La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INĜENIA HIDALGO
DON QUIJOTE
DE LA MANCHA

Aŭtoro: Miguel de Cervantes

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 56

Pri la grandioza kaj senegala duelo okazinta inter la lakeo Tosilos kaj don Quijote de La Mancha, probatalanto de la filino de la duenjo Rodríguez

La gedukoj ne bedaŭris la mistifikon, kiun ili faris al Sancho, donante al li la gubernatorecon, des malpli, ĉar tiun saman tagon venis ilia majordomo kaj rakontis al ili punkton post punkto preskaŭ ĉion, kion Sancho diris kaj faris dum sia regado; fine li speciale priskribis la sturmon kontraŭ la insulon, la timon de Sancho kaj ties foriro, kaj ĉio ĉi kaŭzis al la gedukoj ne etan plezuron.

Poste, nia historio rakontas, ke la tago de la duelo alvenis. La duko jam ofte instrukciis al sia lakeo Tosilos, kiel li devos konduti por venki la hidalgon sen mortigi aŭ vundi lin, kaj fine ordonis formeti de la lancoj ties ŝtalajn pintojn, dirante al don Quijote, ke liaj kristanaj sentoj, karaj al li, ne permesas, ke la duelo metu en riskon kaj danĝeron la vivon de la batalantoj; ke la hidalgo devus kontentiĝi je tio, ke li disponigas duelkampon en si lando, kvankam per sia decido li atencas kontraŭ la dekreto de la sankta Koncilio[391], kiu prohibas la efektiviĝon de la dueloj, kaj ke, sekve, li ne deziras puŝi ĝis la ekstremo aferon tiel seriozan.

Don Quijote respondis, ke lia moŝto disponu tute laŭ sia bontrovo, ĉar li akceptas senrezerve liajn decidojn.

Nu, en la fatala tago (la duko jam antaŭe konstruigis, fronte al la placo de la kastelo, grandan trabaĵon por la arbitraciantoj de la duelo kaj por la plendantinoj, t.e. doña Rodríguez kaj ties filino) nekalkulebla nombro da personoj venis de la ĉirkaŭaj vilaĝoj por ĉeesti tiel raran spektaklon; ĉar, efektive, en tiu lando, nek la vivaj, nek la mortaj vidis iam tielan duelon aŭ aŭdis pri io simila. Eniris unua en la arenon la ceremoniestro. Li esploris paŝon post paŝo la terenon por vidi, ĉu tie kuŝas ia trompo aŭ intence kaŝita objekto stumbliga aŭ faliga. Poste eniris la duenjoj, kovritaj per vualoj, ne ĝis la okuloj, sed eĉ ĝis la brusto, okupis siajn seĝojn kaj montris ne etan emocion, kiam ili vidis la hidalgon en la areno. Iom poste, eskortate de multaj trumpetistoj, aperis en alia flanko de la placo la granda lakeo Tosilos, rigide pakita en brila kaj forta armaĵo, kun la vizaĝo kovrita per la viziero de la kasko, kaj sur potenca stalono, kiu tremigis la teron per siaj paŝoj. La stalono, videble de frislanda raso, estis griza kaj masive granda, kaj de ĝiaj hufoj pendis masoj da lanecaj tufoj. La kuraĝa batalanto alrajdis, jam sufiĉe instrukciita de lia mastro la duko pri kiel li kondutu al la sentima don Quijote de La Mancha, kaj pri tio, ke li tute ne devas lin mortigi, sed eviti la unuan kolizion, ĉar, se plene trafita de la kunfrapiĝo, la hidalgo perdus la vivon. Tosilos ĉirkaŭrajdis la placon, alvenis ĝis antaŭ la loko, kie sidis la duenjoj, kaj rigardis kun ioma atento al la junulino, kiu volis lin kiel edzon.

La ĉefarbitracianto de la kampo vokis la hidalgon, kiu jam troviĝis en la placo, kaj, kune kun Tosilos, turnis sin al la damoj kaj demandis, ĉu ili konsentas, ke don Quijote de La Mancha defendu ilian rajton. Ili respondis, ke jes, kaj ke la rezulton de la duelo ili konsideros valida kaj definitiva. Dume la gedukoj okupis sian lokon en supra galerio rigardanta al la areno, en kies ĉirkaŭo svarmis nekalkulebla nombro da personoj, kiuj atendis vidi la kruelan kaj teruran batalon. Estis kondiĉo de la duelo, ke, se don Quijote venkus, lia kontraŭulo edziĝus al la filino de doña Rodríguez, kaj, se li estus venkita, la alia liberiĝus de sia kompromiso kaj ne bezonus doni novan kontentigon.

La ceremoniestro dividis la sunon inter la duelantoj[392], kaj indikis al la du, kie ili devas situi. Batis la tamburoj, pleniĝis la aero per la sonoj de la trumpetoj, la tero tremis sub la piedoj. La koroj de la scivola popolamaso, ekscititaj de la streĉiteco de la momento, atendis, unuj kun timo kaj aliaj kun espero, la bonan aŭ mavan rezulton de la batalo. Fine, don Quijote, rekomendante sin tutkore al Dio kaj al sia sinjorino Dulcinea de El Toboso, atendis la atako-signalon. Sed nia lakeo pensis alie, kaj jen la proceso de liaj pensoj: ŝajne, kiam li rigardis sian malamikinon, li ricevis la impreson, ke neniam antaŭe li vidis virinon tiel belan kiel ŝi. Kaj la blinda infano ĝenerale nomata Amoro ne volis perdi la okazon konkeri lakean animon kaj ĝin aldoni al sia listo de triumfoj. Tiel do, nevidate kaj facile, li ĵetis ses-futan sagon en la livan flankon de la povra lakeo kaj trapikis ties koron. Kaj tion li faris tute senriske, ĉar Amoro estas nevidebla, iras kaj venas laŭplaĉe, kaj neniu petas de li konton pri liaj agoj.

Nu, kiam oni donis la signalon por la atako, nia lakeo, profunde en ekstazo, pensadis pri la belo de la damo, kiu jam mastris en lia koro. Tial li ne atentis la trumpetan sonon, dum don Quijote, apenaŭ li ĝin aŭdis, impetis kontraŭ sia malamiko kun la maksimuma rapido atingebla de Rocinante.

Lia bona ŝildisto Sancho, vidante lin galopi, diris laŭtege:

– Dio vin gvidu, kremo kaj floro de la vagantaj kavaliroj! Dio donu al vi la venkon, ĉar la rajto staras sur via flanko!

Kaj, kvankam Tosilos vidis veni la hidalgon kontraŭ lin, li ne moviĝis eĉ unu paŝon; anstataŭe, li laŭte vokis la ĉefarbitracianton, kaj kiam tiu proksimiĝis por vidi kion li volas, Tosilos demandis:

– Sinjoro, per ĉi duelo ni decidos, ĉu mi edziĝos al tiu sinjorino, ĉu ne vere?

– Jes, vere – respondis la alia.

– Nu, bone – daŭrigis la lakeo – . Mi havas skrupulon de konscienco kaj opinias, ke mi pekus, se mi daŭrigus ĉi batalon. Tiel do, mi deklaras min venkita kaj esprimas mian deziron tuj edziĝi al tiu sinjorino.

La ĉefarbitracianto miris je la vortoj de Tosilos, kaj tial, ke li estis unu el la konantoj de la sekreto de ĉi farso, li ne sciis kion respondi. Don Quijote haltis meze de sia galopado, vidante sian malamikon senmova. La duko ne povis kompreni, kial la batalo interrompiĝis, sed la arbitracianto iris komuniki al li la vortojn de Tosilos, kies decido ege surprizis kaj ekstreme furiozigis la dukon. Dume, Tosilos proksimiĝis al la loko, kie sidis doña Rodríguez kaj laŭte diris:

– Sinjorino, mi deziras edziĝi al via filino, kaj ne volas atingi per procesoj kaj disputoj, kion mi povas havigi al mi en paco kaj sen danĝero por mia vivo.

La kuraĝa don Quijote aŭdis tion kaj diris:

– Se tiel do, mia promeso ne plu ligas min. Ili edziĝu kaj havu feliĉon! Kaj se Dio donis ŝin al li, Sankta Petro ŝin benu.

La duko descendis al la placo de la kastelo, proksimiĝis al Tosilos kaj demandis:

– Ĉu vere, kavaliro, vi deklaras vin venkita, kaj volas edziĝi al ĉi knabino, puŝite de via timema konscienco?

– Jes, sinjoro – respondis Tosilos.

– Li faras bone – intervenis Sancho Panza – . Donu al la kato kion vi volis doni al la rato, kaj vi eltiros vin el embaraso.

Dume Tosilos klopodis delaĉi sian kaskon, kaj suplikis, ke oni rapide lin helpu, ĉar komencis manki al li la spiro, kaj li ne povis elteni esti longe enfermita en tiel strikta pako. Oni rapide detiris lian kaskon, kaj montriĝis klare kaj evidente lia vizaĝo de lakeo. Ĉe tio, doña Rodríguez kaj ties filino kriis:

– Trompo, trompo! Oni metis Tosilos, la lakeon de mia sinjoro la duko, en la lokon de la vera edzo. Justecon de Dio kaj de la reĝo kontraŭ ĉi ruzo, aŭ pli ĝuste, kontraŭ ĉi friponaĵo!

– Ne afliktiĝu, sinjorinoj – diris don Quijote – . En ĉi afero ekzistas nek ruzo nek friponaĵo. Kaj, eĉ se io tia ekzistus, la duko ne kulpas, sed la perversaj sorĉistoj, kiuj persekutas min: en sia envio kaj ĵaluzo, kaj por eviti, ke mi akiru gloron per ĉi venko, ili transformis la vizaĝon de via edzo en la vizaĝon de ĉi viro, lakeo de la duko laŭ viaj asertoj. Sekvu mian konsilon kaj, spite al la malico de miaj malamikoj, edziniĝu al li: sendube li estas la sama viro, kiun vi deziras preni kiel edzon.

Kiam la duko aŭdis tion, lia kolero ŝanĝiĝis al deziro ridegi.

– Tiel eksterordinaraj aferoj okazas al sinjoro don Quijote – li diris – , ke mi inklinas kredi, ke ĉi viro ne estas mia lakeo. Sed ni faru la jenon: ni prokrastu la edziĝon dek kvin tagojn, se ili deziras, kaj ni tenos enfermita ĉi viron, pri kies vera personeco ni dubas, kaj eble en la dirita tempo li vidiĝos denove en sia vera figuro: certe, ne tiom daŭros la rankoro de la sorĉistoj kontraŭ la sinjoro don Quijote, des malpli, ke per siaj transformoj kaj trompoj ili ne multe sukcesas.

– Ho, sinjoro! – diris Sancho – . Ĉi friponoj havas la kutimon ŝanĝi ĉion, kio iel rilatas al mia mastro. Antaŭ kelka tempo li venkis kavaliron nomatan «de la Speguloj», kaj la sorĉistoj ŝanĝis lin en la figuron de la bakalaŭro Sansón Carrasco, nia samvilaĝano kaj granda amiko. Kaj mian sinjorinon Dulcinea de El Toboso ili transformis en krudan kampulinon. Tiel do, mi pensas, ke ĉi lakeo estos lakeo dum sia tuta vivo, kaj ke li mortos lakeo.

Tiam intervenis la filino de doña Rodríguez, dirante:

– Kiu ajn li estas, mi dankas lin, ke li petis min kiel edzinon. Kaj vere mi preferas nomi min leĝa edzino de lakeo, ol esti disdegnata konkubino de kavaliro: kvankam mia trompinto ankaŭ ne havas rangon kavaliran.

Unuvorte, ĉi incidentoj kaj okazaĵoj finiĝis per tio, ke oni enŝlosis Tosilos por konstati, kio rezultos el lia transformiteco. Oni proklamis la hidalgon venkinto, sed la pliparto de la spektantoj sentis triston kaj senreviĝon, ĉar la dueluloj ne hakis unu la alian en pecojn: same kiel okazas al la knaboj, kiuj seniluziiĝas kiam ili atendas spekti la pendumon de kondamnito, sed li ne aperas en la ekzekutejo, ĉar lin pardonis, aŭ liaj akuzintoj, aŭ la justico.

La popolamaso disiris, la duko kaj don Quijote revenis al la kastelo, oni enfermis Tosilos, kaj doña Rodríguez kaj ties filino ege kontentis, ĉar iel aŭ alie, la afero finiĝus per edziĝo. Kaj la lakeo same tion deziris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.