|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Rakontas Cide Hamete Benengeli en la dua parto de ĉi historio – tria eliro de don Quijote – , ke la pastro kaj la barbiro ne iris vidi lin dum preskaŭ unu monato, por ke la pasintaj eventoj ne reviviĝu en lia memoro; tamen ili vizitadis lian nevinon kaj lian mastrumantinon, kaj rekomendis al la du, ke ili bone prizorgu lin kaj donu al li manĝon fortigan kaj konvenan por la cerbo kaj la koro, kie ŝajne originis lia tuta misfortuno. La virinoj respondis, ke ĝuste tion faras kaj faros kun la pleja zorgo kaj bonvolo, des pli, ke ili rimarkis, ke don Quijote montras tre rapidan progreson en sia mensa resaniĝo. La du amikoj tre kontentis pro la sciigo, ĉar ĝi ŝajnis pruvi, ke ili bone agis, kiam ili alportis lin, ensorĉita, en la bovoĉaro, kiel oni rakontas en la lasta ĉapitro de la unua parto de ĉi bela kaj aŭtenta historio, kvankam ili montriĝis skeptikaj pri tia pliboniĝo, kiun ili konsideris preskaŭ neebla, kaj ankaŭ interkonsentis neniel aludi antaŭ la hidalgo la vagantan kavalirismon por eviti la danĝeron reaperti la vundon ankoraŭ tiel freŝan.
Nu, ili vizitis lin kaj trovis lin sidanta en la lito, vestita per kamizolo el verda flanelo kaj kun Toleda ruĝa ĉapo; li vidiĝis tiel konsumita kaj ŝrumpinta, ke lia karno ŝajnis mumia. Li akceptis ilin tre ĝentile; la du amikoj demandis lin pri ties sano, kaj don Quijote respondis tre racie kaj per bone elektitaj vortoj. En la fluo de la konversacio ili komencis diskuti pri la tiel nomataj ŝtata racio kaj metodoj de regado, jen indikante la manieron korekti arbitron, jen kritikante mison, jen reformante kutimon, jen abolante leĝon, tiamaniere, ke ĉiu el la tri viroj ŝajnis nova leĝodonanto, moderna Likurgo aŭ freŝa Solono. Tiel profunde ili ŝanĝis la regnon, ke oni povus pensi, ke ili prilaboris ĝin per fajro kaj martelo kaj elforĝis ion tute novan. Don Quijote parolis tiel prudente pri ĉiuj temoj traktitaj, ke la du ekzamenantoj kredis sen ia dubo, ke li plene resaniĝis kaj posedas sian tutan saĝon.
La nevino kaj la mastrumantino ĉeestis ĉi konversacion kaj senĉese dankis Dion, ĉar ili vidis, ke ilia sinjoro montras solidan racion; sed la pastro, deturninte sin de sia unua intenco trakti nenian aferon kavalirisman, decidis elprovi, ĉu la sano de don Quijote estas falsa aŭ vera; tiel do, li ŝanĝis iom post iom la temon de la konversacio kaj menciis ion pri kelkaj informoj venintaj de Madrid. Li diris, interalie, ke oni certe scias, ke la turkoj alkrozas en tre potenca floto, sed ke oni konas nek ilian intencon, nek la lokon, kie tiela tempesto eksplodus. Li aldonis, ke la tuta kristanaro troviĝas en la sama stato de alarmo, kiun preskaŭ ĉiujare provokas ĉi minacoj turkaj, kaj ke lia majesta moŝto, la reĝo, jam provizis per defendoj la marbordojn de Napolo kaj Sicilio kaj la insulon Malto.
– Lia majesta moŝto agis kiel saĝega militisto, fortikigante sufiĉe frue siajn regnojn, por ke la malamiko ne trovu lin nepreparita – respondis don Quijote – . Sed, se la reĝo petus de mi konsilon, mi dirus al li, ke li uzu rimedon, pri kies ekzisto li certe tute ne pensas ĉi-momente.
Aŭdinte tion, la pastro diris en si: «Dio vin protektu, povra don Quijote, ĉar ŝajnas al mi, ke vi falis de la alta pinto de via frenezo en la profundan abismon de via naivo».
Sed la barbiro, jam pensinta la samon kiel la pastro, demandis al don Quijote pri la naturo de la rimedo, kiun, laŭ li, oni devus adopti: ĉar eble ĝi taŭgus nur por esti aldonita al la longa listo de stultaj projektoj ofte prezentataj antaŭ la princoj.
– La mia, sinjoro Barbotranĉa, estas, ne stulta, sed bonrezulta.
– Mi ne parolis pri la via – respondis la barbiro – . Sed la sperto montris, ke la pliparto de la projektoj prezentataj al lia majesta moŝto montriĝas absurdaj aŭ neaplikeblaj, aŭ damaĝus la reĝon aŭ la landon.
– Tamen, la mia – diris don Quijote – estas nek absurda nek neaplikebla, sed la plej facila, la plej taŭga, la plej lerta kaj la plej rapide efektivigebla, kiu povus fonti el la imago de plananto.
– Via moŝto tre tardas konigi ĝin al ni, sinjoro don Quijote – diris la pastro.
– Ne plaĉus al mi – respondis la hidalgo – se nune mi komunikus ĝin ĉi tie, kaj jam morgaŭ matene ĝi trafus la orelon de la sinjoroj regnaj konsilistoj, kaj aliaj ricevus dankon kaj rekompencon por mia laboro.
– Koncerne min – diris la barbiro – mi donas al vi mian parolon ĉi tie kaj antaŭ Dio, ke, kion vi diros, mi konfidos nek al reĝo nek al turo[218] nek al surtera homo: ĉi ĵuron mi lernis el la Romanco de la Pastro, en kies prefaco la pastro avertas la reĝon kontraŭ fripono ŝtelinta de li cent dublonojn[219] kaj lian rapidan mulon.
– Mi ne konas tian historion – respondis don Quijote – sed mi scias, ke la ĵuro bonas, ĉar la sinjoro barbiro bonas.
– Eĉ se li ne bonus – diris la pastro – mi respondas pri li kaj garantias, ke ĉi-okaze li parolos ne pli ol mutulo, aŭ mi kondukos lin antaŭ tribunalo, ke li submetu sin al ĝia juĝo kaj sentenco.
– Kaj kiu respondas pri via moŝto, sinjoro pastro? – demandis don Quijote.
– Mia profesio respondas – rebatis la pastro – ĉar ĝi postulas la gardadon de sekretoj.
– Je Dio, do! – ekkriis don Quijote – . Kion pli bonan povus fari lia majesta moŝto ol ordoni per publika distrumpetado, ke ĉiuj vagantaj kavaliroj de Hispanujo koncentriĝu en la ĉefurbo en ia difinita tago? Eĉ se prezentiĝus nur ses, eble troviĝus inter ili unu kapabla venki sola la tutan potencon turkan. Aŭskultu, viaj moŝtoj, kaj atentu kion mi diras: ĉu estas io nova, ke unu sola vaganta kavaliro detruas armeon el ducent mil viroj, kvazaŭ ili ĉiuj havus nur unu gorĝon aŭ konsistus el marcipano? Ĉu ne ekzistas multege da historioj plenaj de tiaj mirindaĵoj? Se hodiaŭ vivus – por mia misfortuno, kvankam mi ne diros, ke por la misfortuno de iu alia – la fama don Belianís aŭ unu el la nekalkuleblaj posteuloj de Amadís de Gaŭlio, kaj li alfrontus la turkojn, mi ne volus vidi min en ilia haŭto; sed Dio zorgos pri sia popolo kaj sendos kavaliron, kiu, se ne tiel impona kiel la aventuristoj de la pasintaj epokoj, almenaŭ egalos ilin en kuraĝo: kaj Dio min komprenas kaj punkto.
– Ho ve! – ekkriis tiam la nevino – . Certe, kiel mi mortos, mia sinjoro volas denove fariĝi vaganta kavaliro!
– Vaganta kavaliro mi estos ĝis la fino – respondis don Quijote – . Kaj la turkoj krozu laŭvole ien tien kun sia tuta potenco. Mi ripetas, ke Dio komprenas min.
– Mi petas la permeson de viaj moŝtoj – intervenis la barbiro – por rakonti al vi etan historion okazintan en Sevilla: ĝi tiel bone konformas al ĉi temo, ke mi tre deziras ĝin diri.
Don Quijote donis sian permeson, la pastro kaj la ceteraj pretis aŭskulti, kaj la barbiro komencis jene:
– En la frenezulejo de Sevilla troviĝis viro, kies parencoj enfermigis lin tie, ĉar li perdis la saĝon. Li estis licenciulo pri kanonika juro el la fakultato de Osuna, sed, laŭ la opinio de multaj personoj, li same frenezus, eĉ se li akirintus la licencion ĉe la universitato de Salamanca. Ĉi licenciulo, post kelkaj jaroj de enfermiteco, imagis, ke li jam retrovis sian tutan racion kaj, posedata de ĉi iluzio, li skribis plurfoje al la ĉefepiskopo por komuniki al li, per tre prudenta argumentado kaj elkoraj petoj, ke li ordonu liberigi lin de tiel mizera situacio, ĉar la dia mizerikordo redonis al li la saĝon; li aldonis, ke liaj parencoj, por profiti lian havon, tenas lin enfermita tie, kaj ke ili klopodus, spite al ĉia evidento, ke oni rigardu lin freneza ĝis lia morto. Fine la ĉefepiskopo impresiĝis de liaj multaj leteroj prudentaj kaj raciaj, kaj ordonis unu el siaj klerikoj informiĝi pere de la direktoro de la frenezulejo, ĉu tio, kion la licenciulo skribis al li, respondas al la vero. La kleriko do vizitis la direktoron, kiu sciigis lin, ke la viro frenezas ankoraŭ, kaj ke, kvankam li ofte parolas kiel persono de granda saĝo, ĉe la fino li refalas en tiajn ekstravagancojn, ke ili egalas, laŭ nombro kaj grando, al la diskretaĵoj de la komenco de lia konversacio, kion oni povus konstati parolante kun li.
»La kleriko decidis fari la provon, vizitis do la lunatikon, parolis kun li pli ol unu horon kaj, en la dirita tempo, la licenciulo diris nenion absurdan aŭ strangan; male, li esprimis sin tiel saĝe, ke la kleriko absolute konvinkiĝis, ke ia interparolanto havas la menson sana; interalie la lunatiko diris al li, ke la direktoro falsas la veron, ĉar li ricevas donacojn de liaj familianoj, ke li asertu, ke la licenciulo frenezas ankoraŭ, malgraŭ siaj lucidaj periodoj. Li aldonis, ke la pleja kulpanto de lia misfortuno estas lia granda havo, ĉar, por profiti ĝin, liaj malamikoj, helpante sin per la mensogo, proklamas, ke en lia kazo ne ekzistas la dia favoro, kiu efektive relevis lin de besto en homon. Resume, li tiel parolis, ke liaj vortoj igis la direktoron suspektinda, liajn parencojn kruelaj kaj mon-avidaj, kaj lin mem mense sana, ĝis tia ekstremo, ke la kleriko decidis preni lin kun si, por ke la ĉefepiskopo vidu kaj konstatu la veron de la afero; kun sia tuta bona fido la brava kleriko petis la direktoron, ke li ordonu redoni al la licenciulo ties proprajn vestopecojn, sed la direktoro ripetis, ke li bone pripensu sian decidon, ĉar, sen ia dubo, la licenciulo frenezas ankoraŭ. Tamen la kleriko insistis, la direktoro fine cedis, tial, ke la peton faris reprezentanto de la ĉefepiskopo, oni vestis la licenciulon per lia propra vesto nova kaj konvena, kaj, vidante sin sen la ĉifonoj de lunatiko kaj en vesto de mense sana homo, li petis de la kleriko permeson por diri adiaŭ al siaj kamaradoj frenezuloj. La kleriko respondis, ke li ŝatus akompani lin kaj vidi la pacientojn de la domo. Tiel do, ambaŭ, akompane de kelkaj aliaj personoj ĉeestintaj la konversacion, supriris la ŝtuparon, la licenciulo haltis ĉe kaĝo, kie sidis furioza frenezulo, kvankam tiam kvieta kaj trankvila, kaj diris al li:
» – Frato, vidu, ĉu vi havas ian komision por doni al mi, ĉar mi foriras hejmen; kvankam mi ne meritas Lian favoron, Dio volis en sia senlima mizerikordo kaj boneco redoni al mi la saĝon: mi estas jam sana kaj prudenta, ĉar nenio neebla ekzistas por la povo de Dio. Havu firman esperon kaj fidon rilate Lian helpon: se Li restarigis min en mian unuan staton, ankaŭ Li faros la samon al vi, se vi fidos Lin. Mi zorgos pri tio, sendi al vi bonan nutron; kaj ĉiam manĝu ĝin, ĉar mi devas diri al vi, ke, laŭ mia opinio kaj mia propra sperto, nia frenezo venas de tio, ke ni havas la stomakon vaka kaj la cerbon plena de aero. Tenu vin firma, amiko, tenu vin firma, ĉar desperi en la misfortunoj detruas la sanon kaj kaŭzas la morton.
»Alia lunatiko enfermita en kaĝo kontraŭa al la kaĝo de la furiozulo aŭskultis la vortojn de la licenciulo kaj levante sin de eluzita mato, kie li kuŝis tute nuda, demandis laŭte, kiu do foriras mense kaj korpe sana.
» – Mi foriras, frato – respondis la licenciulo – . Mi ne bezonas resti plu ĉi tie kaj senĉese dankas la ĉielon, ke ĝi faris al mi tiel grandan favoron.
» – Atentu kion vi diras, licenciulo – diris la alia – . Ne lasu vin trompi de la diablo… Viaj piedoj ripozu, vi plu sidu trankvile en via ĉelo, kaj tiel vi ŝparos al vi la ĝenon fari revenan vojaĝon.
» – Mi scias, ke mi sanas – respondis la licenciulo – do ne ekzistas motivo, ke mi denove venu ĉi tien loĝi.
» – Vi sana? – diris la freneza – . Nu, ni vidos. Dio vin akompanu, sed mi ĵuras je Jupitero, kies majeston mi reprezentas sur la tero, ke pro ĉi sola peko, kiun hodiaŭ faras Sevilla donante al vi la liberon kaj konsiderante vin mense sana, mi punos ĝin tiamaniere, ke oni memoros mian venĝon eterne tra la jaroj, amen. Ĉu vi ne scias, ridinda licenciulo, ke mi povas tiel venĝi, ĉar, kiel dirite, mi estas Jupitero tondra kaj tenas en la manoj la flamajn fulmojn kaj per ili mi povas, kaj kutimas, minaci kaj detrui la mondon? Tamen per nur unu puno mi turmentos ĉi senscian urbon: ne pluvos sur ĝin nek sur ties ĉirkaŭon dum tri kompletaj jaroj, kies tempon oni komencu kalkuli de la tago kaj la momento, kiam mi faras ĉi minacon. Ĉu vi libera kaj sana, kaj mi freneza kaj en ĉenoj? Tiel distas de mi la ideo faligi pluvon, kiel la ideo pendumi min!
»La ĉeestantoj atente aŭskultis la kriojn kaj la vortojn de la freneza; sed la licenciulo sin turnis al la kleriko, ekprenis lin je la manoj kaj diris:
» – Ne zorgu via moŝto, kaj ne donu vian atenton al la diroj de ĉi lunatiko: se li estas Jupitero kaj volas ĉesigi la pluvon, mi estas Neptuno, patro kaj dio de la akvo, kaj ordonos pluvi tiel ofte kiel mi volos kaj kiam necese.
» – Tamen, sinjoro Neptuno – respondis la kleriko – , ne konvenus ĉagreni sinjoron Jupitero; via moŝto restu ĉi tie, hejme, kaj ni venos forkonduki vin, kiam ni havos pli da tempo.
»La direktoro kaj la ceteraj ĉeestantoj ekridegis, dum la kleriko iom hontis ĉe iliaj ridoj. Poste oni nudigis la licenciulon, li restis en la ĉelo, kaj jen, la rakonto finiĝas.
– Tiel do, sinjoro barbiro – diris don Quijote – , ĉu tia estis la historio tiel konforma al la temo, ke vi devis nepre ĝin rakonti? Ha, sinjoro Vango-raspa! Kiel multe blindas la persono nekapabla vidi tra stamino de kribrilo! Ĉu eble via moŝto ne scias, ke la komparoj inter talento kaj talento, kuraĝo kaj kuraĝo, belo kaj belo, kaj moŝto kaj moŝto ĉiam estas abomenindaj kaj neakcepteblaj? Mi, sinjoro barbiro, nek estas Neptuno, la dio de la akvo, nek pretendus, ke oni konsideru min saĝa, se mi ne estus tia. Mi klopodas nur komuniki al la mondo tion, kiel profunde ĝi eraras, ne revivigante por si la tre feliĉan epokon, kie floris la ordeno de la vaganta kavalirismo. Sed niaj koruptaj tempoj ne meritas ĝui tiom da bono kiel ĝuis la erao, kie la vagantaj kavaliroj prenis sur sin la ŝarĝon dediĉi sin al la defendo de la regnoj, la protekto de la puceloj, la helpo al la orfoj kaj neplenaĝaj, la rekompenco al la humilaj kaj la puno kontraŭ la orgojlaj. La pliparto de la nunaj kavaliroj preferas la susuron surkorpan de siaj kostumoj el damasko, brokato kaj aliaj riĉaj ŝtofoj, al la grinco de la maŝ-kutoj; jam la kavaliroj ne plu dormas en la aperta kampo, sub la rigoroj de la vetero, armitaj kaj kirasitaj de la kapo ĝis la piedoj. Nuntempe eĉ ne unu dormas side sur ĉevalo, apogite al la lanco kaj kun la piedoj en la piedingoj, kiel dormis iam la vagantaj kavaliroj. Nuntempe eĉ ne unu eliras el arbaro, penetras transe inter montoj, paŝas poste sur dezertaj kaj sterilaj strandoj ĉe maro ofte ŝvela kaj ŝtorma, trovas sur la plaĝo boateton mankan je remiloj, veloj, masto kaj ŝnuroj, ĵetas sin en ĝin kun aŭdaca koro kaj lasas sin peli de la senkompataj ondoj, kies forto jen puŝas lin ĝis la ĉielo, jen impulsas lin en la abismon; li, ĉiam stara kontraŭ la nevenkebla tempesto, trovas, tute surprizita, ke li distancas almenaŭ naŭ mil mejlojn for de la loko, kie li enŝipiĝis; kaj tiam li elsaltas sur teron distan kaj nekonatan, kaj lin trafas aventuroj indaj esti skribitaj, ne sur pergameno, sed sur bronzo. Bedaŭrinde, en niaj tempoj triumfas la pigro super la diligento, la kuŝemo super la laboro, la diboĉo super la virto, la aroganto super la kuraĝo, kaj la teorio super la praktiko de la armoj, kiuj lastaj vivis kaj brilis nur en la ora epoko kaj inter la vagantaj kavaliroj. Se mi ne pravas, diru: ĉu ekzistis ajna homo pli virta kaj kuraĝa ol la fama Amadís de Gaŭlio? Pli saĝa ol Palmerín de Oliva? Pli afabla kaj komplezema ol Tirante la Blanka? Pli galanta ol Lisuarte de Grekujo? Pli hakanta kaj hakata ol don Belianís? Pli sentima ol Perión de Gaŭlio? Pli spita ol Felixmarte de Hirkanio? Pli sincera ol Esplandián? Pli temerara ol don Cirongilio de Tracio? Pli brava ol Rodamonte? Pli prudenta ol reĝo Sobrino? Pli aŭdaca ol Reinaldos? Pli nevenkebla ol Rolando, kaj pli vireca kaj ĝentila ol Rugero, kies posteuloj estas la nunaj dukoj de Feraro, kiel Turpín instruas al ni en sia Kosmografio? ĉi viroj kaj multaj aliaj menciindaj, sinjoro pastro, estis kavaliroj vagantaj, lumo kaj gloro de la kavalirismo. Mi volus, ke ili, aŭ aliaj similaj, partoprenus en mia projekto, kaj tiam lia majesta moŝto vidus sin bone servata, ŝparus multe da elspezoj, kaj la turkoj disŝirus al si la barbon pro despero. Cetere, mi deziras resti hejme, ĉar la kleriko ne lasas min libera, kaj, se, kiel diris la barbiro, Jupitero detenas la pluvon, mi estas ĉi tie, kaj pluvos, kiam mi volos. Mi diras tion, por ke sinjoro Barbo-Pelvo sciu, ke mi tre bone komprenas lin.
– Vere, sinjoro don Quijote – respondis la barbiro – , mi ne volis aludi vin per mia rakonto, kaj ĵuras je Dio, ke mia intenco estis bona; do via moŝto ne devus senti vin ofendita.
– Se mi sentas min ofendita, aŭ ne, tio estas mia afero – rebatis don Quijote.
– Ĝis nun mi apenaŭ parolis ion – intervenis la pastro – sed ne volus plu reteni skrupulon en mi vekitan de la lastaj rimarkoj ĉi tie diritaj de don Quijote, kaj kiu ronĝas kaj raspas mian konsciencon.
– La sinjoro pastro rajtas diri ion – respondis don Quijote – do li povas deklari sian skrupulon: ĉar ne tre agrablas senti la pezon de skrupulo sur la konsciencon.
– Kun via permeso do – diris la pastro – mi konfesas, ke mi tute ne povas konvinki min, ke la tuta bando de vagantaj kavaliroj menciitaj de vi, sinjoro don Quijote, havis veran kaj realan vivon, kiel personoj el karno kaj ostoj; male, mi imagas, ke ĉio estas fikcio, fabelo kaj mensogo, sonĝoj rakontitaj de homoj en plena vekiteco, aŭ, pli ĝuste, de homoj duondormantaj.
– Jen alia eraro, kien falis ankaŭ multaj nekredantoj pri la ekzisto de tiaj kavaliroj en la mondo; jam multfoje kaj kun diversaj personoj mi klopodis elmeti sub la lumon de la vero ilian komunan eraron. Kelkfoje mi ne sukcesis en mia intenco; en aliaj okazoj mi ja sukcesis, bazante min sur argumentoj tiel certaj kaj evidentaj, ke ŝajnis al mi, ke per miaj propraj okuloj mi vidis la kavaliron Amadís de Gaŭlio altakreska, kun blanka vizaĝo, barbo ĉirkaŭtondita kaj nigra, rigardo duone afabla duone severa, parolo lakona, kaj kolero ne facile eksplodema kaj apenaŭ daŭra. Kaj same kiel mi skizis Amadison, ŝajnas al mi, ke mi povus pentri kaj priskribi la figuron de ĉiu vaganta kavaliro trovebla en la historioj de la tuta mondo, ĉar surbaze de mia fido, ke ili estis tiaj, kiel la historioj rakontas, kaj surbaze ankaŭ de mia scio pri iliaj faroj kaj karakteroj, mi kapablus, sekvante la bonan logikon, dedukti ilian mienon, koloron de la haŭto kaj staturon.
– Laŭ vi, sinjoro don Quijote, kian staturon havis la giganto Morgante? – demandis la barbiro.
– Rilate al la ekzisto de gigantoj – respondis don Quijote – troviĝas diversaj opinioj. Tamen la Sankta Skribo, kiu ne povas devii eĉ unu colon de la vero, pruvas ilian ekziston rakontante la historion pri la enorma filiŝto Goljato, alta je sep ulnoj kaj duono[220], kio egalas mirigan kreskon. Krome, en la insulo Sicilio aperis tibioj kaj skapoloj, kies grando montras, ke ili apartenis al skeletoj de homoj tiel altaj kiel turoj: tion pruvas la geometrio. Tamen, mi ne povus diri kun certeco la staturon de Morgante, kvankam mi imagas lin ne tre alta, tial, ke en la historio, kie oni speciale mencias liajn farojn, oni rakontas, ke li ofte dormis sub tegmentoj, do se li povis sidi en domoj, lia grando certe ne estis ega.
– Vi pravas – diris la pastro; kaj, ĉar li ŝatis aŭskulti la hidalgon paroli pri tiaj sensencaĵoj, li demandis, kia li imagas la aspekton de la iamaj vagantaj kavaliroj Reinaldo de Montalbán, Rolando kaj la aliaj dek du paruloj de Francio.
– Pri Reinaldo – respondis don Quijote – mi kuraĝus diri, ke li havis la vizaĝon larĝa, la haŭton ruĝeta, la okulojn iom elstaraj kaj moviĝemaj, kaj ke, krome, li montris tre grandan puntilion kaj koleremon kaj amikis al latronoj kaj vagabondoj. Rilate al Rolando, Rotolando aŭ Orlando (la historioj donas al li ĉi tri nomojn) mi kredas kaj asertas, ke li havis mezan staturon, larĝajn ŝultrojn, krurojn iom kurbajn, brunan haŭton, ruĝan barbon, vilan korpon, minacan rigardon, lakonan parolon, grandan ĝentilon kaj bonan edukitecon.
– Se Rolando ne aspektis pli alloge ol la priskribo farita de via moŝto – komentis la pastro – ne estas strange do, ke sinjorino Angélica la Bela disdegnis lin kaj lin forlasis por la linda mieno, la viglo kaj la ĉarmo de la maŭra efebo, al kiu ŝi sin donis. Kaj, certe, ŝi pravis, preferante la molon de Medoro al la aspro de Rolando.
– Ĉi Angélica, sinjoro pastro – respondis don Quijote – estis dameto sencerba, flirtema kaj iom kaprica, kiu bruadis en la mondo tiel multe pro sia manko de diskreto, kiel pro sia belo. Ŝi disdegnis milon da kavaliroj bravaj kaj saĝaj, kaj kontentiĝis per ia garzoneska paĝio belvizaĝa sen havo kaj sen famo, kun nur la reputacio, kiun li gajnis al si pro sia lojalo al sia amiko[221]. Post ŝia hontiga sinforgeso, la granda kantinto de la belo, la renoma Ariosto, ne kuraĝis, aŭ eble ne volis, rakonti la ceteron de la vivo, sendube ne tre virtan, kaj ĉesis okupiĝi pri ŝi, skribante:
Kaj tial, ke ricevis ŝi Katai-sceptron
alia uzos eble pli genie l’ plektron.
»Sendube li diris profetaĵon (ne strange, se konsideri, ke la poetoj ricevas ankaŭ la nomon vates, t.e. divenantoj) ĉar, de tiam, fama poeto de Andaluzio[222] prikantis plore ŝiajn larmojn, kaj alia renoma kaj unika poeto kastilia[223] laŭdis verse ŝian belon.
– Diru, sinjoro don Quijote – intervenis la barbiro – . Ĉu ne ekzistis ia poeto verkinta satiron kontraŭ ĉi sinjorino Angélica, inter tiom da laŭdaj aŭtoroj?
– Mi opinias – respondis don Quijote – , ke, se Scripante aŭ Rolando estus poetoj ili farintus al ŝi bonan lavon; ĉar, laŭ kutimo propra al la naturo de la poetoj, se iliaj amatinoj (veraj aŭ imagaj, sed ĉiuokaze mastrinoj de ilia penso) disdegnas aŭ repuŝas ilin, ili venĝas sin per satiroj kaj pamfletoj, kvankam, cetere, fari tian venĝon ne apartenas al koroj noblaj. Sed, verdire, ĝisdate mi konas nenian verson fifamigan kontraŭ sinjorino Angélica, kiu tiel multe perturbis siatempe la mondon.
– Kiel nekredeble! – diris la pastro.
Sed tiam la nevino kaj la mastrumantino, jam antaŭe elirintaj el la ĉambro, komencis forte krii en la korto, kaj ĉiuj alkuris al la bruo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.