|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Mi navigas en la amo
tra tempestoj kaj profundoj
sed mi perdis jam l’ esperon
trafi sur sekuran grundon.Mi postiras unu stelon
foran, kun pli bona lumo
ol la steloj, kiujn vidis
la piloto Palinuro[171].Mi ne scias, kien gvidas
min la stel’ kaj en konfuzo
mi ĝin sekvas tre zorgeme
kvankam kiel senzorgulo.Se mi ĝin plej volas vidi,
tiam tro da ĝena prudo
kaŝas ĝin de la rigardo
kvazaŭ ĉiokovra nubo.Ho, brilanta, klara stelo,
min konsumas via brulo!Se vi forkaŝiĝos iam,
falos mi en mortofundon.
Kiam la kantanto atingis ĉi punkton, ŝajnis al Dorotea, ke estus bedaŭrinde, se Clara ne -aŭskultus tian voĉon, do skuetinte ŝin ĝisveke, ŝi diris:
– Pardonu min, kara knabino, ke mi vekas vin, sed mi deziras, ke vi ĝuu tiun belan voĉon, kian eble vi ne aŭskultis ĝis nun en via vivo.
Clara vekiĝis, sed, ankoraŭ duondorma, ne bone komprenis kion ŝi aŭdis, kaj petis Dorotean ripeti siajn vortojn. Dorotea tion faris, kaj tiam Clara komencis aŭskulti; apenaŭ ŝi aŭdis du versojn, kaptis ŝin forta tremado, kvazaŭ ŝi malsanus aŭ suferus seriozan atakon de kvartana febro, kaj ĵetante sin en la brakojn de Dorotea, ŝi diris:
– Ho, tre kara sinjorino! Kial vi vekis min? Plej bone estus nun se la sorto tenus miajn okulojn kaj orelojn fermitaj, tiel, ke mi nek vidus ne aŭdus tiun povran muzikanton.
– Kion vi diras, knabino? Vi scias, ke, laŭdire, la kantanto estas mul-knabo.
– Ne – respondis Clara – . Li senjoras super vilaĝoj, kaj mastras tiel absolute en mia koro, ke, se li ne forlasos ĝin, ĝi ĉiam apartenos al li.
Dorotea miris je la pasiaj vortoj de la knabino, pensis ilin pli maturaj ol oni atendus de ŝia juneco, kaj diris:
– Vi parolas tiamaniere, sinjorino Clara, ke mi ne komprenas vin. Kion signifas tio pri la koro, kaj pri la vilaĝoj kaj pri ĉi muzikanto, kies voĉo tiel perturbas vin? Sed diru nun nenion: mi ne deziras perdi, atentante vian ekzaltiĝon, la plezuron aŭskulti la kantanton, kiu ŝajne komencas denove per novaj vortoj kaj nova melodio.
– Laŭ via plaĉo – respondis Clara, metante al si la manojn sur la orelojn por ne aŭdi lin; ankaŭ je tio miris Dorotea, sed atentis la kanzonon, kiu tekstis jene:
Dolĉa espero mia,
kiu obstaklojn, barojn eldetruas
kaj firme energia
per iluzioj, revoj alkonstruas.Ne tremu, se vi vidas,
ke ĉiupaŝe vin la mort’ insidas.Pigruloj ne konkeras
honestajn venkojn aŭ triumfojn glorajn,
kaj veas kaj suferas
l’ inertaj viroj, kiuj, leporkoraj,
la faton ne oponas
kaj al la pigro mola sin fordonas.Tre kare kostas amo,
kaj tio estas bona kaj logika,
ĉar riĉas plej balzamo,
se oni opinias ĝin unika;
kaj vere, evidentas,
ke ĉio senvalora nin ne tentas.L’ obstino de amanto
kelkfoje trans la neebleaĵojn vadas,
kaj tial, kun konstanto,
kaj kvankam min muregoj barikadas,
min tenas la espero
ascendi, de ĉi ter’, al la ĉielo.
Ĉi tie la voĉo ĉesis, kaj Clara komencis denove plorsingulti, kio ekscitis la deziron de Dorotea koni la kaŭzon de tiel dolĉa kanto kaj de tiel trista ploro, do, ŝi demandis refoje pri la signifo de ŝiaj antaŭaj esprimoj. Tiam Clara, timante ke Luscinda povus aŭdi ŝin, forte alpremis al si Dorotean inter siaj brakoj kaj proksimigis sian buŝon al ŝia orelo, por esti certa, ke ŝi povus paroli, sen ke la aliaj aŭdus.
– Ĉi kantanto, kara sinjorino, estas filo de nobelo de la regno de Aragón, sinjoro de du vilaĝoj, kaj li loĝis fronte al la domo de mia patro en Madrid. Kaj, kvankam mia patro tenis la fenestrojn kovritaj vintre per kanvasoj kaj somere per ĵaluzioj, mi ne scias, kiel okazis, ke ĉi juna studento vidis min en la kirko aŭ ie ajn; fine li enamiĝis al mi, kion li komprenigis al mi de la fenestro de sia domo per tiom da gestoj kaj larmoj, ke mi devis lin kredi, kaj ankaŭ lin ami, sen scii kiom li amis min. Unu el liaj gestoj konsistis en tio, kunigi la du manojn, kiel signo, ke li edziĝus al mi; kaj, kvankam al mi tre plaĉus la plenumiĝo de lia deziro, ĉar mi estis sola kaj sen patrino, mi ne sciis kun kiu mi devus konsiliĝi; tiel do, mi faris nenion, kaj nur kiam mia patro kaj la lia forestis de siaj respektivaj hejmoj, mi donis al li la solan favoron levi iom la kanvazon aŭ la ĵaluzion kaj lasi min vidi tuta, kio tiel multe lin entuziasmigis, ke li ŝajnis ekster si. Fine alvenis la tempo de la forveturo de mia patro, kaj pri ĝi li sciiĝis, kvankam ne de mi, ĉar mi tute ne povus lin informi. Mi suspektis, ke li malsaniĝis de aflikto, ĉar la tagon de la forveturo mi ne povis vidi lin, por lin adiaŭi eĉ se nur per la okuloj; sed post du tagoj da vojaĝo, kiam mi eniris en vilaĝan gastejon, kiu distancas unu tagon de ĉi tie, mi vidis lin ĉe la pordo, en kostumo de mul-knabo, tiel lerte alivestita, ke mi tute ne rekonintus lin, se mi ne portus lian portreton gravurita en mi koro. Mi lin rekonis, miris kaj ĝojis, li ŝtelrigardis min, nevidate de mia patro, ĉar li kaŝas sin de li, ĉiufoje kiam li aperas antaŭ mi sur la vojo aŭ en la gastejoj, kie ni haltas; kaj tial, ke mi konas lin, kaj konsideras, ke pro amo al mi li iras piede kaj elportas tiom da suferiga penado, min konsumas la aflikto, kaj mi sekvas per la okuloj ĉiun paŝon lian. Mi ne scias, kun kia intenco li venas post mi, kaj kiel li fuĝis de la hejmo de sia patro, kiu profunde lin amas, ĉar li ne havas alian heredonton kaj ĉar la junulo meritas lian amon, kiel vi konstatos, kiam vi vidos lin; krome, kion li kantas, tion li mem kreas en sia kapo, ĉar mi aŭdis, ke li estas granda sciulo kaj poeto. Kaj jen ankoraŭ io: ĉiufoje kiam mi vidas aŭ aŭskultas lin, min kaptas tremo kaj angoro pro timo, ke mia patro povus rekoni lin kaj eltrovi nian korinklinon. Eĉ ne unu vorton mi parolis kun li en la tuta vivo, tamen mi amas lin tiel multe, ke mi ne povus vivi sen li. Jen ĉio, kara sinjorino, kion mi povas diri pri la muzikanto, kies voĉo, tiel plaĉa al vi, certe sufiĉas por ke vi komprenu, ke li estas, ne mul-knabo, kiel vi asertas, sed mastro de koroj kaj vilaĝoj, kiel mi diris.
– Ne plu parolu, sinjorino Clara – diris Dorotea, kisante mil fojojn la knabinon – . Ne plu parolu, mi petas, kaj atendu la mateniĝon, ĉar mi esperas, kun la helpo de Dio, aranĝi vian aferon, ke ĝi havu feliĉan finon, kiel meritas ĝia honesta komenco.
– Ve al mi, sinjorino! – respondis Clara – . Kian finon atendi, se konsideri, ke lia patro estas tiel riĉa kaj altranga, ke li ne trovus min inda fariĝi la servistino de lia filo, des malpli lia edzino? Cetere mi ne edziniĝus, eĉ por la plej valora de ĉi mondo, sen la scio de mia patro. Mi volus nur, ke ĉi knabo foriru returne kaj lasu min. Eble, se mi ne vidus lin, kaj pro la longo de la vojaĝo, mia nuna aflikto mildiĝus, kvankam, vere, mi konfesas, ke tia rimedo ne multe efikus. Mi ne scias, je la diablo, kiel kreiĝis ĉi situacio, nek kiel penetris en min ĉi amo, kiun mi sentas por li, se konsideri, ke ni ambaŭ tre junas… vere, mi opinias, ke ni havas la saman aĝon; mi ne estas ankoraŭ deksesjara, nek estos tia, laŭ mia patro, ĝis la venonta tago de Sankta Mikaelo.
Dorotea ne povis ne ridi ĉe la infaneca naivo de doña Clara kaj diris:
– Ripozu, sinjorino, la iometon da nokto laŭŝajne restanta ankoraŭ. Dio alportos al ni la matenon, kaj ĉio iros bone, se mi agos kun sufiĉa lerto.
Ili do denove dormiĝis kaj en la tuta gastejo regis granda silento; nur la filino de la gastejestro kaj Maritornes ne dormis, kaj, sciante la manion de don Quijote, kaj ke li deĵoras ekstere de la gastejo, armita kaj sur ĉevalo, ambaŭ decidis fari al li ŝercon, aŭ, almenaŭ, iom amuzi sin aŭskultante liajn absurdojn.
Nu, en la tuta gastejo eĉ ne unu fenestro rigardis al la kamparo, sed nur mansarda truo uzata por elŝuti tra ĝi pajlon por la bestoj. La du duonpuceloj venis al ĉi truo kaj rimarkis, ke don Quijote sidas sur la ĉevalo, apogas sin sur la lanco kaj elpuŝas de tempo al tempo dolorajn kaj profundajn suspirojn, kvazaŭ ĉiu el ili forŝirus al li la animon. Samtempe, ili aŭdis lin diri per mola, tenera kaj ama voĉo.
– Ho, kara sinjorino Dulcinea de El Toboso, kulmino de ĉia belo, krono de saĝo, trezoro de gracio, arkivo de virto kaj, resume, modelo de ĉio bona, honesta kaj delica ekzistanta en ĉi mondo! Kion faras nun via gracia moŝto? Ĉu eble vi degnas dediĉi unu penson al via kavaliro kaj sklavo, kiu memvole sin elmetas al tiom da danĝeroj nur por vin servi? Sciigu al mi pri ŝi, ho trivizaĝa lumo![172] Eble nun vi ĵaluze rigardas ŝian belon, dum ŝi promenas en ajna galerio de siaj luksegaj palacoj aŭ, kun la brusto klinita super la balustrado de balkono, ŝi konsideras, kiel ŝi povus, sen danĝero por sia virto kaj noblo, kvietigi la tempeston, kiun pro ŝi suferas mia afliktita koro; eble ŝi pensas per kia gloro ŝi povus kroni mian penadon, per kia balzamo kuraci mian angoron, kaj, fine, kian vivon doni al mia morto, kaj kiel rekompenci min por miaj servoj. Kaj vi, suno, sendube jam preta rapide seli viajn ĉevalojn por frue leviĝi kaj rigardi mian sinjorinon, bonvolu saluti ŝin je mia nomo; sed kiam vi rigardos kaj salutos ŝin, zorgu ne kisi al ŝi la vizaĝon, ke mi ne ĵaluzu kontraŭ vi, pli ol vi ĵaluzis pro la libermora sendankulino[173], kiu igis vin ŝviti kaj kuri tra la ebenaĵoj de Tesalio aŭ sur la bordo de la rivero Peneo… nu, mi ne bone memoras, kie vi kuris tiam, ĵaluza kaj pasia.
Don Quijote atingis ĉi punkton en sia plenda deklamado, kiam la filino de la gastejestro softe vokis lin kaj diris:
– Kara sinjoro, proksimiĝu ĉi tien, bonvolu.
Ĉe tiaj vortoj, don Quijote turnis la kapon kaj vidis, sub la helo de la luno, tiam plenbrila, ke oni vokis lin de la truo, kiu ŝajnis al li fenestro, eĉ provizita per ora krado, propra al tiel riĉa kastelo, kian li imagis la gastejo. Tuj lia freneza fantazio igis lin pensi, ke denove nun, kiel antaŭe, la bela damo, filino de la mastro de la kastelo, venas, urĝate de sia amo, peti lian favoron. Tiel pensante, kaj ne dezirante montri sin malĝentila kaj sendanka, li turnis per la brido Rocinante, proksimiĝis al la truo, vidis la du virinojn kaj diris:
– Mi kompatas vin, bela sinjorino, tial, ke vi fiksas vian aman deziron sur subjekton, kiu ne povas reciproki, kiel meritas via granda ĉarmo kaj nobeleco; sed ne ĵetu la kulpon kontraŭ ĉi povra kavaliro vaganta, pro tio, ke la amo igas lin nekapabla doni sian koron al alia persono ol al la damo, kiu fariĝis absoluta mastrino de lia animo, de la momento kiam liaj okuloj vidis ŝin. Pardonu min, estimata sinjorino, reiru al via ĉambro, kaj ne plu manifestu vian deziron al mi, por ke mi ne ŝajnu ankoraŭ pli sendanka; sed se vi trovas, ke mi povus kontentigi vian amon per io alia ol la amo mem, petu ĝin de mi; kaj mi ĵuras al vi, ke vi tuj ĝin ricevus, eĉ se vi petus de mi tufon da haroj de Meduza, aŭ la sunradiojn mem enfermitajn en fiolo.
– Nenion tian bezonas mia sinjorino, sinjoro kavaliro – respondis Maritornes.
– Kion do, diskreta duenjo, bezonas via sinjorino? – demandis don Quijote.
– Nur unu el viaj belaj manoj – respondis Maritornes – , por ke ŝi kontentigu per ĝi la grandan deziron, kiu puŝis ŝin al ĉi truo eĉ riske de ŝia honoro, ĉar, se ŝia sinjoro patro tion scius, li dishakus ŝin kaj la plej granda peco el ŝia korpo estus la orelo.
– Mi volas vidi, ĉu li farus tion – diris don Quijote – . Sed li detenu sin de tia afero, ĉar metinte la manon sur la delikatajn membrojn de sia enamiĝinta filino, li suferus la plej teruran finon iam spertitan de patro en ĉi mondo.
Maritornes ne dubis nun, ke don Quijote donus al ŝi la manon, kiel ŝi petis, kaj, kovinte en sia penso kion fari, ŝi descendis de apud la truo en la stalon, prenis tie la kol-ŝnuron de la azeno de Sancho kaj rapide revenis al la truo, en la ĝusta momento kiam don Quijote stariĝis sur la selo de Rocinante por atingi la kraditan fenestron, kie, li imagis, atendis la am-sopiranta pucelo. Kaj, donante al ŝi la manon, li diris:
– Prenu, sinjorino, ĉi manon, aŭ pli ĝuste, ĉi ekzekutilon kontraŭ la misfarantoj de ĉi mondo; prenu ĉi manon, mi ripetas, neniam antaŭe tuŝatan de ajna virino, eĉ ne de la absoluta posedantino de mia tuta korpo. Mi ne donas ĝin, ke vi ĝin kisu, sed por ke vi rimarku la strukturon de ĝiaj nervoj, la konsiston de ĝiaj muskoloj, la larĝon kaj grandon de ĝiaj vejnoj; per tio vi povos taksi kiom da forto havas la brako de tia mano.
– Nun ni vidos – diris Maritornes; kaj farinte glitan maŝon per la kolŝnuro, ŝi ĵetis ĝin sur lian pojnon, descendis de la truo kaj forte alligis la alian finon de la ŝnuro al la riglilo de la mansarda pordo. Don Quijote, sentante la aspron de la ŝnuro sur sia pojno, diris:
– Ŝajnas, ke via moŝto raspas al mi la manon, anstataŭ ĝin karesi; ne mistraktu ĝin, ĉar ĝi ne kulpas la mavon, kiun faras al vi la firmo de mia volo, kaj ne ĝustas, ke vi venĝu la tuton de via ĉagreno kontraŭ tiel eta parto de mia persono. Konsideru, ke, kiu bone amas, ne venĝas sin tiel aĉe.
Sed oni jam ne aŭskultis ĉi vortojn de don Quijote, ĉar tuj kiam Maritornes lin alligis, ambaŭ virinoj, duonmortaj de ridado, foriris kaj lasis lin en tia situacio, ke estis al li tute neeble sin liberigi. Tiel do, kun la brako enpuŝita tra la truo kaj la pojno ŝnurita al la riglilo, li staris sur Rocinante kaj sentis egan timon kaj angoron, pensante, ke, se la ĉevalo paŝus al unu aŭ al alia flanko, li restus pendanta de la brako, do, li ne kuraĝis fari ian movon, kvankam, se konsideri la paciencon kaj la kvieton de la besto, ne ŝajnus strange, se ĝi starus tie senmova dum tuta jarcento. Fine, vidante ke li troviĝas ligita, kaj ke la damoj foriris, don Quijote komencis imagi, ke ĉion ĉi kaŭzis magia arto, kiel la pasintan fojon, kiam la ensorĉita maŭro en figuro de mulisto pistis lin en ĉi sama kastelo. Don Quijote malbenis en si sian mankon de saĝo kaj prudento, tial, ke li riskis eniri por la dua fojo en la kastelon, kvankam de tie, antaŭe, li eliris tiel senglore. Li sciis ke, laŭ la reguloj de la vagantaj kavaliroj, kiam ili entreprenas aventuron kaj fiaskas en ties plenumo, tio indikas, ke tia aventuro ne estas destinita al ili, sed al aliaj, do ili ne bezonas provi ĝin duafoje. Tamen, don Quijote tiris sian brakon por vidi, ĉu li povus liberigi sin, sed lia penado vanis, ĉar li troviĝis tre bone ligita. Estas vere, ke li tiris singarde, por ke Rocinante ne moviĝu; kaj, kvankam li deziris sidiĝi sur la selo, li povis nur stari aŭ sin disŝiri de la mano. Tie li forte deziris havi ĉe-mane la glavon de Amadís, imunan al ĉia ensorĉo; tie li malbenis sian sorton; tie li fantaziis, ke la mondo suferus pro lia foresto dum lia ensorĉiteco, ĉar li tute ne dubis, ke oni ensorĉis lin; tie li denove memoris sian karan Dulcinea de El Toboso; tie li vokis sian bonan ŝildiston Sancho Panza, kiu, mergita en profunda dormo kaj kuŝanta sur la ŝarĝo-selo de sia azeno, ne memoris eĉ pri la patrino lin naskinta; tie li alvokis la helpon de la saĝuloj Lirgandeo kaj Alquife kaj de sia bona amikino Urganda; kaj tie, fine, la mateniĝo trovis lin furioza kaj ekster si, ĉar li opiniis sian ensorĉon eterna, kaj tion plifirmigis la fakto, ke Rocinante eĉ ne ete moviĝis; li kredis, ke li kaj lia ĉevalo devus suferi tian staton, sen manĝi, sen trinki kaj sen dormi, ĝis la misinfluo de la steloj pasus, aŭ ĝis alia pli lerta magiisto rompus la sorĉon.
Sed li tre trompiĝis ĉi-rilate, ĉar apenaŭ komencis tagiĝi, alvenis al la gastejo kvar surĉevalaj viroj tre bele vestitaj kaj ekipitaj, kun siaj pafiloj sur la sel-arkoj. Ili brue frapis la pordon, ankoraŭ fermitan, de la gastejo; kaj kiam don Quijote vidis ilin, li alkriis per aroganta voĉo, en sia funkcio de gardostaranto:
– Kavaliroj, aŭ ŝildistoj, aŭ kio ajn vi estas, vi ne devas tiel frapi la pordon de ĉi kastelo, ĉar oni klare vidas, ke ĉi-hore la enloĝantoj aŭ dormas ankoraŭ, aŭ ne kutimas aperti la fortreson ĝis la suno leviĝas super la tuta lando. Retiru vin, atendu, ke la mateno pli lumiĝos, kaj tiam ni vidos, ĉu konvenos enlasi vin aŭ ne.
– Kio, je la diablo, estas ĉi fortreso aŭ kastelo, ke ni devas observi tiajn ceremoniojn? – diris unu el la rajdantoj – . Se vi estas la gastejestro, ordonu, ke oni apertu la pordon al ni; ni iras survoje kaj deziras nur furaĝon por niaj ĉevaloj kaj plu rajdi, ĉar ni havas urĝon.
– Ĉu al vi ŝajnas, kavaliroj, ke mi aspektas kiel gastejestro? – demandis don Quijote.
– Mi ne scias, kian aspekton vi havas – respondis la alia – , sed mi ja scias ke vi diras stultaĵon, nomante ĉi gastejon kastelo.
– Kastelo ĝi estas, eĉ unu el la plej bonaj de ĉi provinco – asertis don Quijote – , kaj tie interne troviĝas homoj, kiuj portis sceptron en la mano kaj kronon sur la kapo.
– Inverse estus pli amuze: la sceptro sur la kapo kaj la krono en la mano – komentis la vojaĝanto – . Sendube vi volas diri, ke temas pri trupo de aktoroj: ili ofte portas tiajn sceptrojn kaj kronojn. Vere, mi ne kredas, ke homoj indaj je krono kaj sceptro gastus ĉe tiel eta kaj silenta domo.
– Vi apenaŭ konas la aferojn de ĉi mondo, se konsideri, ke vi ne scias pri la eventoj propraj al la vaganta kavalirismo.
La kunuloj de la vojaĝanto, jam senpaciencaj pro lia konversacio kun don Quijote, furioze frapis denove la pordon, tiele, ke la gastejestro, kaj eĉ la ceteraj personoj de la domo, vekiĝis; la unue nomita levis sin kaj iris demandi, kiu vokas, kaj ĝuste tiam unu el la rajdbestoj de la kvar vojaĝantoj proksimiĝis flari Rocinante, kiu, trista kaj melankolia, kun falantaj oreloj, tenis sur si, sen fari ian movon, la stare streĉitan korpon de sia mastro; finfine, kiel Rocinante estis karna, kvankam ĝi ŝajnis ligna, ĝi ne povis ne reagi, kaj turnis sin por flari de sia flanko la kareseman beston; apenaŭ ĝi moviĝis, la piedoj de don Quijote glitis de sur la selo, kaj li falus teren, se li ne restus pendanta de la brako; tio kaŭzis al li intensegan doloron, kaj li kredis, ke oni fortranĉis lian pojnon, aŭ ke lia brako elŝiriĝis, ĉar li pendis tiel proksime al la grundo, ke li tuŝetis ĝin per la pintoj de la piedoj; sed tiamaniere lia angoro eĉ pli kreskis, ĉar, sentante kiom ete distancis liaj plandoj de la tero, li streĉis sin, baraktante por ĝin pli bone atingi; fakte li ŝajnis suferi la torturon de la strapado[174], kie la viktimo, kontakte-nekontakte kun la planko, pliintensigas sian doloron despere streĉante sin, trompita de la espero ke, tiamaniere, li fine povos bone stari.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.