La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

Kie oni daŭrigas la rakonton pri la misfortuno de nia kavaliro

Vidante do, ke, fakte, li ne povas moviĝi, li ricevis la ideon turni sin al sia ordinara rimedo: pensi pri iu evento de siaj libroj, kaj lia frenezo igis lin memori la historion de la markizo de Mantua en la parto, kie Carloto lasas Balduenon vundita en la monto. La historion cetere scias parkere la infanoj, konas la junaj homoj, laŭdas kaj eĉ kredas la oldaj, kvankam ĝi ne pli veras ol la mirakloj de Mahometo.

Ŝajnis al li, ke tia epizodo plej konformas al lia nuna stato, do kun grandaj elmontroj de intensa doloro ruliĝis sur la grundo, ripetante per febla voĉo kion laŭdire iam diris la vundita Kavaliro de la Arbaro:

– Kial vi min ne priploras,
mia kara sinjorin’?
Mian sorton vi ne konas,
aŭ vi, falsa, trompas min.

Kaj tiel li daŭrigis la romancon ĝis:
Ho, nobla markiz’ de Mantua,
mia onklo kaj sinjor’!

Bonŝance okazis, ke, kiam li atingis ĉi verson, iu kampulo, najbaro lia en lia vilaĝo, revenante de muelejo, kien li antaŭe portis ŝarĝon da tritiko, vidis la kuŝanton, proksimiĝis, demandis, kiu li estas, kaj kio doloras lin, ke tiel triste li plendas. Don Quijote certe kredis, ke lin alparolis la markizo de Mantua, lia onklo, do kiel respondon, li daŭrigis la deklamon de la romanco sciigante pri sia misfortuno kaj pri la am-impliko de la filo de la Imperiestro kun sia edzino, same kiel la romanco tekstas.

La kampulo, mirante je tiaj absurdoj, demetis de li la vizieron, tute frakasitan pro la batado, komencis viŝi al li la vizaĝon plenan de polvo, kaj, apenaŭ li finis, li rekonis nian hidalgon kaj diris:

– Sinjoro Quijada – tiel li certe nomiĝis, antaŭ ol li perdis la saĝon, kiam li ankoraŭ ne ŝanĝiĝis de kvieta hidalgo en vagantan kavaliron – . Kiu faris el vi tian kaĉon?

Sed al ĉiu demando don Quijote respondis deklamante la romancon, do la bona kampulo demetis de li la platojn de la brusto kaj la dorso, por vidi, ĉu li havas ian vundon, sed li rimarkis nek sangon nek signon de difekto. Li provis starigi lin, kaj post ne eta peno sukcesis meti lin sur sian azenon, kiu ŝajnis pli trankvila rajdbesto. Poste li prenis la armilojn, eĉ la splitojn de la lanco, kunligis ilin sur Rocinante, prenis ties bridon kaj la kondukilojn de la azeno kaj sin direktis al la vilaĝo, afliktite pro la absurda galimatio de don Quijote; ne malpli afliktite iris nia hidalgo, pistita kaj plena de kontuzoj, tiel, ke li povis apenaŭ teni sin sur la azeno; de tempo al tempo li forte veis, tiamaniere, ke liaj lamentoj atingis la ĉielon, kaj la kampulo ne povis ne demandi lin, kian doloron li sentas.

Vere ŝajnas, ke la propra diablo metis al li en la kapon historiojn konformajn al lia misfortuno, ĉar, forgesinte en tiu momento Balduenon, li memoris la maŭron Abindarráez en la sceno, kie la alkado de Antequera, Rodrigo de Narváez, arestas kaj enŝlosas lin en la fortreso. Tiel do, kiam la kampulo redemandis, kiel li fartas kaj kion li sentas, don Quijote respondis per la samaj vortoj kaj rezonoj, kiujn la enfermita arabo diris al Rodrigo de Narváez en la libro Diana de Jorge de Montemayor. Tiel kaj tiom nia hidalgo aplikis ilin al si, ke la kampulo koleris kiel cent diabloj, ĉar li devis aŭdi tiel densan kaskadon da stultaĵoj. Konkludante per ĉio ĉi, ke lia najbaro frenezas, la kampulo akcelis la marŝon, ĉar li deziris plej baldaŭ alveni al la vilaĝo, por ne plu aŭdi la tedan litanion de don Quijote, kiu fine diris:

– Sciu via moŝto, sinjoro don Rodrigo de Narváez, ke ĉi bela Jarifa ĵus menciita estas nun la linda Dulcinea de El Toboso, je kies honoro mi faris, faras kaj faros la plej famajn prodaĵojn, kiujn oni vidis, vidas kaj vidos en la mondo.

Ĉe tio respondis la kampulo:

– Vidu, via moŝto, ke mi, povra pekulo, estas nek don Rodrigo de Narváez, nek la markizo de Mantua, sed Pero Alonso, via najbaro; kaj via moŝto estas nek Baldueno, nek Abindarráez, sed la honora hidalgo sinjoro Quijada.

– Mi scias, kiu mi estas – respondis don Quijote – , kaj scias ankaŭ, ke mi povas personigi, ne nur la homojn antaŭe menciitajn, sed la dek du parulojn de Francujo kaj eĉ la naŭ grandulojn de la Famo, ĉar miaj faroj superos ĉion, kion ili unuope kaj are plenumis.

En tia kaj similaj konversacioj ili alvenis al la rando de la vilaĝo ĉe la falo de la nokto; sed la kampulo atendis la plenan noktiĝon, por ke neniu vidu la disbatitan hidalgon tiel senglora rajdanto. Do en la, laŭ sia bontrovo, konvena momento, li eniris en la vilaĝon kaj en la domon de don Quijote, kie regis forta ekscito. Tie troviĝis la pastro kaj la barbiro, grandaj amikoj de don Quijote, kaj la mastrumantino krie diris al ili en tiu momento:

– Kion vi opinias, sinjoro licenciulo Pero Pérez – tiel nomiĝis la pastro – , pri la misfortuno de nia sinjoro? Jam de tri tagoj mankas li, la ĉevalo, la ŝildo, la lanco kaj la armaĵo. Ve kaj ve! Estas certe kiel tio, ke mi naskiĝis por morti, ke la damnindaj libroj kavaliraj, kiujn li havas kaj legadas, renversis al li la cerbon; nun mi memoras, ke mi ofte aŭdis lin murmuri al si, ke li volas fariĝi vaganta kavaliro kaj iri serĉi aventurojn en la vasta mondo. Satano kaj Barabaso prenu la librojn, kiuj tiel ruinigis la plej delikatan intelekton troveblan en La Mancha.

La nevino diris la samon kaj eĉ pli:

– Sciu, sinjoro majstro Nicolás – tiel nomiĝis la barbiro – , ke okazis, ke mia sinjoro onklo legadis en tiuj perversaj libroj de misaventuroj ofte dum du sinsekvaj tagoj kun ties noktoj, kaj ĉe la fino, li forpuŝis la libron, eltiris la glavon, atakis hake pike la murojn, kaj jam konsumita de laco, diris, ke li mortigis kvar gigantojn, grandajn kiel kvar turoj, kaj ke lia ŝvito estas sango de la vundoj ricevitaj en la batalo. Poste li trinkis grandan kruĉon da frida akvo kaj sidis jam trankvila kaj freŝa, dirante, ke ĝi estar rara likvaĵo, kiun alportis al li la saĝa Esquife, granda sorĉisto kaj amiko lia. Sed mi havas la tutan kulpon, ĉar mi ne informis vin pri la ekstravagancoj de mia sinjoro kaj onklo, kaj tial vi povis nek sanigi lin, antaŭ ol li falis en tian ekstremon, nek meti en la fajron tiel pekajn librojn; vere, multaj el ili meritas bruli, kiel la herezaj.

– Tion saman mi opinias – diris la pastro – , kaj mi ĵuras, ke morgaŭ ne pasos, sen ke oni kondamnu ilin al fajro en publika aŭtodafeo. Tiel ili ne havos la ŝancon igi, ke aliaj legantoj faru kion certe faris nia bona amiko.

Ĉion ĉi subaŭskultis don Quijote kaj la kampulo; ĉi lasta fine komprenis, kia estas la malsano de lia najbaro, kaj komencis krii:

– Viaj moŝtoj apertu la pordon al sinjoro Baldueno kaj al sinjoro markizo de Mantua, grave vundita, kaj al sinjoro maŭro Abindarráez kun ties kaptito, la kuraĝa Rodrigo de Narváez, alkado de Antequera.

Aŭdinte tiajn voĉojn, ĉiuj eliris; la viroj rekonis la amikon, la virinoj la mastron kaj onklon, rajdantan ankoraŭ sur la azeno, ĉar li ne kapablis desalti, kaj ĉiuj alkuris lin brakumi. Li diris:

– Haltu la tuta mondo. Mi venas grave vundita pro la kulpo de mia ĉevalo. Portu min al la lito kaj, se eble, voku la saĝan Urganda, ke ŝi ekzamenu kaj kuracu al mi la vundojn.

– Rigardu, kiel malfeliĉe! – interrompis la mastrumantino – . Senerare diris al mi la koro, kia muŝo zumas en lia kapo! Supren iru, sinjoro, ke ni scios kuraci vin sen la interveno de via Ungata. Malbenon cent fojojn al la kavaliraj libroj, kiuj faris tian damaĝon al via moŝto!

Oni portis lin al la lito, ekzamenis lin kaj trovis nenian vundon. Li diris, ke li suferas nur ĝeneralan trabatiĝon, ĉar li falegis kun Rocinante, sia ĉevalo, batalante kontraŭ dek gigantoj, la plej monstraj kaj aŭdacaj troveblaj en granda parto de la tero.

– Ĉu vere? – diris la pastro – . Ĉu gigantoj en la danco? Per la signo de la kruco mi ĵuras, ke morgaŭ, antaŭ la noktiĝo, ĉiu el ili forbrulos.

Oni faris al don Quijote senĉesajn demandojn, sed li respondis nur, ke li volas manĝi kaj dormi, ke li plej bezonas tion. Oni kontentigis lian deziron, la pastro demandis al la kampulo detalojn, pri kiel li renkontis don Quijote, kaj Pero Alonso respondis informante pri ĉio, inkluzive pri la absurdaj monologoj de don Quijote dum li kuŝis sur la grundo kaj dum li rajdis sur la azeno hejmen. Tio firmigis la decidon de la pastro fari kion li faris la sekvantan tagon: iri voki sian amikon la barbiron, majstro Nicolás, kaj, kun li, – viziti la hidalgon en ties domo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.