaj mastro mia, de fremda dento ni doloron ne sentas, kaj mi vidas kun la paso de la tempo, ke tre ete mi povas esperi de via moŝto, ĉar, se ĉi-foje vi lasis, ke oni batu min, en aliaj cent okazoj ripetiĝos la iamaj bernadoj kaj similaj regaloj; kaj se ĉi-foje pagis mia dorso, alifoje pagos miaj okuloj. Plej bone mi farus (sed, ĉar stulta, mi ne kapablas fari ion bonan en mia vivo), plej bone mi farus, mi diras, se mi revenus hejmen, al miaj edzino kaj filoj, por nutri kaj subteni ilin per tio, kion Dio degnus doni al mi, anstataŭ treni min post via moŝto sur vojoj nenien kondukantaj kaj sur stratoj kaj padoj seneliraj, trinkante nesufiĉe kaj manĝante eĉ pli nesufiĉe. Kaj kion diri pri la dormo? Kalkulu, frato ŝildisto, sep futojn da grundo, kaj, se vi deziras pli, alkalkulu sep pliajn, prenu tiel multe kiel vi deziras, kaj sternu vin laŭplaĉe. Kiel ege mi ŝatus vidi la iniciatinton de la vaganta kavalirismo bruli en la infero kaj cindriĝi, aŭ almenaŭ, la unuan viron pretan servi ŝildiste al la idiotaj uloj, kiaj certe estis la vagantaj kavaliroj paseaj! Pri la nunaj mi diras nenion, kaj tial, ke via moŝto apartenas al ĉi epoko, mi ilin respektas. Krome mi konfesas, ke, se juĝi per viaj diroj kaj opinioj, vi scias iom pli ol la diablo.

– Mi vetus bonan sumon kontraŭ vi, Sancho, ke nun, kiam vi parolas libere kaj seninterrompe, nenio doloras vin en via tuta korpo. Eldiru, filo, kion ajn venas al via buŝo aŭ al via penso, ĉar, se tiel vi ne suferos, mi konsideros plezuro la ĉagrenon aŭskulti vian impertinentan paroladon. Kaj se tiom multe vi deziras reveni al via hejmo, al viaj edzino kaj filoj, Dio scias, ke mi ne oponos. Monon mian vi havas; kalkulu kiom da tempo pasis, de kiam ni eliris de nia vilaĝo ĉi trian fojon, kalkulu ankaŭ kiom, laŭ vi, vi devas ricevi por ĉi monato, kaj pagu vin mem.

– Kiam mi laboris por Tomé Carrasco, patro de la bakalaŭro Sansón Carrasco, bone konata de via moŝto – respondis Sancho – , mi lukris monate du dukatojn kaj la manĝon. Mi ne scias kiom mi devus ricevi de via moŝto, sed mi scias, ke la ŝildisto de vaganta kavaliro penadas pli ol laboristo de kampulo. La esenco de la afero estas, ke tia laboristo, kiom ajn li konsumas sian forton dum la tago, kaj kio ajn okazas al li, vespere gustumas varman manĝon kaj nokte dormas en lito, kion lastan mi ne faras de kiam mi servas vian moŝton. Se escepti nian kurtan restadon ĉe don Diego de Miranda, la piknikon, kiun mi ĝuis, elfosante el la marmitoj de Camacho, kaj kion mi manĝis kaj trinkis ĉe Basilio, la ceteran tempon mi dormis sur la dura tero kaj sub la libera ĉielo, submetita al la rigoroj de la vetero, tenante min viva per pecoj de fromaĝo kaj krustoj de pano, kaj trinkante akvon de rojoj kaj fontoj troviĝantaj en la izolaj lokoj, kie ni ordinare vagas.

– Mi konfesu, Sancho, ke vi tute pravas – diris don Quijote – . Laŭ via kalkulo, kiom pli ol Tomé Carrasco donis, mi devas doni al vi?

– Mi opinias – respondis Sancho – , ke se via moŝto donus al mi du plusajn realojn monate, mi konsiderus min bone pagita. Tion, rilate al la salajro por mia laboro. Sed rilate al via parolo kaj promeso havigi al mi la gubernatorecon de insulo, estus juste, se vi aldonus, kiel kompenson, ses pliajn realojn, kio farus entute la sumon de tridek realoj.

– Tre bone – diris don Quijote – . Ni eliris el la vilaĝo antaŭ dudek tagoj. Sekve, laŭ la salajro, kiun vi asignis al vi, kalkulu kiom mi ŝuldas, kaj pagu vin mem, kiel dirite.

– Je Dio! – ekkriis Sancho – . Kiel bele nombras via moŝto! Rilate al la afero de la insulo, vi devus kalkuli, de la tago kiam via moŝto promesis ĝin al mi.

– Nu, antaŭ kiom da tempo mi faris la promeson, Sancho?

– Se mi bone memoras, antaŭ proksimume dudek jaroj, minus aŭ plus du tri tagojn.

Don Quijote donis al si per la manplato fortan frapon sur la frunton, komencis ridegi kaj diris:

– Apenaŭ du monatojn ni vagis en Sierra Morena aŭ en la tuta daŭro de niaj vojaĝoj, kaj vi diras, ke mi promesis la insulon antaŭ dudek jaroj! Mi pensas, ke vi volas, ke la mono mia, kiun vi havas, restu definitive kun vi en formo de salajro. Nu, se efektive tion vi deziras, mi donacas al vi la monon, kaj ĝi faru al vi bonon! Mi preferas esti paŭpera kaj senhava ol reteni tiel mavan ŝildiston. Diru, koruptanto de la ŝildista kodo de la vaganta kavalirismo, kie do vi vidis aŭ legis, ke ajna ŝildisto iam diskutis kun sia mastro pri kiom li devas ricevi monate pro siaj servoj? Plonĝu, fripono, monstro, diablo

(ilin tri vi similas), plonĝu, mi diras, en la mare magnum[305] de la kavaliraj historioj, kaj se vi trovas, ke ajna ŝildisto diris aŭ pensis kion vi ĉi tie parolis, pendumu min kaj tiru je miaj piedoj! Turnu per la brido, pli ĝuste, per la kondukiloj, vian azenon kaj reiru hejmen, ĉar vi ne faros eĉ unu plian paŝon kun mi. Ho, sendanka! Ho, mislokitaj promesoj! Ho vi, pli besta ol homa! Nun vi forlasas min, kiam mi decidis levi vin al tia stato, ke, spite al via edzino, oni titolus vin

«sinjora moŝto»! Ĉu vi foriras nun, kiam mi havis la firman kaj rektan intencon fari vin sinjoro de la plej bona insulo de la mondo? Sed, kiel vi ofte diras, la mielo ne fariĝis por buŝo de azenoj. Vi estas azeno, kaj azeno vi estos ĝis la lasta tago de via vivo: ĉar mi firme kredas, ke vi atingos vian finon, antaŭ ol vi povus kompreni kaj scii, ke vi estas nura besto.

Dum don Quijote sputis ĉi riproĉadon, Sancho fikse lin rigardis kaj fine, plena de rimorso kaj aflikto, kaj kun larmoplenaj okuloj, diris per voĉo vea kaj febla:

– Jes, sinjoro, mi konfesas, ke, por ke mi estu kompleta azeno, nur la vosto mankas; se via moŝto deziras ĝin almeti al mi, mi rigardos ĝin bone meritita, kaj vin servos kiel azeno la ceteron de mia vivo. Via moŝto min pardonu, konsideru mian junecon, pensu, ke mi scias malmulte kaj ke, se mi tro parolas, tion kaŭzas ne la malico, sed ia difekto de mia naturo. Sed «kiu eraras, kaj sian mison riparas, Di-obea sin deklaras».

– Mi tre surpriziĝus, Sancho, se vi ne miksus ian proverbon en vian litanion. Nu, bone, mi pardonas vin, kondiĉe, ke vi korektos vin kaj ke, de nun, vi ne montriĝos tiel profit-ama, kaj, anstataŭe, klopodos plifortigi vian koron. Animu vin kaj atendu la efektivigon de miaj promesoj, ĉar, kvankam ili povas prokrastiĝi, ili estas plenumeblaj.

Sancho promesis ne perdi la esperon, eĉ se por tio li devus fortigi sin per sia propra feblo. Tiam ili enrajdis en la arbaron, kie don Quijote komforte aranĝis sin ĉe la piedo de ulmo, kaj Sancho ĉe la piedo de fago, ĉar tiaj arboj, kaj la ceteraj, havas piedojn, sed ne manojn. Sancho pasis la nokton ĝenate de doloro, tial, ke, pro la roso, li sentis pli intense la baton de la stango. De sia flanko, don Quijote noktis absorbita en siaj konstantaj meditadoj, sed fine la du viroj cedis al la premoj de la dormemo, kaj, ĉe la matenruĝo, daŭrigis sian vojon ale al la bordoj de la fama Ebro, kie okazis al ili aventuro aperanta en la sekvanta ĉapitro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.