La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 34

Kun la daŭrigo de la novelo pri la stulta scivolo

Oni kutime diras, ke armeo sen generalo kaj kastelo sen mastro mave impresas, kaj mi aldonas, ke eĉ pli mave impresas juna edzino sola, kiam la edzon retenas for de ŝi ne plej urĝaj aferoj. Mi sentas min tiel malbone sen vi, kaj tiel nekapabla elporti vian foreston, ke se vi ne tuj revenos, mi iros al miaj gepatroj, eĉ se via hejmo restos negardata. Ĉar la gardanto, kiun vi lasis al mi – se li estas ĉi tie en tia karaktero – pli zorgas pri siaj propraj plezuroj ol pri viaj interesoj. Kaj, ĉar vi estas prudenta, mi nek bezonas, nek devas plu diri.

Kiam Anselmo legis ĉi leteron, li komprenis, ke Lotario jam komencis la entreprenon, kaj ke Camila sendube reagis kiel esperate. Tiel do, plena de ĝojo ĉe tia novaĵo, li respondis al Camila per parola mesaĝo, ke ŝi nenial lasu la domon, ĉar li revenos tre baldaŭ. La respondo de Anselmo ŝin konsternis, kaj ĵetis ŝin en konfuzon pli grandan ol iam antaŭe; ŝi kuraĝis nek resti hejme, nek iri al siaj gepatroj, ĉar restante, ŝi endanĝerigus sian honoron, kaj forirante, ignorus la ordonon de sia edzo. Ŝi fine solvis la alternativon, prenante la pli eraran decidon, nome, resti hejme kaj ne eviti Lotarion, por ne doni al la geservistoj motivon de klaĉoj. Camila nun bedaŭris, ke ŝi skribis la mesaĝon al sia edzo, ĉar ŝi timis, ke Anselmo povus pensi, ke Lotario rimarkis en ŝi ian nedecan koketemon, kiu lin movis ignori la respekton al ŝi ŝuldatan. Sed Camila, metante sian fidon je Dio kaj je sia virto, pensis trovi la forton sufiĉan por rezisti en silento la amindumadon de Lotario, kaj decidis diri nenion pli al sia edzo pri la afero, por eviti al li zorgojn aŭ motivojn de kvereloj. Ŝi eĉ pensis, kiel ŝi povus senkulpigi Lotarion antaŭ Anselmo, kiam ĉi lasta demandus al ŝi pri la kialo de ŝia mesaĝo.

Kun ĉi decido pli laŭdinda ol saĝa, la sekvantan tagon ŝi aŭskultis Lotarion, kaj tiel arde kaj konvinke li parolis, ke Camila apenaŭ povis eĉ per sia tuta virto, evitigi al siaj okuloj riveli la aman kompaton vekitan en ŝia brusto de la larmoj kaj vortoj de Lotario. Fine ŝajnis al li necese profiti la foreston de Anselmo, do li intensigis la sieĝon kontraŭ la fortreso, laŭdante ŝian belon, ĉar nenio konkeras kaj renversas pli rapide la citadelon de belulina vanto, ol ĉi vanto mem eldirita per flatema lango. Efektive, tiel fervore kaj per tiaj materialoj li minis la kastelon de ŝia virto, ke same ŝi falus, eĉ se ŝi estus tute el bronzo. Lotario ploris, petegis, promesis, kaĵolis kaj ĵuris kun tiom da ardo kaj kun tielaj montroj de sincera pasio, ke li supervenkis la pudoron de Camila kaj atingis la triumfon, kiun li plej deziris, sed apenaŭ atendis.

Camila cedis. Jes, ŝi cedis. Sed kial miri, se oni konsideras, ke la amikeco de Lotario ne povis teni sin firma? Jen klara pruvo, ke oni povas venki aman pasion, nur se oni forkuras de ĝi, kaj ke vanas batali kontraŭ tiel potenca malamiko, ĉar nur per fortoj diaj oni povas submeti la forton de la karno. Nur Leonela sciis pri la sinforgeso de sia sinjorino, ĉar la perfidaj geamantoj ne povis kaŝi sin antaŭ la ĉambristino. Lotario volis riveli al Camila nek la planon de Anselmo, nek tion, ke ĉi lasta donis al li okazon alveni ĝis la fino de la vojo, ĉar li timis, ke alie ŝi ne estimus lian amon kaj pensus, ke li amindumis ŝin, ne sincere, sed laŭplane kaj iel hazarde.

Post kelkaj tagoj Anselmo revenis al sia hejmo, kaj ne perceptis la mankon de io, kion li plej estimis kaj tamen tute neglektis. Li tuj iris vidi Lotarion, trovis lin hejme, kaj post ol ili brakumis unu la alian, li demandis al Lotario, ĉu ties sciigoj donos al li la vivon aŭ la morton.

– Miaj sciigoj, amiko Anselmo, estas, ke via edzino meritas la nomon de ekzemplo kaj krono de ĉiuj bonaj virinoj. Miaj vortoj perdiĝis en la aeron; ŝi disdegnis la promesojn, rifuzis la donacojn, kaj pri kelkaj falsaj larmoj miaj ŝi tre mokis. Unuvorte, Camila estas ne nur la kulmino de ĉia belo, sed trezoro, kie sidas honoro, prudento, pudoro, kaj la ceteraj virtoj, kiuj donas al honestulino feliĉon kaj senmakulan reputacion. Jen, reprenu vian monon, amiko, mi ne bezonis tuŝi ĝin, ĉar Camila havas tro puran animon por cedi al aferoj tiel mizeraj kiel donacoj kaj promesoj. Kontentiĝu do, Anselmo, ne faru pli da provoj, kaj, ĉar, transirante per sekaj piedoj ĉi maron da malfaciloj, vi dispelis la suspektojn, kiujn pri la virinoj oni povas kaj devas havi, ne enpaŝu refoje, en la profundan maron de novaj angoroj, nek provu pere de alia piloto la bonon kaj forton de la ŝipo, kies posedon donis al vi la sorto, por ke ĝi vin portu sur la maroj de ĉi mondo. Vi jam troviĝas en sekura haveno, tiel do plifirmiĝu per la ankro de la bona reputacio, kaj tie sidu, ĝis oni petos de vi, ke vi liberiĝu de la ŝuldo, de kies pago nenia privilegio vidas sin libera.

Anselmo tre kontentis ĉe la vortoj de Lotario kaj kredis lin, kvazaŭ parolus orakolo. Tamen li petis sian amikon ne forlasi ankoraŭ la entreprenon, eĉ se ili ĝin rigardus nur kiel motivon de distro kaj scivolo, aldonante, ke ne necesus klopodi en la futuro tiel persiste kiel ĝis nun. Li deziris nur, ke lia amiko Lotario skribu kelke da versoj je ŝia laŭdo, sub la nomo de Clori, kaj li, Anselmo, dirus al Camila, ke Lotario enamiĝis al damo, al kiu li donis la menciitan nomon por skribi pri ŝi kun la deco ŝuldata al ŝia honoro. Kaj se Lotario ne volus fari al si la klopodon skribi la versojn, li mem ilin komponus.

– Ne estas necese – respondis Lotario – . La muzoj montras sin indulgaj al mi, tiom, ke ili min vizitas kelke da fojoj en la jaro. Diru al Camila kion vi elpensis pri mia fikcia am-afero, kaj mi skribos la versojn. Certe ili ne vidiĝos tiel bonaj kiel meritas la subjekto, sed mi faros almenaŭ mian plejeblon.

Tiel interkonsentis la amiko perfida kun la stulta. Kaj kiam Anselmo revenis hejmen, li demandis al Camila, kial ŝi sendis la mesaĝon al li. Ŝi jam miris, ke li ne faris antaŭe tian demandon, kaj ŝi respondis, ke ŝajnis al ŝi, ke Lotario rigardis ŝin iom pli senĝene ol kiam Anselmo troviĝis en la domo; sed, ke ŝi pensas nun, ke ŝi trompiĝis, kaj ke temis pri iluzio de ŝia flanko, ĉar Lotario evitas renkonti ŝin kaj troviĝi sola kun ŝi. Anselmo diris tiam, ke ŝi prave pensas, ĉar li scias, ke Lotario enamiĝis al nobela pucelo de la urbo, kaj ŝin prikantas sub la nomo de Clori. Krome, Anselmo aldonis, ke eĉ se ne ekzistus tia enamiĝo, oni ne devus pridubi la lojalon de Lotario kaj la sinceron de lia granda amikeco. Nu, se Lotario ne estus avertinta al Camila, ke lia amo al Clori estas nura fantazio, kaj ke li mem sciigis pri ĝi al Anselmo por tiel havi la eblon dediĉi kelkan tempon skribi versojn je la laŭdo de Camila, ŝi sendube falus en la desperigan reton de la ĵaluzo; sed, ĉar Lotario ŝin antaŭavertis, ŝi aŭskultis sen ajna zorgo la sciigon de Anselmo.

La sekvantan tagon, kiam ili tri sidis ĉe la tablo, Anselmo petis, ke Lotario deklamu kelkajn el siaj versoj dediĉitaj al sia amata Clori, kaj ke, konsiderante, ke Camila ne konas ŝin, li povas diri pri ŝi kion li volas.

– Eĉ se ŝi konus ŝin – respondis Lotario – , nenion mi kaŝus; ĉar, kiam amanto laŭdas sian damon kaj riproĉas al ŝi ties kruelon, nenian ofendon li faras al ŝia reputacio; nu, kiel ajn ĝi estas, la jenan soneton mi komponis hieraŭ je la sendankemo de ĉi Clori:

En la silento de la nokto paca,
kiam la homoj dolĉadorme kuŝas,
la vean triston mian mi elbuŝas
al Clori kaj al la ĉielo graca.

Kaj dum la hela suno ombro-ĉasa
tra rozaj pordoj de aŭror’ sin puŝas,
lamentojn, plendojn, veojn re akuŝas
la tristo mia kun dolor’ senlaca.

Kaj dum la suno de brilanta oro
de alte lumon sur la mondon sendas,
ankoraŭ frapas min aflikto murda.

Revenas nokto, min opresas ploro,
ĉar ĉiam la animon mian fendas
disdegna Clori kaj ĉielo surda.

La soneto plaĉis al Camila, sed eĉ pli al Anselmo; li tre laŭdis ĝin kaj diris, ke tro kruelas damo, se ŝi ne cedas al tiel evidentaj veroj. Camila komentis al tio:

– Ĉu la amantaj poetoj ĉiam diras la veron en siaj poemoj?

– Kiel poetoj, ne – respondis Lotario – , sed kiel amantoj ili ne sukcesas esprimi la tutan forton de sia amo.

– Sendube – diris Anselmo, dezirante apogi la opinion de Lotario antaŭ Camila, kiu havis nenian suspekton pri la plano de Anselmo kaj jam enamiĝis al Lotario.

Sekve, ĉar ŝin plezurigis ĉio lia, kaj ĉar, krome, ŝi sciis, ke liaj deziroj kaj versoj celas ŝin, kaj ke ŝi estas la vera Clori, ŝi petis lin deklami alian poemon aŭ soneton, se li ĝin memorus.

– Jes, mi memoras alian – respondis Lotario – , sed mi pensas, ke ĝi estas ne tiel bona kiel la unua, aŭ, pli ĝuste, ke ĝi estas iom pli mava. Sed vi mem juĝu; jen la soneto:

Sendankulin’, mortante mi konfesos,
ke mi preferas morti kaj, missorta,
ĉe la piedoj viaj kuŝi morta.

Ne pentas mi: vin ami mi ne ĉesos.

Mi mortos, jes, kaj oni min forgesos
senglora, senfavora, mizerporta.

Sed belon vian, mi, per streko forta
en mian bruston poreterne presos.

Relikve vivos ĝi, ĝis morto hanta
alvenos, akcelata de l’ amaro
vin ami sen konsolo kaj espero.

Ho, ve al homo blinde naviganta
en nokto nigra, sur tempesta maro,
sen ŝirma rodo kaj sen gvida stelo.

Anselmo laŭdis ankaŭ ĉi soneton, same kiel la unuan; kaj tiel, li forĝis, eron post ero, la ĉenon, kiu ĉiufoje pli implike lin alligis al la infamio, ĉar, ju pli Lotario senhonorigis lin, des pli honorata li sin vidis. Kaj laŭmezure kiel Camila descendis al la abismo de sia fia peko, ŝi ascendis en la opinio de sia edzo al la pinto de la virto kaj de la bona reputacio. Foje Camila troviĝis sola kun la ĉambristino kaj diris:

– Mi hontas, kara Leonela, ke mi senvalorigis min, ĉar anstataŭ igi Lotarion aĉeti per pli longa pacienco la posedon de mia persono, mi donis min al li baldaŭ kaj volonte. Mi timas, ke li disdegnos min pro la hasto de mia cedo, forgesante, kiel li sin trudis, ĝis li rompis ĉian reziston de mia flanko.

– Ne hontu pro tio, sinjorino – respondis Leonela – . Ne valoras la penon. Cedi baldaŭ ne signifas perdi valoron, se, kion oni donas, tio bonas kaj estimindas. Kaj memoru, ke, laŭ la diro, kiu donas rapide, donas duoble.

– Oni diras ankaŭ – respondis Camila – , ke, kio apenaŭ kostas, apenaŭ valoras.

– Tio ne aplikeblas al vi – diris Leonela – , ĉar la amo, kiel mi aŭdis diri, foje flugas, foje paŝas; kun unuj ĝi kuras, kun aliaj lantas; al kelkaj donas fridon, kaj al kelkaj ardon; vundas kaj ekstermas; la pasio startas kuri en unu momento, kaj en la sama momento atingas la celon; en la mateno sieĝas fortreson kaj en la nokto ĝin konkeras, ĉar nenia forto rezistas al la amo. Se tiel do, kio vin alarmas kaj timigas? Certe la samo okazis al Lotario, kiam la amo profitis la foreston de la sinjoro, kiel instrumenton por vin venki. Ĉu la amo ne difinis al si planon plenumendan dum la foresto de Anselmo, por ke ties reveno ne kompromitu ĉion? La ŝanco estas la plej bona ministro de la amo por la efektivigo de ties deziroj. La amo uzas la ŝancon en ĉiuj siaj entreprenoj, speciale en ties komenco. La sperto, pli ol la teorio, instruis al mi pri kelkaj aferoj, kaj pri ili iam mi rakontos al vi, sinjorino: ankaŭ mi konsistas el karno kaj el juna sango. Cetere, sinjorino Camila, vi ne donis vin tiel baldaŭ, ĉar unue vi vidis en la okuloj, en la suspiroj, en la vortoj, en la promesoj kaj donacoj de Lotario, ties tutajn virtojn kaj animojn, kaj ke li estas vere inda je via amo. Ne lasu do, ke tiel skrupulaj kaj prudaj konsideroj torturu al vi la imagon, kaj ne dubu, ke Lotario amas vin, kiel vi lin; vivu do kontenta kaj feliĉa, ke vin kaptis la amo en la figuro de viro nobla kaj digna, posedanta, ne nur la kvar S, laŭdire proprajn al bonaj amantoj[146], sed eĉ plenan abocon. Aŭskultu, mi ĝin scias parkere. Ĉu li ne estas amanta, bona, ceremonia, ĉarma, diskreta, eminenta, firma, galanta, ĝentila, honesta, ideala, juna, kavalira, lojala, milda, nobla, oferema, prudenta, riĉa, nun la kvar S de la onidiro, kaj poste talenta, verdira kaj zorga pri via honoro[147]?

Camila ridis je la aboco de sia ĉambristino kaj konkludis, ke Leonela scias pri la amo pli ol ŝi diris. Efektive, ŝi konfesis al Camila, ke ŝi rilatas kun bonfamilia junulo de la sama urbo, kio konsternis Camilan, ĉar ŝi timis, ke ŝia honoro povus endanĝeriĝi pro tia afero de Leonela. Ŝi urĝis la ĉambristinon diri, ĉu ŝi transiris la limon de la nuraj vortoj, kaj Leonela, sen ia honto kaj kun multa impertinento, respondis ke jes. Kiel sciate, la pekoj de sinjorino motivas la insolentiĝon de ŝiaj servistinoj, kiuj, vidante, ke la mastrino mispaŝas, tute ne zorgas mem lami, eĉ senkaŝe. Camila povis nur peti de Leonela, ke ŝi komentu kun sia amanto nenion pri ŝia intrigo, kaj ke ŝi tenu tre sekreta sian propran am-aferon, por ke Anselmo aŭ Lotario ne havu suspekton.

Leonela promesis tiel fari, sed ŝia maniero plenumi la promeson sufiĉis por konfirmi la timon de Camila, ke ŝi perdos sian reputacion pro la ĉambristino; efektive, kiam la aŭdaca Leonela vidis, ke la konduto de ŝia sinjorino montriĝas alia ol alitempe, ŝi havis la aplombon aperti al sia amanto la pordon de la domo por tie rendevui kun li, konfidante, ke, kvankam ŝia sinjorino lin vidus, ŝi kuraĝus diri nenion. Tia estas, efektive, unu el la mizeraj sekvoj de la pekoj de la damoj: ili sklaviĝas al siaj propraj servistinoj kaj sin devigas kaŝi ties senhontajn kaj friponajn farojn.

La samo okazis al Camila, ĉar, kvankam ŝi vidis multe da fojoj, ke Leonela troviĝas kun sia amanto en ĉambro de la domo, ŝi ne nur ne kuraĝis ŝin riproĉi, sed eĉ devis faciligi al ŝi la taskon kaŝi lin, por ke ŝia edzo ne havu la eblon lin surprizi. Sed fine, ŝi ne povis eviti, ke, foje, Lotario vidis lin eliri ĉe la matenruĝo. Komence li distingis nur nerekoneblan ombron kaj imagis lin fantomo. Sed, vidante lin paŝadi kaj envolvi sin ĝis la oreloj en la mantelon, li trovis sian ideon absurda, kaj falis en alian, kiu, dank’ al Camila, ne kaŭzis ĉies pereon. Li ne pensis, ke la viro lasinta la domon de Anselmo en tiel stranga horo rendevuadis kun Leonela, ĉar li eĉ ne memoris, ke ia Leonela ekzistas en la mondo; li kredis nur, ke se Camila facile kaj baldaŭ cedis al li, ŝi same volonte povus cedi al alia; efektive, la misagoj de perfida virino portas ankaŭ la sekvon, ke la viro mem, kies insistaj petoj kaj persvadoj puŝis ŝin cedi, perdas la konfidon je ŝi kaj kredas, ke ŝi eĉ pli facile donas sin al aliaj.

Ŝajnas, ke en ĉi momento Lotario perdis la prudenton, kaj ke liaj saĝaj rezonadoj forglitis el lia memoro, ĉar, sen ia logika, eĉ racia penso, senpacienca kaj blinda de furioza ĵaluzo lin voranta kaj de la obsedo sin venĝi kontraŭ Camila, li senplie iris al Anselmo, kiu ankoraŭ kuŝis en la lito, kaj diris al li:

– Sciu, Anselmo, ke jam de multaj tagoj mi batalas kontraŭ mi mem kaj faras al mi klopodojn por ne konfesi al vi kion nek eblas nek decas plu kaŝi. Sciu, ke la nekonkerebla Camila jam kapitulacis kaj pretas fari laŭ mia plaĉo; mi prokrastis riveli al vi ĉi fakton, nur por vidi, ĉu ŝi sentis nur simplan kapricon, aŭ ĉu ŝi intencis provi min kun la celo konstati, ĉu mia amindumado, entreprenita sub via permeso, havas firman kaj seriozan karakteron. Mi pensis ankaŭ, ke se Camila estus tia, kia ŝi devus esti, kaj kia ni ŝin opiniis, ŝi jam estus informinta vin pri mia amindumado. Sed tial, ke ŝi tion ne faris, mi konkludas, ke mi devas rigardi vera ŝian promeson, nome, rendevui kun mi (kiam vi denove forestos de la urbo) en la ĉambro, kie vi gardas la juvelojn – efektive, Camila ordinare akceptis lin tie – . Mi ne volas, ke vi ĵetu vin al hasta venĝo, ĉar la peko nur okazis en la penso, kaj povas esti, ke de nun ĝis la momento de la plenumo, Camila ŝanĝos sian intencon, lasante lokon nur al pento. Do, se konsideri, ke vi ĉiam sekvis tute aŭ parte miajn konsilojn, bonvolu sekvi nun la jenajn, por ke, antaŭ la atesto de viaj propraj okuloj kaj sen eblo de eraro, vi prenu la decidon al vi plej konvena kaj kontentiga: ŝajnigu, ke vi forestos du tri tagojn, kiel vi faris en aliaj okazoj, sed iel kaŝu vin en la menciita ĉambro, kies tapiŝoj kaj ceteraj objektoj donos al vi taŭgan kovron; tiam vi kaj mi vidos propraokule kion Camila volas; kaj se ŝi evidentiĝos kulpa je perfido, kio estos ebla, sed ne certa, vi povos silente, singarde kaj diskrete venĝi vian senhonorigon.

Ĉe la vortoj de Lotario, Anselmo rigidiĝis de konsterno, miro kaj konfuzo, des pli, ke li tute ne atendis ilin aŭdi, ĉar li jam kredis, ke Camila venkis super la galantado de Lotario, kaj pro tio li komencis ĝui la gloron de ŝia triumfo. Anselmo, paralizita, tre longe silentis kun la okuloj senpalpebrume fiksitaj al la planko, kaj fine respondis:

– Lotario, vi faris kion mi atendis de via amikeco. Mi plene sekvos vian konsilon; faru laŭvole, sed tenu sekreta, kiel decas, ĉi aferon tiel neatenditan.

Lotario tion promesis kaj adiaŭis, sed, apenaŭ li vidis sin sola, li profunde pentis kion li diris, kaj konfesis al si, ke li agis plej stulte, ĉar li povus venĝi sin kontraŭ Camila en maniero ne tiel kruela kaj fia. Li sin akuzis je stulto, malbenis sin pro sia hasta mispaŝo kaj ne sciis kion fari por ripari la fuŝon, aŭ por iel trovi taŭgan solvon al la situacio. Fine li decidis diri ĉion al Camila kaj, ĉar ne mankis al li okazoj ŝin renkonti, en tiu sama tago li trovis ŝin sola. Sed antaŭ ol li povus paroli, Camila diris:

– Sciu, kara Lotario, ke tia doloro premas al mi la koron, ke fine ĝi krevos en la brusto, se ne okazos ia miraklo. Nu, la insolento de Leonela iris ĝis la ekstremo, ke ŝi venigas ĉiunokte sian fianĉon al ĉi domo kaj restas kun li ĝis la tagiĝo, endanĝerigante mian reputacion, ĉar ajna persono, kiu vidus lin eliri je tiel nekutima horo, povus facile tiri sin al falsaj konkludoj. Sed plej ĉagrenas min, ke mi ne povas puni aŭ skoldi ŝin, ĉar la fakto, ke ŝi konas nian intrigon, bridas al mi la langon, devigas min silenti pri ŝia propra afero, kaj igas min timi, ke ĉio ĉi havos bedaŭrindan sekvon.

Kiam Camila komencis paroli, Lotario pensis, ke ŝi artifikas por kredigi al li, ke la viro, kiun li vidis eliri el la domo, estas ne ŝia amanto, sed la amanto de Leonela; sed, kiam li vidis ŝin plori, afliktiĝi kaj peti de li helpon, li fine kredis ŝin, kaj lin posedis profunda embaraso kaj rimorso. Tamen, li respondis al Camila, ke ŝi ne afliktiĝu, ĉar li trovos la manieron meti finon al la insolento de Leonela. Li rakontis ankaŭ kion, puŝate de furioza ĵaluz-atako, li diris al Anselmo, kaj kiel ili interkonsentis, ke ŝia edzo sin kaŝos en la ĉambro por spioni ŝin en evidenta fidelrompo. Li petegis ŝin pardoni al li tian frenezaĵon kaj konsili al li, kiel li povus ripari ĝin kaj trovi eliron el la implika labirinto, kien lia stulto metis lin.

Camila teruriĝis je la vortoj de Lotario kaj kun granda ĉagreno kaj pravaj riproĉoj admonis lin pro ties fia suspekto kaj indignis pro lia stulta plano; sed, ĉar la virino laŭnature posedas, tiel por la bono, kiel por la mavo, pli pretan talenton ol la viro (kvankam ĝi ne tiel brilas, kiam ŝi klopodas rezonadi), Camila tuj trovis la manieron ripari ĉi aferon ŝajne neripareblan. Ŝi diris al Lotario, ke li faru aranĝon, por ke Anselmo efektive sin kaŝu en la difinita ĉambro, ĉar, dank’ al lia kaŝiĝo, ŝi havus la okazon krei la plej favoran situacion, por ke ili du ĝuu kune en la futuro sen timo al novaj alarmoj. Ŝi ne rivelis al li la tuton de sia plano, sed avertis lin, ke, post la kaŝiĝo de Anselmo, li devos sin prezenti, kiam Leonela lin vokos, kaj respondi al ŝiaj demandoj, ĝuste kiel li respondus, eĉ se li ne scius, ke Anselmo aŭskultas. Lotario insiste petis ŝin sciigi al li sian tutan planon, tial, ke li povus fari pli senhezite kaj trafe ĉion konvenan.

– Ne – respondis Camila – . Ne necesas preni pli da antaŭzorgoj. Vi devos nur respondi, kiam mi demandos.

Camila ne volis antaŭtempe riveli al li sian intencon, ĉar ŝi timis, ke li ne trovus akceptinda ŝian planon, kiu tiel bona ŝajnis al ŝi, kaj ke li serĉus aŭ alprenus alian ne tiel taŭgan.

Ĉe tio, Lotario foriris, kaj la sekvantan tagon Anselmo lasis sian domon sub la preteksto vojaĝi al la vilaĝo de sia kampara amiko; sed li tuj revenis kaj povis kaŝi sin, sen ia ĝeno, ĉar Camila kaj Lotario intence donis al li la okazon. Anselmo, jam kaŝita, sentis la intensan angoron imageblan en homo, kiu atendas vidi propraokule kaj detale la distranĉadon de sia honoro kaj tiel riskas perdi la senegalan trezoron, kiun li kredis posedi en sia amata Camila.

Jam tute certaj pri tio, ke Anselmo sidas kaŝite, Camila kaj Leonela eniris en la ĉambron, kaj, kiam ŝi faris tie unuan paŝon, Camila forte suspiris kaj diris:

– Ve, kara Leonela! Prefere ol plenumi mian intencon, kiun mi ne volas riveli al vi, por ke vi ne provu ĝin kontraŭstari, ĉu ne estus plibone, se vi puŝus ĉi ponardon de Anselmo en la perversan koron mian? Sed ne! Ne justas, ke mi suferu la punon pro la krimo de alia persono. Unue mi volas scii kion vidis ĉe mi la impertinentaj kaj lascivaj okuloj de Lotario, ke li kuraĝis evidentigi tiel kulpan pasion kontraŭ sia amiko kaj kontraŭ mia honoro. Iru al la fenestro, Leonela, kaj voku lin; sendube li staras en la strato, atendante plenumi sian malican projekton. Sed unue mi plenumos la mian, kruelan sed honorindan.

– Ve, sinjorino! – respondis la ruza kaj komplica Leonela – . Kion vi volas fari per la ponardo? Ĉu preni de vi la vivon, aŭ preni la vivon de Lotario? Ĉiuokaze vi damaĝus vian honoron kaj reputacion. Prefere kaŝu vian rankoron kaj ne donu al tiel freneza viro la okazon eniri nun en la domon kaj trovi nin solaj. Ne forgesu, ke ni estas feblaj virinoj, kaj li, viro de firma rezoluteco; kaj, ĉar li venus blinda de pasio, puŝate de sia perversa intenco, eble li povus fari al vi ion pli hororan ol preni de vi la vivon, antaŭ ol vi efektivigus vian propran projekton. Honton al sinjoro Anselmo, kiu tiel libere lasis la friponon en sian domon! Kaj se, kiel mi pensas, vi mortigos lin, kion ni faros kun li senviva?

– Kion? – respondis Camila – . Ni lasos, ke Anselmo lin enterigu, ĉar certe li sentos agrabla la laboron meti sub la teron sian propran infamion. Nu, voku lin; kun la paso de ĉiu momento prokrastiĝas la plenumo de la ĝusta venĝo kontraŭ la ofendo farita al mia digno, kaj ŝajnas kreski en mi ia sento de kulpo, kvazaŭ mi ne observus la fidelon de mi ŝuldatan al mia edzo.

Ĉion ĉi aŭskultis Anselmo, kaj ĉiu vorto de Camila frapis al li en la cerbon. Sed aŭdante, ke ŝi pretas mortigi Lotarion, li volis eliri de sia kaŝejo kaj montri sin por eviti la krimon; tamen, lin detenis la deziro vidi kion fine kapablos tiel kuraĝa kaj honesta rezoluteco, kaj decidis, ke li aperos nur en la ĝusta momento por oponi al eventuala atenco neriparebla.

Ĉe tio Camila eksvenis, ĵetis sin sur liton tie starantan, kaj Leonela komencis amare plori, dirante:

– Ve al mi! Kia misfortuno, se inter miaj brakoj mortus la floro de la monda virto, la krono de la virinoj, la ĉasto mem en persono!

Kaj ŝi diris tiel multe da vortoj de simila stilo, ke ajna homo ŝin aŭdanta konsiderus ŝin la plej afliktita kaj lojala ĉambristino de la mondo, kaj ŝian sinjorinon alia nova kaj persekutata Penelopa. Camila baldaŭ vekiĝis el sia sveno kaj, denove konscia, diris:

– Leonela, kial vi ne iris voki la plej perfidan amikon, kian ĝis nun ne vidis la suno nek kaŝis la nokto? Iru do, rapidu, kuru, hastu! Ne lasu, ke la prokrasto estingu en mi la fajron de la kolero kaj solvu en minacojn kaj malbenojn la ĝustan venĝon, kiun mi atendas.

– Mi jam iras voki lin, sinjorino – diris Leonela – , sed unue donu al mi la ponardon, ke en mia foresto vi ne faru ion tiel teruran, ke ni, la personoj vin amantaj, plorus dum la cetero de nia vivo.

– Ne timu, kara Leonela – respondis Camila – , mi ne faros kion vi pensas, ĉar, kvankam vi opinias, ke mi reagas naive kaj ekstreme en defendo de mia honoro, mi ne pretendas imiti Lukrecian; laŭdire ŝi mortigis sin, kvankam ŝi kulpis je nenio, sen unue preni la vivon de la viro kaŭzinta ŝian misfortunon. Mi mortos, se mi devas morti, post ol mi kontentige min venĝos kontraŭ la persono, kies insolento metis min en tiel kompromitan kaj plorigan situacion, sen ia kulpo de mia flanko.

Necesis multe da petoj ĝis fine Leonela eliris voki Lotarion; kaj dum la ĉambristino forestis, Camila diris, kvazaŭ parolante al si mem:

– La ĉielo min helpu! Ĉu ne estus pli saĝe denove repuŝi Lotarion, kiel mi jam multfoje faris, anstataŭ doni al li okazon pensi, ke mi estas senpudora kaj perfida, eĉ se tion li pensus nur tempeton, ĝis mi pruvus al li, ke li sin trompas? Jes, pli saĝe estus repuŝi lin… sed ĉi-okaze mi ne povus venĝi min, kaj la honoro de mia edzo ricevus nenian kontentigon, se Lotario sin eltirus facile kaj senĝene el la situacio, kien liaj perversaj ideoj lin metis. La perfidulo pagu per sia vivo sian lascivan deziron; la mondo sciu (se iam diskoniĝos ĉi afero), ke Camila ne nur tenis sin fidela al sia edzo, sed eĉ venĝis lin kontraŭ ties insolenta ofendinto. Ĉu ne estus pli bone informi Anselmon pri ĉio ĉi? Cetere, mi jam aludis ĉi problemon en la letero, kiun mi sendis al li, kiam li troviĝis en la vilaĝo, kaj mi pensas, ke li ne revenis por ripari la damaĝon, ĉar, pro liaj supermezure grandaj bono kaj fido, li nek povis, nek volis kredi, ke la koro de tiel sindona amiko kiel Lotario kapablus kovi ian perfidon kontraŭ lia honoro; post ol mi skribis la leteron, kaj dum multaj tagoj, ankaŭ mi ne imagis tiaĵon, kaj neniam ĝin imagus, se lia insolento ĉiufoje pli insista ne montrus per grandaj promesoj, senĉesaj larmoj kaj prezento de donacoj la naturon de lia intenco. Sed, kial mi tiel parolas nun? Ĉu sentima rezoluteco bezonas la instigon de vortoj? Certe ne. Aperu do, perfidulo! Kaj same vi, venĝo! La falsa amiko enpaŝu, venu, proksimiĝu kaj pereu! Poste, io ajn okazu! Pura mi venis en posedon de la viro, kiun la ĉielo donis al mi, kaj pura mi deiros de li, eĉ se mi banos min en mia ĉasta sango kaj en la sango perversa de la plej falsa amiko sur ĉi mondo.

Dum ŝi parolis, ŝi faris senordajn kaj nekoherajn paŝojn, ĉirkaŭirante en la ĉambro kun la ponardo nuda en la mano, kaj tiel strange gestadis, ke ŝi ŝajnis freneza kaj pli simila al despera bandito ol al virino delikata.

Anselmo, kaŝita per kelkaj tapiŝoj, ĉion rigardis kun miro. Ŝajnis al li, ke li vidis kaj aŭskultis sufiĉe por senvalidigi eĉ la plej gravan suspekton, kaj li timis la alvenon de Lotario, ĉar tio povus okazigi ian subitan misfortunon. Sed, kiam li pretis montri sin por brakumi kaj konsoli sian edzinon, li haltis, ĉar li vidis, ke Leonela revenas, kondukante Lotarion je la mano. Kaj, tuj kiam Camila lin vidis, ŝi faris per la ponardo longan linion sur la plankon antaŭ si kaj diris:

– Aŭskultu, Lotario, se vi kuraĝus trapaŝi ĉi linion, aŭ eĉ proksimiĝi al ĝi, en la sama momento mi puŝus al mi la ponardon en la koron. Ne respondu al tio eĉ per unu vorto, kaj aŭskultu min ankoraŭ: poste vi povos paroli laŭplaĉe. Mi volas unue, Lotario, ke vi diru, ĉu vi konas mian edzon, kaj kian opinion vi havas pri li; due, mi volas scii, ĉu vi konas min. Respondu sen hezito aŭ embaraso, ĉar ne pri enigmoj mi demandas al vi.

Lotario ne estis tiel stulta por ne kompreni la intencon de Camila, de la momento kiam ŝi petis helpon, por ke Anselmo sin kaŝu; sekve li sin agordis tiel lerte kaj oportune al ŝia maĥinacio, ke la mensogado de la paro ŝajnis pli pura vero ol la vero mem. Do li jene respondis al ŝi:

– Mi ne kredis, bela Camila, ke vi vokus min demandi pri aferoj tiel senrilataj al la objekto de mia veno. Se vi intencas tiamaniere prokrasti la plenumon de viaj promesoj, vi devus diri tion al mi de pli longa distanco, ĉar ju pli oni proksimiĝas al sia sopiro, des pli torturas la deziro ĝin posedi. Sed, por ke vi ne diru, ke mi ignoras viajn demandojn mi respondas, ke mi konas vian edzon Anselmo, kaj li min, jam de niaj infanaj jaroj. Pri nia amikeco mi diros nenion; vi tre konas ĝin, kaj se mi ĉi-momente ĝin ofendas, pri tio kulpas la amo, potenca kaŭzo de eĉ pli kondamnindaj pekoj. Rilate al vi, ankaŭ vin mi konas kaj amas tiom, kiel via propra edzo, ĉar necesas ĉarmoj kiel la viaj, por ke mi ignoru la devon ŝuldatan al mia memestimo kaj la sanktan leĝon de la vera amikeco; sed ĉion mi rompis kaj profanis, pelate de ĉiopova tirano: de la amo.

– Se vi tion konfesas, ĝismorta malamiko de la vera amo – respondis Camila – , kial vi aŭdacas aperi antaŭ mi, t.e., antaŭ la spegulo kie rigardas sin la viro tiel senkaŭze kaj senkonsidere ofendata de vi? Sed, ve al mi! Mi komprenas nun, kial vi forgesis la devon ŝuldatan al via propra digno. Eble tial, ke mi faris ian frivoleton, kiun oni ne devus rigardi manko de pudoro, ĉar ne pro antaŭplanita intenco ĝi okazis; certe temis pri unu el la petolaĵoj, kiujn la virinoj ofte kaj senpense faras, kiam ili opinias, ke ne ekzistas motivo por troa rezerviĝemo. Se ne, diru, perfida: ĉu mi iam respondis al via flatado eĉ per unu vorto aŭ gesto, kiu povus veki en vi eĉ la plej etan esperon, ke vi atingus vian perversan deziron? Ĉu mi ne respondis per rigoraj kaj sekaj vortoj al viaj amaj esprimoj? Ĉu mi iam kredis aŭ akceptis viajn promesojn kaj donacojn? Sed, ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne povas persisti tiel longe en la amindumado, se oni ĝin ne bazas sur la espero, mi volas atribui al mi la kulpon de via insolento; sendube, ia manko de singardo de mia flanko igis vin ĉirkaŭsieĝadi min, kaj tial, mi volas submeti min al la puno, kiun via kulpo meritas. Mi venigis vin ĉi tien, por ke vi vidu, ke se mi kruelas al mi mem, mi ne povas ne krueli ankaŭ al vi, kaj por ke vi estu atestanto de mia ofero al la insultata honoro de mia edzo. Vi ofendis lin plej intence, kaj ankaŭ mi lin ofendis, ĉar, pro mia manko de singardo, mi eble favoris kaj stimulis vian perversan deziron. Mi ripetas, ke plej ĉagrenas min la suspekto, ke vi kovis tiel sensencajn pensojn kaŭze de ia frivoleto mia, kaj mi fervore deziras tion puni al mi propramane, ĉar, se alia persono ekzekutus min, eble mia krimo fariĝus pli publika. Sed antaŭ ol morti, mi volas por plene kontentigi mian deziron de venĝo, preni kun mi la vivon de la homo puŝinta min al ĉi nigra situacio, kaj vidi, ke lin kondamnas al la puno meritita la rigora kaj senpartia tribunalo ĉiela.

Tion dirinte, Camila, kun nekredebla forto kaj rapido, sin ĵetis kontraŭ Lotario, kaj kun tiela decido kaj energio volis piki al li la bruston per la nuda ponardo, ke li ekdubis, ĉu ŝiaj provoj estas veraj aŭ falsaj, kaj fine li devis uzi sian tutan lerton kaj forton, por ke Camila ne lin vundu. Tiel majstre ŝi ludis sian strangan rolon de mistifiko kaj trompo, ke ŝi eĉ verŝis iom el sia propra sango por doni al la sceno ankoraŭ kroman koloron de verŝajno. Efektive, vidante, ke ŝi ne povas vundi Lotarion – aŭ ŝajnigante, ke ŝi ne povas – , Camila diris:

– La sorto ne volas, ke mi plene kontentigu mian justan deziron, sed mi havos forton sufiĉan por plenumi ĝin almenaŭ parte.

Per abrupta ektiro ŝi liberigis la manon kun la ponardo retenitan de Lotario, enpuŝis al si la pinton en lokon ne danĝere vundeblan, inter la akselo kaj la liva ŝultro, kaj poste lasis sin fali, kvazaŭ en sveno. Ĉe tia sceno Leonela kaj Lotario rigidiĝis de konsterno kaj miro, kaj ne sciis kion pensi, vidante, ke Camila, makulita de sango, kuŝas sur la planko.

Terurita kaj senspira, Lotario tuj hastis eltiri el ŝi la ponardon, sed kiam li rimarkis, ke la vundo estas nur surfaca, li perdis la timon kaj denove miris je la ruzo, la aplombo kaj la talento de la bela Camila; sed, por ludi sian rolon, Lotario komencis longe kaj triste lamenti super la korpo de Camila, kvazaŭ ŝi estus senviva, kaj malbenis, ne nur sin, sed ankaŭ la viron kulpantan je tia misfortuno. Kaj pro tio, ke li sciis, ke lia amiko Anselmo lin aŭskultas, li esprimis sian desperon per tiaj vortoj, ke iu ajn sentus al li pli da kompato ol al Camila, eĉ se vere ŝi estus morta. Leonela prenis ŝin en siajn brakojn, metis ŝin sur la liton kaj suplikis Lotarion iri serĉi iun, kiu kuracus sekrete la sinjorinon. Ŝi poste petis lin konsili ŝin kion ili devus diri al Anselmo pri la vundo de Camila, se okaze li revenus antaŭ ol ŝi resaniĝus.

Lotario respondis, ke ili diru ion ajn, ĉar li troviĝas tro konsternita por doni utilan konsilon; li nur petis ŝin provi ĉesigi la hemoragion de Camila, kaj aldonis, ke li ekzilos sin for de la vido de la homoj. Kun grandaj montroj de doloro kaj emocio li eliris el la domo, kaj kiam li vidis sin sola kaj neobservata, li ne povis ne fari al si multfoje la signon de la kruco, ĉar li miris ankoraŭ je la talento de Camila kaj je la aktorina lerto de Leonela. Li pensis, ke Anselmo plene kaj sendube konvinkiĝis, ke ŝia edzino egalas al Porcia[148], kaj li deziris denove vidi lin por kune celebri la plej subtilan trompon kaj la plej versimilan mensogon imageblajn.

Kiel dirite, Leonela viŝis de sia sinjorino la sangon – kvankam ĝi fluis nur en la kvanto sufiĉa por kreditigi la scenon – , poste lavis per iom da vino la vundon, kaj vindis ĝin, kiom ŝi povis. Dume, ŝi esprimis sin per tiaj vortoj, ke eĉ se nenion oni estus antaŭe dirinta, ili solaj sufiĉus por konvinki Anselmon, ke li posedas en la persono de Camila la ĉaston mem. Al la vortoj de Leonela, Camila aldonis la siajn. Ŝi nomis sin poltrona kaj lepor-anima, ĉar en la momento, kiam kuraĝo estis al ŝi plej necesa, ŝi ne havis ĝin por preni de si sian abomenindan vivon. Ŝi demandis al sia ĉambristino, ĉu konvenus, aŭ ne, informi al ŝia kara edzo pri la okazaĵo, kaj Leonela konsilis diri al li nenion, por ne meti lin en la devon venĝi sin kontraŭ Lotario, kio implikus ankaŭ Anselmon en gravan riskon; ŝi aldonis, ke honesta virino devas, ne doni, sed eviti al sia edzo ĉian motivon de kvereloj. Camila respondis, ke ŝi trovas tre bona ŝian konsilon, kaj ke ŝi observos ĝin, sed ke, ĉiuokaze ili bezonas doni ian klarigon pri ŝia vundo, ĉar Anselmo certe ĝin rimarkos. Al tio Leonela respondis nur, ke ŝi ne mensogus eĉ en ŝerco.

– Kaj mi, kara? – diris Camila – . Mi kuraĝus nek forĝi nek subteni mensogon, eĉ se mia vivo dependus de tio. Kaj se ni ne scios eltiri nin el ĉi situacio, estos pli bone konfesi al li la tutan veron, antaŭ ol li vidus, ke ni nin implikas en mensogon.

– Ne zorgu, sinjorino – respondis Leonela – . De nun ĝis morgaŭ mi elpensos ion por diri al li. Eble vi povos kaŝi de li la vundon, se konsideri, kie ĝi troviĝas, kaj la ĉielo montros sin favora al niaj justaj kaj virtaj intencoj. Sereniĝu, sinjorino, klopodu kvietigi vian emocion, por ke sinjoro Anselmo ne trovu vin en tiel granda ekscito. Ĉion alian lasu al mi, kaj al Dio, kies helpo neniam mankas al la bonaj deziroj.

Anselmo atentege aŭskultis kaj observis ĉi tragedion, kie oni prezentis la morton de lia honoro tiel arte kaj patose, ke la aktorinoj ŝajnis transformi la fikcion en la puran veron. Li senpacience atendis la venon de la nokto por havi la ŝancon eliri el la domo, viziti sian amikon Lotario kaj sin gratuli kun li pro la posedo de tiel valora perlo, kia pruviĝis Camila en la defendo de sia virto. La du virinoj zorgis pri tio, doni al li la okazon facile elŝteliĝi, kaj Anselmo, ĝin kaptinte, eliris kaj sin direktis al la hejmo de Lotario. Neeblas kalkuli kiom da fojoj li brakumis lin, kiom da aferoj li diris en sia kontento, kiom da laŭdoj li dediĉis al Camila. Lotario aŭskultis lin sen montri eĉ la plej etan ĝojon, ĉar li ne povis forgesi, kiel senkonsidere oni trompis lian amikon, kaj kiel kruele li mem ofendis lin. Kvankam Anselmo rimarkis la apation de Lotario, li atribuis ĝin al tio, ke li sentis sin kulpa pri la vundo de Camila. Tiel do, li diris al li, interalie, ke li ne devas zorgi pri la akcidento de Camila, ĉar sendube la vundo estas supraĵa, tial, ke la du virinoj interkonsentis ne riveli al li la aferon; ke li devus timi do nenion kaj anstataŭe ĝoji kaj sin gratuli kun li, ĉar, dank’ al lia interveno kaj sindediĉo, li, Anselmo, atingis la plej altan pinton de la feliĉo. Tial li deziris, ke Lotario sin distru nur verkante poemojn je laŭdo de Camila por eternigi ŝin en la memoro de la futuraj epokoj. Lotario gratulis lin pro lia ideo kaj aldonis, ke li, de sia flanko, helpus lin konstrui tiel noblan monumenton.

Anselmo transformiĝis tiel en la plej feliĉan trompaton sur la mondo; li mem kondukis je la mano la pereon al sia domo, kredante konduki la instrumenton de sia gloro. Camila ricevis Lotarion kun ŝajne serioza mieno, sed kun ridetanta koro. Ĉi trompado daŭris kelke da tempo, ĝis post pluraj monatoj Fortuno turnis sian radon, la perverso tiel ruze kaŝita iĝis publika, kaj la stulta scivolo de Anselmo kostis al li la vivon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.