|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INĜENIA HIDALGO
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La historio registras, ke, inter la multaj aferoj traktitaj de don Quijote kaj la Kavaliro de la Arbaro, ĉi lasta diris al nia hidalgo:
– Unuvorte, sinjoro kavaliro, sciu, ke mia destino, aŭ pli ĝuste, mia volonto kondukis min enamiĝi al la senegala Casildea de Vandalia; mi nomas ŝin senegala, ĉar neniu egalas al ŝi en la grando de ŝia staturo, aŭ en la perfekto de ŝia rango kaj belo; nu, ĉi Casildea rekompencis mian honestan amon kaj mian respektan deziron, trudante al mi, same kiel faris al Herkuleso lia duonpatrino, la plenumon de multaj kaj danĝeraj aventuroj, kaj promesante, ĉe la fino de ĉiu el ili, ke, ĉe la fino de la sekvanta, mi atingus la celon de mia espero; miaj entreprenoj sekvis unu la alian kiel ĉenero ĉeneron, tiamaniere, ke ili nekalkuleblas, kaj mi ne scias ankoraŭ, kiu estos la lasta kondukonta min al la kontentigo de miaj honestaj deziroj. Iam ŝi ordonis min iri defii al la fama gigantino de Sevilla nomata La Giralda[260], kuraĝa kaj forta, kvazaŭ farita el bronzo, kaj samtempe la plej ŝanĝiĝema kaj leĝera virino de la mondo, kvankam ŝi staras senmova. Mi iris kaj venkis ŝin kaj devigis ŝin resti trankvila kaj sen ŝanĝoj, ĉar dum pli ol unu semajno blovis nur la norda vento. Alifoje, Casildea sendis min subteni per miaj brakoj la ŝtonan figuron de la grandaj taŭroj de Guisando[261], kio estas entrepreno pli propra al persisto ol al kavaliro. Poste ŝi ordonis ke mi ĵetu min en la abismon de Cabra (terura kaj neimagineble danĝera ago) kaj prezentu al ŝi detalan raporton pri la sekretoj kaŝitaj en la profundo de tia faŭko. Mi detenis la movon de La Giralda, subtenis la taŭrojn de Guisando, ĵetis min en la abismon kaj renkontis ĉion, kio kuŝas en ĝia fundo; dume miaj esperoj teniĝas morte mortaj, kaj ŝiaj ordonoj kaj disdegnoj vive vivaj. Nu, laste ŝi ordonis min iri tra la diversaj provincoj de Hispanujo kaj igi konfesi, al la kavaliroj tie vagantaj, ke ŝi estas la plej bela el la virinoj, kaj mi la plej kuraĝa kaj enamiĝinta kavaliro de la mondo; pro ĉi entrepreno mi jam vojaĝas la pliparton de la lando kaj venkis multe da kavaliroj, kiuj kuraĝis kontraŭdiri min. Sed al mi donas plejan gloron kaj fieron la fakto, ke mi venkis en persona duelo la faman kavaliron don Quijote de La Mancha kaj igis lin konfesi, ke mia Casildea pli belas ol lia Dulcinea; kaj kaŭze de ĉi triumfo mi konsideras, ke mi venkis la tutan kavaliraron de la mondo, ĉar la menciita don Quijote jam antaŭe submetis ĉiujn senescepte; kaj pro tio, ke mi venkis lin, ties gloro, famo kaj honoro transiris al mia persono:
Ju pli da gloro la venkito tenas,
des pli da honor’ al venkinto venas[262],
»do oni devas aldoni al mia kredito, kaj konsideri miaj, la nekalkuleblajn heroaĵojn de don Quijote.
Don Quijote miregis je la asertoj de la Kavaliro de la Arbaro, milfoje intencis nomi lin mensoga, kaj havis la vorton ĉe la pinto de la lango; sed li bridis sin tiel bone kiel li povis, ĉar li volis, ke la alia konfesu per sia propra buŝo sian mensogon. Tiel do, li flegme respondis:
– Pri tio, ke via moŝto venkis la pliparton de la vagantaj kavaliroj de Hispanio, kaj eĉ de la tuta mondo, mi diras nenion; sed mi dubas, ke vi venkis don Quijote de La Mancha. Eble temis pri alia persono simila al li, kvankam liaj similuloj cetere estas tre malmultaj.
– Kion! – ekkriis la Kavaliro de la Arbaro – . Mi ĵuras je la ĉielo super ni, ke mi duelis kontraŭ don Quijote kaj lin venkis kaj igis lin kapitulaci. Li estas viro de alta kresko, kun vizaĝo kava, membroj longaj kaj magraj, haroj duongrizaj, nazo agla kaj iom korva, mustaĉo granda, nigra kaj falanta; li batalas sub la nomo de Kavaliro de la Trista Mieno, kaj lia ŝildisto estas kampulo nomata Sancho Panza. La fama ĉevalo, kies flankoj li spronas, kaj kies bridon li direktas, nomiĝas Rocinante, kaj fine havas, kiel mastrinon de sia koro, iun Dulcinea de El Toboso, antaŭe nomatan Aldonza Lorenzo; kaj laŭ la sama sistemo, mi nomas mian damon Casildea de Vandalira, ĉar ŝi nomiĝas Casilda kaj naskiĝis en Andaluzio. Se tiom da indikoj ne sufiĉas ne sufiĉas por konfirmi la veron de miaj virtoj, jen mia glavo, kiu povus konvinki la skeptikecon mem.
– Trankviliĝu, sinjoro kavaliro, kaj aŭskultu kion mi volas diri al vi
– respondis don Quijote – . Sciu, ke la don Quijote de vi menciita estas mia plej granda amiko en ĉi mondo, ĝis tia ekstremo, ke mi konsideras lin alia personiĝo de mi mem: juĝante vian ĝustan kaj precizan priskribon, mi ne dubas, ke vi venkis lin; aliflanke, mi vidas per miaj okuloj kaj tuŝas per miaj manoj ke ne eblas, ke li estis la dirita kavaliro, escepte se iu ajn el liaj multaj malamikoj sorĉistoj (unu el ili speciale persekutas lin) prenis lian figuron por lasi sin venki kun la celo senposedigi lin de la renomo, kiun li akiris sur la tuta konata mondo dank’ al siaj heroaj faroj kavaliraj. Sciu ankaŭ, kiel konfirmon de miaj vortoj, ke antaŭ pli ol du tagoj la sorĉistoj malamikoj liaj transformis la figuron kaj personon de la bela Dulcinea de El Toboso en kampulinon krudan kaj vulgaran, kaj eble ili ŝanĝis laŭ la sama maniero vian don Quijote. Kaj se tio, kion mi diras, ne konvinkas vin pri la vero de miaj vortoj, jen antaŭ vi don Quijote mem, kiu piede, rajde, aŭ kiel ajn vi volus, pretas subteni ilin per siaj armoj.
Tion dirante li stariĝis, metis la manon sur la tenilon de la glavo kaj atendis la reagon de la Kavaliro de la Arbaro, kiu same respondis kun serena voĉo:
– Bona paganto ne diskutas pri la kontoj. Se mi povis venki vin transformita, sinjoro don Quijote, certe mi povas esperi revenki vin en propra persono. Sed tial, ke ne decas al kavaliroj uzi armilojn en la nokto, kiel banditoj kaj rabistoj, ni atendu la tagiĝon, por ke la suno vidu niajn farojn. Kaj estu kondiĉo de nia duelo, ke la venkinto metu sin je la dispono de la venkinto kaj faru ĉion, kion ĉi lasta postulos, se nur tiaj postuloj estas konformaj al la digno kavalira.
– Mi tre volonte konsentas la kondiĉon – diris don Quijote.
Tion parolinte, la du kavaliroj direktis sin al siaj ŝildistoj kaj trovis ilin ronkantaj kaj en la sama teniĝo, en kiu la sonĝo ilin surprizis; la mastroj vekis ilin kaj ordonis, ke ili preparu iliajn ĉevalojn, ĉar, ĉe la tagiĝo, ambaŭ atakus unu la alian en sanga kaj feroca duelo. Ĉe tia sciigo Sancho rigidiĝis de miro kaj konsterno kaj timis, ke la vivo de lia mastro povus endanĝeriĝi, se konsideri ke la Kavaliro de la Arbaro plenumis grandan nombron da kuraĝaj prodaĵoj, laŭ diroj de lia ŝildisto; sed la du ŝildistoj senreplike iris serĉi la tutan gregon, t.e. la tri ĉevalojn kaj la azenon, ĉar, flarinte sin reciproke, ili restis kune. Survoje, la ŝildisto de la arbaro diris al Sancho:
– Sciu, frato, ke en Andaluzio, kiam oni duelas inter batalantoj, laŭkutime la sekundantoj ne devas stari kun krucitaj brakoj, dum iliaj ĉefoj atakas unu la alian. Tion mi diras, por averti vin, ke, kiam niaj mastroj batalos, ankaŭ ni devos batali kaj haki unu la alian en splitojn.
– Al tia kutimo, sinjoro ŝildisto – respondis Sancho – , teniĝu la friponoj kaj batalantoj, pri kiuj vi parolis, sed ne la ŝildistoj de la vagantaj kavaliroj. Mi neniam aŭdis mian mastron mencii tian kutimon, kvankam li scias parkere ĉiun regulon de la vaganta kavalirismo. Sed, eĉ se vere ekzistus difinita regulo ordonanta, ke ankaŭ la ŝildistoj batalu dum ilia sinjoro duelas, mi ne obeus ĝin, kaj anstataŭe pagus la punmonon trudatan en tiaj kazoj al pacaj ŝildistoj kiel mi, ĉar certe ĝi ne egalus al la kosto de du pundoj da vakso: kaj mi preferus pagi tiom, konsiderante, ke pli kostus al mi la ĉarpioj necesaj por kuraci al mi la kapon, kiun mi jam imagas fendita kaj splitita en du partojn. Krome al mi estas tute neeble batali: mi ne havas glavon kaj neniam en mia vivo portis ĝin.
– Mi konas bonan rimedon por tio – diris la ŝildisto de la arbaro – . Ĉi tie mi havas du tol-sakojn de la sama grando: vi prenos unu, mi la alian kaj ni faros sako-batalon per egalaj armiloj.
– Tiamaniere mi volonte konsentas – respondis Sancho – . La batalo pli taŭgos por deskui de ni la polvon ol por vundi nin.
– Ne estos tiel – diris la alia – . Por ke la vento ne efiku, ni metos seson da ŝtonoj glataj, nudaj kaj de egala pezo en ĉiun sakon, kaj tiamaniere ni povos bati nin reciproke per ili, sen fari al ni vundojn aŭ kontuzojn.
– Je Dio! – ekkriis Sancho – . Ĉu per tiaj feloj zibelaj kaj kotonaj flokoj vi volas eviti, ke ni frakasu al ni reciproke la kapon kaj la ostojn? Sed, eĉ se la sakoj plenus de silko-raŭpaj kokonoj, sciu, sinjoro, ke mi ne batalos; niaj mastroj batalu, la fortuno ilin akompanu, kaj dume ni trinku kaj vivu, konsiderante, ke la tempo faras al si la zorgon preni de ni la vivon, kaj ni ne bezonas klopodi ke ĝi finiĝu ekstersezone antaŭ ol atingi sian plenan maturiĝon.
– Tamen – respondis la ŝildisto de la arbaro – ni devas batali, eĉ se nur duonan horon.
– Tute ne! Mi ne estas tiel sendanka aŭ tiel senkonsidera, ke mi komencus eĉ la plej etan kverelon kun viro, ĉe kies flanko mi manĝis kaj trinkis; krome, kiel, je la diablo, mi povus sen kolero kaj ĉagreno batali fridsange?
– Ankaŭ por tio mi havas rimedon – respondis la ŝildisto de la arbaro – . Antaŭ ol ni komencos la batalon, mi ĝentile proksimiĝos al via moŝto, donos al vi du tri survangojn, kiuj faligos vin surteren, kaj tiel via kolero vekiĝos, eĉ se ĝi dormas pli profunde ol gliro.
– Kontraŭ tia artifiko mi konas alian ne malpli bonan – diris Sancho – . Mi prenos dikan vergon kaj, antaŭ ol via moŝto venos veki mian koleron, mi dormigos la vian per tiel forta draŝado, ke vi vekiĝos nur en la transa mondo, kie oni jam scias, ke mi ne estas tia viro, ke mi permesus al iu ajn pinĉi al mi la nazon. Ĉiu atentu siajn proprajn aferojn kaj prefere lasu sian koleron dormi, ĉar neniu konas la koron de la aliaj homoj; kiam oni iras preni lanon, ofte oni revenas pritondita, kaj Dio benis la pacon kaj kondamnis la disputojn. Se ajna kato persekutata, pelata kaj sieĝata en angulon, transformiĝas en leonon, nur Dio scias en kion povus ŝanĝiĝi mi, kiu estas homo; tial, sinjoro ŝildisto, mi deklaras, ke vi respondos pri la malbono kaj la damaĝo, kiuj povus rezulti el nia disputo.
– Tre bone – respondis la alia – . Ni atendu la tagiĝon, kaj tiam ni finos ĉi aferon.
Ĉe tio jam komencis trili en la arboj mil specoj de buntaj birdetoj kaj per siaj diversaj kaj gajaj kantoj ŝajnis bonvenigi kaj saluti la freŝan aŭroron, kiu jam ekmontris sian vizaĝon tra la pordoj kaj fenestroj de oriento, deskuante de siaj haroj senfinan nombron da likvaj perloj, en kies klara likvoro ankaŭ la herboj donis la impreson elverŝi blankan kaj fajnan roson; la salikoj distilis dolĉan sukon, la fontoj lirlis, la rojoj murmuris, la boskoj ĝojis kaj la herbejoj riĉiĝis per la alveno de la aŭroro.
Sed apenaŭ la helo de la tagiĝo permesis distingi la objektojn, la okuloj de Sancho vidis unue la nazon de la ŝildisto de la arbaro, tiel grandan, ke ĝi ĵetis ombron sur preskaŭ lian tutan korpon. Efektive, oni rakontas, ke ĉi nazo estis eksterordinare longa, kurba en la mezo, plena de verukoj kaj violkolora kiel melongeno; ĝi atingis ĝis du colojn sur lia buŝo kaj ĝis tia ekstremo turpigis lian vizaĝon per siaj grando, koloro, verukoj kaj kurbiĝo, ke, kiam Sancho vidis ĝin, liaj manoj kaj piedoj skuiĝis, kvazaŭ li estus infano en epilepsia kolapso; kaj li decidis en si, eventuale ricevi senproteste du cent survangojn, prefere ol veki sian koleron por interbatiĝi kun tia monstro.
Don Quijote observis sian kontraŭulon, sed ĉi lasta jam antaŭe surmetis la helmon kaj mallevis la vizieron, tiel, ke la hidalgo ne povis vidi al li la vizaĝon. Tamen li rimarkis, ke li estas viro fortika, kvankam ne altakreska. Sur la armaĵo li portis specon de kazako aŭ kuto teksita el fajna oro punktita per multaj disketoj el brila vitro, kio donis al li aspekton ekstreme luksan kaj elegantan; super lia helmo flirtis granda nombro da plumoj verdaj, blankaj kaj flavaj; lia lanco, apogita al arbo, vidiĝis granda kaj dika, kaj ĝin garnis ŝtala pinto pli ol unu spanon longa. Ĉion vidinte kaj rimarkinte, don Quijote pensis, ke ĉi kavaliro certe havas grandan forton; sed li ne sentis timon, kiel Sancho; male, li diris kun brava teniĝo al la Kavaliro de la Speguloj:
– Se via deziro dueli ne konsumis vian ĝentilon, sinjoro kavaliro, mi petas vin levi iomete vian vizieron, ke mi vidu, ĉu via vizaĝo respondas al la brilo de via aspekto.
– Ĉu vi venkos, ĉu ne, ĉe la fino de nia duelo vi havos pli ol sufiĉan tempon por rigardi min. Kaj mi ne kontentigas nun vian deziron, ĉar ŝajnas al mi, ke mi ofendus la belan Casildea de Vandalia, prokrastante per la levo de la viziero la momenton devigi vin konfesi tion, pri kio vi jam scias.
– Nu, dum ni surseliĝas – respondis don Quijote – , vi povus diri al mi, ĉu mi estas la sama don Quijote, kiun vi venkis laŭ vi.
– Al tio mi respondas, ke vi tiel similas lin, kiel ovo ovon, sed pro tio, ke vi diras, ke sorĉistoj vin persekutas, mi ne kuraĝas aserti, ke vi kaj li estas la sama persono.
– Tio sufiĉe montras al mi, ke vi trompiĝis – diris don Quijote – . Tamen, por ke vi tute konvinkiĝu, ke vi falis en eraron, ni surseliĝu kaj en malpli da tempo ol vi bezonus por levi vian vizieron, mi vidos vian vizaĝon (se Dio, mia damo kaj mia brako tion permesos), kaj vi konstatos, ke mi ne estas la venkita don Quijote, kiun vi imagas.
Senplie ili surseliĝis, don Quijote turnis Rocinante per la brido kaj rajdis kelkan spacon necesan por algalopi kontraŭ la oponanton. La Kavaliro de la Speguloj faris same, sed, apenaŭ la hidalgo distanciĝis dudek paŝojn, la alia vokis lin, kaj don Quijote returnis la duonon de la vojo.
– Ne forgesu, sinjoro kavaliro – klarigis la spegululo – , ke, laŭ la kondiĉo de nia duelo, la venkito devos submeti sin al la volo de la venkinto.
– Mi jam scias – respondis don Quijote – . Kaj mi konsentas, nur se oni ne trudos al la venkito ion kontraŭan al la leĝoj de la kavalirismo.
– Tiel mi komprenas la aferon – diris la Kavaliro de la Speguloj.
Tiam la stranga nazo de lia ŝildisto prezentiĝis al la okuloj de don Quijote, kiu miris ne malpli ol Sancho, ĝis la ekstremo, ke li juĝis la ŝildiston ia monstro, aŭ ia nova speco homa, rara en la mondo.
Sancho, vidante sian mastron ekiri, ne volis resti sola kun la nazulo; li timis, ke per unu sola frapo de tia nazo kontraŭ la lian, la batalo finiĝus, ĉar li falus sur la teron, ĉu pro la frapo, ĉu pro la teruro. Li do teniĝis apud sia mastro alkroĉiĝante al la piedinga rimeno de Rocinante, kaj, kiam ŝajnis al li, ke don Quijote tuj haltus por turniĝi kaj atake alkuri, li diris:
– Mi petas vian moŝton, sinjoro, helpi min grimpi sur tiu korkarbo, antaŭ ol vi turniĝos kaj algalopos. De tie mi povos vidi, pli bone ol de la tero, vian grandiozan duelon kun ĉi kavaliro.
– Mi ja kredas, Sancho – diris don Quijote – , ke vi volas grimpi ĝis la alto por vidi sendanĝere la taŭrojn[263].
– Se diri la veron – respondis Sancho – , la monstra nazo de tiu ŝildisto tiel konsternas kaj teruras min, ke mi ne kuraĝas resti ĉe lia flanko.
– Certe, ĝi tiel imponas – diris don Quijote – , ke se mi ne estus, kia mi estas, ankaŭ mi konsterniĝus; venu do, mi helpos vin grimpi, kiel vi volas.
Dum la hidalgo haltis kaj helpis sian ŝildiston supriri la korkarbon, la Kavaliro de la Speguloj rajdis ĝis la punkto, kiu ŝajnis al li konvena por fari la turnon; kaj supozante, ke ankaŭ don Quijote faris la samon, li haltigis per tiro de la bridoj sian ĉevalon (kiu estis nek pli rapida nek pli bon-aspekta ol Rocinante), turniĝis kaj, sen atendi sonon de trumpeto aŭ alian signalon de starto, impetis plengalope (kio efektive egalis al modera troto) rekte kontraŭ sian malamikon. Sed kiam li vidis, ke don Quijote okupiĝis helpante Sanchon grimpi, li tiris je la brido kaj haltis en la mezo de la kurado, kio ege plaĉis al la ĉevalo nekapabla plu moviĝi.
Don Quijote, imagante, ke lia malamiko venas kvazaŭ fluge sur lin, enpikis abrupte la spronojn en la kavajn flankojn de Rocinante, kaj tiel vekis ĝin, ke, kiel rakontas la aŭtoro de ĉi historio, nur ĉi-foje ĝi iom galopis, ĉar en la aliaj okazoj temis pri simplaj trotoj; kun ĉi nekutima impeto la hidalgo kuris ĝis la loko, kie la Kavaliro de la Speguloj enpikadis ĝistige la spronojn en la ventron de sia ĉevalo, sen ke li povus movi la beston eĉ unu colon de kie ĝi estis.
En ĉi favora momento kaj cirkonstanco, don Quijote trovis sian malamikon embarasata pro la ĉevalo kaj okupata per la lanco, kiun li ne povis meti en atakan pozicion pro manko de tempo aŭ de lerto. Sen konsideri lian malavantaĝon, don Quijote, tute facile kaj sen ia danĝero, alsaltis sur la Kavaliron de la Speguloj tiel forte, ke ĉi lasta malgraŭvole elpafiĝis super la gropon de sia ĉevalo kaj falis pezege sur la grundon, kie li restis kvazaŭ morta, sen moveti piedon aŭ manon.
Sancho, apenaŭ vidis lin fali, deglitis de la alto de la korkarbo kaj hastis al sia mastro, kiu, deseliĝinte de Rocinante, klinis sin super la Kavaliro de la Speguloj, delaĉis ties helmon por vidi, ĉu li mortis, aŭ por ebligi, ke la aero lin revigligu, se li plu vivis. Kaj don Quijote tiam observis… ĉu eblas diri kion li observis, sen veki admiron, miron kaj konsternon ĉe la legantoj? Rakontas la historio, ke li vidis la saman vizaĝon, la saman figuron, la saman aspekton, la saman fizonomion, la saman mienon de la bakalaŭro Sansón Carrasco. Kaj, vidante lin, la hidalgo laŭtis:
– Venu Sancho, kaj rigardu kion vi vidos kaj ne kredos. Rapidu, filo, kaj rimarku kion vi povas fari la magio kaj kion kapablas la sorĉistoj.
Sancho alvenis, kaj, ĉe la vido de la vizaĝo de la bakalaŭro Carrasco, komencis fari al si milfoje la signon de la kruco. Dume, la renversita kavaliro montris nenian simptomon de vivo, kaj Sancho diris al don Quijote:
– Mi opinias, sinjoro, ke ĉiaokaze via moŝto devus enpuŝi vian glavon en la buŝon de ĉi viro simila al la bakalaŭro Sansón Carrasco; eble vi mortigus en li unu el viaj malamikoj sorĉistoj.
– Sekvinda konsilo. Ju malpli da kontraŭuloj, des pli bone – respondis don Quijote.
Li elingis la glavon por plenumi la ideon kaj konsilon de Sancho, sed tiam la ŝildisto de la Kavaliro de la Arbaro, jam sen la hidiga nazo, proksimiĝis kriante:
– Via moŝto atentu, sinjoro don Quijote! La kuŝantoj ĉe viaj piedoj estas la bakalaŭro Sansón Carrasco, via amiko; kaj mi, lia ŝildisto.
Sancho, vidante lin sen la aĉa apendico, demandis:
– Kaj la nazo?
– Ĉi tie, en mia poŝo – respondis la alia. Kaj metinte la manon en la dekstran poŝon, li eltiris masko-nazon el vernisita kartono kun la formo kaj aspekto jam menciitaj.
Sancho rigardis lin ĉiufoje pli fikse, kaj fine diris laŭte kaj mire:
– Je Dio kaj Sankta Maria! Ĉu vi ne estas Tomé Cecial, mia najbaro kaj amiko?
– Jes, certe – respondis la ŝildisto jam sennaza – . Mi estas Tomé Cecial, amiko Sancho, kaj tuj diros al vi, kiaj artifikoj, projektoj kaj voloj kondukis min ĉi tien. Dume, humile petu vian sinjoron ne tuŝi, mistrakti, vundi aŭ mortigi la Kavaliron de la Speguloj, kiu kuŝas sur viaj piedoj, ĉar ververe li estas la kuraĝa kaj miskonsilita Sansón Carrasco, nia samvilaĝano.
Ĉi tio la Kavaliro de la Speguloj rekonsciiĝis, kaj tiam don Quijote metis la pinton de sia nuda glavo sur lia vizaĝo kaj diris:
– Jam konsideru vin morta, kavaliro, se vi ne konfesas, ke la senegala Dulcinea de El Toboso superas laŭ belo vian Casildea de Vandalia; krome, promesu (se vi postvivos ĉi duelon kaj venkitecon) iri al la urbo El Toboso kaj prezenti vin al ŝi je mia nomo, ke ŝi disponu pri vi laŭ sia bontrovo; kaj, se ŝi lasos vin libera, vi devos denove renkonti min (la spuro de miaj prodaĵoj gvidos vin ĝis la loko, kie mi troviĝos) por diri al mi kio eventuale okazis inter ŝi kaj vi; vi konsentis ĉi kondiĉon antaŭ ol ni duelis, kaj ĝi konformas al la reguloj de la vaganta kavalirismo.
– Mi konfesas – diris la falinta kavaliro – , ke pli valoras unu eluzita kaj makulita ŝuo de via sinjorino Dulcinea de El Toboso, ol la miskombita, sed pura barbo de Casildea; kaj mi promesas iri al via damo, reveni antaŭ vi kaj informi vin pri ĉio, kion vi deziras scii.
– Vi same devas konfesi kaj kredi – aldonis don Quijote – , ke la kavaliro de vi venkita nek estis, nek povis esti don Quijote de La Mancha, sed alia persono al li simila; same kiel mi konfesas kaj kredas, ke, kvankam vi ŝajnas la bakalaŭro Sansón Carrasco, vi estas alia homo kun lia aspekto, kaj ke miaj malamikoj donis al vi ĉi tiun figuron, ke mi bridu kaj moderigu la forton de mia kolero, kaj kondutu indulge en mia glora venko.
– Ĉion ĉi mi konfesas, opinias kaj sentas, same kiel vi mem kredas, opinias kaj sentas – respondis la disbatita kavaliro – . Lasu min stariĝi, mi petas, se tion permesas mia frapiĝo el la falo, ĉar ostoj min doloras.
Don Quijote helpis lin leviĝi, kaj same lia ŝildisto Tomé Cecial, de kies persono Sancho ne povis deturni la rigardon, kaj kies respondoj al liaj demandoj montris, ke, kiel li diris, li vere estas Tomé Cecial; sed la timo, kiun vekis en Sancho la diroj de lia mastro, ke sorĉistoj transformis la figuron de la Kavaliro de la Speguloj en la figuron de la bakalaŭro Carrasco, ne lasis lin kredi kion liaj propraj okuloj vidis.
Fine la mastro kaj la servisto plu teniĝis al sia trompiĝo, kaj la Kavaliro de la Speguloj kaj lia ŝildisto, kapklinaj kaj ĉagrenitaj, disiĝis de don Quijote kaj Sancho, kun la intenco serĉi lokon, kie oni povus plastri kaj splinti la ripojn de la kavaliro. Don Quijote kaj Sancho denove ekiris ale al Zaragoza, kaj ĉi historio lasas ilin sur la vojo por doni klarigon pri la identeco de la Kavaliro de la Speguloj kaj de ties granda-naza ŝildisto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.