La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 57

Kie oni rakontas, kiel don Quijote adiaŭis la dukon, kaj kio okazis al li kun la senĝena kaj sprita Altisidora, ĉambristino de la dukino

Pensis don Quijote, ke jam estas horo forlasi sian pigran vivon en la kastelo; ĉar li imagis, ke li kulpas je granda peko, permesante al si vegeti senokupa inter la nekalkuleblaj plezuroj kaj regaloj provizitaj al li de la gedukoj en lia karaktero de vaganta kavaliro. Kaj ŝajnas al li, ke ki devus prezenti al la ĉielo rigoran konton pri sia neniofarado kaj sia enfermiteco. Tiel do, unu tagon li petis de la gedukoj, ke ili permesu lin foriri. Ili konsentis, kvankam montrante profundan bedaŭron pro lia decido. La dukino donis al Sancho la leterojn de lia edzino, li ploris vidante ilin, kaj diris en si:

– Kiu povus imagi, ke la grandaj esperoj vekiĝintaj en la brusto de mia edzino Teresa Panza pro la novaĵo de mia gubernatoreco finiĝus per tio, ke mi revenas nun al la mizeraj aventuroj de mia mastro don Quijote de La Mancha? Tamen mi kontentas, ke mia Teresa kondutis laŭ sia vera naturo, sendante la glanojn al la dukino; alie, ŝia sendankeco tre afliktus min. Krome, min konsolas, ke oni ne povas nomi ĉi donacon subaĉeto, ĉar mi jam okupis la gubernatoran postenon, kiam ŝi sendis ĝin, kaj cetere, ĝustas, ke la ricevintoj de favoroj montru sian dankemon eĉ se per la donaco de nura bagatelo. Nuda mi eniris en mian postenon kaj nuda mi eliras, do, mi povas diri kun pura konscienco (kio estas ne eta merito): «nuda mi naskiĝis, nuda mi troviĝas, do sen perdo kaj gajno».

Sancho tiel parolis en si en la tago de la foriro. Don Quijote diris adiaŭ al la gedukoj la antaŭan nokton, kaj en la mateno prezentiĝis en sia armaĵo en la placo de la kastelo. Ĉiuj kastelanoj observis lin de la galerioj, kaj ankaŭ la gedukoj iris vidi lin. Sancho sidis sur sia azeno, kun sia dusako, sia valizo kaj siaj provizoj, kaj tre kontentis, ĉar la palaca majordomo (la sama, kiu ludis la rolon de Trifaldi) jam antaŭe donis al li burson kun ducent oraj eskudoj por prizorgo de la survojaj bezonoj. Kaj pri ĉi donaco don Quijote sciis ankoraŭ nenion.

Kiam, kiel dirite, ĉiuj rigardis la hidalgon, subite, de la grupo de duenjoj kaj ĉambristinoj de la dukino, leviĝis la voĉo de la senĝena kaj sprita Altisidora, kiu diris kun tono vea:

Mava kavalir’, aŭskultu:
tiru iom ja la bridoj,
kaj la ĉevalaĉajn flankojn
ne plu ĝenu sprono-pikoj.

Falsakora, vi ne fuĝas
de venena reptilio,
sed de nur ŝafidineto
tro junaĝa por ŝafino.

Aĉa monstro, vi primokis
la plej belan junulinon
el la montoj de Diana
kaj el la Venusa sino.

Viren’ kruela[393],
vi, Ene’ fuĝanta,
vin prenu Barabas’ al fajr’ konstanta.

Vi forportas, ho perversa!
inter viaj akraj krifoj
pecojn de la koro mia
vin amanta kun humilo.

Vi forportas tri poŝtukojn
kaj, kun ili, ŝtrump-ligilojn
de la kruroj miaj, glataj
kiel nigra-blanka silko.

Vi forportas mil pasiajn
kaj ardegajn am-suspirojn,
kiuj Trojojn mil bruligus,
se da Trojoj estus milo.

Viren’ kruela, vi, Ene’ fuĝanta,
vin prenu Barabas’ al fajr’ konstanta.

Sancho, la ŝildisto via,
krueladu per decido
teni ĉiam Dulcinean
en ties sorĉita vivo.

Vian kulpon ŝi suferu,
laŭ la ĉi-nacia stilo:
nome, ke la pekon pagu
senkulpulo, ne pekinto.

Viaj belaj aventuroj
al vi donu nur aflikton,
en la amo vi fiasku
kaj neniam havu distron.

Viren’ kruela, vi, Ene’ fuĝanta,
vin prenu Barabas’ al fajr’ konstanta.

Havu famon de falsulo
de Marchena ĝis Sevilo,
ekde Loja ĝis Granada,
de Londono ĝis Anglio.

Se vi ludos per la kartoj,
perdu ĉiam la partiojn,
kaj neniam al vi venu
aso, reĝo aŭ reĝino.

Se vi tranĉos viajn kalojn,
sangu per hemoragio;
kaj se dento via falos,
restu stump’ en la gingivo!

Viren’ kruela, vi Ene’ fuĝanta,
vin prenu Barabas’ al fajr’ konstanta.

Dum la afliktita Altisidora tiel lamentis pri sia sorto, don Quijote tenis sur ŝin la rigardon, sen respondi eĉ unu vorton; poste li sin turnis al Sancho kaj diris:

– Amiko Sancho mi ĵurpetas vin, je la vivo de viaj antaŭuloj, ke vi diru al mi la veron. Respondu: ĉu eble vi portas kun vi la la tri poŝtukojn kaj la ĵartelojn menciitajn de ĉi sopiranta pucelo?

– Mi portas la tri poŝtukojn – respondis Sancho – . Sed tute ne la ĵartelojn.

La dukino miris ĉe la senĝeneco de Altisidora, ĉar ŝi konsideris la knabinon petola kaj iom liberkonduta, sed ne tiel frivole aŭdaca. Krome, la dukino des pli surpriziĝis, ĉar ŝi ne estis antaŭe informita pri ĉi nova mistifiko. La duko volis puŝi pli antaŭen la ŝercon kaj diris:

– Sinjoro kavaliro, ne ŝajnas al mi bone, ke post ol oni akceptis vin plej gastame en ĉi kastelo, vi kuraĝas permesi al vi forporti almenaŭ tri poŝtukojn de mia ĉambristino kaj, aldone, eĉ paron de ŝiaj ĵarteloj. Kaj tia faro ne indas al nobla koro, nek bone kongruas kun via reputacio. Redonu al ŝi la ĵartelojn: alie, mi defios vin al ĝismorta duelo, kaj ne timos, ĉu viaj friponaj sorĉistoj ŝanĝos aŭ transformos al mi la vizaĝon, kiel ili faris al Tosilos, mia lakeo batalinta kontraŭ vi.

– Dio ne volu – respondis don Quijote – , ke mi elingu mian glavon kontraŭ via ekscelenca moŝto, de kiu mi ricevis tiom da favoroj. La poŝtukojn mi redonos, ĉar Sancho diras, ke li ilin havas; sed tute ne la ĵarterlojn, ĉar neniam mi havis ilin, kaj ankaŭ ne Sancho. Kaj se via ĉambristino volus bone serĉi en siaj kestoj kaj ujoj, certe ŝi trovos ilin. Sciu, sinjoro duko, ke mi neniam ŝtelis, nek pensas ŝteli en la cetero de mia vivo, se Dio plu protektos min. Ĉi pucelo parolas kiel amo-frapita persono, kion ŝi konfesas, kaj pri ŝia stato mi ne kulpas. Do, mi ne havas motivon peti pardonon de ŝi aŭ de via ekscelenca moŝto. Kaj mi suplikas vin, sinjoro, ke vi havu pli bonan opinion pri mi, kaj donu novan permeson, ke mi sekvu vian vojon.

– Dio gardu vin – diris la dukino – , kaj ni ĉiam ricevu bonajn novaĵojn pri viaj faroj. Bonan vojaĝon, sinjoro don Quijote, kaj jam ekiru, ĉar ju pli vi restos ĉi tie, del pli intense ardos la flamo, kiun la ĉeesto de via moŝto ekscitas en la brusto de la puceloj vin admirantaj. Rilate al mia ĉambristino, mi punos ŝin tiamaniere, ke de nun, ŝi ne eksterlimiĝos per agoj aŭ per vortoj.

– Aŭskultu nur unu vorton plian, ho kuraĝa don Quijote! – diris tiam Altisidora – . Pardonu min, ke mi asertis, ke vi ŝtelis miajn ĵartelojn. Nu, mi ĵuras je Dio kaj je mia animo, ke mi havas ilin surmetitaj. Okazis al mi, kiel al la viro, kiu foje serĉis sian azenon, dum li rajdis ĝin.

– Kion mi diris do? – intervenis Sancho – . Kaj oni kredis min kapabla fari ŝtelon! Se mi estus volinta ŝteli, mi havis belegan okazon en mia gubernatora posteno!

Don Quijote riverence klinis la kapon antaŭ la gedukoj kaj la ceteraj ĉeestantoj, deturnis la ĉevalon per la brido, elrajdis el la kastelo, sekvate de Sancho sur la azeno, kaj ekiris survoje al Zaragoza.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.