La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 41

Kie la kaptito daŭrigas ankoraŭ sian historion

Antaŭ ol pasis dek kvin tagoj, nia renegato aĉetis tre bonan barkon kun sufiĉa spaco por pli ol tridek personoj; por prezenti la aferon komercan sub veraj koloroj kaj por protekti sin kontraŭ ajna suspekto, li intencis fari – kaj faris fakte – vojaĝon al Sargel, haveno sepdek du mejlojn for de Arĝelo, en la direkto al Orano, kie oni vigle komercas per sekaj figoj. Du tri fojojn li faris la saman vojaĝon en akompano de la menciita tagarino. En Berberio la maŭroj el Aragón ricevas la nomon tagarinoj, kaj la maŭroj el Granada la nomon mudeharoj; kaj en la regno de Fez la mudeharoj nomiĝas elĉoj, viroj prefere uzataj de la tiulanda reĝo en la militoj.

Nu, ĉiufoje kiam la renegato vojaĝis en sia barko, li haltis en golfeto situanta apenaŭ du sago-ĵetojn for de la bieno, kie Zoraida atendis; li haltis intence tie kun siaj junaj remistoj maŭraj por fari sian preĝadon aŭ por submeti al provo sian projekton. Ĉi-cele la renegato iris kelkfoje al la bieno de Zoraida peti fruktojn, kaj ŝia patro ilin donis al li. Li klopodis paroli kun Zoraida – kiel li diris al mi poste – por informi ŝin, ke, laŭ miaj instrukcioj, li forkondukus ŝin al kristana tero, kaj ke ŝi devus senti sin kontenta kaj fidoplena; sed li ne sukcesis en siaj klopodoj, ĉar la maŭrinoj lasas sin vidi de maŭroj aŭ turkoj, nur se iliaj patroj aŭ edzoj tion ordonas; tamen la maŭrinoj lasas sin trakti kaj alparoli de la kristanaj kaptitoj, eĉ pli ol decas. Verdire, mi afliktiĝus, se li povintus paroli kun ŝi, ĉar eble ŝi sentus alarmon, vidante, ke ŝian sorton oni konfidis al renegato. Sed Dio disponis alie kaj ne donis al li la okazon ŝin renkonti. La renegato, rimarkante ke li iras al kaj revenas de Sargel sen ia danĝero; ke li ankras kie, kiam kaj kiel li volas; ke lia asociano, la tagarino, tute konformiĝas al lia volo kaj senreplike obeas lin; ke mi jam elaĉetis min, kaj ke mankas nur trovi kelke da kristanoj remontaj, petis min, ke mi ilin elektu, aldone al miaj tri kompanoj, kaj ilin kunvoku por la proksima vendredo, kiun tagon li difinis por nia forveturo. Mi priparolis do al dek du hispanoj, ĉiuj fortaj remantoj, viroj povantaj eliri el la urbo pli facile ol la ceteraj kaptitoj; kaj ne senpene mi trovis tiom da ili, ĉar en tiu tempo navigis dudek ŝipoj korsare, kie estis okupitaj ĉiuj remistoj disponeblaj. Kaj mi trovis la dek du nur pro tio, ke ilia mastro prizorgis la kompletigon de galero en la ŝipkonstruejo kaj ne partoprenis en tiu somero la korsaran ekspedicion. Mi diris al ili nur, ke en la vespero de la proksima vendredo, ili devus ŝteliri el la urbo, unu post unu, sin direkti al la bieno de Agi Morato kaj kaŝe atendi tie mian alvenon. Mi donis ĉi instrukcion al ĉiu aparte kaj avertis ilin, ke se ili renkontus tie aliajn kristanojn, ili diru nur, ke mi ordonis ilin atendi en la bieno.

Plenuminte ĉi parton de la plano, mi havis ankoraŭ por solvi la plej gravan: sciigi al Zoraida pri la stato de la aferoj kaj pri tio, ke ŝi estu atende preta kaj ne alarmiĝu, se ni subite forprenus ŝin, antaŭ ol ŝi imagus, ke la kristana ŝipo alvenis el Hispanujo. Tiel do, mi decidis iri al la bieno kaj, se eble, paroli kun ŝi: kaj unu tagon antaŭ mia forveturo, mi aperis tie kun la preteksto kolekti herbojn; la unua persono, kiun mi renkontis, estis ŝia patro, kaj li alparolis min en la lingvo uzata en la tuta Berberio, kaj eĉ en Konstantinopolo, inter maŭroj kaj kaptitoj: ĝi estas nek kastilia, nek maŭra, nek apartenanta al ajna nacio, sed mikso de ĉiuj lingvoj kaj per ĝi oni interkompreniĝas. Li do demandis al mi en ĉi ĵargono, kion mi serĉas en lia bieno kaj kies sklavo mi estas. Mi respondis, ke mi kolektas herbojn por fari salaton kaj apartenas al Arnaute Mamí (kaj tion mi asertis, ĉar mi bone sciis, ke Arnaute estis tre bona amiko lia). Poste li demandis, ĉu mi estas objekto de elaĉeto, kaj kiom mia mastro postulas interŝanĝe por mi. Dum ni tiel babilis, la bela Zoraida, kiu jam de longe vidis min, eliris el la biendomo kaj tial, ke, kiel mi diris, la maŭrinoj ne zorgas montri sin antaŭ kristanoj, nek ilin evitas, ŝi sin direktis senĝene al la loko, kie mi parolis kun ŝia patro; kaj, kiam li vidis ŝin lante alpaŝi, li alvokis ŝin, ke ŝi venu.

Ne eblus al mi nun priskribi ŝin tia, kia ŝi aperis antaŭ miaj okuloj: belega kaj gracia, en riĉa kaj eleganta kostumo. Mi diru nur, ke de ŝiaj ravaj kolo, oreloj kaj haroj pendis perloj, pli multaj ol la haroj de ŝia kapo. Sur la maleoloj, nudaj laŭ la maŭra stilo, ŝi portis du carcajes (tiel nomiĝas en la araba la braceletoj de la piedoj) el purega oro, kun tiom da diamantoj inkrustitaj, ke ŝi poste diris al mi, ke ŝia patro taksis ilin je dek mil doblas; kaj la diamantoj de ŝiaj pojn-braceletoj valoris almenaŭ tiel multe. La perloj vidiĝis multegaj kaj de tre bona kvalito, ĉar la plej granda garno kaj fiero de la maŭrinoj konsistas en tio, ornami sin per riĉaj perloj diversspecaj, tiele, ke en la maŭrolando ekzistas pli da perloj ol en la ceteraj regnoj kune. Laŭ la famo, la patro de Zoraida posedis multajn el la plej valoraj de Alĝerio kaj krome pli ol ducent mil hispanajn eskudojn, kies mastrino estis ĉi sinjorino mia. Imagu kiel ŝi brilis en tiel luksa garno, se konsideri, kiom multe de sia allogo ŝi retenas malgraŭ la misfortunoj, kiujn ŝi travivis. Kiel sciate, la belo de iuj virinoj dependas de la tagoj kaj de la okazoj kaj varias laŭ la cirkonstancoj; kaj estas nature, ke la emocioj de la animo influas pozitive aŭ negative tian belon, kvankam plej ofte ili ĝin detruas. Resume do, mi diru, ke ŝi aperis tiel riĉe garnita kaj tiel belega, ke ŝi ŝajnis al mi la plej rava virino de la mondo; kaj memorante mian ŝuldatecon al ŝi, mi ŝin rigardis kiel ĉielan diinon sobirintan al la tero por savi kaj feliĉigi min. Kiam ŝi proksimiĝis, ŝia patro diris al ŝi en ilia lingvo, ke mi estas sklavo de lia amiko Arnaute Mamí, kaj ke mi venis pluki herbojn por salato. Tiam ŝi alparolis min per la jam menciita lingvomikso, demandante ĉu mi estas kavaliro, kaj kial mi ne elaĉetis min. Mi respondis, ke tion mi jam faris, kaj ke ŝi povus juĝi, kiel multe mia mastro taksis min, se konsideri, ke mi pagis al li por mia liberigo mil kvincent zoltanís. Al tio ŝi diris:

– Se vi apartenus al mia patro, mi ne permesus al li liberigi vin eĉ kontraŭ la duoblo de tiu sumo, ĉar vi, kristanoj, ĉiam mensogas kaj ŝajnigas vin senmonaj por trompi la maŭrojn.

– Eble vi pravas – mi diris – sed, koncerne min, mi traktis honeste kun mia mastro, same kiel mi traktas kaj traktos honeste kun ĉiuj homoj en la mondo.

– Kiam vi do foriros? – demandis Zoraida.

– Mi opinias, ke morgaŭ – mi respondis – , ĉar ĉi tie troviĝas ŝipo franca, kiu forvelos morgaŭ kaj mi intencas veturi sur ĝi.

– Ĉu ne pli bone atendi la alvenon de la hispana ŝipo, anstataŭ iri kun francoj, kiuj ne montriĝas tre amikaj al via lando?

– Ne – mi respondis – ; – se vere venas ŝipo el Hispanujo mi atendos nur ĝis morgaŭ, ĉar mi deziras tiel multe troviĝi en mia lando inter la personoj, kiujn mi amas, ke mi ne havus paciencon atendi alian pli bonan okazon, se tio implicus prokraston.

– Sendube via edzino atendas vin en via lando – diris Zoraida – , kaj tial vi deziras rapidi.

– Mi ne estas edzo – mi respondis – , sed mi donis mian parolon tuj edziĝi ĉe mia alveno tie.

– Ĉu tre belas via futura edzino? – demandis Zoraida.

– Tiom, ke, se diri la veron pri ŝia beleco, ŝi tre similas al vi.

Ĉe tio ŝia patro forte ridis kaj ekkriis:

– Per Allah, kristano! Certe ŝi tre belas, se ŝi similas mian filinon, ĉar Zoraida estas la plej bela en la tuta regno. Bone ŝin rigardu kaj vi vidos, ke mi diras al vi la veron.

La patro de Zoraida funkciis kiel interpretanto la pli grandan parton de ĉi konversacio, ĉar, kvankam ŝi parolis la bastardan lingvon, kiu, kiel dirite, estas tie uzata, ŝi esprimis sin per gestoj pli ol per vortoj. Nu, ni tiele babilis, kiam unu maŭro alkuris al ni, kriante, ke kvar turkoj, transgrimpinte la muron de la ĝardeno, plukadis la fruktojn, kvankam ili ankoraŭ ne maturiĝis. La oldulo, same kiel Zoraida, alarmiĝis, ĉar la maŭroj ĝenerale sentas preskaŭ instinktan timon kontraŭ la turkoj, precipe kontraŭ ties soldatoj, kiuj tiranece kaj insolente traktas la maŭrojn, siajn regatojn, pli mave ol sklavojn.

La patro de Zoraida diris do al ŝi:

– Reiru en la domon kaj enŝlosu vin; dume, mi iros paroli al tiuj hundoj; kaj vi, kristano, prenu viajn herbojn, sekvu pace vian vojon kaj Allah konduku vin en sekureco al via lando.

Mi riverencis, li iris serĉi la turkojn, kaj mi restis sola kun Zoraida, kiu komencis ŝajnigi, ke ŝi alpaŝas al la domo, kiel ŝia patro ordonis. Sed apenaŭ li malaperis inter la arboj de la ĝardeno, ŝi turnis sin al mi kun la okuloj plenaj de larmoj kaj diris:

– Támxix, kristano, támxix? – kio signifas, «ĉu vi foriros, kristano, ĉu vi foriros?».

– Jes, sinjorino, sed tute ne sen vi. Atendu min en la venonta vendredo, kaj ne ektimu, kiam vi nin vidos; certe ni ĉiuj atingos kristanan teron.

Tiam ŝi komprenis tre bone la sencon de ĉio, kion mi antaŭe aludis en nia konversacio, kaj, metante unu brakon ĉirkaŭ mian kolon, ŝi komencis iri al la domo per tirataj paŝoj; volis la Fortuno – kaj ĉio estus finiĝinta tre mave se la ĉielo decidus alie – , ke, kiam ni iradis laŭ la dirita maniero, kun ŝia brako ĉirkaŭ mia kolo, ŝia patro, revenante post ol li elirigis la turkojn, vidis nin en tiel kompromita situacio; sed Zoraida, sagaca kaj aplomba, anstataŭ retiri la brakon de mia kolo, pli premis sin al mi, apogis la kapon al mia brusto, iom fleksis la genuojn, ŝajnigante, ke ŝi svenas; dume mi simulis, ke mi malgraŭvole subtenas ŝin. Ŝia patro alkuris al ni, kaj, vidante sian filinon en stato, li demandis al ŝi, kio al ŝi okazas; sed, ĉar ŝi ne respondis, la diris:

– Sendube ŝi svenis de timo pro la enrompo de tiuj hundoj en la ĝardenon.

Li apartigis ŝin de mia brusto kaj ŝin premis al la sia; ŝi eligis profundan suspiron, kaj, kun la okuloj ankoraŭ humidaj pro la larmoj, diris:

– Ámexi, kristano, _ámexi – «foriru, kristano, foriru».

Al tio, ŝia patro respondis:

– Ne necesas, ke la kristano foriru. Li faris al vi nenian damaĝon, kaj la turkoj jam forglitis. Ne timu, ĉar ne ekzistas kaŭzo por zorgi; kiel dirite, la turkoj obeis mian peton kaj foriris sur la sama vojo de sia alveno.

– Vi pravas, sinjoro. Ŝi timiĝis pro ili – mi diris al li – . Sed, ĉar ŝi diras, ke mi foriru, mi ne deziras ĝeni ŝin; pacon al vi, kaj, se vi permesus, mi revenos, se necese, plu kolekti herbojn en la ĝardeno; laŭ mia mastro, nenie kreskas salat-herboj pli bonaj ol ĉi tie.

– Venu tiel ofte kiel vi volos – respondis Agi Morato – . Mia filino diris tion, ne tial, ke vi aŭ iu el la kristanoj ĝenis ŝin; eble ŝi konfuzis vin kun la turkoj, aŭ simple pensis, ke vi jam devus iri kolekti la herbojn.

Ĉe tio mi tuj adiaŭis ilin ambaŭ; ŝi foriris kun sia patro kaj aspektis kvazaŭ ŝia koro ŝiriĝus. Tiam, sub la preteksto kolekti la salat-herbojn, mi vagis laŭplaĉe tra la ĝardeno kaj atente rimarkis la enir- kaj elir-eblecojn, kaj la obstaklojn, kiujn prezentus la domo kontraŭ enrompo, kaj ĉion, kio povus faciligi la plenumon de mia plano. Tuj poste mi foriris de tie kaj informis al la renegato kaj al miaj kompanoj pri ĉio okazinta; mi apenaŭ havis paciencon por atendi la horon ĝui trankvile la feliĉon, kiun la Fortuno liveris al mi en la persono de la bela Zoraida. Sed la tempo pasis, kaj fine alvenis la tiel dezirataj tago kaj momento; kaj sekvante nian planon, frukton de longa konsiderado kaj de matura studo, ni sukcesis, kiel ni esperis. La vendredon sekvantan al la tago de mia interparolo kun Zoraida en la ĝardeno, nia renegato ankris la barkon, ĉe la noktiĝo, preskaŭ fronte al la domo kie la belega Zoraida loĝis.

La kristanoj uzontaj la remilojn jam gvatadis, dise kaŝitaj en la ĉirkaŭo, kaj atendis min ekscitite kaj kun tumulte ĝoja koro, avidaj ataki la barkon starantan antaŭ iliaj okuloj; ili ja sciis nenion pri la plano de la renegato kaj pensis, ke ili reakiros la liberon masakrante la maŭrojn, kiuj sidis en la barko. Okazis do, ke tuj kiam mi kaj miaj kompanoj montris nin, la kaŝitoj iom post iom venis aliĝi al la grupo. En tia horo, la pordegoj de la urbo statis jam fermitaj, kaj en la tuta kamparo eĉ ne unu persono videblis. Sed, kiam ni ĉiuj estis kune, ni ne sciis, ĉu konvenus unue iri preni Zoraidan aŭ submeti la maŭrajn remistojn: dum ni tiel dubis, la renegato venis al ni kaj demandis, kial ni staras neniofare, kaj aldonis, ke jam estas la tempo ekagi, ke liaj maŭroj tute ne gardas sin, kaj ke la pliparto dormas. Ni sciigis al li la motivon de nia hezitemo, kaj li respondis, ke la ĉefa afero estas okupi la ŝipon, ke tian operacion oni povus fari facile kaj sendanĝere, kaj ke poste ni irus serĉi Zoraidan. Ni opiniis lian konsilon bona, do sen plia halto kaj sub lia gvidado proksimiĝis al la barko. La renegato ensaltis la unua, eksvingis cimitaron kaj kriis en la maŭra:

– Neniu el vi moviĝu, se vi ne volas perdi la vivon!

Jam ĉi-momente preskaŭ ĉiuj kristanoj troviĝis sur la barko. La maŭroj havis ne tre kuraĝan animon kaj teruriĝis ĉe la vortoj de sia ŝipestro, do eĉ ne unu faris movon por helpi sin per la armiloj (cetere, apenaŭ kelkaj maŭroj, aŭ neniu, portis ilin kun si), kaj senvorte lasis sin manligi de la kristanoj, kiuj tion faris rapide, minacante la maŭrojn tuj ponardi ilin, se ili elpuŝus la plej etan krion de alarmo. Tuj poste, la duono de la kristanoj restis garde sur la barko, kaj la ceteraj, mi inter ili, iris, ankoraŭ sub la gvido de la renegato, al la ĝardeno de Agi Morato; bonŝance la pordo cedis facile, kvazaŭ ĝi estus ne ŝlosita, kaj tiel, en silento kaj kvieto ni alvenis nerimarkite al la domo.

La belega Zoraida atendis nin ĉe fenestro, kaj, tuj kiam ŝi aŭdis moviĝon de homoj, demandis softe, ĉu ni estas nizarani, t.e. kristanoj. Mi respondis jese kaj petis ŝin sobiri. Ŝi rekonis min kaj hezitis eĉ ne momenton, ĉar senvorte ŝi tuj descendis, apertis la pordon kaj montriĝis al ĉiuj tiel bela kaj tiel riĉe garnita, ke mi ne kapablus priskribi ŝin. Mi prenis ŝian manon kaj ĝin kisis, kaj tion saman faris la renegato kaj miaj tri kompanoj; la ceteraj, kvankam ili ne komprenis la situacion, imitis min, pensante, ke ni dankas kaj rekonas ŝin, kiel nian liberodonan sinjorinon. Tiam la renegato demandis ŝin en la maŭra, ĉu ŝia patro troviĝas en la domo. Ŝi respondis jese kaj aldonis, ke li dormas.

– Nu, necesas lin veki – respondis la renegato – ; ni prenos lin kun ni kaj ankaŭ ĉion valoran de ĉi domo.

– Ne – ŝi diris – . Nepre oni ne tuŝu mian patron. Kaj en ĉi domo nenio valora troviĝas, krom tio, kion mi kunportos. Ĝi sufiĉos por igi vin ĉiujn riĉaj kaj feliĉaj. Atendu momenton kaj vi vidos.

Ĉe tio ŝi reeniris, promesante tuj reveni kaj rekomendante al ni teni nin kvietaj kaj silentaj. Mi demandis al la renegato, kion do li ĵus interparolis kun Zoraida, kaj, kiam li informis min pri ilia konversacio, mi diris, ke la volon de Zoraida oni nepre obeu. Tiam ŝi revenis kun kofreto plena de oraj eskudoj tiel peza, ke ŝi apenaŭ povis porti ĝin. Bedaŭrinde, ŝia patro vekiĝis ĉi-momente, aŭdis la bruon leviĝantan de la ĝardeno, elrigardis tra fenestro, vidis la grupon de kristanoj, kaj komencis laŭte kaj sovaĝe krii en la araba: «Kristanoj, kristanoj! Latronoj, latronoj!». Ĉi krioj metis nin en grandan timon kaj embarason, sed la renegato, vidante la danĝeron, kie ni troviĝis, kaj konsciante, ke tre gravis efektivigi nian tutan planon, impetis kun kelkaj kompanoj sur la ŝtuparo supren ĝis la ĉambro de Agi Morato, sed mi ne kuraĝis lasi Zoraidan sola, ĉar ŝi jam svenis inter miaj brakoj. Resume, la supririntaj viroj tiel efike agis, ke tre baldaŭ ili reaperis kun Agi Morato, kies manoj vidiĝis kunligitaj, kaj kies buŝo estis ŝtopita per poŝtuko, ke li ne kriu; krome, ili minacis mortigi lin, se li elpuŝus la plej etan krion. Kiam lia filino lin rimarkis, ŝi kovris al si la okulojn por ne vidi lin, kaj ŝia patro tre teruriĝis, se konsideri, ke li ne sciis, kiel volonte ŝi metis sin en niajn manojn. Tiam ni plej bezonis uzi la piedojn, do hastis en la barkon, kie la aliaj senpacience atendis, timante, ke ia misfortuno trafis nin.

Proksimume du horoj post noktomezo pasis, kiam ni ĉiuj troviĝis en la barko, kaj tie oni demetis de la patro de Zoraida la ligilon el la manoj kaj la tukon el la buŝo; sed la renegato ripetis sian minacon preni de li la vivon, se li dirus unu solan vorton. Agi Morato komencis profunde suspiri vidante tie sian filinon, kaj des pli veis, kiam li rimarkis, ke mi forte brakumas ŝin, kaj ke ŝi, sen defendi sin kaj sen plendi, tion permesas; tamen, li plu silentis pro timo, ke oni efektivigus la minacon de la renegato. Kiam Zoraida rimarkis surŝipe ke oni jam pretiĝas remi, kaj ke ŝia patro, kun la aliaj maŭroj ankoraŭ ligitaj, plu sidas en la barko, petis min, pere de la renegato, ke mi faru al ŝi la favoron meti en liberon la maŭrojn kaj ŝian patron; ŝi aldonis, ke ŝi prefere ĵetus sin al la maro, ol vidi ke pro ŝia kulpo, oni traktas ŝian patron, kiu tiel multe ŝin amis, kiel kaptiton. La renegato tradukis ŝian peton, kaj mi respondis, ke mi volonte konsentas ĝin, sed li obĵetis, ke, se ni liberigus ilin, ili krius alarmon en la urbo, kaj sekve oni ĉasus nin per kelkaj leĝeraj fregatoj, kaj barus al ni la vojojn de la tero kaj de la maro, tiel, ke ni ne povus eskapi; li aldonis, ke pli konvenus liberigi ilin, kiam ni alvenus al kristana tero. Ni ĉiuj akceptis lian konsilon, kaj ankaŭ Zoraida konsentis, kiam oni informis al ŝi, kial ne konvenus fari tuj, kion ŝi deziris; poste en ĝoja silento kaj kun vigla entuziasmo ĉiu el niaj bravaj remantoj prenis sian remilon, kaj, elkore rekomendante nin al Dio, ni komencis navigi ale al la insulo Mallorca, la plej proksima tero kristana; sed, ĉar blovis iom da tramontano kaj la maro videble agitiĝis, ne estis al ni eble teni nin en la rumbo al Mallorca, kaj ni devis veturi laŭlonge de la bordo ale al Orano, timante, ke oni povus rimarki nin de Sargel, urbo situanta sur ĉi sama bordo sesdek mejlojn for de Alĝero; krome ni timis renkonti ajnan el la galeretoj ordinare uzataj por transporto de varoj el Tetuán; tamen, ĉiu per si, kaj ĉiuj kune, pensis, ke se ni renkontus ian komercan galereton, kondiĉe, ke ĝi ne estus armita por kaperado, ni riskus nenion kaj plie ni kaptus la ŝipon, kie ni finus pli sekure la vojaĝon. Dum la navigado, Zoraida tenis la kapon inter miaj manoj por ne vidi sian patron, kaj mi sentis, ke ŝi alvokas sur nin la protekton de Lela Marien.

Veturinte proksimume tridek mejlojn, kaj jam ĉe la tagiĝo, ni rimarkis, ke ni distancas de la bordo tri arkebuzpafojn: ĝi vidiĝis dezerta, sen loĝantoj, kiuj povus nin observi; sed ni preferis remante interniĝi sur la maro iom pli serena jam; kaj kiam ni distanciĝis ses mejlojn de la bordo, oni ordonis alterne remi, por ke ĉiu duono de la remantoj havu tempon por manĝi, se konsideri, ke en la barko sidis sufiĉe da provizoj; sed la remantoj diris, ke ne konvenus moderigi nun la iron de la ŝipo, kaj ke, tiuj, kiuj ne remis, povus enbuŝigi al ili la manĝon, ĉar ili tute ne volis eĉ por momento delasi la remilojn. Oni faris kiel ili deziris, kaj ĉe tio ekblovis forta vento: ĝi devigis nin hisi la velojn, ĉesi remi kaj stiri ale al Orano, ĉar ne eblis sekvi sur alia direkto. Oni rapide faris la manovron, la barko velis pli da ok mejloj ĉiuhore, kaj ni timis jam nenion krom la eventuala renkonto kun ajna kapera ŝipo. Ni donis manĝi al niaj maŭroj, kaj la renegato konsolis ilin dirante, ke ili ne konsideru sin kaptitoj, kaj ke en la unua okazo, oni liberigus ilin. La samon oni diris al la patro de Zoraida, kaj li respondis:

– Ion ajn mi kredus kaj esperus de via favorkoreco kaj de via bona dispozicio, ho kristanoj, sed ne pensu, ke mi estas tiel naiva imagi, ke vi lasos min libera. Vi ne submetis vin al la danĝero rabi min nur por grandanime redoni al mi la liberon, des malpli, se konsideri, ke vi scias, kiu mi estas, kaj ke vi povas postuli tre multe da mono por mia reliberigo. Vi mem diru la sumon, kaj mi pagos kiom ajn vi volos por mi kaj por mia kompatinda filino: eĉ nur por ŝi sola, kiu estas la pli granda kaj bona parto de mia animo.

Tion dirante, li komencis tiel amare plori, ke li kortuŝis nin ĉiujn. Zoraida ne povis ne alrigardi lin kaj sentis tiel profundan emocion antaŭ lia plorado, ke ŝi levis sin de apud mi kaj impetis lin brakumi. Ŝi almetis sian vizaĝon al la lia, kaj tiel korŝire ploris kun li, ke multaj el ni faris la samon. Sed vidante ŝin en ties plej bela kostumo kaj garnita per granda nombro da juveloj, ŝia patro diris al ŝi en sia lingvo:

– Kion signifas ĉi tio? Hieraŭ nokte, antaŭ ol falis sur nin ĉi terura misfortuno, mi vidis vin en via hejma, ordinara robo, kaj nun, kvankam vi ne havis sufiĉan tempon por ŝanĝi veston, kaj kvankam okazis nenio, kio meritus celebron per speciala tualeto, vi aperas en la plej bela kostumo, kiun mi povis donaci al vi, kiam la sorto montriĝis al ni pli favora. Klarigu al mi ĉi enigmon, ĉar ĝi alarmas kaj surprizas min pli ol mia nuna misfortuno.

Kion la maŭro diris al sia filino, tion tradukis al mi la renegato, sed ŝi respondis eĉ ne unu vorton. Sed kiam Agi Morato rimarkis ĉe unu flanko de la barko la kofreton, kie ŝia filino gardis siajn juvelojn, kaj kiun li mem ne kunportis al la biendomo sed lasis en Alĝero, li eĉ pli konfuziĝis kaj demandis al ŝi, kiel la kofreto trafis en niajn manojn. Antaŭ ol Zoraida respondus, la renegato diris:

– Ne ĝenu vin, sinjoro, farante al via filino tiom da demandoj, ĉar per unu sola vorto mi povus respondi ilin ĉiujn: sciu, do, ke ŝi estas kristanino, kaj ke ŝi kvazaŭ trafajlis nian katenon, liberigante nin de nia kaptiteco. Ŝi akompanas nin propravole, kaj, mi imagas, ŝi ĝojas vidi sin en situacio simila al tiu de homo elpaŝanta el tenebro en lumon, el morto en vivon, el doloro en gloron.

– Ĉu li diras la veron, filino? – demandis la maŭro.

– Jes – respondis Zoraida.

– Ĉu efektive vi estas kristanino kaj metis vian patron en la manojn de liaj malamikoj? – demandis la oldulo.

– Kristanino mi ja estas; sed mi ne puŝis vin en vian nunan staton, ĉar neniam mi deziris forlasi vin aŭ fari mavon al vi, sed nur serĉi mian propran bonon.

– Kaj kian bonon vi renkontis, filino?

– Demandu tion al Lela Marien; ŝi respondus al vi pli bone ol mi kapablus.

Apenaŭ tion aŭdinte, la maŭro ĵetis sin kapantaŭe kaj kun neimagebla rapido en la maron, kie li certe dronus, se lia longa kaj pufa robo ne tenus lin duonflosanta en la akvo. Zoraida kriis al ni, ke oni lin savu; ni ĉiuj tuj alkuris helpi kaj, kaptante lin je la vesto, eltiris lin senkonscia kaj preskaŭ droninta. La junulino tiel afliktiĝis, ke ŝi ploris super li tenere kaj lamente, kvazaŭ li jam mortus. Ni turnis lin vizaĝalteren, el lia interno elfluis multe da akvo kaj post du horoj li rekonsciiĝis; dume la vento ŝanĝiĝis kaj puŝis nin ale al la bordo, kaj nur per forta remado ni evitis kolizion kontraŭ la teron; bonŝance ni alvenis al golfeto situanta apud promontoro aŭ kabo nomata de la maŭroj

«kabo de la Cava Rumía», kio en nia lingvo signifas «kabo de la malĉasta kristanino»; inter la maŭroj ekzistas la tradicio, ke tie kuŝas enterigita la Cava, virino pro kies pekado okazis la perdiĝo de Hispanujo. Ili eĉ rigardas misaŭgura ĉi lokon, kie ili do ĵetas la ankron nur en okazoj de ekstrema nepreco; tamen ĝi estis al ni, ne ia kaŝejo de malĉasta virino, sed sekura haveno, se konsideri, ke la maro jam vere furiozis.

Ni postenigis sentinelojn sur la bordo, ne ellasis la remilojn el la manoj eĉ unu momenton, manĝis el la provizoj de la renegato kaj fervore petis de Dio kaj de nia Sinjorino, ke ili helpu kaj favoru nin kronante per feliĉa fino la aventuron tiel sukcese komencitan. Je petoj de Zoraida oni ordonis surbordigi ŝian patron, kune kun la aliaj maŭroj ankoraŭ ligitaj, tial, ke, pro sia ŝanceliĝanta kuraĝo kaj kompatema koro, ŝi ne povis elporti vidi sian patron ligita kaj siajn samlandanojn kaptitaj. Ni promesis al ŝi, ke ni liberigus ilin ĉe la momento de nia foriro, ĉar en tiel senhoma loko ne estus danĝere restigi ilin.

Ni ne vane preĝis; la ĉielo ne ignoris nin: la vento ŝanĝiĝis denove, kaj la maro kvietiĝis kvazaŭ invitante nin daŭrigi ĝoje la veturon. Tiam ni deligis la maŭrojn kaj surbordigis ilin unuope, ĉe ties granda miro, sed kiam venis la vico elbarkigi la patron de Zoraida, jam plene rekonsciiĝintan, li diris:

– Ĉu vi scias, kristanoj, kial ĉi perversa virino ĝojas je mia liberiĝo? Ĉu vi opinias, ke ŝin movas ia kompato al mi? Ne, tute ne; ŝi ĝojas, ĉar mia ĉeesto embarasus ŝin, kiam ŝi volus plenumi siajn fiajn dezirojn. Ankaŭ ne pensu, ke ŝi ŝanĝis sian religion, ĉar ŝi kredas, ke la via superas la nian; tion ŝi faris tial, ke ŝi scias, ke en via lando oni pli libere diboĉas ol en la nia.

Poste li sin turnis al Zoraida, kaj, dum mi kaj alia kristano retenis lin je la brakoj por eviti ajnan frenezaĵon de lia flanko, li diris:

– Ho, perversa kaj miskonsilita knabino! Kien vi iras, blinde kaj senpense, en la manoj de ĉi hundoj, naturaj malamikoj niaj? Damnon al la horo, kiam mi generis vin, kaj damnon al la regaloj kaj plezuroj inter kiuj, dank’ al mi, vi elkreskis!

Kiam mi vidis, ke li ne havas intencon baldaŭ fini sian plendadon, mi ordonis tuj surbordigi lin, kaj de la strando li plu malbenis kaj lamentis plenvoĉe, preĝante al Mahometo, ke li petu de Allah konfuzi, detrui kaj ekstermi nin. Kaj kiam ni hisis la velojn kaj ne plu aŭdis liajn vortojn, ni vidis liajn farojn, nome, li deŝiris al si la barbon kaj la harojn kaj rulis sin sur la tero. Sed unu fojon li tiel levis la voĉon, ke ni povis aŭdi lin diri:

– Revenu, kara filino, revenu teren! Ĉion mi pardonas al vi! Lasu la monon al tiuj viroj, kaj venu konsoli ĉi tristan patron vian, se vi ne volas, ke mi perdu la vivon sur ĉi soleca sablo!

Ĉion aŭskultis Zoraida kaj ĉion priploris kun dolora koro, sed responde ŝi sciis diri nur:

– Volu Allah, ke Lela Marien, pro kies inspiro mi iĝas kristanino, konsolu vin en via aflikto, kara patro! Allah bone scias, ke mi ne povus agi alie, kaj ke en tio ne influis ĉi kristanoj, ĉar, eĉ se mi volus ne akompani ilin, estus al mi neeble resti hejme: ĝis tia ekstremo la animo urĝis min al la plenumo de ĉi decido, tiel bona laŭ mia opinio, kiel mava laŭ via juĝo.

Tion ŝi diris, kiam ŝia patro ne plu aŭdis ŝin, kaj kiam ni ne plu lin distingis. Mi klopodis konsoli Zoraidan, dum ni ĉiuj priatentis la iron de nia barko, kies veturadon faciligis nun la vento, tiele, ke ni estis certaj alveni en la mateniĝo de la sekvanta tago al la hispana bordo. Sed, ĉar la bono preskaŭ neniam, aŭ neniam, venas simpla kaj nemiksita, sed akompanata aŭ sekvata de ia angora aŭ perturba misfortuno, okazis ke, kaŭze de nia sorto, aŭ eble kaŭze de la malbenoj de la maŭro kontraŭ lia filino (tiaj malbenoj timindas, kiam ilin diras ajna patro), proksimume je la tria matene kaj jam sur la alta maro, navigante kun plenblovitaj veloj kaj kun la remiloj levitaj – ĉar la favora vento ŝparis al ni la laboron ilin uzi – , ni vidis je la helo de la lunlumo, ke tre proksima ŝipo kun kvadrataj veloj iom lofas sin kaj komencas preterpasi antaŭ nia pruo; tiel multe ĝi proksimiĝis, ke ni devis brajli por eviti kolizion, dum en la alia ŝipo oni faris abruptan rudro-manovron por lasi al ni spacon por pasi. Oni grupiĝis ĉe la pavezo de la nekonata ŝipo kaj demandis al ni, kiuj ni estas, de kie ni venas kaj kien ni iras. Sed, ĉar ili parolis en la franca, la renegato konsilis al ni:

– Ne respondu! Sendube ili estas francaj piratoj, kiuj rabas ĉion kapteblan.

Obeante ĉi averton, oni respondis nenion. Sed, kiam ni iom antaŭeniĝis, kaj la alia ŝipo jam troviĝis ĉe nia leo, subite ĝi pafis kontraŭ nin du parojn da kanonkugloj; ŝajne ĉiu paro estis kunligita per ĉeno, ĉar la unua fortranĉis ĉe la mezo nian maston, kies supra parto falis kun la veloj en la maron; tuj sekve la dua paro trafis plene la korpon de la barko kaj faris al ĝi egan truon sed ne alispecajn damaĝojn; konstatante, ke la barko eksinkas, ni ĉiuj komencis plenvoĉe krii helpon, petante de la ŝipanoj, ke ili prenu nin en sian ŝipon, ĉar la nia mergiĝas. Tiam ili brajlis la velojn, surmarigis boaton, kaj dek du bone armitaj francoj kun arkebuzoj kaj brule pretaj meĉoj ensaltis en ĝin, proksimiĝis al ni kaj rimarkinte, ke ni estas malmultaj, kaj ke nia barko dronas, prenis nin en sian boaton kaj diris, ke ili kanonis nin, ĉar ni malĝentilis, kiam ni silentis ĉe iliaj demandoj. Dume la renegato, preninte la kofreton kun la juveloj de Zoraida, nerimarkate ĵetis ĝin en la maron.

Nu, ni ĉiuj pasis al la ŝipo de la francoj, kiuj, demandinte nin pri ĉio, kion ili volis scii, forprenis de ni ĉion, kvazaŭ ni estus iliaj ĝismortaj malamikoj, kaj prirabis de Zoraida eĉ la braceletojn de ŝiaj maleoloj. Sed la aflikto de Zoraida ne premis min tiel multe kiel mia propra timo, ĉar mi pensis, ke ili, forpreninte ŝiajn rarajn kaj valoregajn juvelojn, ne hezitus senigi ŝin de la juvelo, kiun ŝi plej alte taksis kaj trezoris; bonŝance, la avido de tiaj viroj ne etendiĝas preter la mono, kvankam ĉi-rilate ilia posedemo estas nesatigebla; ĉi-okaze ilia avido montriĝis tiel ekstrema, ke eĉ je niaj vestaĉoj de kaptitoj ili senigus nin, se ili iel profitus per tio.

Kelkaj piratoj volis eĉ ĵeti nin, envolvitajn en velon, al la maro, ĉar ili havis la intencon komerci kun hispanaj havenurboj, ŝajnigante sin bretonoj, kaj, se ili lasus nin vivaj, ilia rabo diskoniĝus, kaj oni punus ilin. Sed la kapitano – kaj prirabinto de mia kara Zoraida – diris, ke li kontentiĝas per la predo, kiun li jam havas, kaj ke, anstataŭ halti en ajna hispana haveno, li preferas transgliti la markolon de Gibraltar kaj direkti sin al Roĉelo, kie estis komencinta lia vojaĝo; ili do interkonsentis doni al ni la boaton de la ŝipo kaj ĉion necesan por la kurta navigado, kiun ni devus ankoraŭ fari. Ili plenumis ĉi promeson la sekvantan matenon, tre proksime al la hispana bordo, ĉe kies vido ni tute forgesis niajn zorgojn kaj mizerojn, kvazaŭ ni spertintus ilin neniam: tiel grandan ĝojon kaŭzas libero retrovita.

Proksimume je la tagmezo ili ĵetis nin en la boaton, provizis nin per du bareloj da akvo kaj kelke da biskvito, kaj la kapitano, tuŝita de mi ne scias kia kompato, en la momento kiam la belega Zoraida enboatiĝis, donis al ŝi kvardek or-eskudojn, kaj ne permesis, ke liaj soldatoj forprenu de ŝi ĉi kostumon, kiun ŝi nun portas. Jam en la boato, ni dankis ilin pro ĉi lasta bonfaro, kaj montris nin pli ŝuldosentaj ol plendemaj; ili sin direktis al la alta maro, survoje al la markolo de Gibraltar. Rigardante nur la teron, kiu, kvazaŭ gvida stelo, montriĝis antaŭ niaj okuloj, ni tiel rapide remis, ke ĉe la sunsubiro ŝajnis al ni, ke ni povus albordiĝi antaŭ ol pasus longa parto de la nokto; sed, ĉar mankis la luno, kaj la ĉielo vidiĝis obskura, kaj ni ne sciis, kie ni troviĝis, multaj el ni opiniis, ke ne estus prudente albordiĝi, kvankam aliaj deziris fari tian manovron, eĉ inter rokoj kaj je longa distanco de loĝataj lokoj: tiel ni ne plu havus la prave motivitan timon renkonti iun el la piratoj de Tetuán, kiuj forvelas de Berberio en la nokto, atingas ĉe la mateniĝo la hispanan bordon, predas tie, kaj revenas hejmen por dormi. Sed el la diversaj opinioj ni elektis la jenan: proksimiĝi iom post iom kaj, se la maro montriĝus sufiĉe kvieta, elboatiĝi kie ajn ni povus. Ĉi planon ni sekvis kaj, iom antaŭ la noktomezo, ni alvenis al la piedo de alta monto, kiu staris je ioma distanco de la maro kaj lasis iom da spaco konvena por albordiĝo. La boato puŝiĝis en la sablon, ni ĉiuj elsaltis sur la teron, kisis la grundon kaj, kun larmoj de ĝojego, dankis Dion, Nian Sinjoron, pro ties netaksebla favorkoreco; poste ni elprenis el la boato niajn provizojn, haŭlis ĝin el la sablo kaj supriris grandan parton de la monto, ĉar ni ankoraŭ ne sentis nin tre sekuraj nek plene konsciis, ke ni staris sur kristana tero.

Alvenis fine la aŭroro, pli lante, ŝajnis al mi, ol ni dezirus. Ni ĵus supriris ĝis la pinto de la monto por vidi, ĉu oni distingus de tie ian loĝatan lokon aŭ paŝtistan kabanon. Sed malgraŭ tio, ke ni streĉis la okulojn, videblis nek vilaĝo, nek homo, nek pado, nek vojo. Tiam ni decidis plu penetri en la landon, ĉar ŝajnis nekredeble, ke ni ne renkontus baldaŭ ajnan personon, kiu sciigus nin, kie ni troviĝis. Sed plej afliktis min, ke Zoraida iris piede sur tiaj krutaĵoj. Kvankam kelkfoje mi portis ŝin sur miaj ŝultroj, tamen la timo min lacigi ne lasis ŝin ĝui la komforton de la ripozo, do ŝi tute rifuzis tian helpon de mia flanko; tre pacience, kun elmontroj de kontento kaj tenante sin je mia mano, Zoraida iris apud mi proksimume unu mejlon, ĝis ni aŭdis la sonon de tintileto, kio klare montris, ke ie proksime troviĝas ŝafogrego; ni atente ĉirkaŭrigardis por distingi ĝin kaj fine vidis junan paŝtiston, kiu lante kaj trankvile prilaboris vergon per tranĉilo. Ni laŭte vokis lin, li levis la kapon, rapide stariĝis kaj – tion ni poste sciis – vidis unue Zoraidan, kaj la renegaton en ties maŭraj kostumoj, pensis, ke la tuta berbera gento alsaltas al li, fuĝis kun surpriza impeto en apudan arbaron kaj komencis alarmi per la plej laŭtaj krioj de la mondo:

– Maŭroj, maŭroj surlande! Maŭroj, maŭroj! Ek al la armiloj! Al la armiloj!

Tute konfuzitaj de la krioj de la paŝtisto ni ne sciis kion fari, sed konsiderante, ke lia voĉo alarmus ĉie, kaj ke sekve la kavalerio prigardanta la bordon baldaŭ alrajdus por vidi kio okazas, ni decidis, ke la renegato demetu sian turkan kostumon kaj vestu sin per la kazako de kaptito: tian pecon donis unu el ni al la renegato, konservante sur si nur la ĉemizon. Tiel, rekomendante nin al Dio kaj ekirante sur la sama vojo sekvita de la paŝtisto, ni esperis ĉiumomente la aperon de kavalerianoj. Ni ne trompiĝis, ĉar ne pasis du horoj, kiam, elpasinte el la kruta erikejo kaj jam sur ebena lando, ni vidis proksimume kvindek virojn rajdi al ni duongalope. Ni haltis atende, sed, kiam ili alvenis kaj rimarkis, ke tie staras nur grupo de kompatindaj kristanoj, anstataŭ la serĉataj maŭroj, ili surpriziĝis, kaj unu rajdisto demandis, ĉu kaŭze de ni la paŝtisto kriis alarmon.

– Jes – mi respondis. Sed, kiam mi pretis rakonti ĉion okazintan, kiuj ni estas kaj de kie ni venas, unu el la kristanoj de nia grupo rekonis la kavalerianojn kaj intervenis, sen ke mi povus paroli ion plian.

– Dank’ al Dio, sinjoroj, ke Li kondukis nin al ĉi loko – li diris – . Ĉar se mi ne trompas min, ni staras sur tero proksima al Vélez Málaga. Kaj se miaj jaroj de kaptiteco ne forviŝis vin, sinjoro, el mia memoro, vi, kiu demandas nin pri nia identeco, estas mia onklo Pedro de Bustamante.

Apenaŭ diris tion la kristana kaptito, kiam la rajdisto saltis de sur la ĉevalo kaj brakumis la junulon,dirante:

– Mia karega nevo, mi jam rekonas vin! Mi, mia fratino (patrino via) kaj viaj ceteraj familianoj priploris vin kiel mortintan. Dio volis konservi al ili la vivon, por ke ili havu la plezuron revidi vin; ni sciis, ke vi troviĝis en Alĝerio, kaj, se juĝi laŭ la stato de la vestoj viaj kaj de viaj kompanoj, vi retrovis preskaŭ mirakle la liberon.

– Vi pravas – respondis la junulo – , kaj ni havos tempon por ĉion rakonti.

Kiam la kavalerianoj vidis, ke ni estas kristanaj kaptitoj, ili desaltis de siaj bestoj kaj ĉiu proponis sian ĉevalon, ke ni rajdu al la urbo Vélez Málaga, proksimume kvin mejlojn for. Ni diris al ili, kie ni lasis la boaton, kaj kelkaj iris tien por transporti ĝin al la urbo; aliaj helpis nin sidiĝi malantaŭ ili sur la gropo de iliaj ĉevaloj, kaj Zoraida rajdis la beston de la onklo de la kristano. La tuta urbo kungregiĝis por nin saluti, ĉar unu el la kavalerianoj antaŭeniĝis al ni kaj informis pri nia alveno. La homoj tute ne surpriziĝis vidante fuĝintajn kaptitojn aŭ maŭrojn kaptitajn: la tieaj ĉeborduloj jam kutimiĝis al tiaj spektakloj, sed mutiĝis de admiro antaŭ Zoraida, kies beleco kulminis tiam kaŭze de la laciga iro kaj de la ĝojo trovi sin sur kristana tero sekure kaj sendanĝere. Tiel ĉarme koloriĝis ŝia vizaĝo pro la diritaj motivoj, ke, se mi ne estus blinda de amo, mi riskas diri, ke ne ekzistis en la mondo pli bela kreitaĵo: almenaŭ, neniam antaŭe mi vidis iun tian.

Ni iris rekte al la kirko por danki Dion pro liaj favoroj kaj, enirinte, Zoraida rimarkis, ke tie troviĝas vizaĝoj similaj al la vizaĝo de Lela Marien. Ni diris al ŝi, ke, efektive, temas pri figuroj ŝiaj, kaj la renegato klarigis al ŝi, kiom li povis, la signifon de tiaj figuroj, por ke ŝi ilin adoru kvazaŭ la propran Lela Marien, kiu fojfoje parolis al ŝi. Zoraida, inteligenta kaj dotita per natura talento, tuj komprenis kion oni diris al ŝi pri la figuroj. Oni kondukis nin de la kirko kaj distribuis nin inter diversaj domoj de la urbo; la nevo de Bustamante gastigis Zoraidan, la renegaton kaj min ĉe siaj gepatroj, kies bonhavo estis sufiĉe granda, kaj kiuj regalis nin kiel sian propran filon.

Ses tagojn ni restis en Vélez Málaga, kaj fine la renegato, informiĝinte pri ĉio al li necesa, vojaĝis al Granada por, pere de la Sankta Inkvizicio, reveni en la sinon de la sanktega Eklezio; la ceteraj liberigitaj kristanoj foriris dise kien ĉiu preferis. Nur Zoraida kaj mi restis en la urbo, kaj per la eskudoj liveritaj de la ĝentilo de la franco mi aĉetis la beston, kiun ŝi nun rajdas. Servante ŝin ĝis nun kiel patro kaj ŝildisto, ne kiel edzo, mi vojaĝas kun la celo scii, ĉu mia patro vivas ankoraŭ, aŭ ĉu iu el miaj fratoj havis pli bonan sorton ol mi, kvankam, tial, ke la ĉielo faris min kompano de Zoraida, mi ne povas imagi sorton pli dezirindan. Zoraida montras tioman paciencon elportante la ĝenojn proprajn al la mizero kaj tiel elkore volas fariĝi kristanino, ke mi profunde admiras ŝin kaj deziras nur servi ŝin dum la resto de mia vivo. Sed la feliĉon vidi min ŝia, kaj ŝin mia, perturbas kaj difektas la fakto, ke mi ne scias, ĉu mi trovos en mia lando ajnan lokon, kie ŝi povus loĝi, aŭ ĉu la tempo kaj la morto faris tiajn ŝanĝojn en la bonhavoj kaj en la vivoj de miaj patro kaj fratoj, ke apenaŭ iu ajn alia povus rekoni min, se ili ne ekzistus.

Nenion plian mi povas aldoni al mia historio, sinjoroj. Juĝu mem, ĉu ĝi estas interesa kaj originala; mi diru nur, ke mi preferintus ĝin rakonti pli lakone, kvankam la timo vin tedi igis min ne mencii kelke da detaloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.